La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko

  • Verkintoj: Velimir Piškorec, Sanje Janković
  • Tradukinto: Josip Pleadin
  • Speco: lingviko
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.00
  • Eldonjaro: 2015
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Prezento de la kroata filologo (1854-1938), kiu en sia verkaro okupiĝis ankaŭ pri "artefarita mondlingvo".
  • Paĝoj: 118
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 251 g
  • ISBN: 978-953-8110-00-9
  • Recenzo:
    • De Nikola Rašić: Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891


januaro 2018

Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto [1] kiu en de­cembro 1891 prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava [2] Akademio de Sciencoj kaj Artoj [3]. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gra­vas do kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.
Temas pri (internacie) nekonata frua kontribuo al interlingvistiko de influa lingvisto, persono kiu decide difi­nis la normigon de la moderna kroata lingvo (kaj iusence ankaŭ la serba kaj la bosna). Kiel filologo-lingvonormiganto li mem estis lingvoplanisto, kaj tre bo­ne konsciis kiom gravas kaj kiom po­­vas la konscia interveno en lingvaj aferoj. Li esprimas sin tre favore pri la lingvoplanado, speciale en la internaciaj rilatoj. Ĉiukaze: nepre konsultinda his­to­­ria fonto, nun alirebla ankaŭ en Esperanto.
Ankaŭ Kroatuje la verko ne estis tro konata ĉar ĝi prezentas iom ekzotikan ekskurson de la fama filologo, komplete ekster liaj ĉefaj agadkampoj, kie li meritis sian famon kiel (sud)slavisto, hind-eŭropisto, akcentologo, tradukisto, klasika filologo, litovisto ktp.
Iusence mi mem ekmovis la temon de la ĉi-koncerna eseo de Maretić per prelego ĉi-pria en la Simpozio «Espe­ranto kaj la kroata kultura identeco» (Zagrebo, novembro 2008). Tiu ĉi duobla eldono estas do «vostaĵo» de tiu evento [4]. Piškorec kaj Pleadin faris fakte, kion mi devis fari. Kaj feliĉe: ili faris tion pli bone ol mi mem kapablus fari.
Pripensante eventualan preparon de la eldonaĵo mi siatempe umis kiel solvi la duoblan karakteron de la temo: prezenti Maretić al la interlingvistoj kaj E-lingva publiko, sed samtempe atentigi la kroatan lingvistan komunumon pri tiu interlingvistika kontribuo de unu el la patriarkoj de la moderna kroata lingvo.
Tiun problemon la eldonanto – Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj – sol­vis duoble bone: oni simple eldonis du apartajn librojn (ĉ. 120-paĝajn) en du lingvoj. Tiom unika kiom duobla, kaj bonege plenumita en ambaŭ lingvoj, la verda kaj la blua.
Kiu volas tuj legi la prelegon de Maretić, tiu iru al la fino de la libro: sur la lastaj dudek paĝoj ĝi troviĝas en la bonega traduko de Josip Pleadin (samkiel la cetero), ĉio lingve polurita de Tomasz Chmielik. Kun la aŭtoro Velimir Piškorec (kroatistike helpita de Sanja Janković) tiu triopo sonas kva­zaŭ recepto por bonega eldono. La libroj estas A5-formataj, kun duraj kartonaj kovriloj en du koloroj (verda en Esperanto, blua en la kroata) kaj plaĉa titolpaĝo desegnita de Marko Ma­ra­ković. Bibliofile nepra havendaĵo! Kiam mi elkovertigis la librojn, la unua impreso estis tiu de estetika plezuro. Belaj libroj, do, kion diri plie?
Ĉe la fino troviĝas la notoj pri la du aŭtoroj. Velimir Piškorec estas pro­fesoro pri ĝermanistiko, kiu kadre de sia katedro en Zagrebo instruas ankaŭ interlingvistikan kurson (ĉio en la germana, kiel decas en Agram!). En Kroatujo ankoraŭ ekzistas bona kutimo el la socialisma erao ke ĉiu scienca eldonaĵo havu almenaŭ du seriozajn tekstokontrolantojn; tio preventas ke ĉia ru­baĵo aperu (kio ja tamen okazas, kiel ĉie). La kontrollegantoj estas du memb­roj de la Kroata akademio de sciencoj kaj artoj, mem renomaj filologoj-kroatis­-
toj – Dubravka Sesar kaj Mario Grčević. Ili nur helpas rekonfirmi la nune jam 115-jaran kroatan tradicion laŭ kiu pri Esperanto ĉiam okupiĝas seriozaj sciencistoj kaj aparte lingvistoj. Kroatuje oni mokas pri tiuj kiuj primokas Espe­ranton. Tiel ankaŭ restu, ni esperu, kvankam eĉ tie E-o ja perdas teron sub la piedoj. Esperanto en Kroatujo estas serioza konsiderindaĵo.
Ĉio kune: tiuj ĉi du eldonoj ege bonvenas kaj tre gravas por ambaŭ lingvaj komunumoj. Eĉ se mi riproĉetus tion aŭ alion, kiel ĉiu deca recenzanto ja devas fari, mi volas unuavice substreki tiun principan gravon. Post tiuj du libretoj la historio de interlingvistiko en ambaŭ lingvokomunumoj ne plu povas resti la sama.
Do, ni jam avertis ke la sukeraĵo tro­viĝas ĉe la librofino, la Maretiĉa ar­ti­kolo mem. En la kroata ĝi estas re­presita en la lingvaĵo kaj ortografio de sia tempo, kio impresas almenaŭ same arkaike kiom la Zamenhofa ling­vaĵo nun. Sed samsimile evidente temas pri la esence sama lingvo, kies fundamentojn Maretiĉ cementis tiom firme ke eĉ la hodiaŭaj generacioj ne povas liberiĝi de liaj modoj kaj katenoj, eĉ se ili tion foje arde volus.
Tion mirinde ilustras la unua parto de la libro, ĝia biografia kaj slavistika parto, kiu sin vringas kvazaŭ dolora piedo en streĉa ŝuo, nesciante kion fari per tiu brila, giganta, meritoplena, ankoraŭ influa (eĉ interlingvistema!) kroato, kiu sian lingvon tamen konsi­deris sinonima kun la serba: kion la serboj siavice digne rifuzis, asertante ke la eminenta profesoro malbone konas la serban [5].
Pri la sama problemo luktis la (cetere brila) preparanto, la germanisto Piškorec, tiom ke li devis aparte dungi kroatistan koleginon Sanja Janković, verŝajne por senti sin pli sekura sur tiu glita tereno. Tio donis interesan rezulton – miaopinie iom unuflankan, historie kaj sociologie manketan – iom tro ankritan en la nuntempa kompreno de la problemaro. Sed, nu ja – ĝi simple estas tia temo pri kiu eblas enorme malsamopinii. Feliĉe diversajn disajn opiniojn prezentas ankaŭ la du aŭtoroj, tiel ke ĉiu ja mem povas veni al propraj konkludoj, depende de iaj fona scio kaj kompreno.
Mi tamen timas ke la tuta prezen­to – temas ja pri tri kvaronoj de la libro! – estos tro peza kaj konfuza por la averaĝa leganto en Esperanto. Fakte, mi jam scivolas kiel ili reagos kaj postkomentos! Tiu parto ja povintus esti tiom konciza kiom necesa por kom­­preni la interlingvistikan parton (ĉar ja pri tio ĉefe devus temi!) kaj iom priskribe neŭtrala. Des pli ke tiuj serbo-kroataj temoj estas komplikaj, ofte tro subjektive traktataj, kaj plej ofte sen sufiĉa scio de gravaj lingvaj kaj historiaj detaloj, sen vera kompreno pri la tiutempaj rilatoj. (Provizore, kiel la plej bona enkonduko en la balkanaj lingvaj kaj interetnaj rilatoj restas la esperantlingva postparolo de Dalibor Brozović al la libro Por la ma­kedona lingvo).
En tiu ĉi kunteksto, do, mi trovas la biografian-historian proporcion iom troa, kaj ne la plej sukcesa parto de la libro. Aliflanke mi ne vere riproĉas ke ĝi ja enestas, sed mi preferus ke la diskuttemo estu emfaze interlingvistika, pli ol serbokroatistika (foje tro laciga eĉ por la koncernaj nacioj!).
Sed, se ni jam parolas pri tio, en la listo de literaturo pri la temo mankas iuj nepraj kaj esencaj fontoj kaj aŭtoroj. Forestas referencoj al nia samideano, la karmemora Dalibor Brozović, kiu estas LA slava aŭtoro pri la temo (ĉefe lia libro Standardni jezik – Normlingvo), kvankam li verkis centojn da aliaj gravaj artikoloj pri la temo (oni ja citas unu sed esence marĝenan artikolon). El la sociolingvistikaj gravaĵoj absolute mankas la libro de Ivo Banac, Main Trends in the Croatian Language Question (Zagreb 1990) kaj pluraj aliaj. Aliflanke, oni citas diversajn verkojn de malsa­maj kvalito kaj ekvilibro kaj (miaopinie) tro apogiĝas sur verkoj de unu aŭtoro (Samardžija), kiu estas aŭtoro kon­te­stata, foje ekstreme unuflanka.
Se oni volis – eĉ se iel preterpa­­ŝe – samtempe fari kvazaŭ etan mono­grafion pri Maretić, pri tio oni nur parte sukcesis kaj ne vere faris la merititan omaĝon al Maretić kiel kroatisto (ja, unua­vice tio). Eĉ se ni ho­diaŭ povas plene mal­­samopinii pri liaj tia­maj ideoj, liaj brikoj en la kroata lingvo nun­tempe estas tiom firme cementitaj ke ili ne forigeblas.
Eraros iu kiu komprenos la suprajn vortojn kiel tro gran­dan rip­roĉon al la aŭtoroj. Simple estas tiel ke la recenzanto malsame opinias pri tiuj temoj, kvankam ne en vere gravaj detaloj: pli temas pri emfazoj kaj kelkaj eventuale bonvenaj ekvilibrigoj. Kaj fine mi trovus domaĝe se fine la diskuto temus pri la damnaj serboj kaj kroatoj (ne ja denove!). Devus ja temi pri la interlingvistiko.
Nun ni venas al la vere brila parto de la libro, al kiu apenaŭ eblas ion riproĉi, eĉ el la pozicio de verva recenzanto. Ĝi ja temas pri interlingvistiko, kaj tial ĝi estas nepre leginda. La interesatoj komencu legi tuj de la 4-a ĉapitro. Piškorec iom sisteme priplugas la kam­pon de la interlingvistika historio ĉe kroatoj. Li publikigis kelkajn bonegajn studojn ĉi-prie, kroate kaj germane. Ne nur (kaj ĉefe ne!) pri Esperanto, sed ankaŭ pri volapuko kaj Spelin de Juraj Bauer, romaneskan kaj bonege dokumentitan monografion pri Mavro Špicer, la kroata pioniro de Esperanto, kaj de diversaj aliaj temoj de la kroata, hungara kaj aŭstra kulturo.
La enkonduka parto de lia artikolo estas superba, speciale se ni konsideras ke li faris sian prelegon multe pli frue ol Nikolaj Trubetzkoj, la fondinto de la fonologio, verkis sian artikolon Kiel de­vus aspekti la sonsistemo de artefarita lingvo (1939), kaj antaŭ la polemiko de B. de Courtenay kun Brugmann kaj Leskien (la lasta estis persona amiko de Maretić, kvankam pri la temo de artefaritaj lingvoj ili tute malsame opiniis).
Se oni legas tiujn gravegajn ger­manlingvajn artikolojn oni kvazaŭ rice­vas la impreson ke ili simple kopiis de Maretić! Aŭ ke Maretić legis la artikolon de Zamenhof «Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia», verkitan ok jarojn poste en 1898! Aŭ efektive: ke Zamenhof danke paŭsis la ideojn de Maretić!? Nu ĉiukaze, la koincidoj estas belaj: Maretić­ ja tutcerte sintenas en la spirito de la epoko.
Poste Maretić analizas kelkajn ĝeneralajn problemoj de la «lingva in­ĝe­nierado», ekz. ke la planlingvo de­vas estis simpla kaj regula, pli facile ellernebla ol kiu ajn natura lingvo. Ĝi devas posedi taŭgan sonsistemon facile alproprigeblan por parolantoj de ĉiuj lingvoj kaj facilan koncizan grama­tikon. Kiel la grandan problemon de la lingvoplanado Maretić vidas ĝuste la vorttrezoron, konkludante ke ne indas inventi vortojn kiel en Volapuko, sed transpreni ilin el iu konata fonto. Surbaze de ĉio ĉi li montras simpation por la latinida direkto en la internacia lingvoplanado, vidante ke tio havas plejajn logikon kaj ŝancojn je sukceso. Fine Maretić komparas diversajn pro­jektojn – Volapukon de J. M. Schleyer, Pasilingua de P. Steiner, Spelin de la kroato J. Bauer – cetere ege sukcesan planlingvon siatempe, Weltsprache de J. Eichorn, Lengua cátolica de A. Liptay, Lingua de G. Henderson, Komos de la germano Eugen A. Lauda, Esperanto de Zamenhof kaj Nov-Latin de D. Rosa.
Parolante pri Esperanto Maretić kri­ti­kas ĝian sonsistemon pro tro gran­da riĉo je diversaj palataj sonoj (la supersignitaj literoj plus lj kaj nj) kaj diras ke ĝi emas esti latinida sed ne sukcesas pli ol nur proksimiĝi al tiu celo, ĉefe pro sia mallatinida sonsistemo. Maretić tute ne rimarkas la aglutinan sistemon de Esperanto kaj ĝiajn potencialojn por libera vortfarado, kio estas domaĝo, se konsideri ke li tute brile analizis la temaron de la leksiko de planlingvoj kiel ĝeneralan problemon. Estas klare ke Maretić, kiel homo kun klasika eduko kaj mem latinisto, inklinas al la latinismaj solvoj kaj siajn simpatiojn donacas al Nov Latin de Daniele Rosa, kiel la plej perfekta projekto. Maretić finas ke ne eblas antaŭvidi ĉu fine la homaro alprenos la tutmondan lingvon aŭ ne, kaj certe oni ne povas profeti ion pri la de li preferata lingvoprojekto. Li tamen notas ke «la neceso kaj utilo de la artefarita mondolingvo sentiĝas en Eŭropo» sed ke la fina solvo estos eventuale decido de la fora estonteco.
Tiom do pri la enhavo de la libro kaj precipe de la artikolo de Maretić. Por ekscii pli necesas mem legi la libro(j)n, kion mi plene rekomendas.
_______________________________

1 Kion oni tiam prefere nomis «filologo». Lingvistiko en la nuna senco de la vorto ne ekzistis aŭ enhave identis kun filologio (Sprachwissenschaft = Philologie). La moderna lingvistiko komenciĝas per la agado de la ĝeneva lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu difinis lingvosciencon kiel teorion de lingvaj strukturoj, studadon de lingvoj kiel semiotikaj sistemoj. Filologio okupiĝas pri tekstoj.

2 Jugoslava = «Sudslava» slavlingve. La sudaj slavoj estas bulgaroj, makedonoj, slovenoj, kroatoj, bosnoj, serboj kaj montenegranoj. La unua slava literatura lingvo estis Slavono, ori­gine dialekto de la nuna greklanda Make­donio, kodigita kiel liturgia lingvo de la sanktuloj-fratoj Cirilo kaj Metodo, grekoj el Tesaloniko, kie la lingvo estis vaste parolata. Tiu lingvo decide influis la evoluon de ĉiuj ceteraj slavaj lingvoj (orientaj: rusa, ukraina, belorusa, rutena (rusyn) kaj okcidentaj: slovaka, ĉeĥa, pola, la du sorabaj lingvoj [supra kaj malsupra] kaj la kaŝuba (kaj kelkaj jam malaperintaj idiomoj).

3 Nuntempe nomata Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Terminologie konfuza, ĉar tiu instanco ekde la fondiĝo en 1866 nomiĝis «jugoslava» sed fakte estis la kroata nacia akademio. Nur dum la dua mondmilito ĝi estis kvarjare (1941-1945) «kroata» kaj post la 2-a mondmilito denove «jugoslava» ĝis 1991. En Jugoslavio ĉiu respubliko havis propran akademion de sciencoj kaj artoj. Do ekzistis akademioj slovena, serba, makedona, kosova ktp. sed ne la kroata ĉar tiu nomiĝis ne kroata sed «jugoslava». Ĉiukaze ĝia influo radiis tra ĉiuj landoj de la Sudaj Slavoj. Ne ekzistis federacia, tutlanda, akademio de sciencoj por la tuta Jugoslavio.

4 Plurajn prelegojn eblas aŭdi kroate sur la retpaĝoj de KEL (esperanto.hr - aŭdio) inkluzive de la du miaj pri Maretić kaj Brozović (iel teme ligita).

5 Por la nesudslavaj legantoj gravas mencii ke la normlingvoj kroata, serba, bosna kaj montenegra, estas ĉiuj bazitaj sur la sama dialekto (la t.n. štokava), tiel ke fakte havas sencon paroli pri ili kiel variaĵoj de la sama lingva sistemo. Sed kiel nomi ĝin tiam? La termino serbo-kroata hodiaŭ estas tute forlasita kaj politike neakceptebla. Cetere tiuj variaĵoj socie funkcias ĝuste kiel naciaj lingvoj de serboj, kroatoj ktp. – simile kiel la indonezia kaj la malaja, la urdua kaj la hindia, kaj pluraj similaj kazoj kie unu lingvistika materialo estas normita diversmaniere. Pri tio plej multe okupiĝis ĝuste nia samideano Dalibor Brozović (interalie la fama libro Standardni jezik – Normlingvo).

Nikola Rašić

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.