La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Trans maro kaj morto
Krimromano

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ni esperu pri la tria…


esperanto-ondo.ru/R-johan1.htm

Krimo estas unu el la multaj tristigaj manifestiĝoj de la homa ĉeesto sur nia planedo, pri kiuj memorigoj kaj atentigoj neniel mankas. Tial oni povus foje sin demandi, ĉu estas ĝuste kaj pravigeble distri sin per libroj kiuj temas pri murdo kaj morto.

El tiu ĉi vidpunkto indus analizi krim-romanon, sed ne la recenzatan ĉi-sube. Laŭ mia opinio ĝi estas en tiu ĉi rilato senprovoka. Morto, estante natura fenomeno, ne bezonas ŝoki; ŝokas maksimume ĝia kaŭzo.

En alloga detektiv-romano kunrolas pluraj facetoj per kiuj la verkinto ree kaj denove konkeras sian publikon. Traktante pri vivo kaj morto, kulpo kaj elaĉeto, lia verko ne preterlasas inciti la emociojn de la leganto, kiun konvinki kaj kateni apartenas al la tekniko de la aŭtoro.

Trans maro kaj morto, la dua krimromaneto de Sten Johansson, pensigas pri kolekto de fotoj kun ties ebloj kaj limoj.

Sur sange ruĝa kovril-paĝo minacas paf-preta revolvero kaj, preskaŭ simbole, sub parto el mapo pri Svedio sinkas ŝalupo; atento-kapta enkonduko bilda, kvazaŭ en ĝi eĥus la lastaj ŝrikoj de mortigato.

Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro ektiris ĉaron iom pezan, dezirante sur apenaŭ okdek paĝoj disvolvi tutan dramon kun prologo, apogeo kaj epilogo. Li evidente havas kion diri, almenaŭ la komenco esperigas pri kelkaj surprizoj pri la evoluo de la roluloj kaj de la rakonto.

Tamen, tamen…

La rakonto ekas per la bedaŭrinde aktuala dramo de rifuĝintoj, al kiuj mankas perspektivo, kaj, se malestas financa garantio, ajna oficiala rajto je prizorgo kaze de malsaniĝo. Jen tuja okazo emocii la leganton kaj almenaŭ iom sentigi al li la implikojn de tia situacio. La aŭtoro bedaŭrinde ne sukcesis en tio kaj, eĉ pli bedaŭrinde, kontentis laŭvice priskribi la okazaĵojn en maniero tute trankvila, kiu ĉe mi, komence, vekis nenion krom enuo.

Tamen kaj malgraŭe, ekde la 15a paĝo io ŝanĝiĝas: la enhavo, la rakont-maniero, la stilo fariĝas pli allogaj kaj solidaj. Ŝajnas al mi ĝenerale, ke Trans maro kaj morto estas verko en komenca fazo, kiu ĉerpus profiton el plia polurado. Sen tio, en ĝia nuna stato, mankas koloro kaj vervo dum la rakonto progresas; la esplor-demandoj estas ŝablonaj kaj ne igus krimulon konfesi sian kulpon; ĝenerale la dialogoj impresas, kvazaŭ ili estus faritaj por film-scenaro. En filmo ĝenas malpli, se la teksto ne troviĝas daŭre sur premiinda nivelo; aliaj faktoroj povas tie rezultigi favoran impreson ĉe spektanto. Sed en krim-romano oni disponas nur pri papero kiu scias nenion kaj povas nenion. Verkante, oni spicu per priskriboj en kiuj adjektivoj kaj adverboj povas grave efiki por elsorĉi la etoson kaj envulti la leganton.

Se iu ambicias verki krim-romanon, mi tre konsilus al tia persono funde studi almenaŭ la Mortsonorilon de Chamblay kaj mediti pri la ideoj de Karolo Piĉ pri la koncerna ĝenro.

La lingvaĵo estas sufiĉe bona, kvankam modelan mi emus serĉi aliloke.

Espereble, en sia tria krim-romaneto — eble eĉ en romano — Sten Johansson regalos nin per verko, kiu situos pli proksime al la idealo, pri kiu neniu el ni iam ĉesu revadi.

Antonio de Ruiter

Recenzo

La dua el la kvar “sezonaj krimromanetoj” reprezentas al ni la samajn du policajn detektivojn, Roger Svedberg kaj Tom Jankéus. Ĉifoje, la afero komenciĝas je la pereo de eta knabino, filino de du rifuĝintoj el Irano kiuj, kun samsortanoj, rifuĝas en preĝejo de la komunumo Resmo sur la insulo Oelando. Kuracisto alvokita por kuraci la knabineton, sed alveninta tro malfrue, poste trovas la kadavron de pafmurdita pastro en arbaro apud la preĝejo; tiu kuŝas en floko da sango — kiu evidentiĝas alies. Svedberg kaj Jankéus, per la kutima ĉirkaŭtretado kaj pridemandado, devas eltrovi la kialojn de la krimo, kaj la nomon de la kriminto.

Ĝenerale, mi trovis la intrigon pli interesa ol tiu en la unua libro (Falĉita kiel fojno), parte ĉar Johansson ankaŭ kaptas la okazon por iomete opinii pri gravaj internaciaj aferoj, kiujn ni ofte tro emas preterrigardi — ĉifoje, la privatigado de la sansistemo (la knabineto mortis pro tio, ke malsanulejo rifuzis akcepti kaj kuraci ŝin sen antaŭpago de kelkmil kronoj), kaj la bedaŭrinde sorto de rifuĝintoj kiuj provas la proverban gastamon de la okcidentaj landoj (tiun temon Johansson tuŝas ankaŭ en Vojaĝo kun Katrina). En la intrigon Johansson ankaŭ plektas baraktadon de la luterana eklezio inter la konservativaj fortoj de maljunaj pastroj kaj la pli liberala konduto de pli junaj pastroj — kaj, ĉi tie, pastrino, kion la konservativuloj opinias atenco kontraŭ la religio. Cetere, la du ĉefrolantoj komencas fariĝi pli klare difinitaj; aparte Jankéus komencas uzi propran, iom afekcian, lingvaĵon (li plej ofte uzas la vortordon verbo-subjekto, kaj lia plejŝatata esprimo estas: “Jen la maltroigo (1) de hodiaŭ!”)

Ĉifoje, Johansson donas al ni du paĝojn da glosoj. Foje temas pri modernaĵoj kiujn ne konis la kreintoj de la lingvo (buso anstataŭ aŭtobuso, pico), foje — kiel en la pli frua libro — asimilitaj loknomoj, sed eble tro ofte temas pri t.n. “neologismoj” (pli bone: maloftaĵoj, ĉar multaj estas cent jarojn antikvaj). Kelkaj ŝajnas bone motivitaj por aĵoj nekonataj en la tempo de Zamenhof (ĉu li iam manĝis muslion?) aŭ kiel sinonimoj por vortoj eble tro ofte uzataj en la ĉiutaga parolado (merdo por fekaĵo), sed ofte temas pri vortoj, kiuj simple anstataŭas unusolajn kunmetitajn, kvankam ĝenerale ne aparte longajn, vortojn: ĉu ni vere bezonas despera apud malespera, febla apud malforta, kiki apud piedbati, morbo apud malsano, moroza apud malgajhumora, suicido apud sinmortigo, aŭ tarda apud malfrua? Apercepti ŝajnas al mi erudaĵo. Aliflanke, mi estas tute preta akcepti la specialajn terminojn envulti kaj vuduo


Kio memorigas min: Johansson prezentis novan rolanton, kiu tamen, post eble du paĝoj, malaperis el la romaneto. Mi vere esperas, ke ni revidos tiun islandan sorĉistinon en iu estonta romano …

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.