La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Urug

  • Verkinto: Hella S. Haasse
  • Tradukinto: Piet Buijnsters
  • Originala lingvo: nederlanda
  • Speco: novelo
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €13.00
  • Priskribo: La romaneto Urug havas nur fone la politikan/kulturan baraktadon inter la nederlandaj mastroj kaj la indiĝena loĝantaro. Multe pli, ĝi estas tre ĉarma, bele verkita rakonto pri du najbaraj infanoj. Unu estas knabo, kiu senescepte koniĝas simple kiel „mi”, do kvazaŭ pseŭdoaŭtoro de la verko. Li estas la juna filo de regiona estro el Nederlando. La alia infano estas indiĝena knabo samaĝa, nomita Urug.
  • Paĝoj: 116
  • Larĝo: 120 mm
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • Pezo: 130 g
  • ISBN: 978-90-805651-0-4
  • Notoj: De la sama verko ekzistas ankaŭ traduko de Gerrit Berveling. La supre menciita recenzo traktas la du tradukojn.
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Historiromano duoble tradukita


2013/02, p. 25
monato.be/2013/010744.php -

Hella S. Haasse (1918-2011) estis unu el la plej sukcesaj modernaj verkistoj nederlandaj, kaj ŝia romaneto Urug estis ŝia unua romano, unue eldonita en 1948.

Inter proksimume 1800 kaj 1949 Indonezio estis kolonio de Nederlando (kvankam dum la dua mondmilito Japanio suverenis ĝin ĝis 1945). La jaroj tuj post tiam estis periodo de ribelo, dum la „indiĝenoj” strebis sendependigi sian arkipelagon. Haasse dum la antaŭmilita periodo estis lernejano en Nederlanda Hindio, kiu fine renomiĝis Indonezio.

Ĉarma

La romaneto Urug havas nur fone la politikan/kulturan baraktadon inter la nederlandaj mastroj kaj la indiĝena loĝantaro. Multe pli, ĝi estas tre ĉarma, bele verkita rakonto pri du najbaraj infanoj. Unu estas knabo, kiu senescepte koniĝas simple kiel „mi”, do kvazaŭ pseŭdoaŭtoro de la verko. Li estas la juna filo de regiona estro el Nederlando. La alia infano estas indiĝena knabo samaĝa, nomita Urug.

Kvankam laŭteorie devus esti granda abismo inter la ĉiutaga vivo de la nederlandaj mastroj kaj tiu de la indiĝenoj, en ĉi tiu rakonto tio preskaŭ tute mankas. La patrino de la nederlandfamilia knabo estas intima amiko de la patrino de Urug, kaj ambaŭ patrinoj urĝas la du knabojn kunludi kaj viziti unu la alian. Granda parto de la romaneto temas pri tiu kunludado kaj la infana amo inter ili.

Indoneziaj vortoj

Sed kial du samtempe aperantaj kaj pseŭdokonkuraj tradukoj kaj eldonoj de la rakonto? Mi zorge ekzamenis kaj komparis ilin, unu kun la alia. Kaj mia konkludo: ambaŭ egale bonas. Ambaŭ tradukoj estas bone faritaj, la lingvaĵo estas bona en ambaŭ. Komposteraroj proksimume same oftas en ambaŭ. Iomete ĝena karakterizaĵo de ambaŭ estas la relative abunda uzo de indoneziaj vortoj, kvankam miaopinie por multaj el ili ordinaraj nialingvaj esprimoj kaj terminoj ekzistas. Ambaŭ eldonoj klarigas tiujn indoneziajn vortojn per apendico.

Aspekte, la eldono de VoKo estas pli alloga, ĉefe ĉar ĝi uzas iometete pli facile legeblan literaron. Tamen la presliteroj en la eldono de Internacia Esperanto-Instituto estas pli grandaj, do pli favoras personojn, kies vidkapablo estas iom neakra. Ĝi ankaŭ havas nelongan enkondukon, dum la VoKo-a eldono donas nur la rakonton kaj vorteksplikan apendicon.

Mia takso pri la rakonto: tre leginda literaturaĵo, interesa, facile legebla verko, de talenta romanisto.

Donald Broadribb

Urug & Urug


decembro 2013
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas... proverbis jam Zamenhof kaj mi supozas ke li pensis pri Urug... Li nur mistajpis “ofte” anstataŭ “ope”. Finfine aperis, preskaŭ samtempe, du tradukoj de la plej Esperanto-spirita novelo el la nederlanda literaturo. Kial ni devis atendi tiel longe?

Aprezeco
En la jaro 1948 aperis, kiel librosemajna donaco (ĉiujare oni organizas tian librosemajnon, dum kiu ĉiu aĉetanto de minimuma sumo da libroj ricevas senpagan novelon) Urug de Hella Serafina Haasse, sed sen mencio de la aŭtornomo. La aŭtorino naskiĝis, 30 jarojn antaŭe, en Indio (Mi, same kiel la tradukintoj, uzas “Indio” por indiki la nederlandan kolonion, kiu poste iĝis Indonezio), sed venis, dudekjara, al Nederlando por studi en universitato. En la novelo Urug ŝi volas, kun amo, pentri la homojn de sia naskiĝlando. Ĉar ĝi estis librosemajna senpaga libro (Imagu! Ankaŭ tiam estis kriza tempo!) ĝi amase distribuiĝis kaj legiĝis. Multaj legantoj tamen sentis malmulte da amo al la indiaj indiĝenoj. Indio tiam ankoraŭ ne iĝis Indonezio (ĝi sendependiĝis en la jaro 1949). Multaj priploris buĉitajn koloniistojn kaj laŭdis buĉantajn nederlandajn policistojn... (oni oficiale parolis pri “policaj intervenoj”, kvankam fakte temis pri akra milito) kaj ili ne povis kompreni, por uzi nederlandismon – kiu cetere troviĝas en unu el la tradukoj – ke la nederlandanoj fakte “havis nenion por fari” tie! (signifo: ne rajtis, 300 jarojn antaŭe, entrudiĝi en la teritorion). La novelo furoris, kune kun la kaŭzitaj diskutoj, kaj ĝi restis furora. Aperis, ĝis nun, pli ol 50 eldonoj kaj ĝi tradukiĝis en minimume 15 (nun 16) lingvojn. Ankaŭ filmo estis farita laŭ ĝi. Ŝajnas cetere ke estas nun iu “Uruga etoso”, kiu povas klarigi la aperon de la du samtempaj Esperantaj eldonoj... la reelsendon de la filmo en televidaj programoj, kaj la furoron de nova angla traduko, en Portobello-books, sub la titolo La nigra lago. La ĵusa nova angla traduko rezultigis cetere multe da artikoletoj en anglaj ĵurnaloj, tiel ke eĉ literatura suplemento de flandra ĵurnalo dediĉis, ĉi-semajne, artikoleton al ĝi.

Bildo
Iusence la titolo kiun la brita eldonisto donis al la novelo, estas pli trafa ol la originala titolo. Urug, tion vi verŝajne jam supozis, estas la nomo de india junulo, sed tiu junulo ne estas la ĉeffiguro en la novelo. La unua frazo de la novelo estas: “Urug estis mia amiko”. La ĉeffiguro de la novelo estas “mi” el “mia” en la frazeto, sed la “mi” restas sennoma. Eĉ liaj gepatroj (krom posta novedzino) nenie nomiĝas. Sed en la novelo gravan rolon ludas Telaga Hideung (= Nigra Lago). En ĝi dronas (en la komenco, ne tuja, de la novelo) la patro de Urug, dum klopodo savi la endanĝerigitan “mi”n. Parte, sed vere nur parte, kaŭze de tio, la knabo Urug, naskiĝinta kelkajn semajnojn post “mi”, estas pli-malpli kunedukita kun “mi”. La libro priskribas kiel ambaŭ infanoj, knaboj, junuloj iom post iom disevoluas. Fine, apud la Nigra Lago, ili konfrontiĝas en vivminaca milita situacio... kvankam restas dubo ĉu vere la india minaconto estis Urug. En la fina paragrafo la novelo aludas la metaforan simbolan rolon de la Nigra Lago. Mi citu: “Estas superflue konfesi ke mi ne komprenis lin. Mi konis lin, kiel mi konis la Nigran Lagon – spegulantan surfacon. La profundon neniam mi sondis.”

Lokaj koloroj
La nederlandaj aŭtoroj kiuj verkas pri Indio, ĉiam semas indiajn vortojn tra la tuta libro. Estas kiel efelidoj: iuj trovas ilin ĉarmaj, aliaj ĝenaj. Mi persone – sed vi povas havi alian ideon – trovas ilin precipe ĝenaj. Ili, por mi, havas neniun “aldonan valoron” kaj nur akcentas la “ni-kaj-ili”-senton, la konscion pri fundamenta malsameco... kun aldona valorskalo. La tradukintoj, kompreneble, povas pravigi sin per “fideleco al la originalo”, kiu ja ankaŭ estas efelidita.
Sed ambaŭ tradukoj uzas duan lokan koloron, kiu estis evitebla kaj, laŭ mi, evitinda. Kvankam mia penslingvo (se entute oni pensas lingve) kaj mia laborlingvo estas Esperanto... sed okazis kelkfoje, tiel ĉe unu kiel ĉe la alia tradukinto, ke mi subite pensis nederlande, ke la teksto stumbligis min kaj devigis min ŝalti lingvon! Tute klare, subkonscie, la Esperantosekcio de mia Ĉomskimaŝino reĵetis la frazon, la nederlanda sekcio ĝin akceptis: “Mi turnis min kaj vidis stari enlandulon”. Aĥ, ĉu ne tutsimple “kaj rimarkis enlandulon”? Se oni rekte pensas en Esperanto oni ne “vidas stari”! Plej ofte nur unu tradukinto kaptiĝis, kaj vere foje unu, foje la alia... Unu fojon temis pri vere malfacila tipa nederlanda esprimo. Unu tradukinto redonas la esprimon preskaŭ laŭvorte: “Vi ja etendas la manon ĉe Lida”. La alia eltiriĝis per klariga traduko: “Vi tamen permone subtenigas vin fare de Lida”... sed ekzistas en-PIV-a Zamenhofa esprimo, kiu bildigas la saman nocion: “turni sin al ies poŝo” (v. poŝo). Do mi proponus: “Sed vi ja turnas vin al la poŝo de Lida”, kaj tio ŝajnas al mi komprenebla, ankaŭ por iu kiu ne memoras la Zamenhofan esprimon. Atentu, tiuj efelidoj ne abundas... kaj povas esti ke ili ne estas eviteblaj ĉe tradukado. Verŝajne ankaŭ mi mem de tempo al tempo preteratentis tiajn lokajn kolorojn?

Uruga spirit-etoso
En indiaj romanoj, ekzemple ĉe Couperus, ofte la aŭtoroj teksas mitan strangan etoson kun interveno de spiritoj ktp. Fakte mi komencas kredi ke iu tempa neklarigebla etoso vagas ie en la atmosfero, kaj ke la nuntempa estas ia Uruga. Ideoj maturiĝas kiel fruktoj, pendas kaj atendas rikolton. Tio klarigus la hazardon de du samtempaj tradukoj, post tiom da jaroj, kaj la apero de Urug en televido, filmo kaj eĉ en Britio. Eble ĝi puŝis niajn tradukantojn al hasteco, ĉar mi ne povas ne havi la impreson ke ambaŭ iom haste zorgis sian verkon. Iom da ripozo post tradukado, iom da maturiĝo kaj posta relego kiel memstaran Esperantan tekston fore de la originalo... estus povinta eviti kelkajn makuletojn. Ankaŭ la preskoboldo papiliumas inter tiuj ideonuboj, ĉar ĝi en unu traduko forŝtelis akuzativliteron por glui ĝin troige al la alia traduko! Stranga afero, sed juĝu mem: “La pejzaĝo kiu ĉe la vojkurbiĝo etendiĝis antaŭ mi, eĉ el miaj terursonĝoj mi ne rekonis. – La pejzaĝon kiu etendiĝis ĉe la kurbo de la vojo antaŭ mi, eĉ pli teruris ol angorsonĝo”. Amuza koincido, ĉu ne?

Pri koloniado... kaj pretekstoj...
La novelo estas pensiga. Ŝajnas al mi ke la nederlandaj maniero kaj historio de koloniado diferencas de la belga. Mi ne povas imagi belgan romanon pri nia iama kolonio, en kiu ne aperus misiistoj. Ĉe ni la ĉiama klarigo estis ke la nigruloj avide deziras nian helpon, por ke ni, pere de baptado, savu ilin de eterna brulado en la infero kaj ke ili sopiras algluiĝi al nia kulturo pere de la edukado kiun ni prizorgas… En nederlandaj tiatemaj libroj mi neniam renkontis misiistojn. Kiun pretekston ili uzis por kaŝi la verajn motivojn?
Nu ja, pasis la tempo ke iuj regnoj, pere de sia superforto, el avida profitemo altrudas sian kulturon en fremdajn teritoriojn, perforte akaparas terenojn kaj eĉ ne iomete klopodas imagi al si ke la indiĝenoj ne estas ekevoluintaj prasimioj… aŭ ĉu mi sarkasmas?

Tradukproblemoj
La unua frazeto de la novelo estis tre simpla kaj facile tradukebla, neniu problemo. Ankaŭ la lasta frazeto estas tre simpla, tre mallonga. Ĝi konsistas el nur du vortgrupoj: substantiva subjektgrupo kaj verboformo. Tamen ĝi estas eksterordinare malfacile tradukebla, kaj mi bezonus kelkajn semajnojn, mi timas, por trovi taŭgan tradukon. Estas iu rezigna finfrazeto, por indiki ke oni ne konas respondon sed ankaŭ ne multe zorgas.... ni vidos, aperu/okazu io ajn. Laŭlitere en la nederlanda: La tempo (= la estonto) instruos (ĝin). En la priparolataj tradukoj troviĝas: “La tempo lernigos tion” kaj “Fine tion mi ekscios”... sed neniu el la du al mi ŝajnas taŭga. Eble: Estonto decidu... aŭ Estonto respondos...

Kaj kiun aĉeti?
Mi ne listigos la preserarojn, kiuj cetere estas malmultaj. Sed mi ne povas ne mencii ke Piet Buijnsters iom sisteme misuzas la vorton alie kun la loka signifo: aliloke. PIV ja klare avertas ke la vorto alia ne estas korelativo. Li ankaŭ ofte neglektas temporilatojn en nerekta parolo. Al interesatoj mi konsilas aĉeti ambaŭ versiojn, ĉar temas tamen pri relative malmultekostaj libretoj kaj foja komparo de ambaŭ tekstoj certe estas instrua okupo.

Petro Desmet’

Urug: Nederlanda klasikaĵo en Esperanto


2013, №8-9 (226-227).
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-haasse.htm
Urug

En 1948 aperis en Nederlando la libro Oeroeg kiel unu el la unuaj “librosemajnaj donacoj”. Jam ekde kelkaj jaroj okazis ĉiujare la “librosemajno”, dum kiu vendejoj kaj eldonejoj stimulas aĉetadon kaj legadon. Per la eldono de la novelo Oeroeg de la juna nederlanda verkistino Hella Haasse (1918–2011), naskiĝinta kaj plenkreskinta en la tiama Nederlanda Indio, la nuna Indonezio, plifortiĝis tradicio kiu pluekzistas ankoraŭ nuntempe. Oni invitas verkiston skribi rakonton, kiun senpage ricevas aĉetintoj de libroj dum la “librosemajno”.

Oeroeg restas ĝis nun unu el la plej konataj kaj amataj el tiuj donacoj, kvankam en sia tempo ĝia apero ne estis sen kritiko. La perforta nederlanda kontraŭbatalo de la indonezia sendependiĝo ankoraŭ estis tre freŝa kaj aktuala. Hella Haasse sukcesis surpaperigi klasikan verketon, kiu trafe priskribis la naturon kaj sorton de homaj rilatoj en tiuj tiklaj cirkonstancoj.

Kiam oni atentigis min pri Esperanta versio de Oeroeg, mi decidis ke estis bona okazo finfine legi ĉi tiun klasikaĵon de la nederlanda literaturo de la lasta jarcento. Dum mia legado mi miris pro tio, ke mi ankoraŭ ne legis ĝin. La titolo Oeroeg ja akiris mitajn proporciojn en Nederlando, eĉ por tiuj kiuj neniam legis la libron. Oni vaste konas ĝin kaj la akran senton de mikso el nostalgio kaj angoro elvokita de ĝi. Ĝi estas sento spertita de tiuj, kiuj travivis koloniadon kaj ĝian kompleksan influon en la individuaj vivoj kaj amikeco de homoj kiuj troviĝas flanke de, aŭ, kiel ĉi tie, sur la limoj inter koloniigintaj kaj koloniigitaj.

En kelkaj tradukoj la libro nomiĝas La nigra lago (ekz. angle kaj germane) aŭ Por ĉiam fremdulo (ekz. rumane). Tiuj tradukotitoloj reliefigas la tragikan senton de neniam komprenita mistero, kiam evidentiĝas, ke ne eblas vera renkontiĝo inter homoj sin trovantaj kontraŭstare ambaŭflanke de la koloniaj limoj, aŭ sub kaj super la surfaco de la konscio rilate al tiuj limoj. Ili estas limoj kiuj montriĝas finfine pli internaj kaj interkoraj ol eksteraj kaj interlandaj. La tradukanto Piet Buijnsters elektis reteni en la Esperanta versio la originan titolon Urug (nederlanda prononco: uruĥ), kiu signifas tergliton en la tiea sundana lingvo.

La centra amikeco en la rakonto ludas kontraŭ fono de historiaj terŝoviĝoj meze de la dudeka jarcento, la amikeco inter la indiĝeno Urug kaj la nederlanda rakontanto spertas tian ŝanĝegon kaj speciale okazas interna terŝoviĝo ĉe Urug mem.

Urug estas juna, enlanda knabo kies gepatroj laboras sur teplantejo de nederlandaj koloniistoj en Indonezio, tiam ankoraŭ Nederlanda Indio. La rakontanto estas la filo de la koloniista edzoparo. Li rakontas la historion kiel plenkreskulo, rememoriganta siajn junajn jarojn en Indonezio. Ni neniam aŭdas lian nomon, kaj la libro portas la nomon de Urug, el kies vidpunkto la historio ne estas rakontita.

Kiel knabo sur la teplantejo, la filo de la koloniistoj parolis la sundanan lingvon pli bone ol la nederlandan kaj li sentis sin pli ĉehejme en la domo de la indiĝenaj laboristoj. “Urug estis mia amiko” estas la fama unua frazo de Urug, kaj la rakontanto diras:

Mi ne scias kial mi volas postuli de mi klarigon pri mia rilato al Urug… Eble incitas min lia nerevokebla, nekomprenebla alieco, tiu sekreto de spirito kaj sango, kiu por infano kaj knabo ankoraŭ ne kaŭzis problemojn, sed kiu nun ŝajnas des pli turmenta.

Ofte sekvas priskriboj de simileco kaj malsimileco inter la du knaboj: “Urug kaj mi en similaj noktovestoj de striita ŝtofo sencele rampis inter la potoj kun filikoj…” Tamen: “Kun la facilmovaj piedfingroj kurbigitaj, li kaŭrante balanciĝis sur ŝtonoj kaj arbobranĉoj, pli certa pri sia sintenado ol mi, kaj reaganta pli rapide je perdo de ekvilibro”. Tiaj vortoj antaŭmontras al la fina parto de la libro kaj la rakontanto diras:

Tiam mi ankoraŭ tiel ensorbiĝis en niaj ludoj ke mi nur malklare konsciis pri tiuj aferoj.

Hella Haasse sukcesas per etosoplenaj priskriboj de la ĉirkaŭaĵoj kaj de la naturo krei taŭgajn, spegulantajn dekorojn, antaŭ kiuj ludas la homaj rilatoj kaj sortoj. Plej grava kaj riĉe simbola de tiuj priskriboj temas pri “la Nigra Lago, kiu situis pli alte en la montoj. En la fantazioj de Urug kaj mi la montolago ludis grandan rolon; tion kaŭzis ĉefe la misteraj rakontoj kiuj pri ĝi cirkulis. [La lago] profunde en la praarbaro, estis renkontejo de fiaj spiritoj kaj animoj de mortintoj; tie loĝis vampiro…” Tre signife sekvas: “… kiam ni estos grandaj, ni tien iros por kontraŭbatali tiujn ulojn”.

Tien nokte iris grupo da festantaj vizitantoj kaj ili veturis sur la lago per “floso, sur kiu estis konstruita bambudometo de du etaĝoj”. Rezulte de sovaĝa ludado inter viroj “vetante pri kiu unue atingus la lagon” kaj kiuj ridante malrespektis la enlandajn sentojn pri tiaj signifoplenaj lokoj, parto de la floso disrompiĝas kaj dronas la patro de Urug, kiu kiel servanto akompanis ilin. Ĉu eblas pli taŭga simbola priskribo de la koloniista projekto? Ekde tiu okazo forte ekŝanĝadas la vivoj de la du knaboj.

La du amikoj iras al siaj diversaj lernejoj en la vilaĝoj kaj urboj kaj dum la jaroj kiuj pasas pli kaj pli kreskas inter ili diferencoj. Kiam insultas Urug-on blankaj samklasanoj de la protagonisto, tiu lasta ne vere defendas Urug-on, Urug retiriĝas silente, kaj sekvas la unua fojo en iliaj vivoj, ke la rakontanto ne scias, kien Urug iris kaj kie li troviĝis. Dum vizito al la teplantejo de sia junaĝo ili dum kuna banado en la rivero eksciis, ke ne plu ekzistas ilia infana mondo:

Malaperinta estis la sorĉoregno en kiu ni rolis kiel herooj kaj esploristoj. <…> Ni ne plu estis infanoj.

Urug studas kaj fariĝas kuracisto kaj la rakontanto foriras por studado en Nederlandon. Antaŭ la foriro la du viroj lastfoje renkontiĝas. Urug intertempe travivis fazon de adoptado de nederlandaj kutimoj, plursence perdis sian naivecon kaj finfine serioziĝis kaj decidis elekti vivon batalantan por la indonezia sendependiĝo. La verando de la domo de ilia lasta renkontiĝo, plene de plantoj en potoj kaj birdoj, memorigas la rakontanton al la Nigra Lago. Li sentas la saman nevideblan danĝeron. Li ne atingis la saman kreskon kaj konscion kiel Urug.

La rakontanto forlasas Indonezion kaj studas en Nederlando. Post kelkaj jaroj, nur mallonge prirakontitaj en la novelo, li revenas al Indonezio kiel soldato. Dum sortoplena lasta sceno li renkontas en la loko de ilia junaĝo personon, de kiu ne estas klara ĉu vere temas pri Urug aŭ ne. De tiu lasta, klimakse konfronta sceno de la libro la protagonisto diras:

Ŝajnis al mi ke ĉi tio estas la momento en kiu ĉiuj eventoj, de post la naskiĝo de Urug kaj mi, senrevene kondukis… Ĉi tie, por la unua fojo, estis la vojkruciĝo sur kiu ni en ekstrema honesto povis renkonti unu la alian.

Unuflanke oni kritikis Hella Haasse pro tio, ke ŝi aŭdacis subtile reliefigi la mallumajn aspektojn de la nederlanda okupado de la indoneziaj insuloj, aliflanke sonis voĉoj kiuj elmontris ke en la libro ne estas rekta kritiko de la koloniado. Kvankam la rakontanto kiel knabo sentas sin amiko de Urug, kaj kvankam li demandas sin kaj la plenkreskulojn kial Urug ricevas alian, malpli altan edukadon kaj traktadon, li tamen neniam rekte malakceptas la koloniadon kaj la kontraŭbatalon de la sendependiĝo. Kiel plenkreskulo li ankoraŭ havas demandojn, tamen demandojn ankoraŭ nur el sia propra vidpunkto. “Mi volis registri la bildon de tiuj jaroj, kiuj nun tiel senspure preterpasis kvazaŭ ili nenio pli estus ol fumo en la vento”. “Mi konis lin, kiel mi [la lagon] konis – kiel spegulantan surfacon. La profundaĵon mi neniam sondis. …Ĉu mi por ĉiam estos fremdulo en la lando de mia naskiĝo…?”

Se vere vivintus la rolantoj de Urug, ili ne plu vivintus hodiaŭ. Nun ekzistas ankoraŭ nur niaj nigraj lagoj kun iliaj spegulantaj surfacoj, sub kiuj vivas niaj mortintoj, kiuj, pro nia memoro kaj, eble pli grave, pro nia forgesado aŭ nekonscio de ili, kaŭzas tion, kion ni vidas sur tiuj surfacoj kaj tion kion ni timas sub ĝi. Hella Haasse poste diris ke Urug estas la ombro de la rakontanto. La lando de nia naskiĝo, en kiu ni riskas resti fremduloj, estas nia propra vivo. Finfine do, eble nia propra, nekonata amo povus esti la vampiro en la lago.

Ĝuste pro tio ke Urug estas subtila, sen rekta kritiko al kiuj ajn historiaj movadoj aŭ kontraŭmovadoj, ĝi fariĝis akra, pensiga klasikaĵo kun universala signifo. Indas do konatiĝo de ĝi en Esperantujo, kie oni celas per hela lingvo atingi pli klaran vidadon tra interhomaj kaj interkulturaj surfacoj.

Piet Buijnsters sukcesis per bela Esperanto-traduko alporti tiun verketon al plej larĝa internacia konscio en nia nuna “postkolonia” tempo, en kiu antaŭaj imperioj gardas sin kontraŭ enmigrado el antaŭaj kolonioj, kaj en kiu antaŭaj kolonioj mem montriĝas imperioj. La temo restas aktuala, pripensenda kaj prileginda. Tio estus ankaŭ ebla respondo al demando kial ĝuste nun Esperanten traduki ĉi tiun libron, krom la fakto ke antaŭnelonge mortis Hella Haasse.

Ĝi estas bela, verda libreto kun taŭga foto de homoj apud kaj sur Indonezia lago sur la kovrilo. Ĝi enhavas, krom klarigan enkondukon pri la historio de la rilato inter Nederlando kaj Indonezio de Ed Borsboom kaj biografio de Hella Haasse kaj antaŭparolo de Buijnsters, ankaŭ klarigojn pri indoneziaj vortoj. Kiel en la nederlanda originalo, oni elektis ne transigi multajn indoneziajn vortojn. Nederlandanoj, speciale tiuj kiuj longtempe vivis en Indonezio, konas kaj uzas tiujn vortojn. En la nederlanda lingvo oni adoptis tiujn vortojn kiel parton de la propra lingvo kaj pro tio la verko sonas aŭtentika. Oni tamen povas sin demandi ĉu netradukado en Esperanto-versio vere havas la saman rezulton.

La teksto estas en senserifa litertipo, kiu aspektigas ĝin nenecese malmultekosta, kaj ofte ĝi enhavas ĝenige malegalajn spacojn inter la vortoj. Fojfoje vortoj estas erare disrompitaj inter la linioj (els-taris, ned-erlanda, kons-cia). Se oni pretas pretervidi tiajn bedaŭrindaĵojn, ĉi tiu eldono povas preni gravan lokon inter mondaj verkoj aperintaj en Esperanto.

Hannes van Loggerenberg

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.