La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Utila Estas Aliĝo
Tra la unua jarcento de UEA

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon

La centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio estas plej atentinda motivo por aktivigi esperantistajn historiistojn. La du libroj ĉi tie menciitaj, eldonitaj lastjare, estas atestoj pri tiutemaj kontribuaĵoj de Ulrich Lins kaj Ziko van Dijk. Tiuj libroj de niaj plej elstaraj historiistoj lumigas gravajn periodojn kaj epizodojn, instituciojn kaj personecojn en la historio de UEA. Ili estas ege bonvenaj kaj dankindaj informiloj kaj komprenigiloj por la asocianoj, kaj certe sufiĉe plenaj por la plej multaj, malgraŭ la atentigo de Lins en la enkonduko de sia libro: "Plena analizo de la historio de UEA estas tasko farota".
La libro de Ulrich Lins konsistas el tri analizaj kontribuaĵoj. La unua resumas la historion de la centjara asocio, la ceteraj du koncernas la du personojn, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, kiuj "komence kaj dum granda parto de la ekzistado de UEA profunde influis la asocian farton", kiel diras Lins en la enkonduko. Krome estas aldonitaj listoj de la prezidantoj de UEA, ĝiaj direktoroj kaj la redaktoroj de Esperanto, kaj Kroniko de la Esperanto-movado ekde 1959 ĝis 2005. Pri Hodler kaj Lapenna temas ankaŭ gravaj partoj de la libro de Ziko van Dijk, kio ankoraŭ pli akcentas la gravecon de tiuj du homoj en la historio de UEA.
Lins komence citas la kvinan punkton de la Deklaracio de Bulonjo, ke esperantisto povas nomi sin "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas". La aŭtoroj de la Deklaracio evidente volis eviti, ke la nomo "esperantisto" ne estu tro idealisme ŝarĝita. Lins atentigas, ke tiu difino ne tute kongruis kun la idealo de la interna ideo laŭ la kompreno de Zamenhof, kaj kiun Hodler certe atendis, ke la membroj de UEA respektos, paralele kun sia laborado por la disvastigo de Esperanto. Ĉu la idealisma vejno de la komenca UEA do forneis iusence la neŭtralecan sintenon de la Deklaracio? Lins tion ja aludas: "UEA tiusence ne estis plene neŭtrala; ĝi ne rilatis indiferente al la demando por kiu celo uzi Esperanton." Tiu penso estas interesa en rilato kun la ĝenerala proklamo de UEA pri neŭtraleco kiel gvida principo tra sia historio, principo, kiu neeviteble invitis al diskutoj kaj skismaj minacoj depende de la cirkonstancoj. Esence, tamen, la idealo de internacia pensmaniero ankoraŭ bone vivas en la funkciado de UEA, malgraŭ ŝanĝitaj tempo kaj cirkonstancoj. La espero de Hodler, kaj sendube ankaŭ de Zamenhof, ke Esperanto kapablos iel ŝanĝi la mondon, antaŭ longe ja forvanuis, kio tamen ne reduktis la interefikadon de idealismo kaj praktikado, kiu ekde la komenco difinas la rolon de UEA kiel la ĉefa kuniga forto de esperantistoj internacie. Tial la titolo de la libro de Lins: Utila Estas Aliĝo, estas kaj konvena kaj aktuala.
Lins modeste nomas la kontribuaĵon Tra la unua jarcento de UEA provo "mallonge resumi la historion de la centjara UEA". Fakte ĝi estas belstile konciza kaj ekvilibre aranĝita priskribo de tiu historio, laŭtempe dividebla en kvin periodojn: la komencaj jaroj antaŭ la unua mondmilito, la militaj jaroj, la intermilitaj jaroj, la dua mondmilito kaj la moderna periodo. La leganto facile sekvas tiun evoluon, kiu similas al vojaĝo de modere ekipita velŝipo tra vasta maro, iafoje en favora vento, iafoje drivanta kun ferlitaj veloj, iafoje minacata de danĝeraj rifoj. La ekiro estis bonaŭgura, la kapitano decidema kun vizio, la ŝipanoj fervoraj volontuloj: Hector Hodler kun sendependaj individuaj membroj pretaj oferi siajn fortojn en praktiko. Favoris la vento, en 1914 la membronombro de UEA atingis pli ol sep mil, 45 000 praktikaj servoj plenumitaj per la "konsula" aŭ delegita reto, la solidariga faktoro en la asocia strukturo; la Ido-krizaj rifoj jam post la pobo. La mondmilita uragano trafis la ŝipon katastrof-minace, sed la kapitano restis firma ĉe la stirilo kaj mobilizis la jam bone funkciantan organizon por serĉi kaj savi viktimojn el la furioza maro. Pruviĝis la stabileco de la ŝipo, ĝi estis preta daŭrigi la vojaĝon kun kreskanta optimismo, malfermiĝis novaj perspektivoj utiligendaj helpe de kreskanta rekono pro la dummilita helpagado. Grava perdo estis la morto de la kapitano, sed lia amiko Edmond Privat, ankaŭ homo kun vizio kaj praktikaj talentoj, estis firme decidema utiligi la ŝancojn, kiujn devus proponi la fondo de Ligo de Nacioj. Li transprenis la kapitanecon de la UEA-ŝipo kvar jarojn post la morto de Hodler kaj dum multaj jaroj aktivigis la kampanjon, kiu devus konduki al ĉiam pli glata vojaĝo sur ĉiam pli paciĝanta maro. Bedaŭrinde tiu optimismo ne donis la atenditajn rezultojn. La idealismo de Hodler, ke la esperantistoj pioniru edukon al internacia pensmaniero, perdis sian elanon, naciecaj influoj komencis influi la agadon de UEA. Strukturaj ŝanĝoj sekvis, la ŝipo pluvelis, nun sub du nomoj, UEA kaj IEL, kaj pli-malpli baraktis tra la tumultema maro intermilite kaj dum la dua mondmilito. Fine, du jarojn post ĝia fino, tiu duvizaĝa aspekto fokusiĝis en unu kaj UEA estis konfirmita kiel la sola internacia, neŭtrala organizaĵo de la esperantistoj, kun strukturo simila al la ĝistiama Internacia Esperanto-Ligo. Ekestis nova periodo en la historio de UEA, kiun oni povas nomi la moderna, sub gvido de novaj homoj, novaj kapitanoj de la longe pribatita ŝipo, homoj de elstaraj organizaj kapabloj: Ivo Lapenna kaj poste Humphrey Tonkin.
La du ceterajn kontribuaĵojn pri du elstaraj personoj en la historio de UEA, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, karakterizas la sama flua kaj klara stilo kiel la prihistorian kontribuaĵon. Lins konvinke argumentas, ke la heredaĵo de Hodler, kristaligita en ĉi ties vortoj, ke "Esperanto ’triumfas’ ĉiufoje kiam ĝi servas al iu", restas daŭre la fundamento de UEA. Hodler aldonis praktikismon al la idealismo de Zamenhof sen malgravigi la esencon de lia idealismo. Li donis ideologion al la ideo de la t.n. esperantismo, radikanta en la Bulonja spirito de 1905. Tiu ideologio kombinas praktikajn servojn kaj idealismajn celojn, kio ja konsistigas ankoraŭ hodiaŭ la karakteron de UEA, malgraŭ la ĥaoseco de nia postmodernisma tempo.
Lins anoncas en la enkonduko, ke en lia traktaĵo pri Ivo Lapenna lia intenco ne estas resumi ĉiujn atingojn de Lapenna en la Esperanto-movado, sed ke per biologia alproksimiĝo li celas "ilustri ankaŭ la politikan ideologian fonon, sur kiu disvolviĝis la agado de UEA dum kelkaj jardekoj." Tiun metodon Lins perfekte plenumas kiel atendeble. Mi nur volas iom komenti pri kelkaj punktoj, kiujn oni povas rigardi pli kiel psikologiajn ol biologiajn.
Lins skribas epiloge: "Ivo Lapenna estis fascina persono, interalie pro siaj kontraŭdiroj." Supozeble kontraŭdiroj estas konstateblaj ĉe plej multaj homoj kaj ili ja povas fascini iliajn kunhomojn, precipe en kazoj de homoj multflanke eksterordinaraj, kia ja estis Lapenna. Probable la vivo kaj kariero de Ivo Lapenna povus servi kiel bona ekzemplo de tiu konata fenomeno. Lins ekzemplas liajn kontraŭdirojn resume: lia apero kiel porparolanto de la komunistaj esperantistoj en la 32-a UK en Bern; lia energia neo en la konflikto kun Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko de kiu ajn favoremo al komunismo; kaj ke ekde 1974 li uzis kontraŭ UEA argumentojn parte tre similajn al tiuj, kiujn dudek jarojn antaŭe uzis kontraŭ li la ĝenerala sekretario de EANA, G.A. Connor. Lins asertas, ke Lapenna "kaŝis" siajn kontraŭdirojn "asertante ke li ĉiam batalis por la homa libereco kaj kontraŭ diktatoreco". Nu, eble jes. Sed ankaŭ eblas, ke li konsideris tiajn kontraŭdirojn nur kiel akcepteblajn personajn evoluajn etapojn, kiuj koncernas neniun krom lin mem.. Ke tio tamen povas konduki al konfliktoj depende de cirkonstancoj, karakteroj kaj temperamentoj estas alia historio.
La subtitolo de La Asocio de Ziko van Dijk: Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA donas la impreson, ke ties stilo povus esti ia kombino de ĵurnalisma metodo kaj historiista esploro. La disdivido de la ĉefaj temoj en titolitajn subtemojn kaj mallongaj dikliteraj enkondukoj al temoj faciligas la legadon, kaj vigla stilo, kiu je okazoj ne evitas personajn sintenojn, kaptas kaj tenas la atenton de la leganto. Evidenta estas la multa kaj zorga esplorlaboro de la aŭtoro, kion ebligis lia profunda kono de Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA, pri kies aranĝo kaj ordigo li longtempe laboris, utiligante la vesperojn por privataj esploroj pri la historio de la Asocio. Tiel estas konvene, ke la plej longa ĉeftemo de la libro de Ziko van Dijk estas la Biblioteko mem, ĝia historio tra tri periodoj: svisa, svis-brita kaj nederlanda. La aŭtoro akcentas la ligon de la biblioteko al la evoluo de la Asocio kaj sekvas la rilatojn inter tiuj du tra la tempo; sufiĉe komplika historio de libroj kaj homoj ĝi estas ĝis la definitiva statuta decido nur en 1980 pri la oficiala nomo de la biblioteko. Dua ĉeftemo koncernas la organizajn problemojn kaj la statutojn de UEA, do aferojn de la esperantista komunumo, almenaŭ kiel ĝi koncernas la organizon de UEA, disde la lingvo mem. Ziko atentigas pri tio, ke oni ĝis nun malmulte studis la esperantistan komunumon kaj listigas multajn esplor-dezirindaĵojn, interalie eldonon de historiaj statutoj de UEA. La nuna studo de li mem estas grava kontribuaĵo tiutema kaj necesa legaĵo por tiuj, kiuj elektiĝas por okupi sin pri organizaj taskoj kaj problemoj de la Asocio, ne malplej la Komitatanoj.
Tre interesa estas la ĉapitro pri la libroj diverstempe verkitaj pri la historio de Esperanto. Ne malpli ol 23 tiaj verkoj estas listigitaj, pritraktitaj kaj kritikitaj de nia aŭtoro, ekde 1903/94 (de Beaufront) ĝis 2005 (Korĵenkov). Du estas komunaj verkoj de kelkaj aŭ multaj aŭtoroj (Enciklopedio de Esperanto, Esperanto en perspektivo), iuj celas kursojn kaj ekzamenojn, aliaj estas ĝeneralaj, iuj estas en naciaj lingvoj ktp. Plej multaj el la unuaŭtoraj historioj ricevas pli-malpli negativan kritikon de nia historiisto. Aparte grava mi trovas lian kritikon de La fenomeno Esperanto de Auld (1988), ke tie troveblaj asertoj "kreskigas certan negativisman kaj amaran sintenon ĉe la leganto". Li citas la lastan frazon de la libro kiel resumon de tia negativismo: "Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado". Nu, Auld ne estas la sola Esperanto-poeto, kiu esprimis sian amarecon, sed la kritiko de Ziko estas pripensinda, ekstremaj asertoj koncerne Esperanton estas evitendaj, ĉu negativaj, ĉu pozitivaj.
Entute la libro de Ziko van Dijk enhavas 13 gravajn studojn pri notindaj eventoj kaj personoj kaj donas ampleksan superrigardojn de la multvariaj flankoj de la historio de la Asocio. Mi tamen volas mencii, ke mi persone sentas mankon de pritrakto de la klopodo difini iom precize la kulturpolitikon de UEA komence de la okdekaj jaroj. Sed estu kiel ajn, ne estas eble ĉion trakti, kaj certe ne ĉiujn studojn de la libro en mallonga recenzo. Samo ja validas pri la verko de Ulrich Lins. Tiuj du libroj estas ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon de la fondiĝo de nia Asocio. Ili subtenas unu la alian, plifortigas la konscion de la esperantistoj pri la graveco de la laboro de niaj historiistoj. Dankojn kaj gratulojn!

Baldur Ragnarsson

Grava eĉ post la morto de la Civito


2009. №1 (171)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-lins.htm
En la periodo tuj post la t.n. Hamburga Puĉo (1974–1976) Ivo Lapenna plurfoje parolis al mi pri du eldon-projektoj kiujn li ŝatus realigi: la prezenton de la UEA-historio tra la protokoloj de la estraraj kunsidoj kaj Mia Fin-Kalkulo kun Ili, verko diktita de liaj rankoroj post la UK 1974. Bedaŭrinde, malgraŭ miaj insistoj, ili ne efektiviĝis. Kiam, en la konferenco de NEM (Parizo 1976) niaj vojoj disiĝis, li restis sub la influo de mediokraj figuroj kaj, paŝon post paŝo, plenumis sian “intelektan suicidon” kiel en 1988 mi skribis en nekrologo.

La cent-jara ekzisto de UEA kaŭzis la aperon de du monografioj pritemaj: la disertacion de Marcus Sikosek kaj la nun recenzatan libreton de Ulrich Lins.

Lins koncedas enkonduke (p. 7), ke “Plena analizo de la historio de UEA restas tasko farota” (kio signifas lian implicitan distanciĝon de la epizodeska verko de Sikosek), sed ke li volas “kompreneble stimuli al pliaj esploroj” (p. 7).

Efektive, la ĉapitroj Tra la unua jarcento de UEA (p. 9–52) kaj La heredaĵo de Hector Hodler (p. 53–74) aperis jam pli frue (2008, resp. 1988/89 en la UEA-revuo), sekve apenaŭ prezentas ion novan. La fina parto de la verko estas simpla listo de la prezidantoj, direktoroj kaj redaktoroj de UEA (kial mankas la ĝeneralaj sekretarioj?) eĉ malpli elvokiva ol la listo de la Avinjonaj papoj…

La plej interesaj ĉapitroj restas tiu pri la fondinto de UEA, Hector Hodler (1887-1920), kaj tiu pri Ivo Lapenna (1909-1987).

La vivo de Hodler tro kurtis por lasi rimarkindajn spurojn. Lia idea mondo apenaŭ konatas al la nun-tempaj membroj de UEA. Bedaŭrinde, neniu entreprenis (se escepti la ekprovon de Chmielik) kunigi liajn artikolojn kaj verketojn en unu facile konsultebla volumo kun la necesaj komentoj por nun-tempuloj.

La konkludo de Lins frapas kaj tranĉas: “… en la organiza strukturo de SAT konserviĝis eĉ pli de la originalaj impulsoj de Hodler, ol en la neŭtrala movado” (p. 72). Post la morto de sia fondinto UEA diluis ties penson far “politike neinteresitaj aŭ idee neŭtralemaj personoj” (p. 72). Sur la sojlo de sia dua jar-cento UEA farus bone, se ĝi ne nur parolus pri Hodler, sed reaŭdigus lin mem en ties verkaro…

Koncerne la “eseon” (certe ne temas pri literatura ĝenro, sed simple pri skizo pri lia (ĉefe) esperantista agado) pri Lapenna, Lins ĝin dividas en tri “aktojn” kaj epilogon. Ĉi aktoj ampleksas jenajn fazojn en la vivo de Lapenna:

1. ĝis la frua postmilita tempo;
2. 1951 (establiĝo en Britujo) ĝis la kriziĝo en UEA;
3. la eventoj ĉirkaŭ la t.n. Hamburga Puĉo kaj lia agado en NEM (1974– 1987).
La Epilogo estas nenio alia ol ŝanceliĝo kiel ĝuste kaj juste apreci la personecon de Lapenna (“Lapenna lasis la diskuton pri justa pesado de liaj meritoj kaj mankoj nefermita”, p. 112). Sed ĉi diskuton lasis nefermita ne Lapenna, sed liaj “pesantoj”. Ke en ĉi ĉapitro Lins citas el nekrologo de Régulo eble indikas, ke ĉi juĝo de la hispano plej proksimas al lia propra.

Tamen, por povi pesi necesas meti sur la pesil-tason la tutan pezon de Lapenna. Kaj tion povus fari nur vera biografio kiu kunigus ne nur ĉiujn faktojn, sed prezentus la facetojn ĉi-kadre necese neglektitajn de Lins: la homo, la amiko, la edzo (triobla; kia tertium comparationis en la tri edzinoj?), la universitata instruisto kaj sciencisto. Nenio pri tio, ĉu en lia profesia vivo konfirmeblas la trajtoj skizitaj en lia esperantista kariero. Kiel lin taksis superuloj, kolegoj kaj studentoj? Se lia esperantisteco pleje konatas al (ankoraŭ kelkaj) esperantistoj, kio do pri lia pan-akira laboro kiu certe ne okupis minoran parton de lia tempo?

Ankaŭ lia jugoslavia tempo bezonas plian heligon (gepatra domo, gimnazio, universitato, profesiaj jaroj, milita tempo). Lins diras (p. 76), ke “verŝajne” Lapenna ne estis membro de la Komunista Partio. Ĉu tio jam ne eltroveblas? Kiam Borsboom verkis pri Andreo Cseh, li preteratentis konsulti la diocezajn arkivojn de la hejma diocezo de Cseh. Kio pri la arkiva situacio en Zagreb kaj ali-loke en Kroatujo? Kion postlasis militoj?

Lapenna skribis milojn kaj milojn da leteroj kies sistema ekspluato kaj analizo donus plian bazon por la “justa pesado” postulita de Lins. Se UEA post 1974 kredis la “kazon Lapenna” finita, ĝi eraris. Lia grando kaj gravo ne ŝrumpas, se iuj kredas detekti ĉe li homajn aŭ psikajn mankojn (neniu vivas sen ili), eĉ se tion faris lia eksedzino Emilija (p. 97). Lapenna povis esti milda kiel ŝafo, sed ankaŭ feroca kiel tigro…

Ŝajnas, ke la libron oni iom last-minute petis de la aŭtoro (kvankam la 100-jariĝon oni povintus previdi delonge). Eble eĉ pro tio enŝteliĝis kelkaj misoj: p. 56: mankas la pied-noto 7; p. 84, pied-noto 68: anstataŭ Assen estu Asen (tamen ne Azen); p. 93: en la Vermaas-citaĵo io elfalis. Ne klaras, kial en la Bibliografio (p. 123–126) ja rolas la aŭtobiografio de Hans Jakob, sed Hamburgo de Lapenna kaŝiĝas en la piednoto 125. La titolo de la verko misimpresas propagandece kaj eble ne venis de Lins…

La ĉefa merito de la nuna verko de Lins konsistas en tio, ke li donas bavigan antaŭguston, kiel povus aspekti estonta detala historio de UEA (kiu restos grava eĉ post la morto de la Civito) kaj biografio kiu prezentus al ni la “tutan Lapenna”. Li havos do duoblan taskon por la postemeritiĝa tempo…

Referencoj

Haupenthal R. Science analizi la “Fenomenon Lapenna”: Pensoj okaze de la morto de Ivo Lapenna (1909-1987) // Sennaciulo, 1988, №2, p. 23; la sama: “Intellektueller Selbstmord” // GEJ-Gazeto, 1988, №2, p. 35.

Sikosek M. Die neutrale Sprache: Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. — Bydgoszcz: Skonpres, 2006. — 459 p.

Hodler H. Novaj vojoj (La pacproblemo) / Red. Tomasz Chmielik. — Svidniko: Fondumo “Edmond & Yvonne Privat”, 1999. — 88 fol.

Régulo J. Gloso pri Ivo Lapenna (1909-1987) // Boletín, 1988, №285, p. 4–5.

Reinhard Haupenthal

Lins, Ulrich: Utila Estas Aliĝo

Publikigita ĉe
Spegulo 4/2009
Lins, Ulrich: Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. 126 paĝoj. UEA Rotterdam 2008.
La libro kun la amuza titolo Utila Estas Aliĝo (UEA) konsistas el tri kontribuaĵoj pri la historio de Universala Esperanto-Asocio. La unua kontribuo estas eseo, kiu prezentas retrorigardon al la pasintaj cent jaroj de la asocio. Ĉar tiu historio estas tro longa kaj la spaco en la libro tro malgranda, la aǔtoro elplukis la ĉefajn mejloŝtonojn en la evoluo de UEA ekde la fondo de Hodler, kaj kiu poste estis pinte gvidata de Privat, Lapenna kaj Tonkin, kredeble la plej famaj figuroj en UEA. La aǔreolo, kiun tiuj gvidantoj havis kaj havas, faras ilin iusence netuŝeblaj, nekritikeblaj, mistike duonsanktaj. Kvankam tute ne temas pri propaganda aǔ fanfarona artikolo kiel volonte praktikate en UEA-medioj, la skizo de Lins, en kiu oni povus vidi iusence la komencon de la ‚kortega historiografio’, nur supraĵe aludas kritikajn punktojn, por bruski neniun. Dezirata kaj bezonata estus nun objektive kritika historiografio; partiaj historiografoj ne tre taǔgas por plenumi tiun postulon. Sendube en la kazo de UEA temas pri nobla kaj unika asocio, kiu provis ĉion kaj meritas multon por la antaǔenpuŝado ne nur de Esperanto mem, sed ankaǔ de la internacia komunikado inter amaso da homoj el preskaǔ ĉiuj landoj de la mondo trans la lingvaj limoj, politikaj blokoj kaj kulturaj barieroj. Ĉi tiun meriton atestis Unesko ĝis Leszek Kołakowski. Kaj ŝajnas, ke ĝia neǔtraleca eksperimento eĉ grandparte sukcesis, kvankam post 1989 tiu neǔtraleco verŝajne devus esti laǔdifine, kaj laǔpraktike, reviziita, por adapti sin al la nova realo. Dum Tonkin kaj Fettes estas abunde citataj, ne estas adekvate honorita nomo kiel Osmo Buller, apud Sadler kaj Milojević la ĉefa burokrato-teknokrato de la UEA-sistemo, kiu tamen kelkfoje libervole savis la laboron de la Centra Oficejo de la kolapso kaj esence kontribuis, ke UEA daǔre havas funkciantan Centran Oficejon. Oni ankaǔ ne komprenas kial tiom sobra kaj seka aǔtoro kiel Lins povas doni entuziasman atenton al fiaskinta intelekta fikcio kiel la Praga Manifesto kun ĝiaj blufaj asertoj, terminologiaj distordoj, kiu estas laǔdata kiel „konciza, trafa vortumo“, kiu „plene konfirmis al la stilo de argumentado taǔga dum la transiro al nova jarcento“. Samtempe la aǔtoro miras, ke tiu manifesto ne havis mezureblan reeĥon, citante Tonkin, kiu bedaǔras, ke ĝi ne sufiĉe enradikiĝis en la esperantista publika opinio. Cetere en la bjalistoka UK la Manifesto de Prago estis konsiderata kiel malaktuala.
La historia cezuro de 1989 estas komentita per la banala konstato, aǔ konkludo, ke „la falo de komunismo pligrandigis la agterenon de UEA, sed iagrade ankaǔ limigis ĝin. Ne plu taǔgis varbi en orienta Eǔropo por Esperanto kiel ‚fenestro al la mondo’., ĉar tie la ekstera mondo ne plu estis fermita.“ Kaj: „Kiam falis malnovaj baroj, UEA kaj ĝiaj landaj asocioj energie laboris por levi la kvanton kaj kvaliton de siaj servoj por allogi kaj daǔre ligi al si tiujn homojn, kiuj malkovris la alian aliron al internacieco.“ Ĉi tiuj frazoj, same kiel la sekvaj, estas almenaǔ diskutindaj. Alia konsekvenco de la falo de la berlina muro estas, ke „en la programon (de la UK. rim. Red.) nun eblas meti erojn, kiujn oni pli frue, timante protestojn de orienteǔropanoj, per memcenzuro ne allasis.“ Pri la maniero vojaĝi kaj pri la rolo de la angla lingvo: „Kreskanta nombro de homoj en ĉiuj partoj de la mondo, el ĉiuj aĝgrupoj, volonte vojaĝas alilanden kaj praktikas komunikadon kun alilandanoj kvazaǔ memkompreneblaĵon. La plej ofte uzata komunik-rimedo por tio estas la angla lingvo, kiu estas, eĉ se nur iom, komprenata preskaǔ ĉie kaj kies konon multaj dungantoj jam ne plu klasifas kiel tiun de fremda lingvo.“ Certe temas pri flato, sed samtempe pri kompleta konfeso de totala fiasko de Esperanto kiel lingvo, kiu ŝatus vidi sin en la rolo de la angla. Pro tio „Mark Fettes admonis la esperantistojn ne kontraǔbatali la uzon de la angla, sed fieri pri la ŝanco de ‚egaleca komunikado’, kiun donas nur Esperanto, senrivale.“ Tio estas unu el la mitoj, kiujn Lins ne sufiĉe kritike renkontas. Tie Lins vidas ankaǔ kaǔzon, „kial tute malsukcesa estis la granda fortostreĉo, per kiu UEA precipe en la okdekaj jaroj klopodis penetrigi Esperanton en la sciencon.“ Prave diri, ke „la UK restas nesufiĉe videbla por la publiko“. Ĉu la signifo de la revuo Esperanto „ne malkreskis“ estas ankaǔ iom dubinda aserto, se oni konsideras la ŝrumpantan membronombron de UEA, kiu ĝuste okazis post 1989, kvankam oni en blinda naiveco antaǔvidis, ke la membronombro duobliĝos, ĉar orienteǔropanoj povus pagi sian kotizon per rubloj, zlotoj, forintoj aǔ levoj. Ŝajnas, ke Lins bedaǔras, ke la pli frua temo-gamo, kiu estis „tre varia“, ŝanĝiĝis favore al temoj, kiuj rilatas al Esperanto kaj ĝia movado. La interreton Lins konsideras kiel inovacion kun „granda signifo“ kaj kiu „komencis ludi elstaran rolon por informi pri Esperanto“ kaj ankaǔ por lerni ĝin. Novuloj aperas en la movado ankaǔ sufiĉe ofte dank’ tra tiu rimedo, kiu anstataǔis la bonan malnovan leteran komunikadon perpoŝtan. Cetere Lins ne kredas, ke la progreso de la interreto baldaǔ igos librojn superfluaj kaj atentigas pri la Libroservo de UEA, kiu jes estas elstara afero, kiun la movado posedas. Laǔ Lins la asocio produktas „ne vere multajn“, „sed kvalite plejparte elstarajn“ librojn. Verŝajne ankaǔ tio estas troigo, ĉar inter tiu libraro estas ankaǔ amaso da fatraso. La elektronika revolucio ja certe draste ŝanĝis la kutimon de la homoj membriĝi kaj pagi kotizon, kiel Lins ĝuste komprenis, sed eble ne nur pro tio. La konkurenco de nacilingvaj servoj kaj ofertoj estas simple tro grandaj kompare kun la modestaj eblecoj kaj primitivaj rimedoj, kiujn Esperanto proponas. Esperanto tiom terure stagnis kaj postrestis kompare kun la gigantaj dimensioj kaj resursoj de intelektaj scioj kaj sciencaj konoj, kiujn la grandaj nacilingvaj kulturoj ofertas – ankaǔ tion necesus foje honeste diri. Kiel Lins atentigas, la edukiteco de la homoj respeguliĝas eĉ en la Esperanto-movado, kiu osciladas inter movado kaj lingvokomunumo. La senrivaleco de la „egaleca komunikado“ en la kazo de Esperanto, pri kiu Fettes tiom insistas, eble validas, sed nur teorie, abstrakte. Temas ne nur pri mito, kiun esperantistoj kreis, sed ankaǔ pri pura ideologio, kiun en tiu formo hodiaǔ ne plu estas kredinda, eĉ ne inter realismaj esperantistoj mem. „Lingva demokratio“ bone, sed neniu scias kio ĝi estas en praktiko lige kun Esperanto, ĉar historie ne elprovata (krom en Esperanto-kongresoj, sed en internaciaj kongresoj oni povas uzi iun ajn lingvon kiel komunnan, eĉ la katalunan, kiu eble ne estas pli malfacila ol Esperanto). Plej trafe tiu lingva demokratio estas eble realigita en Svislando, sed sen Esperanto.
Fine de la artikolo kelkaj aliaj mildaj kritikaj konsideroj ankoraǔ aperas en formo de konscio kaj deziro, ke UEA devus kaj disvastigi Esperanton kaj disvolvi la Esperanto-komunumon, citaĵo el Fettes. La artikolo postlasas la impreson, ke Lins ja komprenis kaj grandparte ĝuste perceptis la gloran pasintecon de la organizo, sed samtempe oni rimarkas, ke al ĝi mankas perspektivoj por la estonto. Tamen, „malgraǔ senreviĝoj, UEA, kiu ne plu devas timi la konkurencon de SAT kaj kiu fariĝis pli malferma al la agado de aliaj organizaĵoj, ne donas la impreson, ke ĝi komencas pridubi la kialon de sia ekzisto.“ Ja utilus la demando, „ĉu necesas redifini kelkajn agad-principojn.“ Oni do utiligu pli forte la doktrinon de la estraro, ke UEA estu komprenata kiel „forumo por tutmonda movada kunlaboro“. Eble eĉ la (kvante kaj verŝajne ankaǔ kvalite neglektebla) Esperanta Civito, kiu havas ne pli da signifo ol ajna averaĝa fakasocio de UEA, kunludus, kiel montris la eta ridinda flirto dum la ĵurnalisma konferenco en Vilno, en 2008..
La dua kontribuaĵo estas dediĉita la vivo, idearo kaj verko de Hector Hodler. Eble ne tute superfluas emfazi, ke dank’ al la konkludoj de la filo de la svisa pentristo Ferdinand Hodler, UEA estis fondita de Hector Hodler kaj ne de Zamenhof, kiu ankaǔ revis pri internacia ligo de esperantistoj, sed ne sukcesis. Hodler pensis pri „Delegitaro“, kiu ludus la rolon de „fortika ligilo de solidareco“, kaj el kiu fariĝu demokrata asocio, simpla, servopreta kaj malmultekosta. Komence lia nova asocio vekis ĉe kelkaj movadaj gvidantoj nur tre moderan entuziasmon, kaj mokon, ĉar oni kredis la novan organizaĵon nevivipova. Ankaǔ Zamenhof mem apartenis al tiuj skeptikuloj. Sed Hodler firme iris sian propran vojon, por fari el sia organizo praktikan mekanismon, kaj tiam ankoraǔ neniu antaǔvidis, ke el la hodlera UEA iam fariĝos la esperantista ĉeforganizo. La mallonga studo de Lins, kiu klarigas la ideologion, kiun Hodler ‚donacis’ al UEA, baziĝas sur plej diversaj fontoj el Hodler kaj Privat kaj do faras la kontribuaĵon aǔtentika kaj la temon plustudinda. Hodler liveris ankaǔ la esperantistan pravigon de Ligo de Nacioj, kies fondon la sviso bonvenigis. Sed pro la fiasko de la Privat-a rezolucipropono, kiun kontraǔstaris francoj kaj aliaj, la esperantistoj seniluziiĝis pri Ligo de Nacioj. Mortinte tro frue, en 1920, Hodler postlasis organizon, kiu volonte akceptis la monan heredaĵon, sed malpli la idearon de la fondinto. De la hodlera internacijura pacifismo, kiu ŝajnis esti temo tro ligita kun la mondmilito, oni pli kaj pli distanciĝis, des pli ke la malsukceso de Ligo de Nacioj estis antaǔvidebla, kaj Privat, karaktere komplete alia tipo ol Hodler, dum sia prezido aplikis pli pragmatan, malpli ideologian, aǔ almenaǔ teorian kurson, konforme al la premisoj de la tiama tempo. Dank’ al sia sangvina, kontaktema karaktero Pivat nelacigeble varbadis por Esperanto ĉie kaj serĉis la kunlaboron kun ĉiuj pozitivaj fortoj, kun la provo disvastigi kaj enradikigi Esperanton ĉie kie eblis aǔ utilis. Poste sekvis la abrupta demisio de Privat, la faŝismo, sovetia bolŝevismo, stalinismo kaj la antisemitismo, la movadaj skismoj (SAT 1921 kaj IEL 1937) kaj ties sekvoj kaj la dua mondmilito – ĉio tre malfavoraj faktoroj por la Esperanto-movado, kiu postmilite estis restarigita de Lapenna kaj ties kunlaborantoj apoge al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 kaj la kunlaboro kun Unesko. Pro la drasta publika domineco de Lapenna, Homaj Rajtoj kaj Unesko, Hodler ŝajnis iĝi pli kaj pli forgesata, nu ĉar lia idelologio poste ne plu estis utiligebla – ĝis kiam en 2008, kiam UEA centjariĝis, li denove akiris certan publikan atenton, ekzemple per ĉefprelego okaze de la Malferma Tago en novembro 2008 en la Centra Oficejo en Roterdamo aǔ per artikoloj en diversaj revuoj.
La plej atentokapta kaj eble plej profunda kontribuo estas la eseo pri Ivo Lapenna kaj la komunistoj, kiu estas dividita en tri aktoj: La unua akto ĉirkaǔas la studentajn jarojn de Lapenna, dum kiuj lia proksimeco kun la jugoslaviaj komunistoj allasis supozojn aǔ dubojn, ĉu li estis membro de la komunista partio aǔ ne. Kiel Nada Gropuzzo raportis, Ivo ja „iĝis membro de komunista partio pro politika naiveco kaj idealismo.“ Kaj post la venko de Tito, la kariero de Lapenna komenciĝis atentinde. Kiam Lapenna estis atakita pri skrupuloj pri la sovetia komunismo, kiu malgraǔ nuancoj regis ankaǔ en Jugoslavio, li komencis timi la komunistan partion, kiel la sama Gropuzzo atestas, kio kondukis lin al la decido elmigri al Okcidento. Kiel montras akto dua, en Okcidento li renkontis novajn homojn, kiuj suspektis lin komunisto, ekzemple Hans Jakob. Kaj kiam en Usono la ‚afero Connor/Solzbacher’ iom skuis la movadon, Lapenna estis plene trafita de la stigmato pri agenteco de Moskvo. Sed post 1955/56 la pozicio de Lapenna, kiu rapide karieris ankaǔ en UEA, stabiliĝis. Tamen la hamburgaj eventoj en 1974 montris ankaǔ klarajn limojn por Lapenna, kiel klarigas akto tria. Denove komunistoj kaj maldekstremaj 1968-generacianoj ludis iun rolon en la (subpreme memelektita) falo de Lapenna, kiu ŝokite vidis etendiĝi UEAn al la komunisma Orienta Eǔropo kaj al landaro, kiujn iuj hodiaǔ parte nomus kanajlaj (ekzemple Kubo, Irano). Sekve li komencis obsede kaj preskaǔ fanatike kondamni ĉiujn pri komunisteco kaj moskva agenteco. Lapenna izoliĝis en sia propra ‚neǔtrala movado’ nomata ICNEM, en kiu li pravigis sian pozicion, sed kun malmulte da sukceso. La pli kaj pli mizera sanstato de Lapenna, kiu kondukis al lia morto en 1987, ĉesigis la ‚aventuron Lapenna’. Birthe Lapenna, lia vidvino, kiu sindone flegas la heredaĵon de la kroato, fanatike vartante pri tio, ke neniu makulu la bildon pri la absoluta perfekteco de la heroo, estas en la eseo de Lins entute ne menciita. Alifanke Lins lerte uzas abundan esencan fontaron, inter alie ankaǔ personajn sciigojn el privata korespondado, kiu reiras ĝis la 70aj jaroj.
Formale avertante pri tio, ke „certe estos legantoj, kiuj plendos, ke gravaj detaloj mankas“, en siaj enkondukaj vortoj Lins konscias, ke „plena analizo de la historio de UEA estas tasko farota.“
Fine de la libro (agrable broŝurita), kiu enhavas riĉan kolekton de interesaj ilustraĵoj, sekvas listoj pri la prezidantoj kaj direktoroj de UEA, redaktoroj de la revuo Esperanto, historia kroniko de la Esperanto-movado kaj bibliografio de uzataj fontoj.


Poblet i Feijoo, Francesc. La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. 135 paĝoj. Kataluna Esperanto-Asocio Sabadell 2008.
Jen tre leginda studaĵo, ĉar ne tre konata temo, pri la antaǔhistorio kaj historio de la 5a
Universala Kongreso en Barcelono en 1909. La tekston verkis, en la kataluna lingvo, la barcelonano Francesc Poblet i Feijoo (*1960), kiu estas historiisto pri socia kaj kultura antropologio. Kiel membro de la Konsilio de la Departemento pri Nuntempa Historio de la barcelona universitato kaj ĉefredaktoro de la revuo Lletres li akiris certan renomon kaj prestiĝon. Li publikigis artikolojn pri la historio de la „kataluna esperantismo“ kaj aǔtoris plurajn librojn pri la historio de Katalunio, kaj en 2004 aperigis la volumon pri la komenca esperanto-movado en Katalunio. Kiel Bernat Joan i Marí, sekretario pri lingvopolitiko de la Registaro de Katalunio, skribis en la prologo al la libro, ke la historio de la kataluna Esperanto-movado estas interesega. Samtempe li atentigas, ke Zamenhof ne plene konsciis pri la implikaĵoj de Esperanto en Katalunio, kiam la kataluna nacia movado plene evoluis. Tamen, oni ne subtaksu la sentemon de Zamenhof, ĉar kiel teoriisto de la naciismo li verŝajne bone komprenis la kialojn de la tumultoj en Hispanio, kiujn li eĉ aludis en la kongresa parolado, sen fariĝi partiano de unu aǔ alia flanko, dankante kaj la hispanan reĝon kaj layudante la barcelonan urbon samtempe. Do, du utopioj renkontiĝis – la esperantista kaj la kataluna, tiel ke la interrilatoj estas videblaj, same la politika kaj socia kunteksto en tiama Katalunio kiel grava faktoro por la ekesto kaj prospero de la kataluna Esperanto-movado. Fakte Katalunio kiel loko de la Universala Kongreso estis diskutata dekomence kaj do ne estis granda sensacio, kiam en Dresdeno Barcelono estis elektita kiel loko de la UK en 1909. Sendube Pujulà i Vallès estis la centra figuro de la ideo efektivigi la kongreson, kaj dank’ al lia personaj rilatoj kun Zamenhof li sukcesis eĉ venigi la majstron mem. Sed grava incidento subite endanĝerigis kaj dubigis la okazigon de la kongreso en somero 1909 pro la eventoj dum ‚La Tragika Semajno’: berbera atako instigis la hispanan registaron sendi armeon, kies anoj devenis ĉefe el Katalunio. La soldatoj rifuzis pafi, en pluraj urboj eksplodis ĝenerala striko, ekbrulis religiaj konstruaĵoj, dekmiloj da barcelonanoj estis envolvitaj en la tumultoj. La bilanco de la konflikto estis 100 mortintoj kaj 390 vunditoj inter la civitanoj, aresto de ĉirkaǔ 2000 homoj, ducento da anarkiistoj kaj respublikistoj estis deportitaj. Du tagojn antaǔ la komenco de la kongreso la reformpedagogo Francesc Ferrer i Guàrdia estis arestita, ĉefakuzita pro la organizo de la ribelo, kaj finfine pafmortigita. Malgraǔ tiuj revoluciaj spektakloj, la Universala Kongreso tamen povis okazi, pri kiu Poblet i Feijoo liveras detalan kronikon, inkluzive de la postkongreso en Valencio. Do, ekde tiam Barcelono kaj Katalunio firme apartenas al la Esperanto-movado, formante ĝian integran pilieron. La fifamaj ‚katalunaj vesperoj’ restas en ĉies memoro, kiu partoprenis Internaciajn Junularajn Kongresojn de TEJO en la 1980aj jaroj. Ĉi tiu libro, en kiu la ‚kataluna vidpunkto’ nature senteblas, estas modele farita kaj povas servi kiel trafa ekzemplo por verki similajn studojn pri aliaj universalaj kongresoj. La katalunlingva teksto, kiu aperas en la unua parto de la libro, estas tradukita al Esperanto de Raúl Salinas Monteagudo kaj reviziita de Abel Montagut i Masip. Tiel eblas kompari ambaǔ lingvojn kaj eĉ iom lerni la katalunan. En la mezo estas aldonita 20-paĝa parto kun interesaj bildoj kaj ilustraĵoj, eĉ tipografie bonkvalitaj, kio faras el la broŝuro agrablan legaĵon. En la bibliografio oni trovas kelkajn titolojn, kiuj rilatas al la historio de la Esperanto-movado en Katalunio.


van Dijk, Ziko. La Asocio. Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. 301 paĝoj. Flandra Esperanto-Ligo Antverpeno 2008.
12 legindajn skizojn kaj studojn prezentas al ni la germana esperantisto Ziko van Dijk, loĝanta en Nederlando, kiu ekde 2003 esploradis la arkivojn de Biblioteko Hector Hodler (BHH) de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo. Dum tiu tempo li ne nur plenumis sian oficialan taskon, kiu konsistis en la verkado de raporto pri la stato kaj eblaj scenaroj por la estonteco de la kolekto. En sia privata tempo van Dijk (ankaǔ konata kiel Marcus Sikosek) pretigis sian disertacion (Die Neutrale Sprache, 2006) kaj faris abundajn notojn, el kiuj estiĝis ĉi tiu libro, kiu konsistas el pli kaj malpli longaj kontribuaĵoj, kiuj traktas diversajn epizodojn de la historio de Universala Esperanto-Asocio. La historio de BHH, kiu konsistigis lian raporton, aperas do nun feliĉe ankaǔ en ĉi tiu libro. Detale traktata en tiu raporto estas la svisa, svisa-brita kaj nederlanda periodo de BHH ĝis 2006. Relative multan atenton ricevas statutaj, teknikaj kaj financaj cirkonstancoj, kio faras la legadon iom teda. En aparta ĉapitro estas traktata ankaǔ „la kazo Jakob“, kiu evidente fariĝis unu el la ŝatataj objektoj de van Dijk, kiun eblas utiligi (eble ankaǔ misuzi) por kulpigi konkretan personon pro plej diversaj misoj en UEA. Kiel konkludon pri la stato de BHH, kiu daǔre sub malfacilaj kondiĉoj nun troviĝas en la iama Salono Zamenhof en la domo ĉe strato Nieuwe Binnenweg 176, Rotedamo, van Dijk skribis: „Sen scii ĉu la Asocio decidos teni la bibliotekon aǔ ĉu la nuna konstruaĵo daǔre eltenos la paper-amasojn…, la foje esprimita ideo, ke UEA povus fordoni sian bibliotekon al ekstermovada instanco, montriĝis nerealigebla. Konversacioj montris ke, eĉ se tiuj instancoj havus interesiĝon, ili ne povus transpreni la kolekton de UEA en senchava maniero. Ankaǔ por UEA mem estus neoportune fordoni sian laborinstrumenton, des pli pro tio, ke la Asocio estas ankaǔ eldonanto kaj libroservo.“ Tamen, kiel opinias la verkanto de ĉi-recenzo, se BHH ne povas profesiece funkcii kiel ekzemple Sammlung Plansprachen en Vieno, estas dubinde ĉu havas sencon pluentreteni la bibliotekon kiel ĝis nun. Ĉi tiu komplete izolita BHH, kies uzado eblas nur surloke en interkonsento kun la estroj de UEA, troviĝas en eĉ pli malbona situacio ol ekzemple CDELI en La Chaŭ-de-Fonds, kies arkivaĵoj tamen estas almenau parte atingeblaj sine de regiona biblioteka elektronika reto.
Kiel en la kazo de la UEA-rezolucioj, ankaǔ la historiaj statutoj de UEA ne ludas grandan rolon en la kolektiva konscio de la esperantistoj aǔ de la membroj, kiel van Dijk prave lamentas. Komentita eldono ne ekzistas, kaj ankaǔ la ĉirilata ĝenerala historiografio estas iom magra. Pro tio van Dijk decidis kompili komencan superrigardon pri la evoluo de la UEA-statutoj. En la jaroj 1908, 1920 kaj 1934 aperis novaj statutoj. Al la fenomeno, kiu kaǔzis ke en 1936 la plimulto de la alligitaj naciaj organizoj rezignis pri la lojaleco al la ĝeneva UEA, kiu postrestis kun ducento da anoj, kaj kolektive transiris al la nova IEL, en kiu kolektiĝis sesmil membroj, necesus foje doni pli da atento. Laǔ la nuna statuto UEA estas organizo fondita en 1947 kiel kunfandiĝo de du pli fruaj organizoj: de UEA de la 28a de aprilo 1908 kaj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL) en 1936. La statuto de 1947 bazigis sur la koncepto de IEL. Kio en 1947 do okazis inter UEA kaj IEL estas kutime konsiderata kiel reunuiĝo, kuniĝo, kunfandiĝo. Laǔ Giorgio Silfer (Literatura Foiro, n-ro 230/2007, p. p. 293) IEL, fondita en 1936, en 1947 simple ŝanĝis nomon: tiam pli ol kunfandiĝo temis pri ensorbo. Estas demando de terminologio. Sub la tiamaj cirkonstancoj, la malnova kaj tre malforta UEA ne havis alian opcion ol ensorbiĝi, aǔ perei memstare. Poste precipe Lapenna kaj post li Tonkin enmiksiĝis en la statutaj diskutoj. La ‚statuta historio’ de UEA restas do ankoraǔ skribenda, eble fare de interesata juristo en kunlaboro kun kompetenta historiisto, ĉar la studeto de van Dijk povis resti nur rudimento.
Tre necesa temo ja estas ankaǔ la analizo de la historio de la historiografio de la Esperanto-Movado. Kelkajn objektivajn obstaklojn, kiuj malhelpas seriozan profesinivelan historiografian laboron, van Dijk mencias en la koncerna kontribuo pri tiu temo. Kiel van Dijk montras laǔ multnombraj ekzemploj de personoj, kiuj provis verki aǔ verkis pri la historio de la Esperanto-movado, ĉi tiuj kontribuoj estis ofte subjektivaj. Ekzemple de Beaufront (1903/4) ŝovis sian personon en la centron de la atento, Couturat kaj Leau (1907) iom moketis pri la ‚sanktaj’ dokumentoj de la esperantistoj, aǔtoroj kiel Zakrzewski (1911(13) verkis kun propaganda intenco, la diplomato Privat (1923/27) estis tro idealisma aǔ romantika kaj evitis fari kritikon aǔ eĉ riproĉojn. Drezen (1931) analizis ĉion tra la okulvitroj de marksisto-komunisto, kiu ne ŝatis la burĝaĵojn en la movado. La lernolibro de J.R.G. Isbrücker (1932) estas laǔ van Dijk duba kvalifiko, sed plibonigita fare de Støp-Bowitz (1948) en nova eldono. La redaktoroj de la Enciklopedio de Esperanto (1934), kiun van Dijk laǔdegas kiel „grandiozan monumenton por la kapablo de la movado“, sen kritiki ĝiajn gigantajn fuŝojn, distordojn kaj prisilentojn kaj sen malkaŝi ĝian almenaǔ sublimale antisemitisman karakteron, jes, prave, kripligis la fontojn. Negative taksata estas ankaǔ la verkaĵo de Hans Jakob (1958), prilaborita de Mark Fettes, kiu laǔ van Dijk savis la tekston sub la titolo „Servisto d’l ideo. 50 jaroj ĉe UEA 1908-1958“. Ankaǔ la Historia Skizo de Waringhien (1959) ŝajnas al van Dijk tro subjektiva, kaj la volumoj de Courtinat (1964-68), kiun van Dijk taksas komplete nekompetenta aǔtoro, ĉar li ne kapablis respekti bazajn regulojn de scienca kunlaborado, „estas la plej trista kazo de plagiato en la historio de la historio de Esperanto“. Ankaǔ en la kazo de la recenzado de la libro Esperanto en perspektivo (1974) van Dijk ne tro ŝatas kion skribis Lapenna kaj principe laǔdas kion aǔtoris Lins, kvankam „foje, eble ne ĉiu leganto emas sekvi la interpretojn de Lins“. Ke la Gvidlibro por supera ekzameno (1979) de Pechan, kiu aperis en komunisma Hungario, ne povis esti tio kion la movado vere bezonis (aǔ bezonus) kiel objektivan gvidlibron, ne necesas aparte substreki. Oni ne forgesu en kiu epoko oni troviĝis en la 1970aj jaroj. La movado svarmis de pli malpli blindaj komunistoj, kaj oriente kaj okcidente. La verko de la sociologo Forster (1982), The Esperanto Movement, estis laǔ van Dijk la „lumturo por postaj esploristoj“ kaj „eble la unua, kiu tiel serioze kaj science aliris la temon kaj respondece uzis siajn fontojn.“ Laǔ van Dijk Auld (1988) en sia La fenomeno Esperanto „kreskigas certan negativismon kaj amaran sintenon ĉe la leganto“. Draŝa kritiko trafas fine de la revuado tra la historio de la historio de la Esperanto-movado la libron Historio de Esperanto de Korĵenkov (2005), al kiu van Dijk, prave, riproĉas interalie facilaniman traktadon de fontindikoj kaj fremdaj eldiroj. Aliflanke, la kritiko pri piednotoj neniel estas pravigebla: Unue Korĵenkov ne misuzis „piednotojn por aldonaj informetoj kaj komentoj, kiujn li ial ne volis meti en la kutiman tekston.“ Estu la plene suverena decido de aǔtoro, kion meti en la kutima teksto kaj kion en piednotoj – tio ofte estas malfacila decido kaj bezonas la kapablon mezuri. Ĝuste la piednotoj estas ofte la plej interesa parto de la libroj de Korĵenkov. Due, koncerne alian rirpoĉon, en piednoto 16 de la ĉapitro pri la franca periodo, p. 112, Korĵenkov ja utiligis la libron ‚Sed homoj kun homoj’ de Sikosek (kiu cetere estas lia plej malbona libro). Plej malfrue en ĉi tiu ĉapitro van Dijk malkaŝis kia orgojla ulo li estas, kiuj eble tamen ne ĉiam trafe kapablas taksi la aferojn. Sed ĉe junaj ambiciaj verkistoj, kiuj ĝuas neatenditan sukceson, tiu sento estas tute normala.
Sekvas aro de mallongaj artikoloj, kiujn van Dijk karakterizas pli ĵurnalisme verkitaj: pri Centraj oficejoj de UEA en Ĝenevo, pri esperantistaj respondkuponoj en la 20-30aj jaroj, pri la protestoj de ĉeĥoj rilate al la utiligo de germanaj nomoj en la Jarlibro de UEA kaj la reago de germanoj (1930), pri la plendoj de la Brita Asocio kontraǔ la engaĝiĝo de Edmond Privat en la hindia naciliberiga kunteksto (1932), pri la legendeca afrika ŝipkaravano al Afriko kadre de la 27a UK en Romo en 1935, pri la resendita poŝtkarto, kiu estis adresita al Bastien en okupita Francio, al IEL en Britio (1942), pri la kritiko de Stuttard kontraǔ la laǔdire malbona laboro de la „samseksamanto“ Nicolaisen kiel Kongresa Sekretario (1951) kaj pri la konfliktetoj ĉirkaǔ John Rapely en Heronsgate (1955). Entute ĉio ĝuindaj epizodoj apenaǔ konataj ĝis nun. Longa studo estas dediĉita al la historio „Fighiera en Varsovio“ (1959) kun provo rekonstrui la tiamajn internajn problemojn, kiujn la Konstanta Kongresa Sekretario el Italio frontis, kiam li kunpuŝiĝis kun la politika realeco de tiama Pollando kaj spertis ne nur financajn, organizajn kaj teknikajn obstaklojn, sed konstatis ankaǔ tendencojn de antisemitismo (aǔ almenaǔ kontraǔjudeco), laǔ eldiroj de Dratwer. Ke la libro finiĝas per artikolo pri la fiaskinta „Propono pri amasapogo“ de Lapenna ĉe UN en 1966, eble staras simbole por la ĝenerala malsukeso de Esperanto, kiu ĝis nun vane atendas sian adopton ĉe Unuiĝintaj Nacioj aǔ en la unuopaj membroŝtatoj.
Kvankam liaj rakontoj kelkfoje restas (neeviteble) iom tro skizaj kaj supraĵaj, van Dijk lerte kombinas malfacilajn historiajn momentojn de la Asocio kun la ĝenroj de la skandalhistoriografio kaj distra amuzliteraturo surbaze de diversaj fontoj (kaj pere de ekspluato de diversaj privataj korespondaĵoj, kio estas kelkfoje iom tikla praktiko). Ĉi tiu specifa „ĝenro“, tipa por la aǔtoro, kiu pruvis sian talenton jam pere de la klopodo senlegendigo la historion de la Esperanto-movado, faras liajn librojn allogaj kaj, ĉefe, vekas interesiĝon pri la fora kaj polva historio. El laǔŝajne banalaj incidentoj kaj detaloj van Dijk kapablas konstrui, surbaze de historiaj faktoj, iom amuzajn rakontojn (kiuj por certaj koncernitoj eble ne estas tiom amuzaj). Bona tipografio, malbonkvalitaj fotoj, ne tro belaspekta kovrilo, sufiĉa bindokvalito (broŝurado).

anonima

Utila estas aliĝo - tra la unua jarcento de UEA


Novembro 2014
esperanto-sumoo.pl/recenzojnov2014.html
La libro enhavas tri partojn: historio de UEA p9 ĝis p52, La heredaĵo de Hodler p53 ĝis p74 kaj Lapenna kaj la komunistoj p75 ĝis p112, kaj je la fino interesaj paĝoj kiuj listigas la prezidantojn de UEA, La direktorojn de UEA, la redaktorojn de la revuo Esperanto, kaj prezentas kronikon de la Esperanto-Movado.
Danke al la fotoj, oni facile retrovas konatajn aktivulojn kiel Hodler, Privat, Bastien, Canuto kaj la ĉefajn etapojn de UEA: la skismo de 1936 kaj la kreado de IEL (Internacia Esperanto-Ligo), interalie pro la translokiĝo de la sidejo de Ĝenevo al Britio (Heronsgate) kiun la Svisoj malaprobis; kaj poste jen la nova translokiĝo al Rotterdam (1955). Lins skribas, ke Lapenna kreis aŭ iniciatis multon: CED (Centro de Esploro kaj Dokmentado), La Belartaj konkursoj, la Oratora konkurso dum UK, la libroserio "Oriento-Okcidento", la scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo, KSM (Koresponda Servo Mondskala), la TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) -revuo Kontakto.
Jen aktivuloj kiuj agis eksterlande, interalie post Tibor Sekelj, Simo Milojević en Nepalo, Victor Sadler en Srilanko, Hans Bakker por Afrika agado.
Tre interesis min tiu unua parto kiu estas bona konciza prezentado.
Pri Hodler, Lins citas ofte eltiraĵojn el paroladoj liaj, do interesaj paĝoj ankaŭ.
La parto pri Lapenna bone kompletigas mian legaĵon de la antaŭa Esperanto-Sumoo, Eseoj memore al Ivo Lapenna, kiu celis ĉefe laŭdi lin.
Do, temas pri agrabla libro kiun oni povas facile plurfoje konsulti.

Anne

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.