La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vivo de Andreo Cseh

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Andreo Cseh: legendo jam dum sia vivo


2006/08-09, p. 29
monato.be/2006/008971.php -

Komence de 1920 la katolikan subpastron de Sibiu vizitis du senditoj de la loka laborista organizo. Ili havis la jenan peton: „En nia organizo estas diversaj popolanoj, kiuj parolas germane, hungare aŭ rumane, sed ni ne scias la lingvon unu de la alia. Ni aŭdis, ke vi uzas mondolingvon, kiun komprenas ĉiu.”

Kompreneble, temis pri la deziro lerni Esperanton. Lernolibroj ne estis haveblaj. La petita subpastro, tamen, elturniĝis. Li komencis instrui la diverslingvanojn per simpla konversacio. Naskiĝis tio, kion la esperantistoj konas kiel la „Ĉe-metodon”.

Ĝia aŭtoro estis András Cseh [ĉe]. Li tiam estis ŝtatano de Rumanio, sed la rumanan lingvon li neniam lernis. Simile kiel Zamenhof, li devenas el multnacia regiono kaj ne estas facile lin klasifi laŭ nacieco. Sed Transilvanio, kie Cseh kreskis, tradicie estis pli tolerema ol la regiono de Bjalistoko, kaj li estis eĉ malpli ol Zamenhof strikte ligebla al unu nacio. La avo estis ĉeĥdevena kaj nomis sin Čech; pro profesiaj kaŭzoj li translokiĝis de Bohemio al alia angulo en la aŭstra-hungara monarkio, al Transilvanio. Tie kunvivis hungaroj, germanoj kaj rumanoj. La patrino estis hungardevena; hejme oni parolis germane. Kiam Andreo naskiĝis (en 1895), la familia nomo estis jam hungarigita al Cseh.

La junaĝo de Andreo Cseh pasis en tempo de tempestaj ŝanĝoj post la militeksplodo de 1914. Fizike tro malforta por soldatservi, li komencis studi juron en Budapeŝto. Sed du jarojn poste li revenis al sia hejmregiono por ekstudi katolikan teologion. La prezento de Ed Borsboom kredigas, ke Andreon logis unuavice la perspektivo, ke kun la profesio de sacerdoto estas ligita ne tro da streĉo. Ĝi certe utilis por havi tempon por Esperanto, kiun li eklernis jam en 1911. La debutan natur-metodan instruadon en Sibiu sekvis la gvidado de kursoj en Cluj kaj la ĉefurbo Bukareŝto. Li ankaŭ vojaĝis eksterlanden, kaj jam en 1924 pensis pri laboro por Esperanto ekster Rumanio. La episkopa superulo, lia granda favoranto, permesis al li liberiĝi de la sacerdotaj devoj; komenciĝis alispeca „apostolado”, nome vojaĝoj tra eŭropaj landoj, dum kiuj Cseh faris varbajn prelegojn, kutime kun „prov-lecionoj” de sia metodo. Precipe sukcesaj estis lia partopreno en la Universala Kongreso en Dancigo (1927) kaj la posta prelegvojaĝo tra Svedio. Li sukcesis altiri mirige multajn novajn lernantojn de Esperanto pro unika miksaĵo de talentoj: Laŭ Borsboom, Cseh havis magian ĥarismon, li kvazaŭ lude instruis, sorĉis per anekdotoj kaj kapablis sen streĉo entuziasmigi homojn per/por Esperanto. Li, ne malplej grave, estis bonaspekta viro, kiun precipe junulinoj admiris, eĉ adoris.

Per la biografio de Borsboom ni ekscias multon pri la etoso de la Esperanto-movado antaŭ (kaj post) la dua mondmilito. Okazis konfliktoj; la oficiala movado emis suspekti lin pro lia troa memstareco. Sed se temas pri populareco inter ordinaraj esperantistoj, la aŭtoro prave metas Cseh kaj Julion Baghy sur la saman ŝtupon. Interesaj estas ankaŭ la karakterizoj de la ĉefaj kunagantoj de Cseh, la ege simpatia geedza paro Julia kaj Jan Isbrücker, la pradisĉiplo Tiberio Morariu, la klera judo Sigismundo Pragano (al kies konvinkipovo ankaŭ la recenzinto dankas sian esperantistiĝon), aŭ tiel malsamaj personoj kiel Lidja Zamenhof, George Alan Connor, Margarete Saxl kaj Jorge de Saldanha Carreira. Kiam Andreo Cseh en 1965 iĝis 70-jara, inter la gastoj de la festa akcepto estis Willem Drees, la eksa ĉefministro de Nederlando, unu el la miloj, kiuj lernis Esperanton en „Ĉe-kurso”.

Andreo Cseh, kiu mortis en 1979, „tiel insiste, trudĉarme elokventis, ke li kreis kvazaŭ hipnotan etoson”, skribas Ed Borsboom. La sama homo montris severan disciplinon: En siaj kursoj li neniam mankis kaj neniam venis tro malfrue. Al lia personeco apartenas ankaŭ, ke li ne estis unu el la iom senkoloraj „neŭtraluloj”, kiuj regis la movadon inter la du mondmilitoj. Cseh, la „ferianta” pastro, estis iom maldekstrema. Dekomence li tre kritike rilatis al la nazia reĝimo en Germanio kaj malkaŝe publikigis sian opinion pri ĝia politiko kontraŭ Esperanto. En 1942, meze de la milito, li en la okupita Nederlando kuraĝis organizi sekretan kunvenon por fondi la mondfederalisman Universalan Ligon.

Ed Borsboom estas dankinda pro tiu ĉi biografio pri homo, kiu, kiel formulis la revuo Esperanto en nekrologo, „fariĝis legendo jam dum sia vivo”.

Ulrich Lins

Leginda biografio malgraŭ puĉoj kaj koterioj


aprilo 2007
revuoesperanto.org/cseh
Kiu skribas, tiu restas, diras historiistoj, kaj tiel oni povas klarigi kial ekzemple Edmond Privat estas nuntempe multe pli konata ol aliaj UEA-prezidantoj, kiuj oficis pli longe ol li. Simile restos en la kolektiva memoro verkistoj kiel Julio Baghy kaj William Auld. Alispeca memorindulo estas la hungardevena pastro Andreo Cseh (1895-1979), konata pro speciala metodo instrui Esperanton. La Cseh-metodo ankoraŭ nuntempe estas aplikata kaj instruata, ne nur en Hago (Nederlando), kie nun situas Internacia Esperanto-Instituto. Ĝuste el tiu flanko venis Esperanta biografio de vere elstara nivelo.
Ed Borsboom, docento pri la germana lingvo en Utrecht, estis disĉiplo kaj amiko de Cseh. Jam en 1976 li prezentis biografion pri la Esperanto-laborista gvidanto Lanti. Biografio ja estas kvazaŭ superrigardo pri epoko, sed kun unu homo kiel la centro de interesiĝo. Tiun superrigardon Borsboom lerte donas nun ankaŭ en la Cseh-biografio, situigante la instruiston kaj vojaĝantan propagandiston en la 20-an jarcenton kaj la movadon. Glata, sed ne maleleganta teksto, eble foje kun iom tro longaj citaĵoj, tamen: vera biografio, kiu ne devas timi la komparon kun nacilingvaj verkoj. Oni povas nur rekomendi la aĉeton, kaj deziri ke la arto de Borsboom trafu ankoraŭ plian „viktimon“.
Malgraŭ la ĝuo kiun la leganto havas, necesas mencii ankaŭ kelkajn kritikindaĵojn. Unuavice, historisciencisto bedaŭras ke Borsboom decidis verki sen referencoj. La listo de fontoj, en la fino de la verko, ja estas jam multe pli ol oni trovas ĉe multaj diletantoj-esperantistoj, tamen ĝi neniel povas anstataŭi referencojn kiuj klarigas de kie Borsboom havas siajn sciojn. Due, tro ofte oni time rimarkas: la ĉefa fonto por Borsboom estis Cseh mem, tiel, ke Borsboom vidas multajn aferojn simple tra la neobjektiva, ĉagrena okulparo de Cseh.
Tio havas neagrablajn sekvojn por la verko. Ekzemple, en 1960 la nova UEA-estrarano E.J. Woessink ektraktis la kazon Jakob. Laŭ Borsboom, la eksdirektoro Hans Jakob en 1947 ne transdonis ĉiujn posedaĵojn de UEA (librojn, meblojn, monon). Woessink jurpersekutis, kaj Borsboom juĝas: „La konfisko estis sufiĉe pridubita, eĉ kontestita en la verda respubliko“ (p. 272). Woessink sekve suferas tre negativan priskribiĝon ĉe Borsboom — eble pro tio, ke ankaŭ Cseh havis kverelojn kun Woessink. Sed fakto estas: Jakob de 1947 ĝis 1960 sistemece priŝtelis la Asocion, kaj tute ne estis Woessink sola, kiu provis al UEA rehavigi ĝian monon — helpis UEA-direktorino Marianne Vermaas, kiun Borsboom traktis multe pli simpatiece, ĉar ŝi aktivis same kiel Cseh iam en Universala Ligo.
Retorike, Borsboom demandas kial UEA ne uzis la Stelo-monsistemon de Cseh, kaj mem respondas: Ĉar UEA-direktoro Goldsmith volis hegemonii la movadon kaj kontraŭbatalis la influojn de la Cseh-instituto (p. 263). Sed ĉu ne eblas multe pli simple klarigi la aferon, nome ke la Stelo-moneroj ne estis praktikaj?
La plej granda eraro, ĉe kiu Borsboom sekvis sian majstron, estas la prijuĝo de la „stokholma puĉo” de 1934. Laŭ tiu vidpunkto, tiam troviĝis ĉe unu flanko en Esperantio la „malnova spirito”, kiu favoris internaciajn rilatojn, toleremon, la egalan rajton de ĉiuj esperantistoj. La adeptoj estis krom Cseh ankaŭ Privat, Stettler kaj Karsch, do la gvidantoj de UEA ĝis 1934. Ĉe la alia flanko staris la „nova spirito”, kiu transprenis „sloganojn de ŝovinismaj naciistoj”. La „ĉampiono de la nova spirito” estis Robert Kreuz, kiu laŭ Borsboom volis centralizi kaj regi la movadon. La sekvo: „puĉo”, „palaca revolucio” en la kongreso de 1934, kun la forpuŝo de Privat kaj Cseh (p. 148-150).
Borsboom prezentas kvazaŭ batalon inter bono kaj malbono, en kiu fine venkis la malbono — la „koterio de Kreuz, Dietterle, Merchant kaj Vogt” (p. 100). Dietterle estis laŭ la biografio „ne amiko de Andreo Cseh pro lia didaktika sukceso”. Ĉu Dietterle vere estis nur enviulo, aŭ ĉu la plendoj de Dietterle — ke la Cseh-metodo kaŭzas nur mallongan entuziasmon, sed ne kreas multajn novajn esperantistojn — ne trovis pli vastan eĥon en Esperantio? Similan opinion havis Hans Jakob, tiu apostolo de la „malnova spirito”. Borsboom riproĉas al Anton Vogt ke li estis membro de la Hitler-partio — tio certe ne estis laŭdindaĵo, sed ĉe Vogt oni almenaŭ ne trovas tiujn antisemitismajn eldirojn, kiujn faris Jakob kaj Stettler. Vogt en 1933, en letero al Jakob kaj Kreuz, eĉ principe laŭdis la Cseh-metodon.
Borsboom foje ankaŭ kritiketas sian idolon. Tamen: Tiel nigra-blanka la movado ne estis, kiel (i)li prezentas ĝin al ni. UEA-kunlaborantoj kiel Goldsmith kaj Woessink ne meritas tian postmortan publikan ekzekutiĝon. Sed la problemo estas pli profunda ol la Cseh-emo de Borsboom (aŭ la inklino de ĉiu ajn biografo al la biografiato): al nia historiografio ankoraŭ mankas matureco kaj la bazaj verkoj kaj helpiloj. Tiel longe, kiel ne ekzistas taŭgaj tutprezento kaj nova enciklopedio, restos tre malfacile rekonstrui la vivon de esperantista historiulo sen sekvi ties antaŭjuĝojn. La defio estas al la movado, ankoraŭ pli substance subteni la Esperantan historiografion.

Ziko van Dijk

Ĉar tion la homoj legas


2004. №10 (120)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-cseh.htm

Foliumante la Katalogon de UEA (la plej granda librejo de la Esperanto-movado), ni trovos, ke la fako Biografioj ampleksas ne plenajn kvin paĝojn. Estas indikoj pri 90 verkoj, parto el kiuj temas pri eksteresperantujaj famuloj, preskaŭ triono estas dediĉita al la kreinto de la lingvo internacia.

Kial tiom mizera rikolto? Ĉu vere esperantistoj ne volas koni siajn apostolojn, heroojn, pionirojn, martirojn ktp, ktp? Eble, jes, ĉar multaj libroj el tiu ĉi fako enmondiĝis antaŭ pluraj jaroj.

Ed Borsboom en sia libro klopodas rekonstrui la tutan vivon de la fama instruisto, eĉ la historion de liaj prauloj, ankaŭ la situacion de lia patrolando — Transilvanio — tra epokoj. Kiel fonto de informoj servis ampleksa korespondado de Andreo Cseh, Esperantaj revuoj, precipe, La Praktiko, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Sed la plej grava fonto estis la protagonisto mem, ĉar la ideo verki la biografion aperis ĉe Borsboom komence de la 1960aj jaroj, kaj li uzis la kuneston por demandi detalojn. La aŭtoro strebas prezenti la fonon, sur kiu ekagas novbakita esperantisto, multas flankaj informoj, ne ĉiam fidindaj. Tiel estas neĝuste prezentita la Ruslanda vojaĝo de Edmond Privat kaj la afero de Aleksandr Postnikov.

Entute estas tre multaj citaĵoj el korespondado, artikoloj, literaturaj kaj aliaj verkoj, kio faras la libron valora kolektaĵo de materialoj, utiligeblaj por historiaj verkoj, sed tia denseco komplikas legadon. Ni observas ne nur triumfon de la sukcesa kursgvidanto, sed ankaŭ organizajn batalojn por IEI, disfloradon kaj vegetadon de Universala Ligo, persistan laboradon de ĉi tiu profesia esperantisto en instrua, organiza kaj redakta kampoj.

Aparte interesa por mi estis la parto pri La Praktiko, kiu estis pli ol revuo. Nun klariĝis la fonto de bonkvalitaj fotoj.

Antaŭ niaj okuloj pasas multaj personoj kun kiuj Andreo Cseh kontaktiĝis, iel ligiĝis, amikiĝis kaj ankaŭ malpaciĝis.

La unua parto de la libro havas pli bombastan, tro entuziasman lingvaĵon. Kia epoko — tia etoso (ankaŭ de la fontoj). Ekde la okupaciaj jaroj (1941–1945) la lingvaĵo estas moderna, la emocioj pli moderaj kaj la tuto pli facile perceptebla. Ĉu ĉar la postmilita periodo por Ed Borsboom estas la propra, kiun ankaŭ li travivis.

Ne vane Cseh konsilis: “Skribu nur la anekdotojn, ĉar tion la homoj legas”. Tial Vivo de Andreo Cseh estas nemalhavebla libro precipe por interesiĝantoj pri la historio de Esperanto kaj instruantoj.

Halina Gorecka

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.