La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

De vilaĝo al ĉefurbo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Estas agrable tralegi ...


1993/11, p. 23
Kaptas la atenton la libreto de Gbeglo Koffi, kiu rakontas detale kiel li sukcesis elsalti el sia vilaĝo al ĉefurbo, estante malriĉa studanto afrika. Ne facilajn barojn li forpuŝis, speciale tiun pri manko de gepatra apogo, kaj tiun pri monseniĝo.

La knabo, kiu ŝatis naĝi en rivero kaj precipe en Lago Zovvla, montris enviindan inteligenton kaj obstinan volon disvolvi sin, tial ke li superis, krom moralajn ĉagrenojn, ankaŭ korpajn suferojn. Li eltenis malsaton kaj doloron de frapoj de malica instruisto. Cetere envion kaj humiligan distingon la studanta knabo ankoraŭ spertis eĉ flanke de lernejestroj dum sia dorna travivado lernanta. Subite tamen alvenis ŝtata subvencio, eĉ dufoje, kaj tiuj konsiderinde plibonigis lian farton.

La religia rezignacio de la togolano („Kio mi estas, tio estas laŭ la volo de Dio”), igis lin tolerema kaj pro tio la ekbatojn kaj turmentojn li elportis ne malespere.

Koffi ne pretendis verki beletraĵon, sed bele kaj alloge raportas sian sukcesan trairadon studentan, ekde Vogan ĝis Lome, per ĝusta kaj belstila Esperanto. Kreivecon la aŭtoro sufiĉe prezentas, ĉar signifoplene vortfaradas, uzante taŭge kaj trafe la multfacetajn lingvorimedojn. Estas agrable tralegi De vilaĝo al ĉefurbo kaj konstati, ke la studanto, kiu „ne elektis esti mizerulo”, plen- umis precize la esperigan konsilon de Zamenhof: „... nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan”.

Walter Boppré

Interesa malgraŭ formaj mankoj

En 1989 aperis la ĉarma rakonto Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi, kaj en 1993 sekvis la membiografia verketo De vilaĝo al ĉefurbo, kiu temas pri la lernejaj jaroj de la aŭtoro. En la verko li prezentas la multajn ĝenojn, obstaklojn kaj malglataĵojn sur sia vojo al eduko. La aŭtoro naskiĝis vilaĝe en familio el terkulturistoj sen lerneja eduko. Per helpo kaj kelkfoje malhelpo de parencoj, Kofi tamen sukcesas trairi elementan kaj mezajn lernejojn. La rakonto temas multe pri konkretaj ĝenoj, kiel manko de mono, malsato, problemo iri la longan vojon lernejen k.s. Ankaŭ la neklarigeble kaprica konduto de parencoj, lernejestroj kaj aliaj, kiuj jen helpas, jen malhelpas, gravas en la verko. Por Eŭropa leganto ĉio ĉi estas tre interesa.

Bedaŭrinde la verka kaj rakonta talento de Gbeglo Koffi ege regresis inter liaj du verkoj. Kie la unua, fikcia, rakonto estis lerte kaj konscie konstruita, la jena membiografia verko preskaŭ malhavas konvenan formon. Rakontante siajn proprajn memorojn la aŭtoro evidente ne kapablis krei vere atentokaptan fadenon, nek distingi gravajn aferojn de malgravaj. Eĉ plurfoje okazis, ke mi ne bone komprenis, kion li efektive volis diri per iu alineo. Ankoraŭ pli ofte mi demandis min, kial li rakontas iun detalon. Samtempe tre mankas konkretaj, vivigaj detaloj el la vivo de la lernejano. Ni ekscias nenion pri kion li lernas, nek pri kion li faras kun amikoj. Esence temas pri la malfacila diferenco inter scenigi kaj rakonti, inter inviti la leganton en la agojn kaj klarigi al la leganto kio kial okazis.

Kredeble la kaŭzo de ĉi nesukceso estas ĝuste, ke temas pri materialo tre persona, tre proksima al la emocioj de la aŭtoro. Por amatora verkanto, povas esti pli malfacile mastri tian materialon. La fakto, ke "tiel vere okazis" povas ligi kaj malhelpi la verkan talenton. Eble pro tio, ĉi verko tute ne flue aŭ plezure legeblas, kvankam laŭ temo kaj enhavo ĝi eble estas pli interesa ol lia pli frua fikciaĵo. Tial mi kun hezito rekomendas la legadon, malgraŭ gravaj formaj mankoj.

Sten Johansson

De vilaĝo al ĉefurbo


nov-dec 1993

De vilaĝo al ĉefurbo. de Gbeglo Koffi. Rotterdam: UEA, 1993. 32 paĝoj. Prezo ne indikita.-Aŭtobiografia rakonto pri ia strebo de malriĉa vilaĝa afrikano edukiĝi kaj fariĝi partoprenanto en la "ekstera mondo". En nia luksplena socio ni apenaŭ povas kompreni la ĉiutagan realon en kiu vivas tiom granda parto de la homaro. "La vivo de lernanto, aparte la vivo de afrika lernanto, jes, tio estas problemo. Kiel oni povas sukcesi en la vivo, kiam oni estas ĉiam ĝenata de ĉiaj problemoj: malsato, malsano, perfido, ktp? Mi ege gratulas samkontinentanojn, kiuj malgraŭ tiaj suferoj sukcesas alte studi. La studo gravas por ĉiuj, sed en Afriko la situacio, kiun tieaj anoj travivas, ege malhelpas ilian aitan kleriĝon. Tiu vivo de lernanto koncernas ne nur min sed la tutan Afrikon, ĉar kvankam mi rakontis la propran sperton, tian situacion travivas multaj afrikanoj, kaj iuj suferas eĉ pli akre ol mi. Jes, la vivo de lernanto afrika, aparte togolanda, estas samtempe plaĉa kaj dorna." (p.32.) La libreto celas instigi nin helpi la afrikan popolon, kaj precipe la Fondaĵon Afriko de UEA.

Donald Broadribb

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.