La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La vivo de Henriko Kvina

  • Verkinto: William Shakespeare
  • Tradukinto: Humphrey Tonkin
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: teatro
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €12.00
  • Priskribo: Unu el la malpli konataj historiaj dramoj de Ŝekspiro, la lasta en serio okupiĝanta pri la periodo 1371-1422.
  • Paĝoj: 158
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2003
  • ISBN: 929017083-2
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kompromisemo klera kaj klara


feb. 2004

Kompatinda Shakespeare: maĵora dramisto minore legata. Kulpas parte la angla de Shakespeare – la vortludoj, la nuancoj, ja la tuta stilo – kiuj tro foras de la hodiaŭa lingvo por esti facile komprenataj; kulpas ankaŭ lernejoj, kiuj en la pasinto traŝvitigis tra la tragedioj de la t.n.

Bardo gimnazianojn ne sufiĉe maturajn por aprezi la riĉaĵojn de lingvo kaj enhavo. Tiuj, kiuj kutimiĝis al kolao, ne ĉiam dankas pro ĉampano. Tamen, feliĉe, dum lamas Shakespeare legata, dinamismas Shakespeare deklamata. En teatroj, kie aktoroj peras, interpretas, ankoraŭ vivas, parolas Shakespeare – kaj tiel estu, ĉar dramverko celas ne legadon, sed deklamadon kaj prezentadon.

Sed Shakespeare legata en Esperanto: jen io alia. Ĉi-kaze la lingvo ne arkaikas, sed aktualas kaj, kiel en la Tonkin-a traduko de La Vivo de Henriko Kvina, ĝi permesas tujan komprenon kaj aliron. Helpas la fakto, ke Tonkin – kiel li notas en studinda enkonduko – celis meti en mian tradukon vortojn, kiujn mi normale uzus, do ne la inkajn kreaĵojn de ies studĉambro (p.13).

Same studindaj estas la abundaj piednotoj, en kiuj Tonkin klarigas historiajn kaj aliajn punktojn: ĉiupaĝe evidentiĝas la klereco – modesta, neniam troa – kaj principe la klareco de la Tonkin-a Esperanto.

Klareco, kiu rezultas de kompromisemo, ĉar favore al flueco rezignas Tonkin pri peza pedanteco. Jen ekzemple la konata – almenaŭ al anglalingvanoj en somero aŭ aŭtuno de siaj vivoj; pri printempuloj prefere silentu – parolado de la reĝo Henriko antaŭ la batalo ĉe Aĵinkorto. En tiu ĉi sceno Henriko kuraĝigas kaj spirite fortigas siajn trupojn, atentigante pri estontaj gloroj; tamen, diras la reĝo, en la traduko de Tonkin, …ke tiu, kiu ne batali volas, / foriru tuj (p.112). Shakespeare esprimas sin metafore: That he which hath no stomach to this fight, / Let him depart (ke tiu, kiu ne havas stomakon por tiu ĉi batalo, foriru). Ĉu pro manko de la stomako-metaforo (daŭre uzata en la angla por signifi toleremo, inklino, foje kuraĝo) – fakte, pro manko de ajna metaforo – la traduko lametas? Nu, eble jes: ĝi ne kontentigus profesorojn pri tradukarto. Aliflanke Tonkin saĝe kompromisas inter ĝusteco, pedanteco kaj – nepre – la bezonoj de Esperanto, tiel kreante makrokosme, se foje ne ĉiam mikrokosme, fidindan tradukon.

En la sama parolado Henriko fiere prognozas, ke [t]iu, kiu vivos en la maljuniĝon / jare l’ antaŭan tagon al najbaroj / diros: “Morgaŭo Krispinfesto estos” …. Shakespeare enmetas pli en siajn versojn: la Bardo aludas tiun, kiu spertos la bataltagon (shall live this day) kaj vivos en maljuniĝon; krome tiu regalos siajn najbarojn (feast his neighbours), antaŭ ol memorigi pri la Krispin-tago. Denove kompromisemo, sed nepra, laŭ Tonkin, por reteni la irrapidon kaj ritmon (enkonduko, p.13) de Shakespeare. Do, tradukante verson post verso, oni tenu klare en la menso nocion pri la arkitekturo de la tuta dramo kaj pretu elĵeti detalojn por pli bone redoni la efektan signifon (enkonduko, p.13). Kaj tiel estas.

Ĉu sukcesas la kompromisemo de Tonkin? Evidente, jes.

El la buŝo de kompetenta Esperanto-aktoro, la menciita parolado de Henriko – malgraŭ etaj mankoj – povus same emocii, same kortuŝi kiel la angla orginalo. Jen eble la sola vera mezurilo de tradukita dramo: deklamebleco. Kaj la Tonkin-traduko de La Vivo de Henriko Kvina – parenteze politika dramo aparte signifa en post-irakmilita epoko – tiun ĉi econ abunde posedas.

Paul Gubbins

Recenzo: Vivo de Henriko Kvina, La


esperanto-usa.org/en/node/734

Granda parto de Shakespeare (Ŝekspiro) estas jam tradukita en Esperanton, sed granda parto restas netradukita. En la lastaj jaroj la emeritiĝinta Humphrey Tonkin komencas ŝtopi tiun breĉon, per ĉi tiu teatraĵo kaj, ĵxus lastatempe, per La vintra fabelo (kaj li cetere aludas en la antaŭparolo al traduko de Koriolano, kiun prilaboras Marjorie Boulton).

  A large part of Shakespeare has already been translated into Esperanto, but a large part remains untranslated. In recent years, after his retirement, Humphrey Tonkin is beginning to plug up that breach, with this play and, just recently, The Winter's Tale (and in addition he mentions, in the foreword, a translation of Coriolanus on which Marjorie Boulton has been working).

Malgraŭ la titolo, la teatraĵo kovras nur unu epizodon en la vivo de Henriko — lia milito por akceptigi siajn rajtojn kiel vera reganto de Francio. En la unua akto, la negocoj kun Francio paneas pro misa ŝerco de la franca kronprinco. La dua akto traktas la pretigojn por la milito. La tria akto komenciĝas per la sieĝo ĉe Harflero ("Denove al la breĉ', amikoj karaj ...") kaj la antaŭtago de la Batalo ĉe Aĝinkorto. La klimakso de la teatraĵo estas la kvara akto, kiam la relative malgranda armeo de Anglio neatendite sukcesas kontraŭ multegaj francoj. Kaj la fina, kvina akto, kiu ŝajne okazas preskaŭ jaron poste, montras al ni la rezulton, kiam Henriko trudas al la franca reĝo ĉiujn siajn postulojn kaj cetere fianĉxinigas la francan princinon Katerina.

  Despite the title, the play covers just one episode in the life of Henry — his war to force his rights as true ruler of France on the French. In the first act, the negotiations with France break down because of a misguided joke by the French dauphin. The second act covers the preparations for the war. The third act begins with the siege of Harfleur ("Once more unto the breach, dear friends ...") and the day before the Battle at Agincourt. The climax of the play is the fourth act, when the relatively small army of England unexpectedly succeeds against a huge number of Frenchmen. And the final, fifth act, which seems to occur almost a year later, shows us the result, when Henry forces on the French king all his demands and in addition takes the French princess Katharine.

Revenas kelkaj antaŭaj amikoj de la teatraĵoj pri Henriko Kvara, nome la diboĉulo Sir Johano Falstaf kaj lia bando, iamaj drinkokunuloj de la pli juna princo Hari. Sed ili aperas ĉefe por malaperi: Falstaf pereas pro febro, ekstersceneje; Bardolf kaj Nim ekzekutiĝas pro ŝtelo; kaj Pistolo postvivas nur por fariĝi postmilita ŝtelisto.

  Several former friends from the plays about Henry IV return, namely the drunkard Sir John Falstaff and his band, one-time drinking companions of the younger prince Harry. But they appear mainly to disappear: Falstaff dies of a fever, off-stage; Bardolph and Nym are executed for thievery; and Pistol survives only to become a postwar thief.

En sia antaŭparolo Tonkin mencias, ke en sia konata libro Retoriko Ivo Lapenna uzis ŝekspiraĵojn por ilustri tion, kiel oratori kaj kiel ne oratori. Laŭx mia memoro, temis pri la paroladoj de Bruto kaj Markantonio antaŭ la romia popolo. Estus interese scii, kiel Lapenna traktus la entuziasmigan animvekigadon de la Krispin-Taga parolado de Henriko (Akto 4, sceno 3). Bedaŭrinde, mankis Esperanta traduko de tiu parolado kiam aperis Retoriko.

  In his foreword Tonkin mentions, that in his well-known book Retoriko Ivo Lapenna used Shakespeare to illustrate how to orate and how not to orate. If I remember properly, this had to do with the speeches by Brutus and Mark Antony to the Roman populace. It would be interesting to know how Lapenna would handle the rousing and soul-wakening Crispin's Day speech by Henry (Act 4, Scene 3). Unfortunately, there was no Esperanto translation of that speech when Retoriko was published.

La traduko de Tonkin estas preskaŭ senescepte bona. Tonkin ne falas en la kaptilon uzi nekutimajn vortojn por montri sian eruditecon, kiel multaj Esperantaj verkistoj; li ĝenerale uzas nur komunuzajn vortojn (supozeble Shakespeare faris same). Unu escepto estas la vorto "alies", kiun mi trovis du fojojn, kaj pri kiu plendos konservativaj gramatikistoj Esperantaj.

  Tonkin's translation is almost unexceptionally good. Tonkin does not fall into the trap of using unusual words to show his erudition, as do many Esperanto authors; he generally uses only words in common usage (Shakespeare supposedly did the same). One exception is the word "alies", which I found twice, and about which conservative Esperanto grammarians are sure to complain.

En nur unu loko min iom jukis la traduko, kaj tio okazis ĝuste ĉe la plej fama verso de la teatraĵo, en tiu jam menciita Krispin-Taga parolado:

  In just one place was I somewhat bothered by the translation, and that happened right at the most famous line in the plan, in the above-mentioned Crispin's Day speech:

"We few, we happy few, we band of brothers".

  "We few, we happy few, we band of brothers"

Tonkin redonas al ni:

  Tonkin gives this to us as:

"Ni kelkaj, feliĉaj kelkaj, fratobando"

  "Ni kelkaj, feliĉaj kelkaj, fratobando"

Tion farante, li perdas la emfazon, kiun Shakespeare donis per triobla batado de la vorto "we". Mia unua emo estus retraduki:

  In doing so, he loses the emphasis that Shakespeare gave us with the triple pounding on the word "we". My first inclination would be to retranslate:

"Ni kelkaj, ni feliĉaj, ni fratbando"

  "Ni kelkaj, ni feliĉaj, ni fratbando"

Sed post repenso, mi iom timis, ke tiun uzon de la radiko "band'" kondiĉas mia denaska anglalingveco, ĉxar en la angla la esprimo "band of brothers" fariĝis preskaux kliŝa. Por homoj, kiuj ne scipovas la anglan, aŭ scipovas ĝxin nur kiel fremdan lingvon, mi povus supozi, ke almenaŭ egale forta estus:

"Ni kelkaj, ni feliĉaj, ni frataro"

  But after thinking it over, I somewhat feared that that use of the root "band'" was condition by the fact that I'm a native English speaker, because in English the expression "band of brothers" has become almost a cliché. For people who don't know English, or who know it only as a foreign language, I might suppose that

"Ni kelkaj, ni feliĉaj, ni frataro"

would be at least equally strong.

Mi foje esperas, ke al Shakespeare en Esperanto mankos la amaso da notoj, kiuj ŝtopas multajn modernajn anglalingvajn eldonojn de Shakespeare; sed evidente ne, ĉxar Tonkin devas ne nur klarigi la signifon de diversaj grekaj kaj romaj dioj, kiujn ne konos ekz-e ĉina aux moderna usona leganto de la verkaĵo, sed ankaŭ traduki la diversajn francajn esprimojn, kiuj troviĝxas tra la tuta verkaĵo. Tamen la unusola sceno (akto 3 sceno 4), kiu en la originalo troviĝis entute en la franca lingvo, Tonkin bonkore redonas al ni en Esperanto (temas pri lingva leciono por la princino Katerina).

  From time to time I hope that Shakespeare in Esperanto would be missing the mass of footnotes that fill up many modern English editions of Shakespeare; but obviously not, because Tonkin not only has to explain the meaning of various Greek and Roman deities, not know by e.g. the Chinese or modern American reader of the work, but also translate the various French expressions which are found throughout the work. Nevertheless, Tonkin kindly gives us in Esperanto the only scene (act 3 scene 4) which in the original is entirely in French (a language lesson for princess Katharine).

Troviĝas kelkaj, malmultaj, tajperaroj, ĝenerale neĝenaj (mi aparte memoras nur unu ekstran citilon en piednoto). Unu escepto estis tiu evidenta tajperaro sur pagxo 108, kie la franca konstablo krias:

  There are a few typos, generally not very troubling (I especially remember just one extra quotation mark in a footnote). One exception was the obvious typo on page 108, where the French constable cries out:

"...por makuleti sabrojn al la francoj,
kiujn, montrinte, ili tiu reingos
pro manko de amuzo."

  "...por makuleti sabrojn al la francoj,
kiujn, montrinte, ili tiu reingos
pro manko de amuzo."

Evidente, la vorto, kiun mi emfazis, devus esti "tuj".

  Obviously, the word that I've emphasized ought to be "tuj".

Fine: valora aldono al la libraro de ĉiu literaturema esperantisto.

  Finally: a valuable addition to the library of every Esperanto-speaking literary buff.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.