La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝo kun Katrina
Facila rakonto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Post Gerda ankaǔ Halina kaj Viktor (mal)aperis


2004
monato.be/2004/008158.html -

Se temas pri legolibro, konsilata por esperantistoj, ĵus lernintaj la bazon de la internacia lingvo, la unua titolo – kiun ĉiu scias kaj memoras – estas Gerda malaperis, verkita de Claude Piron. Kreiĝis tuta skolo jam ĉirkaŭ tiu unusola libro. Tiom pli estas tempo ekkoni kaj pli vaste ekuzi ankaŭ aliajn, samcelajn verkojn, facilajn legaĵojn, ekzemple, kiel tiujn de la eldonejo Al-fab-et-o. Du el ties relative novaj verkoj estas la nun prezentataj libretoj Vojaĝo kun Katrina kaj Kion ajn.

Ambaŭ rakontoj skribiĝis en facila Esperanto, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj, kie markiĝas ankaŭ la aparteno al diversaj laŭoftecaj kategorioj. Tiun sistemon kaj ankaŭ aliajn pedagogiajn klarigojn prezentas librofine la aŭtoro. Statistikemuloj povas ekscii, ke en la unua verko el la 493 diversaj morfemoj de la rakonto 418 apartenas al la 724 plej oftaj morfemoj de Esperanto, en Kio ajn el la 552 diversaj morfemoj 447 enestas en la plej oftaj 724. Kiujn ne allogas la ciferoj, simple rimarkas, ke estas facile legi kaj kompreni la rakontojn kaj tiu fakto donas sukcesosenton.

Estas tre laŭdinda la klopodo de la aŭtoro krei tiel la intrigon de siaj rakontoj, ke la legantoj ĉiam ekkonu iun flankon de nia Esperantujo, povu ekgustumi ion specialan kaj ekemu partopreni kaj mem renkonti tion, pri kio ili legis. Tiutipa kreado de vivproksima fono, kien la internacia lingvo eniras pere de siaj valoroj kaj utiloj, servas bone la edukon al „esperantisteco”.

Kiuj estas tiuj eventoj en la nun traktataj libroj? Por vidi tion, mi prezentu mallonge la rakontojn.

Eble la sveda junulino, Katrina estas jam konata pro „sia krimo”, pro kiu ĉiu, kiu legis la koncernan rakonton, pardonas al ŝi tutkore. En la nuna – same iom romantika – rakonto Katrina ĵus eklaboras kiel instruistino kaj kun vera amo instruas kaj edukas siajn junajn disĉiplojn. Kadre de tiu eduko ricevas rolon la graveco de amikeco, sentemo kaj protesto kontraŭ politikaj maljustecoj, kaj ne lastkaze pruviĝas ankaŭ la utileco de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunik- kaj aliaj problemoj.

Revene al la resumo de la intrigo, daŭrigeblas la komparo kun la Piron-verko. En ĉi tiu rakonto malaperis Halina, kaj serĉas ŝin vojaĝante kun sia disĉiplo la juna Katrina, trovante sin en kelkaj – por esperantistoj konataj kaj konindaj – lokoj en Pollando.

Ĉar la rolantoj estas ĉefe dekjaruloj, la legaĵo povas amuzi unuavice ilin, sed ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto pri eŭropaj junuloj povos lerni pere de la libro (kaj ne nur la internacian lingvon).

La alia verko Kion ajn okazas inter kaj al junuloj en Stokholmo, dum KEF, unu el la famaj Kulturaj Esperantaj Festivaloj. La leganto facile povas imagi la etoson kaj programojn de tiaj aranĝoj, sekvi la aventurojn de kelkaj el la partoprenantoj, identiĝi kun la du senŝancaj admirantoj de bela organizantino, kaj kiel ankaŭ en aliaj verkoj de la aŭtoro alfronti ankaŭ nejustajn pro-politikajn malfacilaĵojn de partoprenanto (nun el Rusio). La polico intervenas senkore en grava momento, sed eble la legantoj el malriĉaj landoj trovas ĉi tie bonan solvon rapide, komforte kaj eble senpage vojaĝi hejmen post tiaj aranĝoj. (Pri la konsekvencoj de tia solvo nek la recenzanto, nek la aŭtoro prenas respondecon!).

La libretojn mi proponas uz(ig)i kiel legomaterialon por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu kiel individuan ĉu kiel dumkursan legaĵon, sed nepre antaŭ Gerda malaperis kaj post aŭ sendepende de La Krimo de Katrina.

Mia recepto estas: Por prepari la vojaĝon, transvivu la krimon, postvojaĝe legu kion ajn antaŭ ol Gerda malaperos!

.

Katalin Kováts

Recenzo: Vojaĝo kun Katrina/Review: A Journey With Katrina


esperanto-usa.org/en/node/791

Jen relative lastatempa kontribuo al la ĝenro de "instruaj romanetoj" en Esperanto, laŭ la tradicio de La Verda Koro, Karlo kaj Gerda Malaperis.

This is a relatively recent contribution to the genre of "didactic novellas" in Esperanto, in the tradition of The Green Heart, Karlo and Gerda Has Disappeared.

Katrina (kiu unue aperis antaŭ unu-du jaroj en La krimo de Katrina) nun fariĝis instruistino en Gotenburgo, havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Svedio. Ŝia klaso estas tre kosmopolita, kun multaj geknaboj el multaj landoj kaj lingvoj. Aparte amikaj estas Gloria, filino de gambia patro kaj sveda patrino, kaj Halina, kiu enmigris de Belorusio kun sia patrino post kiam ŝia juda patro, ĵurnalisto, "malaperis" en la belorusan karceraron. Sed nun la sveda registaro rifuzas peton de Halina kaj la patrino por konstante loĝi en Svedio, kaj ili devas reiri, se ne al Belorusio, almenaŭ al Pollando. Venas la somera ferio, kaj Katrina konsentas vojaĝi kun Gloria al Pollando por serĉi la perditan amikinon ...

Katrina (who first appear one or two years ago in Katrina's Crime) has now become a teacher in Gothenburg, a port city on the west coast of Sweden. Her class is very cosmopolitan, with many children of many countries and languages. Gloria, daughter of a Gambian father and a Swedish mother, and Halina, who immigrated from Belarus with her mother when her Jewish father, a journalist, "disappeared" into the Belarussian gulag, are special friends. But now the Swedish government has refused Halina's and her mother's request for permanent residence in Sweden, and they are forced to return, if not to Belarus, at least to Poland. Summer vacation arrives, and Katrina agrees to travel with Gloria to Poland to look for her lost friend ...

La libro estas en relative facila Esperanto — fakte, ĝi enhavas nur 8 373 vortojn kaj nur 493 morfemojn; la lastaj estas pliparte el listoj de plej ofte uzataj morfemoj. Kunmetitaj formoj estas maloftaj; mi kaprice elektis la unuan, kvarlinian, alineon de ĉapitro 17 kaj trovis nur kvar (patrino, eklaboris, lernejo, amikinon). Oni laŭgrade prezentas la gramatikajn formojn, ĉapitron post ĉapitro (sed Johansson faras ĉi tie unu eraron; laŭ li, "en ĉapitroj 1-2 aperas nur as-formoj de la verboj..." sed fakte aperas ankaŭ i-formoj).

The book is in relatively easy Esperanto -- in fact, it contains just 8,373 words and just 493 morphemes; the latter are, for the most part, from lists of the most commonly used morphemes. Combined forms are rare; I chose by chance the first, four-line, paragraph from chapter 17 and found only four (patrino = mother, eklaboris = started work, lernejo = school, amikinon = friend of the female persuasion). The grammatical forms are introduced by degrees, chapter by chapter (but Johansson makes one error her; he states that "in chapter 1-2 only present tense forms of the verb appear..." but in fact the infinitive form appears as well).

Unu el la allogaj ecoj de la romaneto estas la humuremo de Johansson pri homaj antaŭjuĝoj. Ekzemple: "La patro de Gloria venis el la afrika lando Gambio antaŭ dek kvin jaroj. Li estas juristo, sed en Svedio li ne trovis juran laboron. Do li komencis instrui afrikan dancon. Antaŭe li neniam dancis, sed tio ne gravis. En vendejo li trovis tamburon, kaj baldaŭ li ekinstruis dancadon. Ĉiuj svedoj pensis, ke afrikano kompreneble scias tamburi kaj danci. Neniu pensis, ke li estas senlabora juristo." (paĝoj 37-38) (Mi fakte vidis similan fenomenon en Usono.)

One of the novella's attractive features is Johansson's sense of humor about human prejudices. For example: "Gloria's father came from the African country of Gambia fifteen years earlier. He was a lawyer, but in Sweden he did not find legal work. So he began to teach African dance. He had never danced before, but that wasn't important. In a shop he found a drum, and soon he started teaching dancing. All Swedes believed that an African must naturally know how to drum and dance. Nobody thought that he was an unemployed lawyer." (pp. 37-38) (I've seen a similar phenomenon in the United States.)

Interesa, facile legebla romaneto.

An interesting, easy-to-read novella.

Don Harlow

Sezonoj kun Sten Johansson


2003. №8–9 (106–107)
esperanto-ondo.ru/R-johan5.htm

La leganto ne nur de la lastaj libroj de Sten Johansson klare sentas, ke sezonoj estas grava afero en Svedio:

“Estas aŭtuno ĉe la maro. Juna virino iras sur vojeto. (...) Estas nuba vetero, kaj ŝi estas sola. (...) La aŭtuna maro estas griza.

La nomo de la virino estas Katrina. (...) Katrina volas vojaĝi. En somero ŝi ofte vojaĝas. Sed nun estas aŭtuno, la suno ne brilas, la nuboj kaj la maro estas grizaj. Estas aŭtuno, kaj Katrina nun ne povas vojaĝi. Aŭtune ŝi devas labori”.

La lingvaĵo evidente estas simpla kaj tre taŭga por komencantoj, sed la emfaza ripetado de kelkaj vortoj donas al la teksto preskaŭ poezian ĉarmon.

La sveda instruistino Katrina estas la ĉefprotagonisto de la facillega kaj facilega serio de eldonejo Al-fab-et-o. En 2001 ni vojaĝis (en somero!) kun Katrina al Germanio, kie ŝi kulpis pri “krimo” kaj ankaŭ en la nova epizodo temas denove pri vojaĝo, sed la krimulo nun estas aliloke — kaj konsiderinde pli perfida ol Katrina iam ajn povas esti.

Iam mi plendis pri tio, ke la legaĵoj por niaj komencantoj ofte enhave estas tro senpretendaj. Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn. Katrina vivas en nuntempa Svedio kaj la problemoj de la reala mondo trudas sin ankaŭ al ŝia klasĉambreto. Esperanto montras sian utilecon, sed ĝuste pro tio la rakonto fariĝas iom tro pedagogia kaj edifa, almenaŭ por mi.

La “teknika postklarigo” eksplikas kiajn lingvajn strukturojn la leganto renkontas en tiu verko. Nepre legu ankaŭ la glosojn kaj vi vidos, kiom facile eblas klarigi vortojn. Kolao estas “bruna gastrinkaĵo” — jen!

Ĉiuspecaj krimuloj ne konas sezonojn. Ankaŭ la polico devas labori en ĉiuj sezonoj:

“La sunbrilo vekas printempajn florojn en ĉiuj parkoj kaj boskoj. Leontodoj ekinvadas la gazonojn kvazaŭ galaksioj el flava stelaro. (...)

La homoj, male, ne vigliĝas pro la suno. En ĉiu parko, sur ĉiu apudmura benko, sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj. Ili kolektas energion. (...)

Roger Svedberg en sia ofica ĉambro ne vere nudigas sin, sed li pendigas sian lanan jakon sur la seĝodorson. Pli ol tiom oni ne postulu de sveda polickomisaro”. (pĝ. 25)

Printempa Memor' mortiga finas la serion de sezonaj krimoj. Sten Johansson metas eĉ tre efikan kaj nekonvencian finpunkton al la fino de la serio.

La legantoj de krimromanoj scias, ke gravas la motivo: se vi havas la motivon, vi baldaŭ kaptos la kulpinton. Komisaro Svedberg klopodas labori laŭ tiu regulo, kiam okazas la unua murdo. La murdanto tamen agas tre celkonscie kaj ne laŭ la ĝisnunaj spertoj de Svedberg:

“La planita mortigo per unu pafo montras ian kombinon de zorgo kaj pacienco kun aŭdaco kaj riskemo, kaj tiu kombino tute ne plaĉas al li. Laŭ la sperto de Svedberg, la plej multaj murdantoj estas fuŝuloj, kiuj mastras nek siajn emociojn, nek la praktikajn detalojn necesajn por plenumi sian agon kaj eskapi de ĝi. Sed ĉi tiu murdinto sciis elekti ĝustan momenton, ĝustan lokon, pacience kaj diskrete atendi, sed ankaŭ efike kaj senkompate ekbati, kaj poste nevidate foriri. Li demandas sin, kia murdanto havas tiujn kapablojn”. (pĝ. 13)

Okazas plia murdo, ŝajne tute sen ligo al la unua, do necesas trovi ligon inter la unua kaj dua viktimoj, sed antaŭ ol tio sukcesas okazas plia murdo en alia urbo, sed laŭ la sama maniero. Svedberg ne estas komisaro, kiu trovas la krimulon per eminenta erudicio, kontraŭe: liaj intelektaj kapabloj estas ŝajne nur iom pli ol averaĝaj. Trovi murdanton en printempa Svedio estas evidente treege teda laboro, ĉar temas pri kolekti spurojn, kompari listojn kaj ie ja troviĝas la solvo de la enigmo.

Bona krimromano priskribas la socion kaj ĝuste tion faras Sten Johansson. Ni renkontas rekoneblajn homtipojn kaj reale ekzistantajn problemojn kun vivanta lingvouzo sur tre diversaj niveloj. Kompreneble — pro la manko de spaco — ne estas loko por profundaj psikologaj analizoj, sed nur por skizaj portretoj. Tamen la murdanto eĉ komentas la policajn fuŝserĉojn per interna monologo.

Rekomendenda por ĉiuj, kiuj kapablas legi.

Wolfgang Kirschstein

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.