La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vivo de Lanti

  • Verkinto: Ed Borsboom
  • Speco: movado
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€11.10
  • Eldonjaro: 1976
  • Priskribo: Biografia studo pri la fondinto de SAT, kun 70-paĝa aŭtobiografia teksto.
  • Paĝoj: 272
  • Alto: 190 mm
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Mirtelo 2: Vivo de Lanti
    • Vivo de Lanti: La libro konsistas el du partoj: biografiaj priskriboj laŭteme en diversaj ĉapitroj far Borsboom, kaj "Fredo", la aŭtobiografia fragmento de E. Lanti mem (paĝoj 179-251).
      La franco Lanti estas pseŭdonimo de Eŭgeno Adam.
      La enhavo reprezentas pecon da vigla kaj interesa Esperanto historio, ĉar Lanti estis fondinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La Nederlanda verkisto donas historian fonon kaj mencias multajn personojn, okazaĵojn kaj anekdotojn, ĉio skribita en facila lingvo. (Mirtelo 1 - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2017)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vivo de Lanti


Marto 2017
En la antaŭa Sumoo-legado mi legis la biografian parton verkita far Borsboom, nun mi legis la aŭtobiografian parton ekde paĝo 179, verkita originale en Esperanto far Lanti mem. Ĝi nomiĝas Fredo, kaj tre bone legeblas memstare, eĉ sen antaŭaj scioj pri la verkinto.
Lanti, mondvojaĝanto, forlasis Francion, kiam li 57 jaraĝis, kaj daŭre vojaĝis ekde 1936 por vivi inter Esperantistoj. Sen reveni en Francion li vizitis Japanion, Aŭstralion, Nov-Zelandon, Sud-Amerikon kaj Meksikion, kie li mortis en 1947.
En Argentino, Buenos-Ajreso (Bonaero), proksimume en decembro 1939 li komencis verki aŭtobiografian romanon. La apero de "Karlo" de Edmond Privat, eldonita en 1909, donis al li la instigon fari.
Malsana fingro (pro panaricio=paroniĥio) devigis lin halti en januaro 1940, tial la romaneto Fredo nur estas fragmento. Tamen ĝi donas bonan impreson de la junaĝo k adolesko de Lanti, kiajn vivkondiĉojn k kiujn pripensojn li havis.
Rimarkinda estas la lingvo-uzado de Lanti: ĉiam "k" por "kaj", kaj "ci" daŭre uzata anstataŭ la malpli intima, pli ĝenerala "vi". Foje mi trovis "iŝi" por indiki pluralon kiu nur ekzistas el virinoj (komparu kun "ili").
Miaopinie, Fredo estas inter fikcio kaj nefikcio, iu kunfandiĝo de ambaŭ stiloj. Lanti uzas aŭtobiografiajn elementojn en verkado kiu aspektas kiel kutima romano. Ĝi traktas la vivon de iu Fredo, kaj same Lanti uzas tute aliajn nomojn por la personoj ĉirkaŭ li, la regionoj kaj urb(et)oj en kiuj li vivis. Tial oni ne facile malkovras ke temas pri membiografio. Oni bezonas ŝlosilon, metita post la paĝoj en la libro, por rekoni lian veran ĉirkaŭaĵon. Mi ne malkovris kial Lanti faris ĝin tiele, eble tutsimple estis kutimo tiatempa modifi personajn impresojn por plidistancigi, ne vundigi? Por mi ne gravis, mi ĝojas ke Borsboom aldonis la originalan verkaĵon de Lanti, trovitan en la hereditaj paperoj, kaj ĝuis la pripensojn de iu Fredo....

Mirtelo 2

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.