La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La vila mano
Idoj de Cereso

  • Verkinto: Hindrik Jan Bulthuis
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €19.72
  • Priskribo: Amuza romano, riĉa je anekdotoj pri Nordnederlanda vilaĝo.
  • Eldonjaro: 1991
  • Recenzo:
    • De "Jobo" (Julio Baghy): La vila mano
    • De Courtinat
    • De Osmo Buller: Eĉ se bona, tio ne sufiĉas
    • De Georges Stroele: La vila mano
    • De Robo (Reginald Banham): La vila mano
    • La romanoj de Bulthuis iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la norda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas [...] Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l' kamparanoj. (G.S. - Esperanto, 1929, p. 49)
    • [...] en 1928 li retrovis sian kapablon. Denove, La vila mano estas tute alispeca verko: estas notinde, ke la kvar romanoj de Bulthuis funde malsimilas unu la alian. Oni ne povus diri, ke li estas rutinulo. Tiu ĉi romano priskribas vilaĝan vivon en la nederlanda provinco Groningen. La intrigo progresas laŭ la sama malrapida ritmo kiel tiu vivo mem. (William Auld - Vereco, distro, stilo. 1981.)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La vila mano


n-ro 2, 1931
tekstoj.nl/lm/lm31-2/recenzo.html#bulthuis

Por bone kompreni kaj objeklive kritiki tiun ĉi verkon oni bezonas koni iomete la medion, en kiu vivas ĝia aŭtoro. Al mezeŭropaj legantoj ĝi certe impresas naiva rakonto, en kiu vivas, agadas fantazikreitaj figuroj, kies sango nur malofte cirkulas plirapide kaj kies mondpercepto postrestas almenaŭ duoncentjaron. Kiam la unuan fojon mi legis la verkon — verdire — mi havis tiun opinion, sed persone konatiĝinte kun kelkaj — ŝajne bagatelaj — kutimoj de la lando, mi vidas, ke la aŭtoro, kvankam iom idealigante siajn heroojn, sukcese respeguligis en sia romano la — nederlandan vilaĝon kaj ĝiajn loĝantojn. Almenaŭ tiel sukcese, kiel tion povas fari verkisto, vivanta en komforta ĉarma hejmo kaj vidanta la vivon de siaj samlandanoj tra la fenestro. Ne realaĵon, sed nur palan silueton de la vivo li donas. Lian fantazion helpas la junaĝaj rememoroj. Sed, ni ĉiuj scias, ke tiaj rememoroj beliĝas dum paso de la jaroj kaj ili prezentas la pasintecon tra revteksita vualo de sentimentoj. La sanga tragedio fariĝas drameto, la simpatio grasiĝas je arda amo, la imagaĵo ŝajnas esti okazintaĵo kaj la aŭtoro estas sklave katenita al ili, ne povas liberigi sin de la falsita vero. Li vidas ĉion tra la fenestro de la bone establita hejmo kaj prezentas al ni ne la hodiaŭan vilaĝon, sed tiun, kiun li mem kreis el la junaĝaj rememoroj. Ĉu riproĉinde? Ne! Neniel, ĉar tiumaniere la suĵeto de la romano respegulas ankaŭ lin mem. La serena humoro kaj bonkoreco de la aŭtoro filtriĝas tra tia prezentmaniero de la pasinteco kaj la leganto vidas antaŭ si stari la verkiston en lia plena sincereco. Jen mi, la fabelanto, kiu celas distri vin kaj por momentoj forpeli vian atenton de la kruela ĉiutagaĵo, doni iom el mia serena mondpercepto, sugesti al vi, ke la vivo estas milde varia sonĝo. Tio ĉi karakterizas la originalajn verkojn de Bulthuis kaj la samon ni povas retrovi ankaŭ en lia romano LA VILA MANO, kies figuroj, tipe vilaĝanaj, bone rolas en la epizodoj de la teksita historio, ĉarme interesa. En la priskribo de kelkaj scenoj la verkisto sukesas tiel majstre priskribi kaj prezenti la diverskarakterajn homojn, ke tio impresas kiel realaĵo. La figuro de la gastejestro Klakilo kaj la stulta Dirk estas la plej naturalisme desegnitaj. La kromleĝa infano Paŭl kaj lia amatino Eva, poste Erasmus bone impresas. La figuro de Alings estas karakteriza. La mistika Fremda Dorotea estas akceptebla romanfiguro. Alino kaj Baŭman same. Ni povas aserti, ke la romano mem, en kiu havas la ĉefan rolon la vila mano (la konscienco), estas interesa kaj plej bona verko de Bulthuis. Tamen mi rimarkas, ke la surprizaj kaj trofabelecaj lastaj ĉapitroj ne plaĉas al mi. Ili forprenas la ĉarmon de kelkaj bone kreitaj figuroj. La simpla Paŭl fariĝas grafo. Kial? Ĉu kamparano ne povas havi tiajn noblajn ecojn? Cetere li fariĝas — je ĝojo de kelkaj legantoj — degenerinta grafido, kiu post dekdujara lernado apenaŭ konas la literojn. Kial fari el la mistera Fremda Dorotea demonon? Kuradas ja en la mondo sufiĉe da malfeliĉulinoj, kiuj ne konas la nomon de la patro de siaj infanoj. Vere, mi tre bedaŭras, ke ĉe la fino tiel forgalopis la fantazio de la aŭtoro je malutilo de la bone verkita romano. Estas necese kelkfoje bridi la Pegazon! Kiel en Idoj de Orfeo la plej vivanta, plej interesa figuro, tiel ankaŭ en tiu ĉi romano fariĝas preskaŭ viktimo de la troigita romantikismo la heroo. Sed... sed nia kolego, nia ŝatata Bulthuis estas fabelisto kun speciala ĉarmo kaj prezentmaniero kaj tial volonte ni pardonas al li tian forgalopadon. Mi estas konvinkita, ke lia talento kaj laboremo ankoraŭ donacos al nia literaturo tian verkon, kian ni jam delonge atendas: romanon por nia junularo. Tio estas certe ne facila tasko, sed mi pensas, ke li kapablus verki ĝin. La unua parto de Idoj de Orfeo elokvente pruvas tion. En La VILA MANO la vigla, facila kaj kolorriĉa stilo subtenas mian supozon.

La verko estas leginda, amuza kaj ĉarma. Ni gratulas al la eldonisto por la eleganta vesto, en kiu li aperigis la Idojn de Cereso je plezuro de la libroamantoj. La preseraroj ne ĝenas min, nur ĉagrenas (ankaŭ en mia propra verko! Ho, tiuj bonvolaj kompostistoj!), sed mi pensas, ke pri la ĉiama aukaŭ anstataŭ ankaŭ ne sole la kompostisto kulpas.

"Jobo" (Julio Baghy)

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
retpaĝo
La subtitolo de l' romano estas Idoj de Cereso. Per ĝi la aŭtoro akcentas la medion de l' agado same kiel en la antaŭaj "Idoj de Orfeo kaj Idoj de Merkuro". Kiel ni jam diris Bulthuis verkas sur larĝa fundo en realeco enplektante la allogan inciton per ia misteraĵo. Ankaŭ en lia nova rakonto tia paralelo klare vidiĝas inter malbelega mano kaj la homa konscienco. Bulthuis ĉerpas el la fonto de l' dualismo, eterne reganta, leĝo de l' universo. Pro tio li rigardas la homojn tiaj, kiaj ili estas (ne kiel ili sin prezentas al ni) li klopodas enpenetri en ilian plej profundan karakteron kaj solvi la problemojn. Priskribo de holandaj kutimoj kaj moroj sentigas varmon kaj ĝuon.

Entute la verko estas simpla, boncela naiva kaj infaneca en la bona senco de tiuj vortoj, ili eble ne plaĉos al ŝatanto de amromano aŭ de polica rakonto, sed ili tuj kaptas la atenton de honestulo, logas preferanton de nespicita legaĵo, plenumas la deziron de bonvolulo kiu ŝatas kiam virto estas rekompencata kaj atencoj punataj.

La flustila kaj lingve senriroĉa verko, kun malmulte da preseraroj, estas leginda. En aparta kajero vortareto estas kunmetita, kiu servas al kompreno de diversaj tipaj esprimoj.

Courtinat

Eĉ se bona, tio ne sufiĉas


1992
esperanto.net/literaturo/uea/bulthuisrec.html

Hindrik Jan Bulthuis (1865-1945) estas unu el la historie gravaj Esperantaj verkistoj. Apud amaseto da lernolibroj, tradukoj kaj originalaj teatraĵoj li aŭtoris kvar originalajn romanojn, kiujn siatempe oni multe laŭdis pro modela stilo, sufiĉe simpla kaj senornama, por ke ankaŭ malpli spertaj legantoj povu ĝin mastri. Bulthuis eĉ konscie verkis por tia publiko: tial fine de La vila mano li listigis ĉiujn vortojn de la verko kiuj ne estas en la Ŝlosilo de Ĉefeĉ.

Laŭdire la romanoj de Bulthuis estis popularaj, kaj estas facile kredi tion. Ne nur la komforteco de la lingvo sed ankaŭ la felietone fluanta rakontado, kiu ne streĉas la cerbon de la leganto, povis kontribui al tio. Strange tamen, ke neniu el liaj romanoj aperis en dua eldono pli frue ol nun, post paso de pli ol duona jarcento. Samtempaj romanoj de Julio Baghy atingis eĉ plurajn represojn. En tio ĉi ne temas nur pri eldonistaj decidoj. La tempo juĝis, ke Baghy estas pli bona verkisto kaj pli bona stilisto, ankaŭ se temas pri facileco.

Estas afero de persona ŝato, ĉu La vila mano estas la plej bona romano de Bulthuis. Mi emas aliĝi al William Auld, kiu enlasis en sian bazan legoliston de Esperanta literaturo nur Idoj de Orfeo (1923). Nu, se oni ŝatas unu, ankaŭ la alia plaĉas, ĉar en ambaŭ oni trovas tion kion Bulthuis vere sukcesis fari bone: bildigi la nederlandan kamparan vivon. Li estis enamiĝinta al la regiono de sia infanaĝo en la norda parto de Nederlando. Sendube ankaŭ La vila mano dankas sian scenejon kaj la vivecajn rolulojn ne tiom al la fantazio de la aŭtoro kiom al liaj rememoroj. Tion konfirmis ankaŭ lia filo Rico, mem fekunda verkisto, en intervjuo por Literatura Foiro (februaro 1983). Certe ankaŭ la kuntena elemento, la superstiĉo pri la vila mano, ne estas elpensaĵo de la aŭtoro sed de liaj iamaj samvilaĝanoj. La vila mano estas simbolo de la konscienco. Ĝian malagrablan tuŝon oni sentas, kiam oni cedas al ŝtelo aŭ alia friponaĵo, kaj oni eĉ imagas vidi tiun timigan manon. Eble pro la meritoj en priskribo de la kampara vivo de la lando La vila mano aperis ankaŭ en la nederlanda. Sed kiel atestas Rico Bulthuis, unu el la tradukintoj, ĝi malbone vendiĝis.

Julio Baghy iam skribis, ke li tre atendas de sia kolego la unuan porjunularan romanon en Esperanto. Bulthuis certe havis talenton por tia verko; li ja redaktis i.a. koncizan version de Robinsono Kruso. Tiun esperon li tamen ne plenumis, kaj la unua ampleksa romano por junularo ankoraŭ atendas aŭtoron. En la alia represita verko, Inferio el 1938, Bulthuis tamen provis novajn ĝenron kaj medion. Inferio estas lia lasta kaj plej malbona romano, stumbla provo de sciencfikcio, kiu celis redoni lian abomenon kontraŭ la hipokriteco kaj senmoraleco de kapitalismo.

Tri junuloj el insulo, kie ĉiuj loĝantoj estas blindaj, ricevas per simpla operacio vidkapablon kaj vizitas la mondon de vidantoj, Inferion. Tie ĉio estas superevoluinta, maŝinoj plifaciligas la vivon ktp., sed tie ankaŭ disfloras krimoj kaj pro merkataj spekulaĵoj oni bruligas duonon de la rikolto, dum amaso da popolanoj malsatas. En la lando de blinduloj ĉio estas simpla kaj neevoluinta, sed neniu malsatas kaj krimo estas nekonata vorto. Bedaŭrinde la rakonto estas tro ŝablona, nekomplika kaj deklara.

Do, ĉu valoris reeldoni la du librojn? Ne. Ja estas esceptoj, sed se dum pli ol duona jarcento iu verko ne estis represita, ĝi ankaŭ ne meritas represon. Bulthuis estas grava nomo de nia literaturo, sed sufiĉas ke li estu reprezentita en antologioj kaj krestomatioj. La vila mano apartenas al la pli bona duono de Esperantaj romanoj. Ĝi tamen estas tro eksmoda por la nuna legantaro, tiel ke ĝi neniel povas trovi sufiĉe da aĉetantoj. Tiuj kiuj vere volas studi la evoluon de nia romanarto, sufiĉe facile trovas ĝin inter brokantaĵoj. Inferio simple estas malbona. Se vere necesis represi ion de Bulthuis, kial ne lian teatraĵeton Malriĉa en spirito, kies malgranda amplekso ne postulus grandan investon? Kial perdi monon en represoj kiuj malbone vendiĝas, dum valoraj manuskriptoj ŝimas en tirkestoj? Eĉ se ankaŭ ili ne vendiĝus, per ilia aperigo oni almenaŭ pliriĉigus nian literaturon.

Osmo Buller

La vila mano


1929
esperanto.net/literaturo/uea/vilmanrec.html

Georges Stroele

La vila mano

Publikigita ĉe
La Suda Kruco 1929
esperanto.net/literaturo/esk/vilmanrec.html

Robo (Reginald Banham)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.