La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fondita sur roko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fondita sur roko


Majo 2019

  Ĉiam min incitis la figuron de Baruĥ Spinoza. Tiu stranga nederlanda judo el la 17-a   jarcento, al kiu oni atribuas, kune kun Kartezio kaj Leibniz, la komencon de la   Moderna Filozofio, ŝajne okupas apartan sidlokon en la panteono de la grandaj   pensuloj. Mia scivolemo kreskis, kiam mi legis la deklaron de Albert Einstein, ke li   kredas la "Dion de Spinoza".
  Mi klopodis komenci la legadon de lia "Etiko", sed mi tuj haltis, konvinkita, ke mi   bezonas pli da spiro. La projekton mi prokrastis, ĝis mi trovis etan libron en la   biblioteko de Asocio Esperantista de San-Paŭlo, kiu redonis al mi la esperon iom mildigi   mian hontigan nescion: "Fondita sur Roko - La filozofio de Spinoza post tri   jarcentoj". Ĝ i estis originale verkita en Esperanto de Albert Goodheir (1912-1995), ĉi   tiu estis ankaŭ nederlandano, poeto, teologiisto, filozofo, tradukisto kaj membro de la   Akademio de Esperanto.
La libreto estas juvelo el sintezo kaj klareco. En malpli ol kvardek paĝoj, ĝi sukcesis transdoni fundamentajn ideojn de la koncerna filozofo. Impresas la precizeco de la lingvo, la ĝusteco de konceptoj, foje kun defia subtileco. Per kristala stilo, ĝi montras bazajn konceptojn de Spinoza per arta zorgemo. En la enkonduko, ĝi klarigas, ke la filozofo estis malamata kaj morale ŝtonumita de judoj, kristanoj, ateistoj, dekstruloj kaj maldekstruloj, pozitivistoj kaj ekzistencialistoj. Preskaŭ unuanimeco inversita! Lin ekskomunikis judoj, oni lin malamis, ĉar li estis judo. Li tamen konservis simplan, modestan vivon, en kiu rankoro ne havis lokon. Goodheir elektis Esperanton por la verko de la libreto, kaj li pravigis: "... ĉar la homaro, kiel la universo, estas unu, nedividebla; ĝia simbolo kaj interligilo estas universala lingvo, ne lingvo de konkeranta aŭ monhava nacio".
Jen kelkaj punktoj elprenitaj el la libro:
- Kiu estas la senco de la vivo? Religio el kiu oni forprenis ideologiajn dividojn (ne rekta interveno de Dio) kaj bone organizita socio povas doni savon al plej multaj homoj.
- Kio estas Dio? Li estas ĉio, nome esto senlima, kiu inkluzivas ĉion kaj ĉion kaŭzas. Ne temas pri tio, ke Dio estas la Naturo, sed la "ĉiomo". La perfekta ekzisto kaj fonto de ĉio, kio ekzistas. Li ne apartenas al ia ajn kategorio. Nenio mankas en Li, Li nenion deziras, ne akceptas laŭdojn.
- En la universo ekzistas penso kaj etendo, kiel ecoj de la "substanco", kiu estas Dio. Ĉar ĉio estas en Dio, sekve ne devus esti netoleremo en la mondo. Ĉiuj partoj interagadas harmonie, sen duecoj kaj kontraŭstaroj.
- La bazo de ĉiaj spertoj estas la memsperto. Ekzistas du tavoloj de scio: imagado, kiu estas necesa, sed neadekvata; kaj racio, kiu ĝin korektas. Nur per racio oni povas eskapi de iluzio.
- Ĉiuj estuloj ekzistas kaj havas "impeton" plu ekzisti: ĝi estas la krea povo de Dio. Kiam la impeto obeas raciajn principojn, oni nomas ĝin "aktiva"; kiam ĝi obeas neracion de la ekstera mondo, oni nomas ĝin "pasiva". Libera homo estas tiu, kiu ne estas sklavo de pasioj.
- "Bona" estas tio, kio estas utila al la homo, kaj tio ne koncernas Dion. La universo ne ekzistas por utili al la homo. "Bona" kaj "malbona" koncernas nur la homajn aferojn.
- La kvaliton de ĉiu homo determinas la objekto de lia amo. Amo al efemero kaŭzas timon, envion, seniluziiĝon. Malamo estas pli detrua ol neracia amo.
- Libera homo estas virta homo, ne pro tio, ke li timas la punon de Dio aŭ malaprobo de la homoj. Li strebas ĉiam al ĝojo kaj al la bono de ĉiuj.
- La socia organizo (politiko) devas konduki al racia vivo, surbaze de respekto al ĉiaj opinioj. Por tio, la ŝtato devas reguligi la kondutojn, sed ne la ideojn. La eklezio ne rajtas konsistigi ŝtaton en la ŝtato. La celo de la ŝtato estas libereco.
La teksto de la juda ekskomuniko estis teruraj. "Li estu malbenia tage kaj nokte, kuŝanta aŭ staranta, envenanta aŭ eliranta... neniu kontaktu lin, ĉu parole, ĉu skribe, nek iel favoru lin, nek restu kun li sub la sama tegmento, nek alproksimiĝu al li je kvar jardoj, nek legu ion ajn, kion li skribis."
Li estis tiam 24-jara. Li ne estis bruligita sur ŝtiparo nur tial, ke li vivis en lando eksterordinare civilizita. Ĝis la 19-a jarcento, liaj ideoj restis ignorataj.

Posovo (Brazilo)