Pri la Internacia Krestomatio, kiun mi legis, mi komentas:
Temas pri klasika kolekto de interesaj noveloj de mondkonataj aŭtoroj (Kipling, Gorkij, k.a.), en bela Esperanta vesto kudrita de Kabe.
Ĉiu Esperantisto, ĉu komencanto, ĉu veterano, devus de tempo al tempo viziti la tekstojn de Kabe. Per tio ili ensorbus la spiriton de la lingvo.
Ĉi tiuj paĝoj, ekzemple, montras, kiel Esperanto povas esti samtempe simpla kaj esprimpova. Krome, oni povas ankaŭ observi la evoluon naturan ĉe nia lingvo,
kiam oni trovas esprimojn, kiuj ne enradiki?is. Nur unu ekzemplo: kiam riĉa virinino por paradi "sonorigis dek ĉirkaŭmanojn", ni nuntempe supozas, ke temas pri "braceletoj".
Krom la stilo, la enhavo de la tekstoj mem estas tre trafa. La rakonto de Kipling kaj la fragmento de
Quo vadis estas laŭ mia gusto la plej emociigaj.
Ankaŭ la elekto de la rakontoj do montras la personecon de la tradukinto. Oni legas kun tia plezuro, ke mi fine tralegis la tutan 105-paĝan libreton - kaj ne nur la promesitajn
3 paĝojn en ĉiu tago dum la Sumoo. Kaj mi bedaŭris, kiam restis jam neniu paĝo nelegita. Certe mi serĉos aliajn verkojn de la eminenta Kabe.
Jen konfirmiĝas la stimula valoro de la Esperanta Sumoo! Mi dankas el la koro!