La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Krabŝipo

  • Verkinto: Takiĵi
  • Recenzo:
    • De Jadluong58 (Vjetnamio): Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi
    • De Samo (Japanio): Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiĵi
    • De Kesigojama (Japanio): Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi
    • De Alexandrine (DRKongo): Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi
    • De Fiŝino (Germanio): Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiji
    • Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi: Mi neniam legis la originalan verkon en la japana, do ne eblas komenti pri la traduklaboro, tamen la tradukinto montras tiom da fervoro elekti tiel malfacilan verkon.
      Ĉiutage estis agonio por mi legi la libron, ĉar pro la detalaj kaj precizaj vivecaj priskriboj pri la kondiĉoj de la mizere subpremitaj laboristoj, mi trenas malbonan humoron tutan tagon. Tio signifas la libro havas tiel fortan efikon sur la legantoj. (Majo (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2019)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi


Majo 2019
Dum la 9a Azia-Oceania Kongreso, (Aprilo 2019 en Danango, Vjetnamio) gesinjoroj HORI Yasuo, HORI Tamae donis al mi kelkajn librojn. Unu el ili estas la libro Krabŝipo, verkita de Kobajasi Takiĵi, tradukita de Ŝimazu Jasuko kaj HORI Yasuo. Por la 58-a Esperanta Sumoo, mi elektis ĝin por legi.
Takiĵi naskiĝis el malriĉa terkulturista familio. Pro tio li komprenis kaj simpatiis kun malriĉaj laboristoj. Krabŝipo ne estas rakonto por legi spektaklon, sed komprenigi leganton ĝis fino de malfacilaĵoj de fiŝkaptistoj kaj ŝipanoj. Krabŝipoj estis kadukaj ŝipoj kaj en ili ĉiam mankas legomoj kun malbona loĝkondiĉaro, peza laboradkondiĉaro fariĝis laboristoj malsanaj, precipe beriberaj. Post kaptado de kraboj, oni ne povis simple sekigi aŭ sali ilin, sed devis ladskatoligi ilin, pro tio, krabŝipo ankaŭ estas krabaĵfabrika ŝipo.
La novelo Krabŝipo komenciĝas per la fama frazo: "Hej! Ni iros al la infero" estas sufiĉe por legantoj kompreni ĉiujn pezajn malfacilaĵojn de laboristoj kaj ŝipanoj. En tuta la libro, ni, legantoj ĉiam zorgas, kiam la ŝipo alfrontas malfacilaĵojn en la maro: sovaĝaj ondegoj, fortaj ventoj, malmola vetero, malvarma neĝo...
Vjetnamoj uzas la dirmanieron: "Ŝanĝu la bovlon da ŝvito por ricevi bovlon da rizo" por priskribi la malriĉan, mizeran laboradon. Sed en tiu ĉi libro Krabŝipo, japanaj fiŝkaptistoj kaj ŝipanoj ne nur ŝanĝi la bovlon da ŝvito sed kelkfoje ankaŭ devis ŝanĝi eĉ sian vivon por gajni monon.

Jadluong58 (Vjetnamio)

Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiĵi


Marto 2019
Specialaj vortoj pri maraj aferoj ofte estas uzataj, tio estas iom ĝenaj por mi, sed entute facile legebla absorbite. Karboŝipo estas ne simpla ŝipo, sed ekzaktedirite ĝi estis la fabriko sur maro por produkti krab-ladskatolojn. Fiŝistoj kaj faktotoj k.a. estas la simplaj laboristoj. Tiutempe Japanio estis la Tennoa imperia ŝtato kaj popolanoj estis la simplaj regatoj tute ne havantaj homajn rajtojn. Popolanoj estis traktataj ne "la homo", sed simpla "aĵo" simile al la soldatoj, kiuj tipe estis traktataj kiel aĵoj i.a. kiel kamikazoj. Fiŝistoj k.a. suferadis pro lro kruela pezlaboro kaj malsaniĝo i.a. beribero pro nutroperturbo.
La vorto "Kanikoosen" (Krabŝipo) furoris post la Lehman-ŝoko, en la jaro 2008. Tiam multegaj laboristoj t.n. provizoraj, perdis la laborejon, kaj verkistino Amamiya nomis tion "kvazaŭ Kanikoosen". Tio estis la kaŭzo por la furoro de la vorto. Mi eĉ nun memoras la scenon de la vendotaj amasiĝantaj libroj "Kanikoosen" en librovendejo.
Nuntempe sub la nova japana konstitucio popolanoj mem havas la suverenecon kun la fundamentaj homaj rajtoj. Tamen nuna Abe-registaro intencas amendi la nunan kostitucion en kvazaŭ antaŭmilita imperieca konstitucion. Ni povas lerni la mizeran staton de laboristoj de la Krabŝipo kaj devas firme defendi la suverenecon de popolanoj.

Samo (Japanio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi


Septembro 2019
Antaŭ kelkaj jaroj mi provis legi ĝin en la japana, sed tuj rezignis, due en bildrakonta. Tamen mi ne povis daŭre legi ĝin pro malfacileco. Ĉi-foje HORI kaj mia samideano Simazu eldonis ĝin en Esperanto, kaj mi elektis ĝin kun kuraĝo de tralego per sumoo. Legante la verkon, mi sufiĉe sciis tiaman kruelan situacion. Senkompata malhoma stato ekzistis! La laboristoj estis traktitaj kiel besto kaj maŝino. Ho, ve!! Kaŭze de la legado mi eksciis la historion, kiun mi prave ne rimarkis. Pro tio mi interesiĝante legos ĝin ĝis la fino en sekvanta sumoo.

Kesigojama (Japanio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi


Septembro 2019
Mi finis la legadon de mia libro krabŝipo. Vere tiu libro estas interesa. Mi malkovris multojn en ĝi. Kiel la historion de Kobajaŝi Takiĵi, ĝi vere kortuŝas min. Li ne multe agadis pri sia laboro, nur malpli ol kvin jarojn Kiel verkisto.
Ĉu ĝis nun en Japanio oni eksportas krabaĵojn al eksterlando?
Mi volonte deziras partopreni la venontan sumoo sed bedaurinde ne plu havas aliajn librojn. Estis s-ro Francis el Francio kaj s-ino Tits el Belgio sendis al mi librojn ekde junio sed ĝis nun mi nenion ricevis. Mi ne scias Kio okazis!!!!

Alexandrine (DRKongo)

Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiji


Novembro 2020
Tia libro tre impresigis min.
Estas verko de naturalismo kaj ekspresionismo.
Temas pri la ekspluatado de la japanaj laboristoj en la dudekaj jaroj de antaŭa jarcento, speciale sur la krabŝipo en la maro ĉe Kamĉatko. Tia ekspluatado estas nekredible terura, la laboristoj estas traktitaj kiel sklavoj. Sur tiaj krabŝipoj ili estis tute senrajtaj, kaj tre multaj perdis la vivon.
Ĉe la legado miaj sentoj ĉiam estis: kiam ili defendos sin! Kaj fine, finfine okazis - ili strikas, ne ĉiuj, sed multaj. Sed nur per militaj fortoj ili estas venkitaj. Sed ni ne perdis la esperon.

La aŭtoro estis murdita en siaj junaj jaroj - kaŭze li estis aktiva komunisto kaj ankaŭ kaŭze de tio ĉi libro. Sed kaŭze de tiuj heroaj homoj la vivcirkonstancoj en multaj landoj estis iom post iom pliboniĝitaj.
La libro estas bone ilustrata, kaj ankaŭ kaŭze de tio mi spertis multe pri la Japana vivo - sed tio estas tre bona, ĉar mi sciis antaŭ la legado nur tre tre malmulte pri tio.

Fiŝino (Germanio)