La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Orm la ruĝa

  • Verkinto: Bengtsson
  • Haveblo:
  • Notoj:
  • Recenzo:
    • De István Ertl: Recenzo
    • De Koraj salutoj - Bento: Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson

    • De Burdo (Pollando): Orm la Ruĝa de Frans G. Bengtsson
    • De Sten Johansson: Orm la Ruĝa
    • Orm la Ruĝa de Frans G. Bengtsson: Mi ĝuis la legadon kaj estis granda aventuro iri kun Orm en la vikinga ekspedicio tra multaj regionoj el Eŭropo, kiu okazis pli ol mil jaroj antaŭ nia epoko. Per ĝi mi povis pli bone kompreni pri la rilatoj inter popoloj kun malsimilaj lingvoj, kulturoj kaj religioj en la Mezepoko. Certe ĝi estas unu el la plej interesaj libroj, kiujn mi legis. Ĝi estis bonhumora, plena el eventuroj, kaj ĝia esperanto ankaŭ estas bonega. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj! (Kuraĝo (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2019)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo


1992
esperanto.net/literaturo/tradukita/ormrugrec.jpg

István Ertl

Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson


Novembro 2014
esperanto-sumoo.pl/recenzojnov2014.html
Mi legis la libron Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson. Mi ne finis ĝin, nur legis 30-40 paĝojn sed mi legis ĝin en la sveda antaŭ longega tempo. La libro estas klasikaĵo kaj tio mi facile komprenas. Temas pri kruelaĵoj, la sango fojfoje fluas, sed malgraŭtio la bonhumoro de la vikingoj kaj la facila raporto kreas fluan kaj ĝojan etoson. La intrigo enhavas multajn turnojn kaj ĝi preskaŭ estas kredebla. Tio estas, mi sentas min kvazaŭ mi remas kun la vikingoj en la boato, mi ploras pro kolerego kaj mi moliĝas pro la sentoj en la libro. La lingvo estas iomete arkaika, kaj foje estas malfacila, sed mi volonte finlegos la libron.

Koraj salutoj - Bento

Orm la Ruĝa de Frans G. Bengtsson


Novembro 2019
esperanto-sumoo.pl/recenzojnov2019.html#r2019-11.33
Mi legis la duan volumon, kiu rakontas pri la reveno de Orm el la sudeŭropo en sian patrolandon. Kiel kutime li havis iom da aventuroj survoje, li enamiĝis al la filino de la dana reĝo. Sed post la morto de la reĝo lia filo ne estis favora por Orm, eĉ kontraŭe. Tamen mi ne priskribos ĉiujn aventurojn de Orm, sed tion, kion mi eksciis el la libro.
Mi multe eksciis pri la vivo en skandinavaj landoj, pri la provo kristianigi tiujn etajn reĝlandetojn. La principoj de ĝiaj loĝantoj diferencis de tiuj de kristianismo. La principoj de nordlandanoj estis simplaj - rabi, murdi kaj ne permesi esti rabata kaj murdata. Kaj instruoj de Kristo ne ŝajnis al ili konvenaj. Forta estis kredo je lokaj dioj/dietoj kaj kredo je povo de ŝamanoj. Ne malofte por permesi sin bapti (kristianigi) homoj postulis pagon de la kristanaj pastroj aŭ iun alian ateston, ke vere la kristana dio estas pli bona ol la iliaj.
Alia afero: traktado de virinoj kiel varon. Tamen okazadis, ke virino kiel edzino havis multe por diri tiel, ke la edzoj foje-foje preferis partopreni longdaŭran ekspedicion ol kunvivi kun tia edzino. Sed tio miaopinie estas malofta. Se la edzino enuigis la edzon, li povis simple forpeli ŝin kiel hundon. Kaj preni alian, pli junan pli belan, pli riĉan.
La negranda valoro de la homa vivo. Ekspedicioj por rabado okazis ne nur por rabi/riĉiĝi, sed ankaŭ por "amuziĝi". Ekzemple dum jarkunvenoj okazantaj ĉiun trian jaron, en kiuj partoprenis kelkaj gentoj plej atendata amuzo estis duelo inter du viroj. Ne malofte oni malice celis kvereligi du homojn el la kontraŭaj gentoj ĝis tia grado, ke nur duelo kaj morto de unu el ili povas pravigi la alian. Se okazis neniu mortduelo la kunvenantoj ne estis kontentaj.
Jen la kruela tempo je fino de la unua jarmilo kaj komenco de la dua. Ĉu nuntempo ne estas ankaŭ kruela? Ni havas aliajn rimedojn sed krueleco estas la sama.
Mi opinias la libron tre inda por tralegi.

Burdo (Pollando)

Orm la Ruĝa


esperanto.net/literaturo/tradukita/orm_la_ruga.html
Frans G. Bengtsson (1894-1954) estis elstara eseisto pri historiaj kaj literaturaj temoj. Li ankaŭ verkis beletre, kaj prozon kaj poezion. Lia plej grava sukceso estis la historia romano Orm la Ruĝa (Röde Orm, 1941 kaj 1945) pri aventuroj en la vikinga epoko. Ties plej konata unua parto aperis en esperanta traduko de Bertil Nilsson.

Ĉefa intrigo: La protagonisto Orm kiel junulo estas kaptita de vikingoj kaj senvole partoprenas en rabekspedicio al okcidenta Eŭropo. Sekvas amaso da aventuroj. Interalie li iĝas sklavo kaj remisto ĉe la Andaluzia reganto Almansur, de kie li fuĝas post jaroj kaj revenas al Danio, kie okazas famega epizodo dum Jula festenado ĉe la dana reĝo Harald. Sekvas ekspedicio al Anglio, kie li kristaniĝas, edziĝas al filino de Harald kaj revenas al sia hejma provinco Skanio. La dua, netradukita, volumo enhavas interalie ekspecidicon al la nuntempa Ukrainio.

Orm la Ruĝa estis granda sukceso inter la legantoj kaj fariĝis sveda klasikaĵo. Ĝi estas tradukita en minimume 24 lingvojn. Ĉe historiistoj kaj literaturistoj oni rigardis ĝin iomete de supre, senkaŭze laŭ mia opinio. Ĝi leviĝas alte super la nivelo de ordinaraj historiaj aventuroj. Ne hazarde ĝi estas unu el malmultaj svedaj romanoj, kiuj kreis "vortojn kun flugiloj". Antaŭ ĉio ĝi estas tre amuza. Kompreneble ĝi desegnas romantikan bildon de kruela tempo. La aŭtoro miksas historiajn personojn kun herooj el islandaj sagaoj kaj kun siaj propraj herooj. La vikinga epoko ja foje estis uzata por naciismaj celoj, sed Bengtsson sukcesis en nigra tempo verki romanon tolereman kaj neŝovinisman. La lingvo de la romano estas antikveska, kion la aŭtoro atingis per simplaj rimedoj. Grandparte li estas influita de la lingvo de antikvaj islandaj sagaoj.

Oni povus atendi malfacilaĵojn interpreti tian iom arkaikan lingvaĵon en lingvo kun nur centjara historio. Bertil Nilsson laŭ mia juĝo sukcesis tre bone.

Povas esti, ke Orm la Ruĝa plej multe amuzas skandinavojn, kiuj rekonas la homojn, lokojn kaj etoson. Sed mi kredas, ke ĝi povas interesi kaj amuzi ankaŭ homojn el aliaj landoj, ĉar la vikingoj ja ekspediciis vaste, kaj ilia famo estas eĉ pli vasta.

Oni iam demandis la aŭtoron, kion li celis per la romano. "Nu, nenion tre mirindan", li respondis. "Mi simple volis verki libron legeblan, kiun homoj ne volos tuj forĵeti, tute sen literaturaj pretendoj. Ion similan al Odiseado aŭ La tri muskedistoj."

Ne hazarde tiu komento pensigas pri la drastaj kaj humuraj dialogoj en Orm la Ruĝa.

Sten Johansson