La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pasteĉo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Jorge Camacho

Pasteĉo

Madeleine de Zilah

Pasteĉo

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko

Ĵak Le Puil

Pasteĉo el pastiĉoj

Valentin Melnikov

Pasteĉo de Sten Johansson


majo 2023

Fejfi

Pri la libro Pasteĉo

Paulo Sérgio Viana

Valentin Melnikov

Pasteĉo de Sten Johansson


Majo 2023
Ordigante la bibliotekon de E@I en Nová Dubnica falis en miajn manojn malgranda (A5), maldika (nur 168-paĝa) libreto Pasteĉo, verkita de Sten Johansson. Sur la kovrilo estis multaj portretoj de verkistoj, el inter kiuj mi kelkajn rekonis. Tio kaptis mian intereson kaj mi elektis tiun libreton por la junia E-Sumoo.
Mi konstatis, ke la aŭtoro de tiuj trafaj portretoj estis Niko Voloŝin. Laŭ la difino de Johansson, Pasteĉoestas hakita literaturo, arto aŭ muziko, bakita en tegaĵo el (ofte foliigita) papero aŭ en kartono: poema, prozhaketaĵa, tragedia pasteĉo; sveda pasteĉo (kun prozo, seriozo, satiro, blago, ŝerco, k. a.).
Temis, kiel la subtitolo diras, pri dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj. Dudek du ĉapitroj, verkitaj surbaze de verkoj de 22 diversaj aŭtoroj, prezentas simplajn rakontojn, kiuj kune tamen formas malgrandan romanon. Nomojn de la aŭtoroj, laŭ kies stilo Johansson verkis la unuopajn ĉapitrojn, li humure ŝanĝis je, ekz. Bonŝajne Bronŝtejna, Legeble Gbegla, Pinĉe Piĉa, Stilece Stimeca, Vage Vaha, Vole Valana. Fine de la libreto Johansson listigas tiujn verkojn, surbaze de kiuj li kreis siajn pastiĉojn. Komence estas antaŭparolo, fine epilogo kaj recenzo. Glosoj listigas neologismojn el PIV 2002, nePIVajn vortojn de Cherpillod kaj neologismojn el Glosaro de Vatré, uzitajn en la unuopaj ĉapitroj. Sur la malantaŭa kovrilpaĝo troviĝas eĉ "legologo" de "la prasidanto de ĉiuj esperantistoj".
La tekstetoj envere prezentas diversajn verkmanierojn. Johansson montras lingvaĵon, stilon, erarojn, nacilingvan influon kaj ŝatatajn temojn de la verkistoj. Ekzemple en la Pironeca ĉapitro rolas detektivo Jano Karal, la Bronŝtejneca ĉapitro rememorigas pri sovetiaj tendaraj tagoj, la Piĉeca ĉapitro plenas de neologismoj, la Gbegleca ĉapitro montras la pensojn de vilaĝano malkovranta vivon en granda urbo.
Pasteĉon certe ne legu komencantoj, ili ne komprenus ĝin. Bezonatas literaturaj konoj, kaj mi konstatis, ke ankaŭ al mi ankoraŭ multego mankas. Tial Pasteĉo estas bonega instigilo al plua legado de verkoj de bonaj aŭtoroj.

Fejfi (Slovakio)