La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas)


Novembro 2016
La italo Pirandello (1867-1936) estas mondkonata, Nobel-premiita aŭtoro de teatraĵoj, romanoj kaj poemoj. Lia karakteriza trajto estas originaleco kaj humuro. Inter liaj plej konataj verkoj estas la romanoj "La Estinta Mattia Pascal" kaj "Unu, Neniu kaj Centmil", kaj la teatraĵoj "Ses Roluloj Serĉantaj Verkiston" kaj Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas). Ĉi tiuj teatraĵoj kaj aliaj verkoj estas en la kolekto eldonita de Itala Esperantista Federacio en la jaro 2012: "Luigi Pirandello kaj aliaj Siciliaj Aŭtoroj". Belega libro!
Tiel ja (Se al Vi Ŝajnas) estas tre interesa, kurioza teatraĵo. Ĝi estas lerta provo meti sur scenejon antikvan filozofian demandon: Kio estas la vero?
Por montri per dramo la neeblecon trovi absolutan veron, flanke de la homoj, la aŭtoro kreis situacion iom absurdan, en itala urbeto. La lokanoj (kun sia kvanto da naiva pretendo pri certecoj) klopodas kompreni strangan situacion de familio, kiu enmigris en la urbon. Ili estas du virinoj kaj unu viro, kiuj interrilatas laŭ nekutima maniero. Oni ne scias, kio okazas inter ili, kiuj supozeble estas edzo, edzino kaj bopatrino. La lokanoj esploras, sed ne sukcesas klarigi al si, kiaj estas la veraj interrilatoj inter tiuj tri misteraj homoj. La tuta mistero estas deflanke akompanata de unu el la lokanoj, kiu dekomence klopodas (sensukcese) konvinki siajn samurbanojn, ke la vivo de la triopo apartenas kaj koncernas sole nur al ili mem, kaj ke plej prudente estus lasi ilin en paco. Fini?as la kurioza situacio per iom surrealisma sceno, kiu celas montri, ke atingi la veron ne estas inter la homaj kapabloj.
La tradukon de tiu teatraĵo al Esperanto subskribis akademiano Carlo Minnaja, kaj tio per si mem estas garantio de alta kvalito. Li perfekte redonis per flua, natura Esperanto la viglajn, vivecajn dialogojn. La tuto sonas vere kvazaŭ originale verkita en nia lingvo. Bona ekzerco por klubanoj estus grupa, voĉlegado de la verko, se oni disdonus al ĉiu partoprenanto po unu aŭ du roloj en ĉiu sceno.
Ĉarma revo estus iam spekti tiun interesan dramon sur vera podio, ludatan de kompetenta trupo...

Posovo