La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

ABC-gramatiko de Esperanto

  • Verkintoj: Christiane De Vleminck, Emile Van Damme
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, FEL
  • Haveblo: En stoko, Brokanta
  • Prezo: €29.75, 2 Brokanta €1.00
  • Eldonjaro: 1994
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Moderna Esperanto-gramatiko en kiu lernantoj (kaj lernintoj!) povas facile trovi respondon pri ajna gramatika problemo. La temoj estas ordigitaj alfabete. „... la dukolumna prezento (dekstre klarigoj, maldekstre multaj trafaj ekzemploj), la evitado de tro teknikaj gramatikaj terminoj... ĉio faras el tiu ĉi libro valoregan helpilon.” (Kataluna esperantisto). La libro estas tre taŭga komplemento al la verko Gramatika ABC-mempraktikilo.
  • Paĝoj: 240
  • Larĝo: 210 mm
  • Alto: 297 mm
  • Pezo: 600 g
  • ISBN: 90-71205-52-5
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por ofta kunfoliumado

En la marta numero de MONATO aperis recenzo de Gramatika ABC-mempraktikilo, kompilita de Christiane De Vleminck kaj Emile Van Damme, eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL). La mempraktikilo estis konsilata por ofta trafoliumado, opiniata bona, utila kolekto por ekzerci nian nefacilan lingvon. Nun aperis la dua ero de la serio, samforma kaj samaspekta ABC-Gramatiko de Esperanto, verkita de la menciitaj aŭtoroj. Ne nur la eksteraĵoj, sed plie ankaŭ la enhavo kaj strukturo aludas al parenceco.

Kiu provis jam foje ne nur rigardi iun konkretan gramatikaĵon, sed vere profunde trastudi nian PAG (Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien), certe bone komprenas la diferencon kaj kun granda ĝojo bonvenigas la novan, similtaskan gramatiklibron. Anstataŭ timige densa kaj „peza” libro, malfacile digesteblaj gramatikaj paragrafoj, la nuna ABC-Gramatiko estas simpla, travidebla, tamen sufiĉe kompleta manlibro. Anstataŭ longaj difinoj kaj klarigoj la problemojn prezentas frapaj ekzemploj, bone eligitaj ankaŭ grafike; kontraŭkolumne difinoj, konvinkaj pruvoj klarigas ilin, referencoj indikas al aliaj, koncernaj ĉapitroj. La materialo estas aranĝita laŭalfabete. Orientiĝi eblas laŭ temoj en la enhavtabelo kaj ankaŭ laŭ problemoj kaj terminoj helpe de la librofina indekso.

La pli ampleksajn temojn la ĉapitroj pritraktas en subgrupoj. Plano-j orientige helpas komence de la prezentado; resumo-j donas superrigardon post la detalaj, multflankaj demonstradoj; rimarko-j atentigas, pensigas, klopodas konvinki pri la normaleco de ŝajnaj neregulaĵoj; kaj la tuton teksas la homeca alirmaniero, anstataŭ akademia „lingvistikumado”. Renkontante iun problemon, trovante plurajn, kontraŭdirajn solvojn en nia „netuŝebla” gramatiko oni ofte serĉas pruvojn en PAG, neglektante iun tute naturan fenomenon: la evoluon de la lingvo, la influon de la parolantoj.

Krom la menciitaj pozitivaj trajtoj estas granda virto de la ABC-Gramatiko, ke ĝi ne nur kuraĝas mencii kaj analizi la tiklajn demandojn, sed entreprenas la respondecon direkti la leganton, sen altrudi iun kaj kondamni la alian solvon. Prezentante la diversajn manierojn ĝi proponas oran mezan vojon inter la ekstreme kontraŭstaraj tendencoj kaj skoloj (radikkarakteroj, vortfarado, po-demando...).

Per tiu ĉi nova verko nia armilaro riĉiĝis je faklibro, kies enhavo bone kunfandas la preskriban kaj la priskriban karakterojn de la gramatiko. La teorian materialon, pli ol 200-paĝan enhavon bone kompletigas kaj pere de samstrukturaj ekzercoserioj enprofundigas la pli frue eldonita ABC-mempraktikilo. La libro-duopo certe fariĝos populara apogilo ne nur inter la lingvo-instruantoj kaj mem- aŭ kun-lernantoj, sed ankaŭ en la manoj de ĉiu konscia Esperanto-parolanto.

Katalin Smideliusz

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.