|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
La kanto de Gilgameŝ
- Tradukinto: Stéphane Brault
- Originala lingvo: diversaj
- Ilustrinto: Ferriol Macip
- Speco: bitlibro, poezio, FEL
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €5.00
- Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €5.90, Kindle8 €5.00, PDF €5.00
- Priskribo: Kiam arkeologoj elterigis la dek du argilajn tabulojn sur kiuj troviĝas "La kanto de Gilgameŝ" en Mezopotamio, ili malkovris ne nur la unuan epopeon de la tutmonda literaturo kaj fascinan eksterbiblian rakonton pri la diluvo, ili ankaŭ revivigis supernaturan sed homan heroon, praavon de Heraklo kaj Odiseo, kies angoro antaŭ la neeviteblo de la morto aŭguras tiun de Gotamo, fondinto de Budhismo.
- Recenzo:
- De Carlo Minnaja: Epopeo dediĉita al heroo de la antikva Mezopotamio
- Pritakso: 6/6 Aldoni mian pritakson
★★★★★★ Kvankam mi jam aŭdis la nomon Gilgameŝ, mi sciis nenion pri tiu epopeo. Mi tre ĝojas ke mi povis legi ĝin en Esperanto, ĉar tiu ĉi versio estas verkita en vere tre bela lingvo. Koran dankon al la aŭtoro por lia laboro! (Frank Meijer)
|
|