La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Historio de la Esperanta literaturo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Historio, kiu fariĝas parto de la historio


2016/05, p. 25
Oni atribuas al Konfuceo la jenan saĝan frazon: “Se vi volas scii la estontecon, studu la pasintecon”. Pri tio mi pensis dum la tuta legado de “Historio de la Esperanta Literaturo”, larĝspira verkego de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (eldono LF-Koop, eldono 2015, sub aŭspicio de Akademio Internacio de la Sciencoj San Marino, PEN International/Esperanto-Centro kaj Akademio Literatura de Esperanto). La pli ol 700-paĝa, grandformata, tole bindita, fortika volumo destiniĝas al honora loko sur la bretaro de ĉiu Esperantisto, kiu prenas la lingvon kiel vere seriozan kulturfenomenon. Kaj se skeptikulo ĝin tralegos sen blinda antaŭjuĝo, tiam li certe ricevos skuon je siaj duboj pri la signifo de Esperanto, en ĝia dua jarcento. Vere konvinka verko.

Tra la libro menciiĝas miloj da aŭtoroj, kiuj pli aŭ malpli grave kontribuis al la Esperanta literaturo, inter la jaroj 1887 kaj 2012 (kun aludoj ĝis 2015) – kaj tio sufiĉus por montri, ke Esperanto ne estas simple ludo de viziuloj. Prozo, poezio, teatro, eseo, revuoj, la diversaj skoloj kaj eĉ la interreta vojo – vasta estas la analizado. Oni plej ofte emfazas la originalan literaturon, krom se tradukoj estas vere elstaraj. Sed ne temas simple pli longa listego. Ĉiu aŭtoro ricevas komenton, kaj la komentoj estas nepre sagacaj kaj kleraj. Neniu ricevas nemerititan laŭdon, neniu ricevas maljustan kritikon. Por la leganto, la avantaĝo estas, ke se iu verko estas substrekita kiel grava, tiam li povas fidi, ke tia ĝi nepre ja estas. Oni evidente ne verkis por plaĉi al aŭtoroj, sed por rigore analizi la verkojn. Kurioze, ke tra la libro ofte oni legas la epiteton “morna”.

Sed ne nur pri fakaj seriozaĵoj temas la libro. Male, ĝi kaptas la literaturajn konsiderojn por registri historiajn faktojn, kiuj montras la vivantecon mem de la komunumo. Esperanto vivas por la homoj, kiuj ĝin uzas en sia ĉiutaga vivo. Mi citas kelkajn kuriozaĵojn de la historio, pri kiuj multaj el ni ne scias:
- ĉu vi scias, ke oni iam proponis “Esperantistan fajfsignalon” ? (p. 57);
- ĉu vi scias, ke la aŭtorino de la unua Esperanta romano verkita de virino estis brita, kaj aktiva en Aŭstralio? (p. 83);
- ĉu vi scias, ke Aleksandro Zamenhof, la plej juna frato de Ludoviko, revis kaj provis starigi judajn koloniojn en Brazilo? (p. 27);
- ĉu vi scias, ke la fama Raymond Schwartz estis unue germana civitano, poste franca, kaj batalis por Germanujo en la Unua Mondmilito, kaj por Francujo en la Dua? (p.163);
- ĉu vi scias, ke Lanti, kiu iniciatis la SAT-movadon, sin mortigis? (p.179);
- ĉu vi scias, ke la revuo Nuntempa Bulgario iam havis 10000 abonantojn? (p. 195);
- ĉu vi scias, ke Shatner, la protagonisto de la Esperanta pionira filmo Incubus estis la sama de la originala serio Star Trek? (p. 369).

Tia redaktado de libro pri historio faras ĝin agrabla kaj eĉ amuza. Forestas pedanteco, ĉeestas konstanta montrado, ke literaturo ekzistas kiel parto de la vivo mem de normalaj homoj.

Aparte mi miras pri la kompetenta kaj malfacila elekto de la menciindaj aŭtoroj. Gravuloj, kiuj markis la Esperantan kulturon, ricevis foje diversajn paĝojn; etuloj, kiuj produktis apenaŭ malgrandan kontribuon, ricevis kelkajn liniojn. La esplorado estis certe tre laboriga, kaj la kribrado dilema. Kiam flankenlasi iun? Jen pensiga flanko de tia verko pri Historio. Ĉar certe forestas el la libro de Minnaja kaj Silfer multaj aŭtoroj, kiuj estis relative gravaj en siaj lokaj movadoj – kaj tio povus aspekti maljuste, rilate tiujn “modestajn batalantojn”. Mi povus paroli pri almenaŭ du brazilaj aŭtoroj, kiuj forte influis la tiulandan movadon per siaj verkoj, kaj tamen ne aperas en la indekso de nomoj de la recenzata verko: Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. (Estas vero, ke ili sin dediĉis precipe al tradukado, sed same faris la menciitaj Kabe kaj Grabowski.) Supozeble, el aliaj landoj aliaj meritoplenaj aŭtoroj restis for.

Oni povas facile kompreni, ke la Historio de la Esperanta Literaturo ne povus esti plenplene kompleta. Iom el ĝi oni devis fortranĉi, ĉar ĝi ne konceptiĝis kiel enciklopedio. Certe la aŭtoroj eĉ ne pretendis tion, por eviti tro pezan, lacigan libron. Kaj mi juĝas, ke la aŭtoroj tion faris tute ekvilibre. La mankojn studemuloj devas traserĉi aliloke, kaj ĉi tio denove montras, kiel riĉa estas la Esperanta kulturo: malfacile estus elĉerpi la materialon.

Pri la teksto mem ne necesas laŭdo: Minnaja kaj Silfer estas konataj “modernaj klasikuloj”. Ilia teksto fluas serioze kaj samtempe malpeze kaj vivece, tra 54 ĉapitroj pli-malpli samlongaj. La preso estas klara, kun multaj senkoloraj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiupaĝe. Por faciligi konsulton, aldoniĝis referencoj, glosoj, bibliografio, antologio kaj indeksoj de bildoj, verkoj, revuoj, temoj kaj personoj. La kovrilo ŝajnas al mi tre bela.

Unufraze: la aŭtoroj produktis imponan verkon pri la Historio de la Esperanta Literaturo, kaj ilia verko de nun fariĝas parto mem de la historio. Ne eblus al la Esperantistaro sufiĉe danki ilin pro tia majesta laboro.

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio: Historio de la esperanta literaturo. Kooperativo de Literatura Foiro. La Chaŭ-de-Fonds. 2015. 748 paĝoj.

Paulo Sérgio Viana

Voko al plibonigo de grava verko


okt 2015

Suso Moinhos

Malheloj kaj malbeloj en HEL


feb 2016
Post la multrilate kritikinda biografi-vortaro Ordenode verda plumo (OVP)[1] kaj la bedaŭrinde nur anglalingve publikigita literatur-enciklopedio CEOLE[2], en 2015 aperis Historio de la esperanta literaturo (HEL)[3] de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (t.e. Valerio Ari).

En sia recenzo de HEL[4] Sten Johansson skribas: “Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion.” Kaj tamen li aldonas: “Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj.” Kontraste, pri la originala E-prozo, kiun Johansson tre bone konas, lia juĝo ŝanĝiĝas: “Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.”

Se Johansson estus same kompetenta analizanto aŭ eĉ nur priskribanto de nia originala poezio kiel de la prozo, sendube ankaŭ ĉi-koncerne lia juĝo pri HEL estus malpli favora, tiel ke li ne titolintus Valora kroniko – precipe pri la poezio sian recenzon cetere tre interesan.

En sia parto de HEL Silfer faris impresan laboron, nome (re)rakonti la historion de la E-beletro ekde la komenco, laboron bedaŭrinde tie kaj tie kaj tie damaĝatan de liaj amataj ĉevalegoj kaj ŝiboletoj. Ekzemple, pri la parto de HEL pritraktanta la E-teatron, verkita de Silfer, Johansson skribas kiel konkludon al sufiĉe malfavora pritakso ke “Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo”. Simile (kvankam parte aliperspektivan kaj alikriterian) negativan opinion pri la teatraj ĉapitroj havas la same atentinda recenzo de Suso Moinhos Voko al plibonigo de grava verko[5].

Pro aliaj kialoj, ne pli fidinda mi trovas la parton prilaboritan de Minnaja. Mi tralegis atente, dekomence ĝisfine, la tutan HEL. Kiam oni intencas aĉeti vortaron aŭ enciklopedion, utilas kontroli kapvorton jam de oni konatan (mi supozas ke multaj el ni faras tion per la vorto Esperanto) por vidi, ĉu la verko donas informojn precizajn, ĝustajn, fidindajn, aktualajn. Por fari similan kontrolon, kaj estante unu el la aŭtoroj pritraktitaj en HEL, mi turnis min i.a. al la paĝoj traktantaj verkojn de mi kaj de aliaj anoj de la t.n. ibera grupo[6].

Sur p. 496 Minnaja skribas ke, laŭ mi, “ankaŭ la homa raso iĝos celakanto, jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”. Krom tio, ke tian frazon mi neniam skribis, Minnaja plene miskomprenis la ŝlosilan vorton kaj bildon celakanto, kiu, fakte, tute ne estas “jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”, sed ja fiŝo kiun oni kredis estingiĝinta antaŭ eonoj, sed kiun oni malkovris daŭre pluvivanta en madagaskaraj akvoj en la 1930aj jaroj. Do, maleblas ke mi pensu ke ankaŭ la homa raso iĝos celakanto; la homa specio (ne raso) eble iam formalaperos simile al mamutoj aŭ brontosaŭroj; celakantecon mi vidas en partoj de nia mondo kiujn oni kredis malaperintaj por ĉiam sed kiuj dume daŭre pluekzistis nerimarkate. Temas pri miskompreno de grava simbolo aperanta ne nur en kelkaj poemoj sed ankaŭ kiel titolo de tuta poemaro kaj eĉ bilde sur ĝiaj fronta kaj dorsa kovriloj.

Sur p. 497 Minnaja miskomprenis ankaŭ la poemon Vidpunktoj, kiu, anstataŭ montri mankon de espero “pri la nova generacio”, simple transturnas kiel ganton la kliŝan frazon “junuloj estas la futuro” por montri ke, almenaŭ anatomie kaj biologie, okazas ja male (el nia vidpunkto, juneco, junaĝo apartenas al niaj memoroj de maturuloj).

Sampaĝe Minnaja skribas resume pri mia poemaro La silika hakilo: “Homo solas en la universo, kiun mastras kaj regas nur mono”. Nu, ĉiu poeto havas sian propran lingvaĵon, kaj la tasko de serioza kritikisto estas analizi ĝin, ne kokteli vortojn kaprice, senkriterie. En la lingvaĵo de tiu poemaro, eksplicite klarigita kvazaŭvortare en pluraj poemoj, mono regas la mondon, t.e. la homan mondon, neniom la kosmon aŭ universon (kiun mi nenie nomas mondo en tiu verko). Plian fojon Minnaja, pro supraĵa senanaliza legado, plene miskomprenas eĉ tute eksplicite klarigitajn simbolojn kaj vortumojn.

Nu, eble mi harfendas, sed, se iu legis atente miajn poemarojn, ĉefe la tri lastajn, tiu komprenos kial mi opinias ke la pritrakto de miaj kaj aliulaj verkoj en HEL fare de Minnaja ofte estas pli-malpli samnivela kiel tiu faruta de ne aparte lerta gimnaziano.

En HEL Minnaja estas iel obsedita trovi (fakte elpensi) eĥojn, okulumojn, influojn ktp de pli fruaj esperantaj aŭtoroj (ekzemple per la ambigueta esprimo "memorigas pri"), ignorante la interan influadon kaj efikadon inter samtempuloj (kiel inter la ibergrupanoj) kaj, multe pli grave, la deeksterajn influojn de iamaj aŭ nunaj verkistoj neesperantaj (sed pri tio poste). Kiel vidite, kaj kiel jam menciis Johansson ankaŭ pri la prozo, anstataŭ legi atente kaj analizi la ĉefajn trajtojn de la koncernaj verkoj, Minnaja ofte limigas sian pritrakton al tiaj supraĵaj eĥaj mencioj.

Sed ne nur li faras tiel en HEL. Sur p. 313 HEL aplombe asertas ke Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud de Ribillard estas “simila al la hispana Platero y yo[7]”. Nu, mi havas la impreson ke la sola similo estas tio ke iel rolas azeno (kvazaŭ oni komparus La princo de Makiavelo kun La eta princo aŭ kun Princino de Marso), kaj fakte la mencio de la du verkoj en recenzo de Platero kaj mi fare de Daŝgupto estas ne similtrova komparo sed nuancoplena distingo inter iliaj tute malsamaj trajtoj kaj esencoj. Eble HEL prunteŝtelis en primitiva vortumo tiun ideon pri simileco el pli nuancita recenzo de Johansson pri la verko de Ribillard[8], kie legeblas: “Ĝia protagonisto kaj rakontanto estas Sahara azeno, kiun la aŭtoro prezentis al ni jam en sia unua verketo. M’Saud (= feliĉa) estas besto filozofema, iom simila al sia pli konata kolego Platero de Jiménez. M’Saud tamen ne estas nur lirika aforismulo, sed krome emas je longaj monologoj plenaj de erudicio kaj komplikaj klarigoj”. Nu, la azeno Platero ne estas vortema, ĝi (aŭ eble prefere, li) neniom parolas, eĉ ne aforisme, sed estas fajne priverkata, privortata de la aŭtoro. La verko de Jiménez estas ne romano aŭ novelaro sed longa prozpoemo en ĉapitroj, eminenta ekzemplo de poezia prozo lirika, havanta stile kaj enhave nenion komunan kun la sprit-intenca, satira rakonta prozo de Ribillard. Anstataŭ mem kontroli, kompari kaj analizi, HEL simple eĥas en kripligita formo ies opinion, miaopinie ne tre trafan, negrave ĉu la HEL-aŭtoroj ĝin prenis de Johansson aŭ de iu alia (neniun fonton ili mencias).

Mi povus prezenti pliajn ekzemplojn de tia senzorga, senĝena sinteno de la HEL-aŭtoroj, sed mi ne faros tion nun 1) ĉar al saĝulo sufiĉas aludo; 2) ĉar Minnaja kaj Silfer ignoros kion ajn mi aŭ aliaj skribos kritike pri HEL (tamen, laŭ sia kutimo, Minnaja neeviteble rebatos detale, tede kaj gurde al la disponeblaj recenzoj kaj kritikoj); kaj 3) ĉar mi deziras pritrakti ankoraŭ pliajn kaj eĉ pli gravajn malhelojn aŭ malbelojn en HEL.

Ni reiru al la recenzo fare de Johansson: “Fine de la komparo [de HEL kun CEOLE] mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?”

Por respondi al tiu demando necesas turni sin al alia kritiko de Johansson pri HEL (en la parto de la recenzo subtitolata Silfer): “Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas ‘popolo aŭtonoma’ (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio ‘restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj’ (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko.”[9]

Efektive, Minnaja kaj Silfer prezentas la E-verkistojn kiel ĉenerojn de diasporpopola literaturo memsufiĉa (popolo “kun komuna destino”) kaj sen ligoj kun la ekstera literatura mondo, tiel ke ilia sola literaturkritika celo ŝajnas esti trovi ligojn kaj rilatojn kun aliaj E-verkistoj, prefere el pli fruaj jardekoj, kaj, laŭtradicie, grupigi en skolojn kaj dividi en periodojn. Kompreneble enestas en HEL multaj interesaj informoj, sed la rakonta fadeno ne estas honesta, fidinda. Ĝi tro dependas de bone konata pseŭdoideologia tag-ordo, tiu de la umbilikisma silfercivita kliko, kaj tial estas en ĝi tro da misperspektivoj kaj misemfazoj, same favoraj (al la samklikanoj) kiel malfavoraj[10]. Tia senpudore, eĉ obscene distorda prezento de aŭtoroj kaj verkoj estas verdire malrespekto al leganto serĉanta informojn pri la originala E-beletro, ne la privatmotivajn preferojn de s-roj Silfer aŭ Minnaja.

Mia suma impreso pri HEL estas do: jen parte utila konsultlibro konsultebla kun rezervoj, ĉar multloke difektita de mankoj kaj malmankoj neakcepteblaj en tia verko.


[1] Ordeno de verda plumo – Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj, Josip Pleadin, eld. Grafokom, Đurđevac, 2006, 272 p. Recenzo de Jorge Camacho legeblas en Beletra Almanako 3 (Septembro 2008), p. 68-70.
[2] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE), de Geoffrey Sutton, Mondial, Novjorko, 2008. Recenzoj pri CEOLE legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceole.html
[3] Historio de la esperanta literaturo, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaŭ-de-Fonds, 2015, xii + 748 p.
[4] Legebla prese ene La Ondo de Esperanto, 2015, n-ro 12, kaj rete ĉe La Balta Ondo, sezonoj.ru/2015/11/recenzo-61.
[5] En Beletra Almanako 24 (Oktobro 2015), p. 129-133. Espereble iam baldaŭ publikiĝos la ankoraŭ verkata historio de la E-teatro de Paul Gubbins.
[6] Kritiko pri CEOLE fare de Silfer surbaze de simila kontrolserĉo tiea pri si mem legeblas en Heroldo Komunikas n-ro 377 2008, Nefermita letero al Geoffrey Sutton, ĉe esperantio.net/index.php?id=748. Komento de Reinhard Haupenthal pri la kritiko de Silfer, Lige kun la “Nefermita letero al Geoffrey Sutton” de Valerio Ari mi sciigas jenon, legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceolerh.html. Post la komento de Haupenthal, la teksto de Silfer estis ŝanĝita.
[7] Esperanta traduko: Platero kaj mi. Andaluza elegio, de Juan Ramón Jiménez, el la hispana tradukis Liven Dek, eld. Andaluza Esperanto-Unuiĝo, Málaga, 2009, 200 p. Recenzo de Probal Daŝgupto
legeblas en Beletra Almanako 8 (Junio 2010), p. 122-127. HEL, en la noto 554 sur p. 313, misatribuas la tradukon al Miguel Fernández.
[8] Vortema azeno, ĉe esperanto.net/literaturo/roman/libr/msaudrec.html.
[9] Unu ekstremon de la ridindeco de tiu insiste prezentata ideo montras jena komento de István Ertl je 20/11/2015 en temfadeno pri HEL en la aktiva pribeletra Facebook-forumo Literatura Babilejo: “mi ne taksas ridinda ke patrino parkerigu La Espero al sia infano, tio ja estas ĉies libera elekto; sed mi ja taksas ridinda fari la eraran kvazaŭkonstaton 'La Espero estas […] la unua versaĵo kiun patrino parkerigas al denaska esperantlingvano'. Tio sonas pura dezirpensado."
[10] Ekzemple, kaj kiel Moinhos mencias en sia recenzo, estas en HEL nenio pri la finno Reino Eriksson, kiu aperigis 4 dulingvajn poemarojn en la periodo 1981-1999 (unu el ili estis favore recenzita siatempe de Jouko Lindstedt en Literatura Foiro) kaj ĉe kies instituto en la urbo Iisalmi Silfer mem laboris fine de la 1970aj jaroj.

Jorge Camacho

Valora kroniko, precipe pri la poezio


2015, №12

Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.

La du aŭtoroj dividis inter si la verkadon. La diversaj ĉapitroj ne estas aparte subskribitaj, sed evidente Silfer ĉefe respondecas pri epokaj superrigardoj kaj ĉapitroj pri teatro, dum Minnaja ĉefaŭtoris la reston, do la plimulton. Oni sufiĉe facile distingas la du stilojn.

Mi tre ŝatas la manieron laŭ kiu Minnaja rakontas kaj analizas la historion. Lia stilo estas simpla kaj klara, la lingvaĵo plejparte bona kaj la rakonto konkreta, flua kaj atentokapta. Li ofte uzas historian prezencon, kio helpas al mi senti proksimecon kaj ĉeeston en la evoluo kaj eventoj. La stilo de Silfer estas pli vortriĉa, kelkfoje vante esotera, kaj liaj manioj kaj ŝiboletoj iom lacigas min.

KOMPARO

La sola pli frua verko de sama amplekso estas la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE) de Geoffrey Sutton aperinta en 2008. La du verkoj tamen ege diferencas inter si, ne nur per la lingvo. Dum Historio de la Esperanta literaturo (HEL) pli amplekse traktas la fruajn epokojn ol la malfruajn, en CEOLE estas male. Dum HEL kronikas, revuas kaj analizas, CEOLE ĉefe kolektas amason da faktoj. Sutton ne eldiras proprajn prijuĝojn pri la verkoj, sed citas erojn el diversaj recenzoj, tiel ke mi ofte sentas min invitata en diskuton. Male, Minnaja preskaŭ ĉiam prezentas sian propran prijuĝon kaj nur de temp’ al tempo citas el recenzoj, ofte por subteni aŭ precizigi la eldiritan opinion, relative malofte por pridiskuti ĝin. Persone mi trovas esence, ke la aŭtoro mem pesu kaj prijuĝu la traktatajn verkojn, sed mi plej ŝatus havi kombinon de ambaŭ aliroj, kio kompreneble rabus pli da spaco.

Sutton en CEOLE strebas katalogi ĉiujn verkojn originalajn kaj tradukitajn de ĉiu traktata verkisto. En HEL ni ricevas elekton, kies kriterioj kaj motivoj ne klaras. Tute ne aperas listoj de kompletaj verkaroj, kion mi trovas manko. La leganto ne povas scii, kio estas ekskludita.

La traktado de tradukita literaturo en HEL estas kaprica. Komence oni ja mencias multajn tradukaĵojn fare de Zamenhof, Grabowski, Kabe kaj aliaj. Poste estas menciataj verkoj el Dante, Boccaccio, Madách, Martinson, Grass kaj kelkaj aliaj. Sed mankas amaso da gravaj tradukaĵoj, kiel tiuj el Gogol, Dostojevskij, Kalevala, Kivi, Lagerlöf, Bulgakov, García Márquez, Hemingway, Miyazawa, Tolkien, Kertész kaj multaj aliaj.

Se daŭrigi la komparon, mi trovas HEL-on pli bela, pli zorge kaj konscie redaktita kaj pli flue legebla ol CEOLE. HEL amase citas el poemoj, malofte ankaŭ el prozaj verkoj, dum ĝi iufoje resumas la intrigon de romano, kio ne okazas en CEOLE. Ankaŭ la ampleksa referencaro estas atuto en HEL.

En CEOLE aperas mallonga parto kun “specimenoj”, por montri al la anglalingva leganto kiel aspektas Esperanto, kaj aldone vortareto por helpi deĉifri la tekstojn. En HEL aperas antologio, kies poezia parto ampleksas 56 paĝojn kaj la proza 22. La kriterioj de elekto estas neesprimitaj kaj nekompreneblaj al mi. Relative multaj poetoj ja estas reprezentitaj. Sed la malgrandega proza elekto estas nur bizara.

Ambaŭ verkoj dividas la Esperantan literaturhistorion en epokojn, sufiĉe simile. La interperiodaj limjaroj laŭ Sutton estas 1920, 1930, 1952, 1975. Laŭ Minnaja kaj Silfer temas pri 1921, 1937, 1952, 1970, 1993. Mi persone ne komprenas la obsedon de esperantistoj pri divido en epokojn, kiu en HEL havas la maloportunan sekvon, ke verkistoj longe aktivaj estas dishakitaj en pecojn.

Fine de la komparo mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?

ANALIZOJ

Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion. Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj. Evidente la multaj kaj ampleksaj citaĵoj helpas krei imagon pri la verkoj. Konkludoj foje estas ege trafaj. Pri Kalocsay li skribas: “entuziasmo estis ne pri tio, kion li diris per la versoj, sed pri la versoj, per kiuj li tion diris” (p. 121).

Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.

Traktante Metropoliteno de Varankin, li mencias nek la metrokonstruon nek la meta-literaturan trajton, do ke ĝi estas romano pri la verkado de tiu sama romano. Pri Sen titolo de Ŝirjaev li asertas, ke ĝi “estis finita jam en 1898”. Simpla komparo kun la tekstoj, kiujn la junulo vere kreis tiuepoke, tuj pruvus tion absurda. Ĉe Homoj sur la tero de Engholm Minnaja ŝajne maltrafis la ĉeftemon esprimitan jam en ĝia titolo.

Pli grava manko estas la plena silentado pri iuj verkoj kaj verkistoj. Plej ŝoke mankas ajna mencio de Karuseloj… de Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva). Tiu estas romano el 1987, kiu unikas el pluraj vidpunktoj, plej grave pro la vertiĝa stilo adaptita al la rakonto. Ne eblas, ke Minnaja ne konscias pri ĝia ekzisto, do la ekskludo estas grava misdecido.

Mankas ankaŭ mencio de verkistoj kiel Peter Brown, Jana Cichová, Gerard Cool, Deng Huijin, Vladimir Glazunov, Adalberto Huleŝ, David K. Jordan, Anja Karkiainen, Benita Kärt, Yohanes Manhitu, Donald W. Munns, Eduardo Novembro, Darik Otira, Penka Petkova Papazova, Benoît Philippe, Eija Salovaara, Viktor Sapoĵnikov, Margit Thoraeus-Ekström, Valda Vinář kaj Ye Junjian (Cicio Mar). Laŭ mi ili ja meritus mencion almenaŭ samrange kun pluraj minoraj aŭtoroj aperantaj en la verko. Ĝenerala problemo en HEL estas malekvilibro inter la spaco dediĉata al diversaj verkistoj, verkoj kaj aferoj. Mi volonte legus pli amplekse pri la verkoj de Ŝirjaev, Tóth, de Jong, Ungar, Löwenstein. Ial oni tute ne citas el verkistoj kun rimarkinda proza stilo, kiel Ŝirjaev, Szilágyi, Lorjak, Tóth, Urbanová kaj Bronŝtejn.

SILFER

Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas “popolo aŭtonoma” (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio “restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj” (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko. Estus domaĝe, se ĝi ekhavus reputacion de “Civita” memglorado, ĉar malgraŭ siaj mankoj ĝi ja estas riĉa, valora kaj alloga prezento de la Esperanta beletro.

La teatraj ĉapitroj de Silfer konstituas detalan kronikon pri teatroprezentadoj inter 1898 kaj 1993, en kongresoj, radiodisaŭdigoj kaj klubvesperoj. Temas plejparte pri verkoj tradukitaj, kaj la originala dramverkado iel perdiĝas en amaso da detaloj pri aktoroj kaj alio. Eble estus pli oportune eldoni ĉi tiujn ĉapitrojn en aparta volumo pri teatro. Tiu povus esti valora dokumento, kvankam la teksto estas senfokusa kaj bezonus sarkadon kaj redaktadon. En la nuna kunteksto ĝi iom malkonvenas, ankaŭ pro la stilo. Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo.

La Esperanta literaturo estas relative vira afero. Ofte ĝi ŝajnas eĉ pli vira pro la emo de viraj kritikistoj atenti precipe aliajn virojn, kaj pro la konata fenomeno de klikoj aŭ “skoloj” el viroj, kiuj admiras kaj helpas sin reciproke. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke ankaŭ HEL iomete kontribuas al tiu tendenco. Pluraj aŭtorinoj estas traktataj pli avare kaj malestime ol kompareblaj viraj verkistoj, aŭ eĉ mankas tute. Nu, oni trovas ankaŭ esceptojn bone prezentatajn.

Aperas en la verko kelkaj neglositaj terminoj, kiujn mi ne renkontis pli frue, komprenataj nur per la kunteksto: kanvaso (= intrigo, fabulo), marketro (= muntaĵo de intrigeroj) kaj nigra literaturo (= distraj verkoj pri krimoj). Krome Silfer uzas kelkajn teatrajn terminojn, kiujn li tamen piednote glosas.

RESUME

Resume mi dirus, ke la verko donas tre valoran kaj interesan imagon pri la originala Esperanta poezio de 1887 ĝis 2014. Ĝi faras tion per plejparte trafaj analizoj kaj abundaj poemcitaĵoj, jen en la kronikaj ĉapitroj, jen aldone en la antologia parto. Oni tamen ne traktas la plej popularan poezion – tiun kantatan.

La prozon ĝi traktas iom malegale, jen bone kaj interese, jen en iom mankhava kaj magra prezento, jen tute neglekte. La analizoj kaj interpretoj de prozaj verkoj kelkfoje estas trafaj. Alifoje ili ŝajnas al mi ne tre lertaj, aŭ eĉ tute mankas. Malofte aperas prozaj citaĵoj, kaj la tielnomata antologio proza estas nur malbona ŝerco. Fojfoje Minnaja donas resumojn de romanintrigoj, kio tamen ne egalas analizon. (En unu tia resumo sur p. 302 li eĉ ne hezitas malkaŝi la finon, kion legantoj de krimromanoj ne aprezas.) Ankaŭ la spaco dediĉita al diversaj prozverkistoj ŝajnas al mi iom malekvilibra, kaj la plena silento pri iuj verkoj kaj aŭtoroj konsternas min. La informoj pri originalaj teatraj verkoj riskas droni en kaprica vortlavango pri ĉio kaj nenio.

Tamen, malgraŭ evidentaj mankoj, HEL estas valora historia kroniko, precipe pri la poezio kaj la fruaj epokoj de la Esperanta literaturo. Se temas pri la prozo kaj la malfruaj epokoj, la verko de Sutton donas gravan kompletigon, kiun utilus esperantigi.

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Sten Johansson

Tiom da aŭtoroj, tiom da verkoj... kaj tiom da plezuro


2016
Anglalingvanoj, kiuj interesiĝas pri esperanta literaturo, estas aparte dorlotitaj. Aliron ili jam havas al la mejloŝtona studaĵo de Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (Mondial, 2008), kaj nun ankaŭ al la same impona, samtema sed alispeca Historio de la esperanta literaturo (LF-koop, 2015).

Ne estas la celo en tiu ĉi mallonga recenzo kompari la du verkojn: efektive la titoloj ĉion eldiras.

La volumo de Sutton estas ja enciklopedio, do detala konsultlibro pri la “grandaj nomoj” en la literaturo de Esperanto kaj ĉefe pri ties verkoj. La historio de Minnaja kaj Silfer estas precize tia: historio, do rakonto, en la plej vasta senco, de la literaturo (kaj ankaŭ de la lingvo kaj la socio, kiun ĝi generis) ekde la fruaj jaroj ĝis la nuna jardeko.

Ne permesu, ke la vorto “historio” vin fortimigu. Minnaja kaj Silfer klare (kaj klere) verkas, tiel ke oni apenaŭ rimarkas, ke oni estas elmetata al “historio”. La ĉapitroj mallongas, tiel ke eblas ilin sendolore gluti. Abundas fotografaĵoj kaj aliaj ilustraĵoj, kaj la lingvo glate kaj facile fluas.

Ĝis la fino de la volumo troveblas specimenaj tekstoj de konataj kaj malpli konataj aŭtoroj. Argumenteblas, ke la paĝoj dediĉitaj al tiuj ĉi legaĵoj povus esti pli efike uzataj por pli funde analizi menciitajn verkojn.

Ekzemple, en paĝoj pri la hungara aŭtoro István Nemere, troveblas iom da kritiko (“la kvalito aŭ la inventemo estas fojfoje nekontentiga: tro rapida verkado kun ioma neglekto pri polurita formo” [p. 390]), kiu ne kunligiĝas al specifaj eroj en la romanaro. Estus interese vidi, kie kaj kiamaniere estas neglektita la polurita formo. Anstataŭe, kiel foje en volumoj pri literaturo-historio, legeblas resumoj pri la intrigo, kaj malpli analizoj pri enhavo kaj formo.

Jen persona vidpunkto, kiu neniel senvalorigu la gravecon de HEL. Ke enestas mankoj (neniu mencio pri tiu, kiu verkis eventuale la plej notindan unuaktaĵon en Esperanto, la japano Tabata Kisaku) kaj malekvilibroj (argumenteble tro da atento pri la itala literatura rondo La Patrolo, kun kiu kaj Minnaja kaj Silfer intime asociiĝis), vere ne surprizu. Esperanta literaturo, post nur jarcento kaj kvarono, jam enormas, kaj certe ne eblas, eĉ en 748 paĝoj, ĉion kapti kaj egale pritrakti.

William Auld iam diris, ke la esperanta literaturo, kvankam nana kompare kun la angla, franca, germana, ktp, tamen ene de unu jaro liveras pli da libroj, ol li kapablas legi. Jen la pruvo en tiu ĉi alte rekomendata volumo: tiom da aŭtoroj, tiom da verkoj … kaj tiom da plezuro.

Paul Gubbins

Verko, kiu plenumas kion ĝi promesas


2018
Certe la libro nun recenzata ne estas novaĵo por la legantoj de Kontakto, ĉar eble vi ĉiuj jam legis pri ĝi en alia revuo aŭ en Interreto. La fakto ke ĝi havis, nur du jarojn post sia unua eldono, du kromajn represojn, ja per si mem parolas al ni pri ĝia graveco, anta kaj onta, en la Esperantaj kulturrondoj. Tio tamen ne aŭtomate implicas, ke ĉio direbla estis jam dirita, kaj sekve oni iom povas ankoraŭ aldoni al la debato.

Historio de la Esperanta Literaturo estas unu el tiuj verkoj kies titolo tute kongruas kun la enhavo; ĉi-aspekte, la verko ja plenumas tion, kion la titolo promesas: laŭlonge de siaj 610 paĝoj, la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentas al leganto preskaŭ ĉion sciendan pri la temo, de la unuaj beletraj elprovoj de niaj movadaj pioniroj ĝis verkoj ĵus eldonitaj en la momento de sia eldono. Tamen, se pro tio mem oni ja povus atendi simplan defiladon de nomoj, datoj kaj titoloj de libroj, ĉi-foje la aŭtoroj surprizas nin per mallonga analizo de almenaŭ la plej gravaj verkoj de ĉiu Esperanta aŭtoro. Tiuj analizoj, fakte, plenumas taskon prezenti al ni la ĝeneralan vizion (de la aŭtoroj) pri la menciitaj verkoj.

Aliaj gravaj punktoj de la verko estas la speciala atento al la Esperanta teatro (mi ja povas diri ke rilate al tio, la libro ne havas konkurantojn); la sistema valorigo de la ĉiam, ĝis nun, flankelasitaj Esperantaj aŭtorinoj (kiuj ja meritas apartan, longan studon plene centritan sur “iŝi”) kaj la vere interesaj fotoj, kiuj plibeligas la tekston kaj ebligas al ni, legantoj de la posta jarcento, almenaŭ (re)koni kiel aspektis kelkaj homoj pri kiuj oni ĉiam aŭdis, aŭ kies tekstojn oni ie ajn jam legis.

Tiuj ampleksa prezentado kaj koncernaj analizoj estas akompanataj de 148-paĝa antologio, kiu kelkfoje prezentas al ni poemojn kaj tekstojn pri kiuj oni ĉiam priaŭdas sed kiujn, pro longdata elĉerpiĝo aŭ tre malgranda eldonkvanto, oni neniam trovas ― eĉ en interreto. Tio iel ajn permesas al ni kompari la analizon prezentatan en la verko kaj la literatura teksto; tiamaniere, legantoj mem povos alveni al siaj personaj konkludoj pri la afero ― kaj la fakto, ke la libro mem donas al ni ilojn por ke oni konstruu propran opinion, estas, laŭ mi, tre pozitiva rilate al la intelekta honesteco de la aŭtoroj.

Fine, oni rajtas sin demandi, ĉu en la libro estas mankoj? Bedaŭrinde, dum legado oni povas rimarki iagradan malekvilibron inter prezentado kaj analizoj de ekstereŭropaj aŭtoroj kaj/ aŭ verkoj: kelkfoje mankas aŭtoroj aŭ verkoj kiuj, kvankam ili ne estis konataj tra la tuta Esperantujo, estis gravaj en siaj respektivaj landoj. Pri tio sufiĉas mencii la brazilanon Nuno Baena. Sed mi pensas ke la kvalitoj de la libro plene kompensas tiun malekvilibron, pro tio ke ĝi ne montriĝas kiel ago intenca far la aŭtoroj, sed kiel specifa rezulto de la fakto ke, dum multaj jardekoj, Esperanto, kaj la movade kaj kulture, estis rigardata kvazaŭ (nur) eŭropa fenomeno, kun kelkaj branĉoj en aliaj kontinentoj.

Tiu manko neniel malaltigas la gravecon de la verko mem, sed elmontras tion pri kio la aŭtoroj devas atenti, kiam ili preparos venontajn, reviziitajn versiojn, kaj tio same elmontras al amantoj de la Esperanta literaturo, ke, kvankam Historio de la Esperanta Literaturo estas la plej bona ĝis nun publikigita verko pri la temo, eĉ ĝi ne kapablas elĉerpi ĝin, eble ĉar la Esperanta literaturo estas jam tiom riĉa, ampleksa kaj varia, ke neniam plu ia verko povos ĉion diri pri ĝi.

Fernando Pita

Historio de esperanta literaturo

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando 2016
Eksterulo ne facile komprenas mian ĝojon, kiam loka leterportisto enmanigis al mi dikan leteron. Alvenis el Krakovo nova freŝa libro de la duopo Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Jam dum kelkaj jaroj mi legadis la brikforman verkon anglalingvan Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton eldonitan en Nov-Jorko ĉe la eldonejo Mondial. Tute flue kaj plene digesteble malfermiĝas antaŭ miaj okuloj nun esperantlingva teksto produktita de Kooperativo de Literatura Foiro.

Ital-svisa laborgrupeto sukcesis bonege plenumi sian taskon. Kiam ajn la tempo permesas estas al mi tre agrable re-eklegi altkvalitan fakan tekston ĉe kiu neniu restas indiferenta. Jam la unua foliumado de HISTORIO DE ESPERANTA LITERATURO donis plaĉan aspekton kun riĉe ilustritaj paĝoj. Pli profunda konatiĝo substrekas prestiĝan valoron de la enhavo. Ni ja havas je nia dispono diversajn antologiojn, sed ĝis nun estis sentata manko de tutmonda faklibro pri esperanta literatura historio.

Jen ni havas valoregan verkon por montri al kiu ajn. Fortaj dubemuloj ne kapablas racie argumenti kontraŭ la grava signifo de nia literaturo. Kun geamikoj mi nepre tostos entuziasme pro tiu ĉi grandioza atingaĵo. Strange, ke mi havas la senton kvazaŭ sekvi aventurromanon, kvankam mi bone scias, ke temas pri referenca enciklopedio unuaklasa.

El la tempuzada vidpunkto mi estas 84-jara privilegiulo. Tute libere mi povas doni mian tempon por trovi surprizajn erojn en la libro. Eĉ flegistino en mia loka sancentro miris la brilon de miaj okuloj. Kompreneble mi mallonge klarigis al ŝi la kialon. Jam 57 jarojn mi velis sur la oceano de esperanto. Iam kaj tiam literaturaj diamantoj povas naski ĝojegon. Pro tio mi devas esti kontenta kaj profunde dankema.

Indas mem legi la libron kaj rekomendi ĝin por kolektoj de lokaj bibliotekoj. Mia kompetento ne sufiĉas por recenzi "ĉi tiun mian juvelon", sed iom modifante mi imitas la verkiston Cezaro Rossetti kaj diras : "Kredu min sinjorino" kaj sinjoro!

Entuziasmigan legemon deziras Jorma Ahomäki en Turku, Finnlando.

Jorma Ahomäki

Nepra stud- kaj konsultlibro

Publikigita ĉe
L'Esperanto

Verkego impona, volumo 760-paĝa, 54 ĉapitroj kun epilogo, referencoj kaj antologieto poezia kaj proza: jen la tuto de ĉi longe atendata "Historio de la Esperanta Literaturo". Ĝin kunaŭtoris du eminentaj studemuloj kaj kompetentaj esplorantoj pri ajna literatura fenomeno produktita tra preskaŭ cent tridek jaroj da ekzistado de la lingvo Esperanto: mi simple difinu ilin la italaj esperantologoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, pri kiuj ni italaj esperantistoj rajtas fieri. Ilian ĉiel kompetentan esplorlaboron pri plurfacetaj aspektoj de amaso da poeziaj kaj prozaj verkoj aŭtoritaj fare de granda aro da verkistoj kaj verkintoj atestas ĉi librego ĉiupaĝe informriĉa kaj plaĉe kaj stimule leginda, spite la neceson de rigora historia sobreco.

La du aŭtoroj decidis disdividi la pli ol jarcentolongan historion de la esperanta originala literaturo en kvin konvenciajn periodojn, plus trarigardo super la lastaj dudek jaroj: la konvencio kuŝas en la fakto, ke ili nomas periodo kelkajn jardekojn markitajn per gravaj primovadaj kaj/aŭ priliteraturaj atingoj sur la vojo de la esperantlingva verkado. Ili amason da faktoj, da verkoj kaj da verkintoj klopodas sobre-historie, mensmalvarme analizi kaj pritaksi, sed ĉar ili estas homoj amantaj kaj la lingvon kaj ties literaturon, ili lasis sin envolvi de la sentoj, do de sia koro....kaj la amon al la verkitaĵo oni simple trasentas plurpaĝe. Konfirmo pri tiu mia impreso estas ĝuste la vorto koro, kiu aperas, ĉu intencite ĉu ne, en la ĉapitrotitoloj de kvar el la kvin konvenciaj periodoj analizitaj.

Jen, ekzemple, la titolo de Ĉapitro 1: De Ho, mia kor' al Mondo kaj koro /ĝeneralaj trajtoj de la unua periodo (1887-1921). La koro, do la sentoj ĉefrolas por marki la deirpunkton de la historio de literaturo en lingvo elpensita kaj senpopola, sed evidente jam esprimopova! Estas konate, ke Ho, mia kor' estas unu el la du poemoj de L.L. Zamenhof aperintaj en lia Unua libro en 1887 startiganta la lingvon internacian Esperanto, do tiu poeziaĵo estas la lulilo de nia literaturo. Mondo kaj koro estas la titolo de la unua poemkolekto de Kálmán Kalocsay, eldonita en 1921 en Budapeŝto fare de Hungara Esperanto-Servo: poemaro, kiu lingve, stile kaj poetike markas la maturiĝon de poezia lingvo enmane de talenta poeto, kiu karakterizos kaj influos nian literaturon tra la tuta dua periodo. Inter tiuj du konvenciaj markiloj situas la klopodoj unuaperiodaj, foje krizigaj kaj tumultemaj, stabiligi Esperanton ankaŭ kiel literaturan lingvan esprimilon. Fakte, la aŭtoroj tiel difinas la unuan periodon:

"En tiu historio la unua epoko estas certe la plej longa, eble la plej konvulsia, sed kvante la plej malgranda kaj estetike ne la plej interesa. Ĝi ampleksas tridek kvar jarojn, 1887-1921: pli ol generacion, kun multaj novaĵoj kiuj decide karakterizas la evoluon de la tuta esperanta fenomeno."

Atenta, eĉ se foje mallonga, priskribo estas donita al ĉiu aparta poeto, novelisto, romanverkisto aŭ fojfoja verkinto, kiuj iel kontribuis al nia literaturo per publikigitaj verkoj ĉu libroforme ĉu en revuoj aŭ periodaĵoj sufiĉe gravaj kun porokazaj literaturaj enhavoj aŭ suplementoj. Kaj revuoj estas aparte priatentitaj tra ĉiuj periodoj de la historio, ĉar revuoj, kiel la famiĝinta Literatura Mondo, en la dua periodo, iĝis fortaj kataliziloj influantaj aron da verkistoj kaj poetoj, kiel ankaŭ la pli fruaj unuaperiodaj revuoj La Esperantisto, La Ondo de Esperanto kaj La Revuo. Pri ĉiu pritraktita aŭtoro ni kutime ekscias pri lia skiza biografio, kun naskiĝ- kaj mortodatoj kaj dato de esperantistiĝo, kaj de kabeiĝo, se tio okazis; pri liaj verkaĵoj versaj aŭ prozaj, publikigitaj kaj foje eĉ ne eldonitaj, kun oftaj kritikaj pritaksoj. Ekzemple, en la longa Ĉapitro 13 pri K. Kalocsay ni legas: "La tendenco al perfekteco igis Kalocsay retuŝi siajn poemojn eĉ plurfoje; ni povas diri, ke en preskaŭ ĉiuj kazoj la nova versio estas pli bona, do la versaĵoj gajnis el la manipulado. Malaperis kelkaj el la jam nemultaj adasismoj, montriĝis pli da aŭdaco en la kunmetitaj vortoj, kelkaj nerimiĝantaj versoj estis trenitaj al rimado, kelkaj rimoj estis riĉigitaj per rimado kun pli da silaboj...."

Dum el la Ĉapitro 29, pritraktanta la eldonon de la poemaro Kvaropo (1952), kies unu ĉefa poeto estas William Auld, ni legas pri li: ...."Auld kaptas iujn teknikajn specialaĵojn de Miĥalski kaj de Kalocsay; en Ebrio li komencas utiligi la vidan poezion, kiun li poste uzos plurfoje en La infana raso, konfidante al la tipografia aspekto de la versoj kaj al la misvortoj la fuŝon de la prononco ŝuldita al ebrieco.... Do Auld, en la kolekto kiu kunigas lian produkton de ĉirkaŭ jarkvino, konturiĝas nete: juna kun ĉiuj karakterizoj ligitaj al la aĝo, socie sentema, absolute racia kun neoptimisma rigardo al la estonteco, kontraŭmilitema, tendenca al mondcivitaneco, firme kroĉita al la lingvo kiel portanto de tuthomara kulturo...."

Do koncizo, sed ankaŭ detalemo, kun rigora kontrolo de la faktoj kaj ties fontoj, estas la ecoj de ĉi serioza literaturscienca laboro. Gravaj aŭtoroj, kiuj lasis profundajn spurojn kaj forte karakterizis siajn periodojn, ricevas ofte tutĉapitrajn analizojn, kiel, ekzemple la famaj Zamenhofoj, Grabowski kaj Kabe, Kalocsay kaj Baghy, Schwartz kaj Waringhien (kaj Maura, ties pseŭdonimo), Auld kaj Boulton... por citi nur kelkajn plej gravajn kaj ĉiel konatajn. Oftas tra la paĝoj citoj de versaĵoj kaj proz-eltiraĵoj por montri kaj konfirmi la kritikajn asertojn pri la aŭtoroj pritraktataj: tiuj citaĵoj montriĝas veraj raraj perloj kaj juveletoj, ne ĉiam legeblaj eĉ en iom pli dikaj antologioj.

Dum la vorto koro plu aperas en la ĉapitrotitoloj markintaj la duan, trian kaj kvaran periodojn: De Mondo kaj koro al La verda koro (1921-1937), De La verda koro ĝis La konstanta koro (1937-1952), De koro konstanta al kora vortaro (1952-1970), kio subkomprenigas kiom la sentoj kaj personaj implikaĵoj forte influis la verkistojn dum tuta duonjarcento, la du aŭtoroj klopodas gardi sian literatursciencan analizon sur bazoj de sobra senpartiemo per esencaj pritaksoj de faktoj, eventoj kaj movadaj kunpusiĝoj plurspecaj. Ili riĉigas kaj ampleksigas la informon pri medioj kaj cirkonstancoj influintaj ankaŭ la beletran verkadon: kiam nur necese, per konciza prinotado paĝpieda, aŭ per eĉ pli abundaj donitaĵoj kolektitaj en la utilega apendico "Referencoj", la aŭtoroj klopdas enlume enetosigi la agadon de verkintoj influitaj de eventoj naciaj, internaciaj, aŭ de primovadaj atingoj, aŭ de la kulturpolitikoj estigitaj fare de Esperantaj kaj alikarakteraj Institucioj.

Min iom surprizas, ekzemple, kiom estas diversloke insistate pri la influo de la rezolucio de Unesko en Montevideo, la 10an de decembro 1954, ŝuldita al la celkonscia agado de movadano eminenta, kia estis D-ro Ivo Lapenna. Tiu evento ŝajne kuntrenis tutan ekfloron de beletraj verkoj al kiuj niaj du esperantologoj aludas per bela esprimo: La Montevidea renesanco! Romantika eltrovo por marki literaturan epokon, kiu vidis la aperon de tuj famiĝinta poemaro, La infana raso de tiu Willam Auld, kiu iĝos la agnoskata poeto kaj unuaranga literaturisto dum kroma duonjarcento.

Rimarkindas ankaŭ la grava atento donita, en pluraj diversperiodaj ĉapitroj, al la fenomeno Esperanta Teatro kaj al la nemultaj dramaturgoj verkintaj originalajn teatraĵojn nialingve, krom al la tradukoj de alilingvaj teatraj klasikaĵoj, enscenigitaj okaze de gravaj esperantaj eventoj. Oni perceptas, tra la volumo, la intereson pri teatroverkado de unu el niaj du esperantologoj, Giorgio Silfer, mem dramaturgo verkinta plurajn teatrajn originalaĵojn.

Laŭdindas, krome, la fortostreĉa senpasia eleganto de Carlo Minnaja priskribi la lastan periodon de 1993 al 2013 kun aludoj ĝis 2014, ankoraŭ tro freŝdatan tempon por sobre kaj distanciĝe, histori-analize pritaksi eventojn kaj ĉefe homojn plu vivantajn kaj agantajn,

Ekde nun, la volumo Historio de la esperanta literaturo estos nepra stud- kaj konsultlibro nemalhavebla por ĉiu serioza verkonto, instruisto, redaktonto de revuo, movadano, kiu agos en nia esperanto-mondo.

Nicolino Rossi

Historio de la esperanta literaturo

En “Enkonduko al literatura kritiko” Giorgio Silfer difinas: “Se la literaturo ne estas nur beletro, sed ankaŭ la verkoj, kiuj apartenas al la politika, filozofia, religia, scienca, historiografia kampoj, ĝi koincidas kun evoluo de la popoloj.” Kaj kiam ni trafoliumas la ampleksan “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, ni konstatas la kulturan evoluon de la esperanta socio.

La personoj, kiuj ne konas la Internacian Lingvon, la esperantajn literaturon kaj kulturon, ne kredus, ke tiu ĉi internacia socio nur dum 125 jaroj kreis tian riĉan kaj unikan kulturon. Ili devas tralegi “Historio de la esperanta literaturo” por kompreni kaj konstati, ke de la apero de la Internacia Lingvo ĝis hodiaŭ multaj esperantaj poetoj, verkistoj, aktoroj, kantistoj signife riĉigis la mondan kulturon kaj kreis unikan internacian kulturon.

Por ekverki tiun ĉi ampleksan literaturan historion la ambaŭ aŭtoroj starigis antaŭ si ambician kaj detalan planon, kiun ili multflanke pripensis kaj multfoje precize pritraktis. La leganto konstatas, ke la ĉefaj celoj de Minnaja kaj Silfer estis ne nur prezenti plurajn Esperanto-aŭtorojn kaj ties verkojn, sed montri la unikan specifon de la esperanta literaturo kaj klarigi la mondan fenomenon “memstara esperanta kulturo”.

Per “Historio de la esperanta literaturo” ili klare emfazas la gravan rolon de la literaturo en la homa vivo kaj ĝian aparte gravan rolon por la multnacia esperanta socio. Esperanto estas ne nur lingvo, kiu ebligas la homan komunikadon, sed en ĝi oni kreas literaturajn verkojn, kiuj dum 125 jaroj formis kaj formas la esperantan socian konscion. Tiu ĉi trajto de Esperanto estas tre bone esprimita jam en la unuaj frazoj de la libro: “Per la enmeto de “Mia penso” kaj “Ho, mia kor’” Doktoro Esperanto reliefigis, ke la lingvo estas pli ol komunikilo: ĝi estas ankaŭ arta perilo.” Minnaja kaj Silfer elokvente montris, ke la esperanta literaturo interpretas humanajn problemojn, ebligas estetikajn travivaĵojn kaj emocian ĝuon.

“Historio de la esperanta literaturo” konsistas el 54 ĉapitroj, kies titoloj estas citaĵoj el esperantaj verkoj aŭ aludas pri signifaj geografiaj lokoj, ligitaj al gravaj esperantaj literaturaj eventoj, aŭ mencias la nomojn de elstaraj esperantaj verkistoj kiel ekzemple “Ho, mia kor’”, “De Smolensks ĝis fora Siberio” aŭ “Julio Baghy paĉjo, vagabondo, homa homo”. La ĉapitroj kaj ties titoloj estas gravaj, ĉar ili montras, ke la aŭtoroj deziris pli bone precizigi la literaturajn periodojn kaj montri la plej signifajn aŭtorojn kaj verkojn en la diversaj periodoj.

La aŭtoroj detale esploras la evoluan vojon de la esperanta literaturo. Ili analizas la unuajn tridek jarojn post la apero de la lingvo, la rolon de la literaturaj tradukoj de Zamenhof “Hamleto”, “La revizoro”, “La rabistoj”. La vojo de la esperanta literaturo komenciĝis oriente kaj direktiĝis okcidente. La unuaj centroj de tiu ĉi nova literaturo estis Moskvo, Peterburgo, Varsovio kaj post mallonga tempo ĝi aperis en Parizo, Budapeŝto, Dresdeno. Post la unua mondmilito esperanta literaturo ekfloras en Budapeŝto kaj la aŭtoroj konstatas: “La poetoj de la nova generacio, kontraste kun la antaŭaj, preferas la originalan produkton al la traduka.” Tio estas tre grava en nia literaturo, ĉar la originala literaturo lanĉas originalajn ideojn, motivojn kaj temojn, karakterajn por la esperantaj aŭtoroj, montras iliajn pensmanieron kaj konceptojn pri la mondo kaj vivo. “Historio de la esperanta literaturo” emfazas la signifon de la esperantaj literaturaj revuoj, ĉar sur iliaj paĝoj unue aperas la novaj verkoj kaj la novaj aŭtoroj. Tial “Literatura Mondo” estas evento en nia literaturo. Minnaja kaj Silfer aldonas: “La revuo poluse altiras plurajn diverslandajn verkistojn.”

Post la dua mondmilito novaj aŭtoroj daŭrigas la tradiciojn de la esperanta literaturo kaj “Historio de la esperanta literaturo” klarigas la rolon de la eldonejo “Stafeto”, dank’ al kiu komenciĝis nova periodo en nia literaturo. “Stafeto” ebligis al multaj esperantaj verkistoj aperi en nia literaturo.

La libro prezentas la evoluon de nia literaturo preskaŭ ĝis hodiaŭ, emfazante la novajn verkojn, novajn verkistojn, iliajn ideojn, vivperceptojn kaj ilian kontribuon al la modernigo de la esperanta literaturo.

Estas tre grave, ke “Historio de la esperanta literaturo” ne nur listigas nomojn de aŭtoroj kaj ties verkoj, sed prezentas koncizajn analizojn de la menciitaj verkoj. Tiamaniere la legantoj konstatas la literaturajn kvalitojn de la verkoj kaj komprenas kiel ili estas ligitaj al la periodo, kiam la verkoj aperis kaj la cirkonstancojn, kiam ili estis verkitaj.

Multaj paĝoj estas dediĉitaj al esperanta teatro kaj esperanta muziko. Impresas la fakto, ke la aŭtoroj strebis ampleksi la tutan esperantan kulturon kaj literaturon. Ili ne nur menciis aŭtorojn, sed verkojn, kiuj jam estas forgesitaj de la legantoj kaj tio gravas, ĉar aŭtoroj, kiuj ne verkis tre abunde kontribuis al la riĉeco kaj multkoloro de nia literaturo.

“Historio de la esperanta literaturo” korektis faktojn, kiuj restis en la konscio de la esperantistoj kaj estis ofte ripetitaj. Ekzemple la aŭtoroj de “Historio” mencias la unuan esperantan konversacion inter Zamenhof kaj Grabovski, tamen laŭ ili tio ĉi ne estis la unua konvesacio en Esperanto, ĉar mankas certaj faktoj.

Estas klare, ke aŭtoroj, kiuj entreprenas verki historion de la esperanta literaturo ne havos eblecon tralegi ĉiujn esperantajn librojn, kiuj aperis dum tiu ĉi longa periodo. Iliaj literaturaj analizoj estas bazitaj ĉefe al recenzoj kaj opinioj pri verkoj kaj aŭtoroj kaj tio donas subjektivan pritakson de la analizitaj verkoj. Ekzemple en “Historio de la esperanta literaturo” preskaŭ ĉiuj bulgaraj verkistoj kaj poetoj estas listigitaj en Ĉapitro 21, kies titolo estas “La sovetia skolo ĝia influo en la proleta literaturo”. Tio ne estas tre korekta pritakso. Vere bulgaraj esperantaj poetoj Dimitro Zlatarski, Asen Grigorov, Hristo Gorov, Violin Oljanov kaj aliaj komencis verki esperante en la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, sed en iliaj poemoj kaj verkoj ne estas nur motivoj kaj temoj, karakteraj por la proleta literaturo. Dimitro Zlatarski, Asen Grigorov, Hristo Gorov, Violin Oljanov kaj aliaj aperigis esprantajn verkojn en diversaj revuoj kaj memstarajn librojn, en kiuj estas temoj kaj motivoj tuthomaj. Ili prikantis la amon, la naturon, la profundajn homajn emociojn, sed la aŭtoroj de la “Historio” ne mencias tiujn ĉi aliajn verkojn. La nunaj kaj la estontaj legantoj opinios, ke la bulgaraj esperantaj poetoj kaj verkistoj estas ligitaj nur al la proleta literaturo.

Sendube “Historio de la esperanta literaturo” estas unika, valora kaj tre utila libro. Ĝi montras, ke la esperanta literaturo estas samnivela al la naciaj literaturoj. Ĝi enhavas verkojn, kiuj riĉigis la mondan literaturon, kiuj montras la homan progreson kaj kiuj atestas pri seriozaj profundaj esploroj kaj intrepreto de la multkolora homa vivo. La laboro de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer estas grandega. Por ili tiu ĉi libro estas la plej elokventa monumento de ilia vivo kaj esperanta agado. Monumento, kiu montros al la estontaj esperantaj generacioj, ke du talentaj aŭtoroj kreis verkon, kiu prezentas la pli ol jardekan kreadon de pluraj verkistoj, kiu dediĉis sin al nobla kaj humana agado je la nomo de la progreso kaj kulturo.

Georgi Mihalkov

Historio de la esperanta literaturo

Publikigita ĉe
Language Problems and Language Planning 2016

The work under review - hereinafter HEL, by M&S - is a chronological narrative of creative writing in Esperanto from its inception to the present. M&S base their account on extensive reading and on personal evaluative criteria. We expect HEL to tell us what M&S see from their distinctive standpoint - which, for reasons that have been on record for decades, truly stands apart.

        Not on every point, to be sure, do they present a take of their own. Regarding most writings and writers, M&S's narrative goes along with ubiquitous views. They weave these into an accessible text, adding points that will strike many readers as new - e.g. that Tolstoy's The First Distiller was staged in Smolensk, in A. Burenkov's translation, in 1896; that Kalocsay occasionally produced one version of Literatura Mondo for domestic authorities and another for subscribers abroad; that it was Sturmer who gave the word etoso `ethos' the charge it carries in Esperanto. Location, access to archival material, skills of observation and exposition, lexicographic assiduity - all this adds up to a well-crafted product thanks to the hard work they put in.

Reception, for once, has kept pace with importance and readability. Brisk sales have prompted reprints, allowing M&S to keep eliminating typos spotted by reviewers. Let me contribute a selective list to the cause. 92/-14: L'Esperantiste > L'Espérantiste. 250/-19: Singapure > Singapore. 341/-2 Sorabij > Sorabji (also, mention Abdul Qadir of Multan who attended the world congress in 1905 and fathered Pakistan's Esperanto movement). 352/4: subjektivo > subjekta infinitivo. 487/-10: 1966 > 1996. 514/13, 553/-17: Dasgupto > Daŝgupto. 517/-18: ŝajnas > oni ŝajnas. 518/-5 `farsi' > la persa. 550/-17: la barata > la bengala. 553/9: Egiptujo … egiptanoj > either Egiptujo/egiptoj or Egipto/egiptanoj. 553/-5: Souso > Suso. 608, glosses: add pusto (107/2) `the Hungarian plains'. 727/-7: Oriento-Okcidento… 586: delete 586. 745/-19: `Shun, Sabira' points to the omitted `Ståhlberg, Sabira'; insert it and specify p 527.

Producing such a large book poses more than just a proof-reading challenge. Co-authorship and a protracted gestation period make consistency an elusive goal. Grabowski's poem Sur unu kordo, a symptom of aesthetic deficit on p 5 ("the Esperanto taste, at its literary dawn, reflects its romantic origins and sometimes looks all too pale, all too anaemic"), becomes a "witty poem" on p 34, one that makes the point "that in Esperanto words can rhyme without carrying the same inflectional ending, thus refuting superficial charges of monotony (besides Grabowski was the first to introduce adasismo as a term of censure)" - M&S proceed to cite a passage from the poem that features this theory-laden aesthetic concept. The book practices fluency as a virtue. M&S are not aiming for logical coherence: their style responds to the flow of the material.

For instance, after summarizing the plot of Heksakloro unu komo tri, a play by Paul Gubbins, M&S conclude: "Protecting the environment has become a big problem in our society; our theatre too, albeit late, is now taking it on board" (547). Environmental concerns are not part of HEL's overall perspective: M&S are going with the flow.

However, when they say of Carmel Mallia's Najbaroj that it "may be considered the play that best represents the Esperantist spirit of peace and the love of humanity" (546) - or when they endorse Benczik's characterization of Engholm and Szilágyi's `realistic style' of fiction writing and add Francis and Schwartz as examples, going on to say that romanticism and realism "reflect national styles from the 19th century; we find a more modern style pretty much only in Trevor Steele's work" (464) - we might expect `the Esperantist spirit' or `realism' to become part of M&S's tool-kit. But they don't. Their history doesn't just steer clear of a Lukács or an Auerbach or a Bakhtin. Even the theory-free motif of individualism and the novel, or the notion of a Bildungsroman, is missing from the screen.

This absence is puzzling, given M&S's acceptance of western European literature as the default framework (see 116 on Kalocsay's Streĉita kordo or the endorsement of Benczik at 464). What stops M&S from emulating the model they accept, to the point of using its standard analytical tools? When we hear them remarking that translated poetry is a genre seldom appreciated in western Europe (106), we get the point: critics are known fans of translated poetry; M&S have chosen western Europe's general public as their reference group.

This smooth, exoteric, theory-free fluency leaves them waiting for more to emerge from their reading. On p 543 they list recent novels by Steele, de Zilah, Löwenstein, and Rodin & Sigmond which together, in their view, represent some "characteristics and goals of the Esperantist community aiming for universal equality of human rights for all, especially in the linguistic domain". But this is a novel-specific point: their fluent style involves eschewing generalizations.

It also means an idiosyncratic assortment of details. M&S highlight Vimala Devi's fiction translated by Manuel de Seabra into Esperanto (492-3), but not Jiři Kořinek's translations of Jiří Karen's Czech poetry that seamlessly merge into Karen's original Esperanto poems expressing environmental sensitivity before it really hit the western public (Karen 1985). M&S highlight Scherer's breakthroughs at Hollywood (The Idiot's Delight, The Road to Singapore, The Great Dictator, 250-51), but not Gällmo's (Nobel 2003) Swedish-Esperanto bilingual edition of Nemesis/Nemeza, which made this play by Alfred Nobel available to the Swedish public. They report the participle war (590) but miss the fact that Lapenna fanned the flames to mitigate the effect of the iron curtain (Sikosek 2006: 23). They highlight Baghy's Estas mi esperantisto (135), but don't note that it was inspired by Petőfi Sándor's `A Magyar Nemes' -

http://magyar-irodalom.elte.hu/sulinet/igyjo/setup/portrek/petofi/amagyarn.htm

(retrieved on 16 April 2016).

One consequence of the fluent style is a systematic asymmetry regarding contextualization. Esperanto authors are shown to be drawing on their national ambience when they are British (98), Spanish (498), Russian (516). After 1918 "the national sentiments of the long suppressed peoples in Europe" use Esperanto to "display their gems" (93). But Koffi Gbeglo's (533) work is showcased abstractly - despite explicit invocations of context throughout his prose. Chinese and Japanese contributions are given considerable attention, but without addressing the reference public's incomprehension of their background. Readers seeking deeper insight could have been urged to consult Redaktokomitato (2007) for coordinates.

        Also systematic, but far less important, are M&S's standpoint-driven decisions to omit (Kalle Kniivilä, Alicja Sakaguchi), to underplay or misread (Löwenstein, Camacho, Blanke), to represent from a partisan viewpoint (`planned languages', the Esperanto-speaking `people', the Rauma/Esperanto Citizens' Community connection). Any reader familiar with the rifts in the community would have expected these decisions, and worse. M&S's obvious biases are tempered by self-criticism and gestures of moderation, and could have been further mitigated by adding "for another view see also Tonkin xx, Lindstedt yy". For what it is worth, my take is that going with the flow, fine as an exoteric strategy and a way of coping with the herculean writing task, becomes an Achilles' heel if there are no counterpoint-level close encounters of the third (or theoretical) kind, anywhere in M&S's extensive writings. I have been requesting them, for several decades, to do some rigorous and accountable conceptualizing; I doubt that they expect me to stop, even when I take my hat off as I stand before such stellar writing. My private thanks to Minnaja for spending a fortune to send me a review copy would become insincere if I were to soften my public scrutiny - the last thing he or Silfer would want.

References

Karen, Jiří. 1985. Flugilhava ŝtono. Chapecó: Fonto.

Nobel, Alfred. 2003. Nemesis/Nemeza. Stockholm: Esperantoförlaget.

Redaktokomitato de Lernolibro de Komuna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. 2007. Historio por malfermi la estontecon: moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Beijing: Fremdlingva Eldonejo.

Sikosek, Marcus. 2006. Die neutrale Sprache: eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz, Poland: Skonpres.

Probal Dasgupta

Tazio Carlevaro recenzas la verkon "Historio de la Esperanta Literaturo"


2252 (2: 2016)

Komenca atentigo
Antaŭ tia impona libro, recenzemulo hezitas. Tiom pli ke la aŭtoroj estas bone konataj specialistoj pri la fako. Ili dividis la malfacilan taskon inter si: ambaŭ pritraktis la periodon 1887-1993, dum Minnaja pritraktis specife la periodon 1994-2012.
Carlo Minnaja estas denaska Eparolanto, matematikisto, ĉiam aktiva en literatura kampo, ĉefe sur kampo traduka kaj literaturkritika. Ankaŭ aktiva sur movada kampo. Giorgio Silfer lernis esperanton junaĝe, kaj tuj ekaktivis sur literatura kaj movada kampoj. Ambaŭ do estas atentaj observantoj de la lingvo-strukturo de la lingvouzo, de la literaturkreado kaj produkto. Ĉar ja, beletra kreaĵo atingas sian legantaron nur tra eldon- kaj distribuo-vojoj. Tio signifas, ke ili praktike spertis la socian konsiston de la esperanta movado, kaj ĝian historion.
Ili “renkontiĝis” junaĝe, kadre de La Patrolo, grupo el kultur-agantoj eduke itallingvaj, kiuj iniciatis la revuon Literatura Foiro. Pli malfrue la grupo cedis sian rolon al nova realaĵo, LFKoop, kiu ne nur plueldonis la revuon, sed ekaktivis ankaŭ en la instruo de kulturo, kaj en la produkto de la rimedoj necesaj por tiu celo. Silfer kaj Minnaja daŭre kunlaboris, ankaŭ post la malapero de La Patrolo.
Ili restis proksimaj al la celo origina: produkti kulturon por socio diverskonsista, studi profundige tiun socion kaj ties kulturon, kaj helpi al ĝia plufortikigo. Ili restis fidelaj al la etika spirito de Zamehof.

Pli fruaj provoj:
Ne la unuan fojon oni publikigas verkon pri la temo “esperanta literaturo”. Sed ja nun la unuan fojon kun la celo pli detale pritrakti la aŭtorojn, la verkojn, la revuojn kaj la epokojn.
Drago Kralj (1960), Alfonz Pechan (1966), Tazio Carlevaro (en komuna verko de Ivo Lapenna kaj Ulrich Lins, 1974), Margaret Grace Hagler (1978), Giorgio Silfer (1978), Geoffrey Sutton (2008).
La du unuaj barakte proponas interesajn sed resumajn pritraktojn. La relative malmultaj paĝoj disponeblaj ne helpis. Carlevaro ne malpli barakte celis doni laŭeble kompletan superrigardon sur la aperintaj verkoj. Ne nur pri beletristiko originala, sed ankaŭ traduka (tiom grava ne nur por la esperanta kulturo, sed ankaŭ rilate multajn naciajn lingvojn). Pri sciencaj verkoj, revuoj, radiostacioj, eldonistoj, porinfana kaj prilingva literaturo, ĉar la kulturo en kiu trempiĝas esperantano proponas ankaŭ tiujn esprimilojn.
La libro de Silfer kaj Minnaja havas analogan celon, sed utiligas rimedojn multe pli fajnajn kaj science profundigitajn.
Menciindas ĉi tie, kiel prave indikas Sten Johansson (Esperanto, februaro 2016), ankaŭ konataj recenzantoj, tre kleraj kaj interesaj el literaturkritika vidpunkto: W. Auld, L. Tárkonyi, K. Kalocsay, K.R.C. Sturmer kaj aliaj.

Verko malfacile konstruebla
Verki tian libron reprezentas defion. Esperanto estas ja lingvo, kiun utiligas ĝenerale homoj, kiuj ne lernis ĝin hejme (ĉi tie kun la escepto de Minnaja, tamen). Esperanton oni lernis: ĝi estas elektita kulturlingvo. Ĝi mem estis prezentita en 1887, do fakte ne temas pri antikva kulturlingvo. Kaj ĝin ne antaŭis kulturo senskriba, sed riĉa. La lingvouzo mem evoluis: komence, ĝi estis timema, malriĉa, iom eksperimenta. Nur pli malfrue ĝi alprenis forton kaj esprimivon. Tiu estas fenomeno ne komparebla kun kompara lingvouzo antikva-moderna. Ĉar la antikvaj lingvouzoj estas tamen plenaj kaj riĉaj. Ĉar ili respegulas kompletan aplikon en la koncerna epoko.
La esperanta literaturo ne estas esence ligita al landoj. Certe, ekzistas landaj influoj, sed ili estas eventuale enhavaj. Ili ne rilatas la lingvouzon. Krome, samlandaj E-aj aŭtoroj diverĝas tre ofte stile kaj enhave. Ne ekzistas veraj “skoloj” landaj. Ekzistas diverĝaj lingvouzoj, sed la aŭtoroj ne rekonas sin en skoloj.
Alia apartaĵo de la Ea literaturo estas la graveco de la tradukitaj verkoj, ne nur en la fruaj tempoj. Ili starigis nivelojn, kiujn ankaŭ la origina literaturo tamen devis atingi.
Ankaŭ la disvolviĝo de la Ea literaturo ne faciligas la taskon, eble pro sia mallonga evolutempo: la Ea literaturo montris unue poezian kreskon, kiun sekvis novelaroj, kaj la romanoj kaj la teatro venis nur pli malfrue. Parto de la verkoj publikigitaj aperis en revuoj, ofte efemeraj kaj malfacile troveblaj.
Fine, la Ea literaturo estas malfacile studebla, ĉar ĝi ne estas studobjekto en universitato, kaj pro tio ke estas tre maloftaj science kritikaj verkoj pri aŭtoroj, aŭtorgrupoj kaj epokoj. Grandparte, kvankam ne ĉiam, mankas kompetentaj bibliografiaj kaj biografiaj pritraktoj pri unuopaj aŭtoroj, kaj ankaŭ literatursciencaj analizoj de unuopaj verkistoj kaj verkoj.
Kaj tamen, Minnaja kaj Silfer aŭdacis… kaj, fakte, pretigis verkon novstilan, interesan kaj instruan.

Strukturo de la libro: La unua kerno konsistas el kvindek kvar ĉapitroj.
Minnaja kaj Silfer provis solvi la demandon de la prezento. Ili sekvis la kronologian tempon. Per tio ili provis precize indiki la spiriton de la tempo. La homojn, kiuj tiam verkis, la unuopajn limtranspaÙajn librojn, la kulturan nivelon de revuoj, kaj la gravecon de diversaj aliaj beletraj iloj, kiel la teatro.
Ĉiu ĉapitro ampleksiĝas per notoj kaj per abunde detalaj citaĵoj, por evidentigi aŭtorajn aŭ epokajn apartaĵojn, temgrupojn, stilrimedojn. Aparte interesaj estas ankaŭ la multaj bildoj, kiuj riĉigas ĉiujn ĉapitrojn.
Fakte, tiu verko prave povus nomiĝi “Enciklopedio de la esperanta kulturo”. Ĝi atingis nivelon ĝis nun neniam atingitan, ankaŭ helpe de iloj, kiujn mi priskribos poste.
Minnaja kaj Silfer ne priskribas nur la beletran kulturon produktitan en Esperantujo, sed ankaŭ ĝiajn rilatojn kun la ceteraj elementoj de la historio kaj de la socia konsisto de la movado. Estus neeble priskribi detale la tutan enhavon de tiu kerna ĉapitraro.
Evidente la aŭtoroj dividis la prezenton al kvin epokoj: la komenca (Zamehof kaj kelkaj pioniroj), la periodo antaŭ la unua mondmilito, la periodo intermilita, kaj la “moderna” epoko postmilita. Lasta ĉapitraro koncernas la nunajn tendencojn.
Estas neeble priskribi detale la tuton. La du aŭtoroj certe celis kompletecon: mi kalkulis ke oni menciis iom pli ol 800 personoj. Sed kompreneble kelkaj verkistoj trovas pli ampleksan pritrakton: biografian, bibliografian, ofte ankaŭ bildan, stilistikan. Kun la necesaj rilatoj kun eldonejoj, revuoj, enmovada aktivado, kulturaj rilatoj je nacia nivelo, eventuale en politika senco. Kelkaj aŭtoroj (sed ankaŭ kelkaj revuoj aŭ aktivadoj) trovas mencion kaj pritrakton en pluraj ĉapitroj. Feliĉe elpensitaj rimedoj ebligas facile sekvi tiun “migron” de unu al la alia ĉapitro. Aliaj verkistoj estas apenaŭ menciataj. Sed neniam nur nome. La aŭtoroj klopodas tamen ilin ligi al situacio aŭ al referenco literatura aŭ kultura. La aŭtoroj estas pritraktataj laŭ la kutima graveco-skalo. Unue Zamenhof (kaj la multaj literature kaj movade aktivaj Zamenhofoj), kun la pioniroj, ĝenerale rus- kaj pollingvaj (Bein, Grabowski). Kun neniam malaperinta celo konstrui E-lingvan Weltliteratur (Mondliteraturo). Feliĉe la fleksebla ĉapitro-strukturo permesas ankaŭ poste aldoni aŭtorojn, kiuj ja estas pionirecaj, sed ne apartenas al la slava mondo: Colas, Merchant, Bourlet, Hankel. Post la unua mondomilito naskiĝis Literatura Mondo (LM) kun gravaj aŭtoroj kiel Kalocsay kaj Baghy, kaj grupo el hungaraj kunlaborantoj (Tárkonyi, Szilágyi). Sed ja LM kungluis multajn aliajn ne-hungarojn: Waringhien, Adamson, Schwartz, van Schoor. Samperiode, naskißas grupoj klasbatale aktivaj, en Sovetunio kaj aliloke: Miĥalski, Hoĥlov, Baranyai, Weinhengst, Lanti, Bartelmes. Post la dua mondmilito reaperis dum mallonga periodo LM, poste La Nica Literatura Revuo kaj Norda Prismo (kaj nur pli malfrue Literatura Foiro) reprenis la torĉon, cetere kun novaj eldonejoj. Naskiĝis novaj aŭtoroj: Auld, Rossetti, Dinwoodie, Francis, Boulton, Ribillard, Lapenna. Nia “moderna” epoko. Kaj pli poste, nia “nuntempa” epoko: la Patrolanoj (i.a. Minnaja kaj Silfer mem, Conterno Guglielminetti, Pisoni, Rossi), kaj Nervi, Seabra, Camacho, Fernández Martín, Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), Neves, Montagut. Kaj, indas substreki, multaj aliaj. Ne eblas ĉiam klara kaj elĉerpa klasigo: epoko, landoj, stiloj, kultura aparteno kaj esperanta sindediĉo povas ege varii. Sed ĉio estas retrovebla dank al la iloj ellaboritaj de ambaŭ aŭtoroj.

La dua kerna parto estas antologio el la verkoj de multaj menciitaj aŭtoroj
Literaturkritika pritrakto povas kelkfoje aspekti iom sensuka, malgraª la fakto ke la aªtoroj ri¤igis ßin per historiaj kaj biografiaj trajtoj. Tial bonvenas tiu ¤i 77-paßa parto, antologio el la verkoj de kelkaj el la prezentitaj aŭtoroj. Kun poeziaĵoj (de Applebaum al Zamenhof, kun 52 kromaj aŭtoroj, reprezentataj per unu aŭ pli da poemoj) kaj prozaĵoj (de Beaucaire al Zamenhof, kun 13 kromaj aŭtoroj). Temas pri eklekta selekto el multegaj verkoj, kaj kelkfoje ne temas pri la plej konataj verkoj (kaj verkistoj), sed pri propra opinio de la aŭtoroj, kiuj ŝatis per tio esprimi preferojn kaj proponojn. Ne tre konata aŭtoro, aŭ verko ne speciale konata, ofte meritas revalorigon.

La tria kerna parto
konsistas el la helpaj listoj kaj referencaj iloj por pli facile direkti la atenton de la leganto. Ĝenerale leganto komencas legi ĉe la unua paĝo, kaj ĉesas ĉe la lasta. Sed tio ne koncernas, principe, enciklopedian verkon. Ekzistas ja verkistoj, eldonejoj, revuoj, kiuj aktivis en diversaj cirkonstancoj, epokoj, landoj, kun modifotaj celoj. Ili do retroviĝas jen ĉi-ĉapitre, jen aliĉapitre. Pro tio la du aŭtoroj kreis ilojn, kiuj transformas tiun tekston al speco de “superteksto”. Estas do klare ke aŭtoro, verko, eldonejoj, revuo, evento, troviĝas en jena aŭ alia paĝo. Sed por alfronti tiun malfacilaĵon, la aŭtoroj metas je dispono de la interesata leganto kelkajn listojn en kromĉapitroj. Per tio ili konstruis elstaran helprimedon por studemuloj. Vi povas rekonstrui la vivon kaj la verkadon de unuopa aŭtoro, kaj la aktivadon de unuopa eldonejo, aŭ revuo.

Referencoj
La unua listo (49-paĝa) ligiĝas strikte al la unuopaj ĉapitroj. Ĝi detaligas klarigojn historiajn, biografian, bibliografiajn pri unuopaj verkoj kaj verkistoj, kaj okazaĵoj. Ne por ĉiuj, sed por tre multaj certe jes. Ĝi anstataŭas pezajn notojn piedpaĝajn. Atentu pri ili, ĉar ili prilumas ĝenerale konektojn, faktojn, situaciojn ne ĉiam konatajn aŭ klarajn.

Indekso de la bildoj.
La kernaj ĉapitroj montras multajn bildojn: verkojn, aŭtorojn, kongresojn. Kelkaj estas bone konataj, aliaj supozeble malofte renkonteblaj. Tiu indekso ebligas trovi la koncernan bildon.

Indekso de la verkoj.
Se subite vi volas nur legi detalojn pri iu verko, serĉu ĉi tie. Se la koncerna verko estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Laŭdinde, grafika artifiko permesas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro.

Indekso de la personoj.
Se subite vi volas nur legi pri aŭtoro, aŭ tradukisto, aŭ aktoro, serĉu ĉi-tie. Se tiu persono estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Grafika artifiko ebligas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro.

Indekso de la revuoj.
Se subite vi volas nur legi pri revuo, serĉu ĉi tie. Se tiu revuo estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Grafika artifiko ebligas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro.

Indekso de la temoj
Se subite vi volas nur legi iun temon, serĉu ĉi tie. Ja, sed temas pri tikla elekto. Sur 14 paĝoj, mi trovis 1134 malsamajn “temojn”. Temas pri asocioj, grupoj, eldonejoj, situacioj, konkursoj, landoj, kongresurboj, versformoj, religioj, rimfarado, modoj, esprimaĵoj (“Esperanta popolo”, “Edzino de malamiko de la popolo”, kaj ankaŭ “homaranismo”, “samideano”… sed mi ne trovis “Interna Ideo”).
Krome, ĉapitro "Glosoj" proponas klarigon pri nekutimaj vortoj, specialaj fakvortoj uzitaj. Kaj troveblas ankaŭ dupaĝa Bibliografio, kiu proponas pli fruajn verkojn konsultitajn dum la pretigo de la jena verko.

Miaj konkludoj.
Jen grava, dokumente bazita, sed certe kompleksa libro, kiu meritas atentan legon kaj studon. Ĝi krome proponas propran, originalan, sed science funditan historian kaj kulturkritikan metodologion. Bona bazo por esperantologoj kaj literatursciencistoj. Ĝi bone tipigas la evoluon de la kulturo produktita en Esperantujo. Kaj tial ĝi povus ne tro malfacile (almenaŭ parte) tradukiĝi kaj remuldiĝi en naciaj lingvoj ne propagandcele, sed studokaj analizo-cele por studantoj de literaturo kaj kulturo.
Tiu ĉi libro povas utili al homo interesata al tiu parto de la esperanta kulturo kiu esprimiĝis tra libroj, revuoj, eldonejoj kaj teatro. En sia verko, cetere, la aŭtoroj klopodis ligi tiujn observojn kaj faktojn kun historiaj kaj eksterkulturaj okazaĵoj kaj eventoj.
Tiu ĉi verko certe povas utili en kursoj, en diskutoj, en prelegoj pri la temo. Ĝi malfermas la pordon al nova studepoko: aliro detaliga al unuopaj arkivoj, revizio de iom tro malnovaj bibliografiaj kaj kritikaj eseoj pri unuopaj verkistoj. Por profundigi rilatojn inter unuopaj verkistoj (aŭ verkisto-grupoj) kaj lokaj kaj naciaj skoloj, okazaĵoj, kreaĵoj. Neniu serioza observanto povas ĉion scii. Indas esperi, ke tiu krea sinergio okazos, kiel cetere jam tie kaj tie oni faris.
Lasta demando: ĉu eble adapto nacilingva indus? Supozeble jes, se la scienca interesiĝo pri esperanto kaj planlingvistiko en universitatoj kaj kulturaj tavoloj disvastiĝus.

Tazio Carlevaro

Historio de la Esperanta Literaturo


julio 2016

Finfine ĝi ekzistas! Dankon al la du aŭtoroj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer! Dankon al ĉiuj, kiuj ilin helpis kaj subtenis!
Kion ni havis ĝis julio 2015 por orientiĝi en la sovaĝa arbaro de nia 125-jara literaturo? Praktike, nur kvar librojn:
– Enciklopedio de Esperanto de Ivan Ŝirajev, eldonita en 1933. 599 paĝoj. Informlibro, en kiu «Esperantistoj … povus … trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado». Pri «kio ajn», do ankaŭ pri la esperanta literaturo … ĝis 1933.
– Esperanto en Perspektivo de Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro. «Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo». Eldonita de UEA en 1974. 844 paĝoj. La tre utila enciklopedia verkaĵo enhavas ankaŭ kelkvortajn informojn pri la literaturo, ĉefe nomojn, titolojn kaj aperdatojn … ĝis 1974.
– Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin. Grafokom. Đurđevac. 2006. 272 paĝoj. Utila leksikono pri personoj verkintaj en Esperanto, kun malmultaj literaturaj analizoj.
– Concize Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887 - 2007 de Geoffrey Sutton. Mondial, New York. 728 paĝoj. Utila libro en angla lingvo, juĝanta la esperantan literaturon laŭ kriterioj anglaj.
Ni aldonu al tio ĉi la multajn, sed pli-malpli dubajn kaj partiajn informojn, ĉerpeblajn el Interreto.
De nun ni havas veran orientilon, kies utileco ŝajnas tiel evidenta, ke oni jam komencis ĝin nomi akronime: «HEL». Ĉi tiu HEL, Historio de la Esperanta literaturo, havas 748 paĝojn 17-oble-24-centimetrajn. La volumo estas solide bindita. La tipografio estas klara kaj eleganta. La bindaĵo estas deca kaj verda. La multaj nigra-blankaj internaj ilustraĵoj estas tiel precizaj kiel eblas en libro relative malmultekosta. La lingvaĵo estas senerara, sobra kaj agrabla. Ne mirinde: Carlo Minnaja, unu el la du aŭtoroj, 76-jara, estas denaska esperantisto; Giorgio Silfer, la alia aŭtoro, 67-jara, estis jam en 1969 kunfondanto de la literatura rondo «La Patrolo». La aŭtoroj respondecas kune pri la enhavo ĝis 1993; pri la periodo de 1993 ĝis 2012 respondecas Carlo Minnaja. La du aŭtoroj prezentas nian literaturon kronologie en 54 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro havas propran kaj trafan titolon. La titolo de la unua estas: «De Ho, mia kor’ al Mondo kaj koro –ĝeneralaj trajtoj de la unua periodo (1887-1921)»; de la dua: «Fajron sentas Li interne – Zamenhof la iniciatinto»: … de la kvindek-kvara: «Preter la papero – de scenoj al sondokunmetado ĝis blogoj». La 54 ĉapitrojn pri literaturo – nocio kiel eble plej larĝe konceptita – sekvas Referencoj, Glosoj, Bibliografio, Antologia parto (Poezio, Prozo), Indekso de bildoj, Indekso de verkoj, Indekso de Revuoj, Indekso de temoj, Indekso de personoj; entute 189 paĝoj faciligantaj priserĉadojn kaj inspiriĝojn.
Do, almenaŭ laŭforme, ĉio estas en ordo: ni povas legi la libregon de la unua paĝo ĝis la 559a, kiel romanon, por ensuĉi la bazajn konojn pri nia literaturo; aŭ ni povas ĝin konsulti por trovi, laŭ bezono, verkojn kaj verkistojn.
Sed elmetiĝas pli tiklaj problemoj, se ni volas taksi la enhavon de tiu ĉi HEL.

– Unue, ni devus iel juĝi pri la kompleteco de la verko: ĉu ni trovos ene ĉion, kion ni serĉas? La ideala kompleteco evidente ne eblas. Ĉi-tipa verko estas simila al biblioteko, kaj absolute kompleta biblioteko ne ekzistas. La esperanta literaturo estas jam tro granda por komplete listigi ĉiujn literaturaĵojn aperintaj – kaj malaperintaj – dum 125 jaroj. Aliflanke, ne ĉiuj eldonitaj tekstoj meritas eniri historion de literaturo. Kiu decidis pri la indeco de verkoj kaj verketoj eniri HEL-on? Se sinjoroj Minnaja kaj Silfer estus legintaj ĉiujn verkojn listigitajn en ĝi, ni rajtus diri, ke ili decidis. Sed ne eblas ĉion legi. Multajn literaturaĵojn ili povis koni nur pere de kritikaj fontoj: artikoloj, recenzoj, antologioj, la Interreto kaj antaŭekzistintaj literaturhistoriaj libroj. Ĉi-okaze la decido pri la «indeco eniri» grandparte dependis de kritikistoj kaj recenzistoj tre ofte jam mortintaj. Povis okazi, ke la aŭtoroj, kvankam ili

– Due, ni devus iel juĝi pri la kritika valoro de HEL. La legantoj ne volas sensukan libroliston; ili volas, ke la verkoj estu konigitaj kaj pritaksitaj interese kaj fidinde. Interese, tio estas tiel, ke la leganto ekhavu novajn konojn, ne nur tiujn, kiuj troviĝas sur ĉiuj librovendejaj slipoj. Fidinde, tio estas tiel, ke la leganto, kiu konas la libron, ne trovu en la pritakso malveraĵojn kaj kalumniajn misjuĝojn okulfrape< anakronismajn, partiecajn, prudajn kaj malicajn. Fidindeco estas subjektiva morala afero; pri fidindeco nur subjektive oni povas juĝi. Tiel juĝi mi povas nur per sondado kaj subjektiva opiniado. Mi devas serĉi en HEL aŭtorojn kaj verkojn konatajn, iel ŝiboletajn, kaj opinii pri la aŭtoraj prijuĝoj.

Plej bone mi konas min mem kaj miajn verkojn. En la Indekso de personoj mi serĉas mian nomon. Mi trovas «de Zilah, Eugène»- on inter «de Seabra, Manuel» kaj «de Zilah, Madeleine». Kia ĝoja surprizo! Ŝajnas al mi, ke la 30-jara sindediĉo de mia edzino al Esperanto estas agnoskita, oficialigita. HEL konsideras, ke Madeleine de Zilah, per La Gazeto kaj OSIEK, notinde kontribuis al la disflorado de la esperanta literaturo. Tian klarvidan honestecon mi ne atendis.
Mi legas poste tion, kion Carlo Minnaja diris pri mi kaj miaj verkoj: ĉio estas honesta kaj akceptinda. Min iom surprizis, ke Kaj kiu pravas «ne estas por malkleruloj, kiuj verŝajne nur la parton erotikan ĝuus; ĝi estas por filozofoj, kiuj demandas sin mem kiel la aŭtoro.» (p. 542a) Sed eble ankaŭ tio ĉi estas vera. Min kortuŝis kvazaŭ neesperita laŭdo, ke laŭ Carlo Minnaja, en La Princo ĉe la hunoj, «multajn terminojn li devis konstrui por detale priskribi objektojn ne apartenantajn al la eŭropa civilizo kaj do por kiuj esperanto ne havas jam pretan vorton; li ilin konstruis per skrupula lingva sento, tiel ke ili aspektas kvazaŭ de ĉiam hejmantaj en la lingvo.» (p. 542a) En la sama libro, ŝajne, mi «gloras justan, kvankam ŝtupe organizitan ŝtatan hierarkion». (p. 543a) Nu, jes, sed ĉu ekzistis en Azio, ne «ŝtupe organizita» ŝtata hierarkio en la 3a jarcento antaŭ Kristo? Eble, pro subkonscia premo, mi elmontris preferon al la justa. Estas ankaŭ menciita, ke mi estas «eseisto kaj recenzisto», kaj ankaŭ tio ĉi veras, eĉ se nenion konigas pri tri kvaronoj de mia verkaro. Resume: la teksto dediĉita al mi estas fidinda. Ŝajnas al mi, ke Carlo Minnaja legis miajn librojn kaj forĝis pri ili memstaran opinion.
Sed, ĉu tiu ĉi memstara inteligenta opiniado ekzistas pri ĉiuj aliaj aŭtoroj kaj verkoj? Por konvinkiĝi pri tio ĉi, mi serĉis ŝiboletan verkon en HEL. Temas pri la unue aperinta romano en nia literaturo: Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne. Tiu ĉi romano havis maljuste detruigan kritikon en Esperanto en Perspektivo, en 1974, kaj de tiam preskaŭ ĉiuj blinde ĝin kondamnas.
Mi trovis en HEL: «Nur en 1907 aperas la unua longa romano: Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne, kiu en 1908 publikigas la duan: Ĉu li?. Franco, tradukinto de Eneido, rapide gajnas al si la reputacion de plej granda stilisto, post Kabe. Li verkas imite al Alexandre Dumas kaj la felietonoj de tiu epoko, tial li estas siaflanke aktuala, kaj povas fariĝi la unua kazo de «best seller» (vendfurorulo) en nia literaturo, kvankam Kabe ankoraŭ larĝe superas lin en la influo al la publiko.» (p. 6a)
En la 9a ĉapitro Henri Vallienne havas preskaŭ tri paĝojn, kaj Kastelo de Prelongo meritas sufiĉe detalan recenzon. La aŭtoroj de HEL bone reliefigas la tiaman bezonon de la Esperanto-movado havi longajn romanojn. Ni bone komprenas, ke la celo de Vallienne, «kuracisto, alnajlita al sia ĉambro jam ekde aprilo 1905 post grava atako de kormalsano», estis doni al la Movado tiajn romanojn, rapide kaj sen troa zorgado pri originaleco kaj profundeco, kaj en lingvaĵo necese antaŭfundamenta. HEL ne silentas pri la lingvaj problemetoj en Kastelo de Prelongo, sed ĝia konkluda frazo estas: «La intrigo treniĝas tute impete, streĉoplene, la rapido en la legado estas nur ĝenata de la lingvaĵo, kelkloke (sed nur kelkloke!) fuŝa kvazaŭ de komencanto.» (p. 78a)

Vallienne eklernis Esperanton en 1902, nur 5 jarojn antaŭ la apero de Kastelo de Prelongo – li ja estis komencanto. Mi estas kontenta: la aŭtoroj de HEL ne kontentiĝis per blinda sekvado de tretitaj vojoj. Ankaŭ pri Vallienne HEL estas fidinda.

Nun mi kontrolu kion diras HEL, pri kelkaj verkistoj de mi bone konataj. Tuj apud mi, sur la paĝo 541a, troviĝas Christian Declerck. Pri Tarokoj kaj epokoj: «la ĉefa kvalito de tiu ĉi romano estas la senhipokrita enpenetro en sin mem». Mi preferus tekston iom pli longan pri Christian Declerck, sed mi jam multfoje konstatis, ke ju pli profunda estas iu verko, des pli koncizaj estas ties recenzoj. Do, eble tro lakona, sed tamen fidinda mencio pri tiu ĉi aŭtoro.
Pri Trevor Steele: «Per naŭ romanoj kaj tri novelaroj en la lastaj tridek jaroj imponas aŭstraliano Trevor Steele (1940[1970])». Listigi tiom da verkoj okupas 3 paĝojn (p. 537a- 540a), kaj, eĉ tiel, apenaŭ restas loko por profundaj analizoj. Ni tamen ekscias, ke «ideoj kaj stilo eminentis» en Sed nur fragmento (1987)»; ke «kelkfoje oni malfacile distingas la rakontojn de la protagonisto disde tiuj de la aŭtoro mem»; ke «apartaĵo estas la klopodo transskribi en diversaj proksimumaj esperantumoj la misprononcadon de la germana fare de diversnaciaj negermanoj. Iuj recenzantoj konsideris tion amuza virtuozaĵo, aliaj fiasko»; ke, en Kaj staros tre alte… (2006), «romantikaj promenadoj […] certe estas tute fantaziaj se komparataj al la fakto ke en la unua jarcento junulinoj tute ne ĝuis tian liberecon»; kaj ke «la stilo estis tiu de aŭtoro fascinita de la homeco de Jeŝu: pasia, sed flua, trankvila, kun granda kapablo utiligi la latentajn potencialojn de la lingvo, kaj tre respektema al la baza vortaro»; ke, en Konvinka kamuflaĵo (2014), «la lastaj ĉapitroj estas filozofiaj, kiel ĉe persono kiu sentas, ke li diris ĉion»; ke, en lia tuta verkaro «certa sento de supereco de la blanka raso estas videbla en kelkaj fragmentoj ». Nu, ĉio ĉi ŝajnas fidinda, eĉ se la prijuĝoj ne ĉiam estas tre nuancaj.

Sen Rodin (1932[1940]) aperas en la ĉapitro 33, kie oni mencias, ke noveloj liaj aperis en diversaj revuoj, kaj, ke la eldono de Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj okazis duonjarcenton poste, en 2006. Ni retrovas lin en la ĉapitro 53, kie la enhavo de Bildoj pri Norda Lando … estas prezentita, sed nenio estas dirita pri lia arto. Bedaŭrinde! En 2006, pro tiu libro mi ekatentis pri la tipe suda muziko de lia prozo. Post ellegado de multaj libroj verkitaj en UEA-dialekto, estis vera senpeziĝo por mi konstati, ke ekzistas ankaŭ tia lingvaĵo en Esperantio.
En Nu kaj do? (2010), «pri esperanto kaj esperantistoj li tute saĝe kaj trankvile komentas, certe kun la seniluziiĝo de okdekjarulo kiu esperantistiĝis okjara, sed kun la certeco pri la pluresto de la esperanta arto. […] La flua rakontarto de Sen Rodin, kiu ĉiam havis esperanton kiel unuan familian lingvon, povas esti similigita al la stilo kaj humuro de Szilágyi kaj Rosbach, sed kun pli multe, kaj da optimismo, kaj da prudenta rezignacio pri iamaj mitoj kaj revoj.» (p. 529)
Júlia Sigmond (1929[1956]), verkistino, kiu publikigis du ĉarmajn librojn mallongajn: Mi ne estas Mona Lisa (2001) kaj Nomoj kaj sortoj (2011), alportis al Sen Rodin pasion kaj novan inspiron. La paro bele esprimis sian amon per komune verkita longa romano: Libazar’ kaj Tero. «En nia literaturo apenaŭ estas verkoj kie du aŭtoroj tiel kongrue integriĝas; ĉe Sen Rodin kaj Júlia Sigmond tio okazas perfekte, sekvo de ilia integriĝo en la privata vivo.» (p. 530a) Mankas fotoj en HEL pri Júlia Sigmond kaj Sen Rodin. Mi kompreneble ŝatus trovi pli da analizo, sed tio kion mi trovis pri la verkista paro estas vera kaj fidinda.

La ofte tro severe kritikata aŭtoro, la «plej produktiva prozisto de la lasta kvaronjarcento » István Nemere (1944[1960]), meritas kvar paĝojn en HEL. Sed «grandan influon al la literaturo li, objektive, ne havas; se kompari kun Valano, li tamen havas enorme pli vastan temaron kaj tuŝas multe pli la animon de la leganto ol la kordojn de la kritikisto». (p. 394) Li «majstras la leĝeran literaturon, kiu tiom mankas al nia lingvo, strebanta al ĉefverkoj». Bedaŭrinde, la troa insisto pri Giorgio Silfer liaj lingvaj eraretoj – kiujn ununura serioza provlegado povus ripari – ne lasis lokon por analizi lian genian kreadon de kunmetaĵoj. Tamen oni devas «atribui al Nemere lokon inter niaj plej gravaj verkistoj». Multo estus dirinda pri Nemere, sed tio kio estis dirita ne estas maljusta. La legantoj de HEL ne estos trompitaj.

Eĉ pli ofte kaj pli rabie kritikata aŭtoro estas Karolo Piĉ (1920[1937]-1995). Li havas 5 paĝojn, apud naturalisma deklaro pri Rikardo Ŝulco, kiu asertas, ke «danĝeras la principo, ke ne estas gvida la uzo, sed la logika analizo». Tamen, nenio sur la 5 paĝoj (441a-446a) ŝajnis al mi aparte maljusta aŭ maltolerema, eĉ se la influo de Piĉ sur nian literaturon ŝajnas al mi pli grava, ol tiu konfesita de la aŭtoroj de HEL. Oni rajtas fidi la informojn ankaŭ pri Piĉ.

Mi sondis la artikoletojn en Historio de la Esperanta Literaturo pri deko da aliaj aŭtoroj de mi malpli konataj. Mi trovis informojn por mi novajn – nome pri la literaturaĵoj de Gerrit Berveling –, sed nenion mi trovis, kio estus vundanta mian justosenton. Mia konkludo estas, ke tiu ĉi HEL estas fidinda.

Ĉu mi nun serĉu iun «kadavron en la ŝranko»? Kial ne? La legantoj de LG certe memoras pri impertinenta pamfleto de Jorge Camacho, aperinta en 1993, kontraŭ gesinjoroj Silfer. Mi legis tiam la broŝureton, kaj, ne ŝatante tiaĵojn, mi rapide forgesis ĝin. Nur leginte recenzon pri HEL, verkitan de Christian Declerck, mi eksciis, ke Carlo Minnaja kaj Georgio Silfer ne juĝis tiun paskvilon literaturaĵo enmetenda en sian verkegon. Eble tial, ke ĉe Camaĉo, glorata pro liaj poeziaĵoj laŭlonge de 5 paĝoj, «klopodoj pri satiro, kvankam iufoje amuze spicita per klereca tono, estas malpli sukcesaj.» (p. 496) Mi estus trovinta «kadavron», se Jorge Camacho estus tute «forgesita» en HEL. Sed male, li estas tre memorigita, eble por forigi ĉian «kadavro-odoron». Mi ne scias, ĉu tio, kio estas pri li dirita estas fidinda: mi ne bone konas liajn poemojn.

Fine de HEL, troviĝas 80-paĝa antologio: bonaj tekstoj de bonaj aŭtoroj. Mi ne estus metinta vivantajn aŭtorojn en tian teksto-kolekton. Mi eĉ ne estus farinta antologian parton, ĉar la loko, kiun tiu ĉi okupas, estintus sufiĉa por inkludi la tradukaĵojn de niaj plej sukcesaj tradukistoj. La esperanta literaturo – same kiel la literaturoj de ĉiuj kulturlingvoj – enhavas ankaŭ la mondkulture valorajn tradukaĵojn, kiuj pli influas la literaturan lingvon, ol certaj malpli valoraj originalaĵoj.

Antaŭ kelkaj tagoj mi mendis 2 ekzemplerojn de Historio de la esperanta literaturo ĉe la libroservo de UEA. Hieraŭ la libroservisto min avertis, ke «bedaŭre, momente la libro kiun vi mendis estas elĉerpita. Tuj post ricevo de nova stoko, mi informos vin pri la nova prezo.» Sed, eĉ se la prezo altiĝos, la libro restos akirenda; multaj esperantistoj jam taksis ĝin pozitive. De nun – kaj probable dum pluraj jardekoj – Historio de la esperanta literaturo estos nemalhavebla manlibro de ĉiuj kiuj interesiĝas pri nia literaturo.

Eugène de Zilah

Historio de la esperanta literaturo


Januaro 2016
La libro aperis en julio 2015 kaj mi tuj aĉetis ĝin kaj legis la tuton, plukante erojn post eroj, ne sinsekve, dum miaj aŭgustaj ferioj. Dum la januara Sumoo de 2016 mi relegis 160 paĝojn, kaj mi daŭre re- kaj re-legos paĝojn dum la venontaj jaroj! Estas trezoro por legemuloj, kaj 5 indeksoj (pri bildoj, verkoj, revuoj, temoj, personoj) faciligas la aliron, same la nombraj piednotoj kaj fotoj. La du verkistoj dividas la Eo-literaturon laŭ propra maniero: 1888-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, 1993-2004, divido sufiĉe proksima de tiu de Geoffrey Sutton en Concise Encyklopedia of the Original Literature of Esperanto. Ili nur elektas 1937 kiel mejlŝtonon anstataŭ 1930 kaj proponas alian periodon post 1993:

1888-1921: "Identiteco de specifa kolektivo". Fiksiĝo de la lingvo. Unuaj UK, tradukoj, romanoj.

1921-1937: apero de Literatura Mondo, Plena Vortaro, Fondiĝo de SAT. Plena Analiza Gramatiko de esperanto de Kalocsay kaj Waringhien (PAG, 1930) kiuj eldonas ankaŭ tradukojn kaj eseojn.

1937-1952: paŭzo dum la milito, tiam rolo de la Malgranda Revuo de Stellan Engholm en Svedio.

1952-1970: Kvaropo (la skota skolo: William Auld, John Dinwoodie, John Francis, Reto Rossetti). Lapenna. Montevideo. Juan Régulo Perez kiel grava eldonisto de La Stafeto. Szerdahelyi kaj interlingvistiko en Budapeŝto.

1970-1993: Apero de La Plena Ilustrita Vortaro, unua numero de la dumonata Literatura Foiro. 1980: Fonto kaj Monato, paralele florado de esperanto-kanzonoj ekde 1977, vasta produktado de romanoj.

1993-2014: "De lingvaj rajtoj al lingvo reta".

Ĉi-foje mi legis sisteme la antologiajn paĝojn, kaj diversajn ĉapitrojn, ekzemple la 38-an pri teatro dum la kvara periodo: "Kvar paroj serĉantaj originalan aŭtoron"...
Se vi ankoraŭ ne legis la libron, kia granda plezuro atendas vin, kaj ne nur dum Eo-Sumoo!

Alteo

Historio de la Esperanta Literaturo


Novembro 2015
Historio de la Esperanta Literaturo estas eksterordinara libro. Ĉiu serioza Esperantisto devus legi ĝin, kaj se iam ekzistos iu Esperanta Universitato, ĝi certe devos esti parto de ties studobjekto. Mi legis dum la Sumoo ĉirkaŭ 50 paĝojn, nome la ĉapitrojn 19-a ĝis 23-a. Tiuj pecoj de la libro traktas pri rusaj, ne tre konataj aŭtoroj, pri la "proleta" literaturo (SAT kaj aliaj), pri sovetaj aŭtoroj, pri Jean Forge, Bulthuis kaj Stellan Engholm, kiuj renovigis nian literaturon, siatempe. Sed la mirinde detalemaj notoj komentas ankaŭ pri amaso da malpli famaj aŭtoroj, pri kiuj la novaj generacioj jam tute ne memoras. Ĝi estas tre zorga listigado kaj analizado pri ĉiuj homoj, kiuj iel kontribuis al tio, kio nun estas nia kulturo.

La libro estas instrua, ne nur pri nia literaturo mem, sed ankaŭ pri la faktoj kaj cirkonstancoj, ene de kiuj la verkoj estis produktitaj. Estas konsterne ekzemple ekscii, kiel tragika kaj damaĝa estis por nia movado la nazia kaj stalinisma diktaturoj.

Posovo

Historio de esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer


Novembro 2020
La unua ĉapitro iras de "Ho, mia kor' (1887) al Mondo kaj koro (1921). En 1887 venis la unua libro de doktoro Zamenhof. Gi parolis pri Esperanto sed enhavis ankaŭ du poemojn verkitajn en la nova lingvo: mia penso kaj Ho, mia kor'. Tiu periodo finiĝis en 1921 per la skismo de Eŭgeno Lanti dum UK en Prago kaj la alveno de la laborista movado, naskita el la ruĝa revolucio.
La aŭtoroj diris, ke tiu periodo "estas certe la plej longa, eble la plej konvulsia, sed kvante le plej malgranda kaj estitike ne la plej interesa". Ĉar...estis la komenco de la Esperanto-lingvo kaj la verkoj ne estis ankoraŭ belegaj.
La unaj verkoj estis skribitaj per Doktoro Zamenhof. Interalie, li skribis poemojn. Sed estis ankaŭ aliaj aŭtoroj. Kaj tiuj ofte estis en tiu periodo rusaj kaj/aŭ judoj. Ĉar Doktoro Zamenhof estis rusa kaj judo. Sed, en tiu tempo, estis ankoraŭ rusoj de la imperio de la caro.

Viviane Tits (Belgio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.