La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Oklingva Proverbaro

  • Verkintoj: Ludoviko Zamenhof, Marko Zamenhof
  • Kontribuinto: Petro Desmet k.a.
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €39.00
  • Eldonjaro: 2020
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Finfine realiĝis la sonĝo de patro kaj filo Zamenhof: aperis en paralela eldono, okkolumna, la frazeologio de Marko kaj la proverbaro de Ludoviko. Deko da kunlaborantoj el ok landoj prilaboris (i.a. per modernigo de la ortografioj) la unuan konservitan parton (ĝis par. 782) kaj kuraĝe klopodis restaŭri la duan perditan parton (ĝis 1232). Pli ol 20 000 diversaj proverboj aperas en la prestiĝa libro kune kun interesaj dokumentoj kaj teksto pri ĝia historio. Aldonitaj al la originalaj kvin lingvoj rusa, pola, franca, germana kaj esperanta estas tri pliaj: nederlanda, hungara kaj latina, ĉi-lasta laŭ la deziro de Marko.
    Jen kelkaj specimenaj paĝoj kaj la plurlingvaj indeksoj.
  • Paĝoj: 667
  • Larĝo: 155 mm
  • Alto: 215 mm
  • Pezo: 935 g
  • ISBN: 978-9077-066683
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Venas proverbo el popola la cerbo


2021/05, p. 28

Zamenhof havis du geniajn ideojn: – krei internacian lingvon kaj – eldoni proverbaron en ĝi. Sen lia Proverbaro, daŭre reeldonata kaj uzata en kursoj, la lingvo ne estus same riĉa, kiel ĝi estas. Laŭ Maŭro La Torre, en la vikipedia artikolo pri proverbo: „Proverboj estas fiksitaj diraĵoj, kies frazeroj kutime ne estas anstataŭigeblaj per aliaj formoj. Se oni en ili ŝanĝas vorton aŭ vorteron, la rezulta frazo ĝenerale ne estas alia proverbo. Tial proverboj parencas je aliaj kliŝaj diraĵoj, kiaj la sentencoj, la devizoj, la frapfrazoj, la aforismoj, la t.n. idiotismoj.”

Fakte la proverbaro de Zamenhof enhavas ne nur proverbojn en la malvasta senco, sed ankaŭ diraĵojn, ŝablonojn, kreitajn esprimojn, kiujn ĉiuj esperantistoj nuntempe uzas kaj skribe kaj parole. El tiuj mi listigas nur kelkajn ekzemplojn: „dirite, farite”, „al la afero!”, „batadi la venton”, „Cindrulino”, „ĉe la freŝa faro”, „doni la finofaran baton”, „jen kiaj ni estas”, „paroli sensencaĵon”, „pafi, maltrafi”, „streĉu la orelojn”, „vole-nevole”. Tiuj estas ne proverboj sed bele eltrovitaj dirmanieroj, viglaj kaj vivecaj, kiujn uzas ĉiuj verkistoj.

Aliteracio

Tamen la ĉefa enhavo konsistas el veraj proverboj. Ili estas multaj kaj bone tradukitaj aŭ prefere rekreitaj. Tipaj stilaj trajtoj de proverboj (kiel Shirley Arora indikas en sia faka libro The Perception of Proverbiality (la kompreno pri proverbeco, Routledge, 1994)) estas: aliteracio, paraleligo, rimo, elipso. Zamenhof sukcesis rekrei en sia ĵus arte farita lingvo ĉion, kion proverboj forme havas en eŭropaj lingvoj. Verdire aliteracio estas malabunde prezentata en la proverbaro de Zamenhof, ĉar ĝi abundas ĉefe en lingvoj kun akcento sur la unua silabo en la praa ĝermana poem-arto. Jen aliteracio en angla diraĵo: get your goat = laŭvorte: preni vian kapron, laŭsence: ĝeni/kolerigi vin. Sed ĝi malpli bone sidas en Esperanto, kiu havas la vortakcenton en la alia fino de la vorto. Fakte laŭ mia scio, aliteracio en Esperanto komencis ekzisti iom ĝenerale per la Kongresa Runo de Kalocsay nur en 1922. Tamen oni trovas en la Proverbaro de Zamenhof maloftajn ekzemplojn, kiel „Finofara bato”, „Faro farinton rekomendas”, „Post festo venas fasto”. Aliflanke paralelismo tamen abundas. Jen unu ekzemplo el centoj: „Se Peĉjo ne semas, Petro ne rikoltos”. Rimo estas en preskaŭ ĉiuj proverboj de Zamenhof: „Kiu tro multe deziras, nenion akiras”. Kaj ankaŭ elipsoj oftas: „Venos tempo, venos konsilo”.

Mejloŝtona verko

Pro tio la iniciato de Petro Desmet' kaj la laboro de li kaj de liaj kunlaborantoj estas des pli meritaj, ĉar ili donas al ni bazan modernan version de la Proverbaro multe pli kompletan ol tiuj, kiuj nun cirkulas inter parolantoj de Esperanto. Petro kunmetis ĉiujn fontojn el la eldonitaj verkoj de la patro de Zamenhof kaj de Zamenhof mem. Li kompilis kaj restaŭris ilin, laŭ lia diro, kaj provizis la kolekton per samsignifaj proverboj en la rusa, pola, franca, germana, nederlanda, hungara kaj latina lingvoj. Do, temis pri tasko giganta, kiun Flandra Esperanto-Ligo partoprenis per tre zorga eldono. La rezulto estas laŭ mi mejloŝtona verko, kiu kronas la vortarajn kaj lingvajn laborojn de Petro dum la tuta vivo.

Ne plu akcepteblaj

En ĉiuj recenzoj oni atendas, ke la recenzanto diru ion malfavoran pri la verko, ion kritikan, sed mi ne povas diri ion tian pri ĉi tiu verko, do mi provos diri ion ĝeneralan pri proverboj. Preskaŭ ĉiuj el ni konas proverbojn en la zamenhofa formo, ekzemple „Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola”, sed ĝenerale en la okcidentaj enurbiĝintaj socioj la uzo de proverboj ĉesis esti ĝenerala kaj ofta, kaj ili memorigas pri la malnovaj tempoj de niaj kamparanaj geavoj. Cetere, ĉefe en kelkaj okcidentaj kulturoj, la valoroj esprimitaj de malnovaj, eĉ tre antikvaj proverboj, ekzemple pri virinoj, ne plu estas konsiderataj nuntempe akcepteblaj. Sciencistoj studas ilin en la kampo de folkloro, kaj sukcesaj frap-frazoj de televidaj reklamoj akiras la saman konatecon kaj uz-oftecon de la iamaj proverboj. Tamen ili restas parto de nia ĝenerala kulturo.

Ekzemple ĉiuj parolantoj de la itala konas la proverbon Tanto va la gatta al lardo, che ci lascia lo zampino (Tiom ofte katino iras al la lardo, ĝis ŝi lasas tie [en la muskaptilo] sian piedon). Sed nun malmultaj plu konservas dum la vintro lardopecegon en sia kelo kaj provas defendi ĝin kontraŭ musoj per muskaptilo. Temas pri spertoj de antaŭa mondo. Sed la proverbo estas parto de la itala kulturo, kaj oni ne estas plene italo, se oni ne konas ĝin. Cetere la zamenhofa ekvivalento estas „Longe ŝtelas ŝtelisto, sed fine li pendos”. Same la Proverbaro en Esperanto estas parto de nia kulturo kaj ĉi tiu libro helpos vastigi kaj konservi ĝin. Mi menciu ĉi tie la aldonitan simplan alfabetan liston de la proverboj en Esperanto, kiu estas tre utila por rapidaj serĉoj.

Mi diru ankoraŭ ion, ne pri la libro, sed pri nia kulturo. Mi esperas, ke foje aperos simila oklingva proverbaro, en kiu la sep aldonitaj lingvoj estos la ĉina, la taja, la vjetnama, la korea, la japana, la indonezia kaj la bengala. Miaj iamaj spertoj pri la vjetnama proverbaro de Dao Anh Kha montras, ke ankaŭ en Azio estas trezoroj en „popola la cerbo”.

Renato Corsetti

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.