La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Subtekste

  • Verkinto: Paul Gubbins
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €15.00
  • Eldonjaro: 1999
  • Formo: vidu notojn
  • Priskribo: Amuza konversacia kurso, surbaze de krestomatio konsistanta nur el tekstoj de la revuo Monato. La demandoj kaj taskoj devigas vin al aktiva lingvo-uzo. Tre variaj tekstoj kaj temoj dividitaj laŭ diveraj gradoj. La elpreneblaj paĝoj en plasta kovrilo ebligas aldoni novajn paĝojn en la estonteco.
  • Paĝoj: 96
  • Larĝo: 210 mm
  • Alto: 297 mm
  • Pezo: 480 g
  • ISBN: 90-71205-78-9
  • Notoj: plasta ujo kun elpreneblaj paĝoj
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Foliaro plukinda

Ion la brunhara ĉimpanzo sur la kovrilo ege ne volas vidi. Ĝi strange agas antaŭ aro de dutrue kunfiksitaj folioj laŭ formato A4, kiuj konsistigas la paroligajn kaj perfektigajn ekzercojn plume de Paul Gubbins. Tiu evidente maldekstrema besto tenas unu preskaŭ senharan manon fine de eĉ pli hara maldekstra brako tre firme sur ambaŭ okuloj. Ĝi obstinas ne voli vidi.

Ĉu la titolo „Subtekste” ne sufiĉe plaĉas al tiu ĉi impona reprezentanto de homparenca specio? Aŭ ĉu, eble, ĝi ne eltenas la brilaĉan ĝangalan verdon de la plasta ligkajero, en kiu la folioj kuniĝas? Aŭ ĉu ĝi senesperiĝis pri la kvalito de Esperanto aŭdebla en iu kaj iu loka Desperanto-Klubo kaj nun mankaŝe mallaŭte priploras la tutan Esperanto-movadon? Aŭ ĉu eble eĉ pli konsterne? Ĉu eble jen elmontro de mallaŭdo pri la revuo MONATO? Nu, sufiĉe MONATO-stila ja estas la kovrilo, sur kiu la ĉimpanzo portretiĝas, kaj unuavide oni reale kredas havi ekzempleron de ĝuste tiu revuo antaŭ si. Duavide temas ne pri MONATO, sed pri kolekto de MONATO-aĵoj, kaj tiun detalon la kunliverata ĉimpanzo certe scias. Ĉiuokaze, tre feliĉa la povrulo ne aspektas.

Subĉimpanze troviĝas esence stako de 71 facile elkajerigeblaj folioj. Do estas neniu problemo preni folion kaj laŭbezone ŝovi ĝin tra la firmaa kopiilo por poste en privata rondo disdoni la kopiojn inter siaj kursanoj. Kungluite aŭ broŝure tio evidente ne tiom facile funkcius, kaj verdire la kopiado tiom bone efektivigeblas, ke la iugrade fiema recenzanto tuj konkludis, ke en kelkaj landoj vendiĝos nur sola ekzemplero de tiu ĉi priatentinda verketo. Iuj evidente uzos nur kopion de kopio de kopio. Kaj eĉ, se bonkonduta kaj nekutime pagema instruisto aĉetos ekzempleron, ĉu ne aldone ĉiu kursano jam principe havu propran aĉetitan ekzempleron por adekvate respekti la kopirajton? Ĉiuokaze, en la praktiko tiu formo de eldonado nedisputeble entenas karitatan elementon.

Ekzerce

Malfermante hazarde kun la dikfingro rekte sur paĝo 7, la recenzanto tuj malkovris du reklamtekstojn. Interalie jen lia propra „Ĉapelilo 1.0 — Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto ... ” ktp, ktp. Ĉu jen vere paroliga ekzerco? Eble, tamen, jes, ĉar la reklamo entenas sufiĉe da fakvortoj kaj oni ekzerce tanĝas la ĝeneralan demandon pri la utileco aŭ malutileco de komputiloj. Sed ĉu vere decas kursive paĝpiede aldoni — „Notu: Ĉapelilo intertempe eĉ pli boniĝis kaj haveblas en nova, pli efika versio. Informiĝu ĉe Flandra Esperanto-Ligo”? Je dudek du dronintaj didoj kaj almenaŭ unu ducerba diplodoko — certege ne!

Ĝenerale, „Subtekste” prezentas al ni buntan bukedon de eltranĉaĵoj el MONATO. Tiuj venas komplete kun ĉiuj bildoj kaj diagramoj. La temoj ampleksas la tutan gamon de temoj traktataj de MONATO mem, kaj la rezulta kvodlibeto estas vere tre parolinstiga. La eltranĉaĵojn akompanas proponoj, kion kursanoj faru fronte al ĉiu artikolo. Ekzemple apud informaĵo pri „Mediprotekta tekniko”, la aŭtoro proponas al ni —

  1. Klarigu en Esperanto: — porcio, merkato, leĝo, precipe, kloako.
  2. Troviĝas en la teksto nur unusola afikso. Kiu ĝi estas? Klarigu ties signifon kaj donu pliajn ekzemplojn de ĝia uzado.
  3. Diru, kiel vi traktas rubaĵon, kiun vi estigas ĉe vi. Ĉu vi metas ĉion en rubujon... aŭ ĉu vi iel alimaniere agas?
  4. Elpensu amuzan kaj/aŭ pensigan frapfrazon (sloganon) en Esperanto, por instigi homojn reuzi paperon, botelojn, k.s.

En „Subtekste” la specimenoj estas laŭgrade ordigitaj. La foliaro komenciĝas per facilaj tekstetoj. Ĝi finiĝas per pli komplikaj tekstoj. Paralele la ekzercoj iĝas de paĝo al paĝo pli ambiciaj kaj parte eĉ hejmtaskaj. Iam oni miras pri la vicordo kaj dubas pri ties kresko laŭ malfacilo. Sed tio ne vere ĝenas, ĉar kursestro povos elekti laŭplaĉe ĉiun kombinon de folioj.

Narkote

Estas en la tekstoj, tamen, ankaŭ kelkaj eraroj. Evidente, tio estas plene neakceptebla en kursa materialo. Nur pro tio ili estu unuope kaj laŭpaĝe menciitaj. Ekzemple, sur paĝo 8 troviĝas artikoleto kun la titolo „Multekosta kolao”. Fakte temas pri kokakolo kaj tute ne pri kolao. Bedaŭrinde, la aŭtoro ne atentigas pri tio. Do sekvas la stranga demando „Kial, laŭ vi, kolao en Ukraino kostas 2.5oble pli ol en Usono?” Kaj verdire oni tre miru, ĉar preskaŭ certe ne kreskas eĉ unu sola kolao en la tuta Ukrainio, pro kio eble klariĝas, kial oni, laŭ la artikolo, volas fabriki kolaojn tie — vere pionira faro eĉ en la epoko de genteĥnika manipulado kaj klonaj ŝafoj. Hazarde la recenzanto, sciante, per kio li ĉiutage jam matenmanĝe venenas sin, scias ankaŭ, ke kokakolo pretiĝas el kokaaj folioj kaj kolaaj nuksoj — ĝuste pro tio oni elektis la varnomon „Coca-Cola”. Kolao estas nuksoporta arbo, kokao estas kokainlivera arbedo kaj kokakolo estas trinkaĵo farita el la du. Tiun eraron la aŭtoro heredis rekte de la eltranĉaĵo de MONATO, kiu lingve evidente ne estis sufiĉe zorge kontrolita.

Simile heredita eraro troviĝas sur paĝo 12 — „prezidanto” anstataŭ „prezidento”. Tamen en paĝo 15 troviĝas propra eraro — „Klarigu la diferencon inter drogo kaj narko”. La recenzanto forte kontestas, ke la vorto „narko” entute ekzistas. Eĉ se jese, oni devus klarigi, ke temas pri slangaĵo por „narkotaĵo” aŭ — eĉ pli precize — pri slangaĵo por „narkotiko”. En la sama artikolo la aŭtoro ne kritikas la plene eraran uzon de „por la unua fojo”. Aldone li tra la tuta verketo laŭeble eraras pri „eblecoj”, kiuj ĉie estu „ebloj” aŭ „eblaĵoj”. Aldone, en pluraj lokoj la aŭtoro uzas verbe la prezencon, kie laŭ la recenzanto pli konvenus la futuro. Sur paĝo 29 la aŭtoro — senkomente — regalas nin per la vorto „malpermesatas”. Nu, post tiu herezaĵo — Sankta Ludoviko pardonu lin — venĝe pikis lin sur paĝo 45 laŭŝajne deĉiele direktita tre Moskveca „moskvito”. Sur la sekva paĝo estas tre dubinda „da”, kaj sur paĝo 52 alarmis la recenzanton la vorto „alarmige”.

Volapuke

Sur paĝo 58 la fakte laŭ-Piva esprimo „turni programon” estas apenaŭ komprenebla kaj certe ne rekomendinda kadre de paroliga ekzerco en speco de lernolibro. Nu, temas pri „turni” = „filmi”, vortstoka fosilio el la epoko, kiam oni vere devis turni la transportmeĥanismon de filmkamerao per la mano helpe de kranko. Oni priparolas, tamen, la produktadon de ĉi-epokaj televidaj programoj. Sur paĝo 60 surprizas nin la strangaĵo „ĉeferoj”, supozeble iuj ostetoj, kiujn nur ĉefoj havas. Paĝon pli poste strangas „centraligi” anstataŭ la ĝusta „centri” aŭ „centralizi”.

Ĉiuokaze, la recenzanto rekomendas al aĉetontaj instruistoj nepre marki ĉiujn tiujn erarojn kaj pridubindaĵojn por diskutigi ilin dum la ekzercado. Eble jen la tialo, kial la kovrila ĉimpanzo, kvazaŭ averte, mankovras la okulojn. Supozeble, ankaŭ ĉimpanzoj trinkas kokakolon.

Sed nur erumante, oni certe ne juste kaj ĝuste taksus tiun verketon. Sume la proponitaj ekzercaj taskoj estas tre interesaj, eĉ se komence de la foliaro oni iomete tro ofte devas parole priskribi, kie mape troviĝas iu kaj iu lando nomita subtitole de statistiko. Entute la foliaro estas lingvaĵe bona, la elektitaj artikoloj tre distraj, kaj la ekzercoj tre diskutigaj. Unu ekzerco vere elstaras. Leginte la artikolon „Historio de la Volapuka movado”, la kursanoj verku teatraĵeton pri imaga renkontiĝo inter Schleyer kaj Zamenhof. Oni raportu, kion ili estus dirintaj unu al la alia. Cetere, teatraĵetoj kaj rolludoj ofte estas rekomendataj de la aŭtoro.

Bonvene

Ĉe „Subtekste” temas pri vere utilega rimedo instigi kaj amuzigi aliokaze lamiĝontajn kursojn. Plej bone la aŭtoro Paul Gubbins mem priskribas siajn motivojn —: Iam, kiam mi lernis Esperanton (mi ankoraŭ lernas) mi ĉeestis seminarion gvidatan de verda eminentulo. Tiu ĉi persono, kiu intertempe mortis, kaj kies nomon mi ne volas mencii, komencis la sesion per demando al ĉiu grupano: Kion vi volas diskuti? Iu proponis literaturon, alia medio-protektadon; tiu proponis religion, tiu ĉi politikon ... ktp, ktp. Finfine ni diskutis nur kion diskuti ... kaj verdire diskutis nenion.

Ĝuste per tiuj kurse tre utilaj folioj oni evitas tian situacion. Do Subtekste estas bonvena aldonaĵo al ĉies stoko de instruiloj pri la lingvo Esperanto. Ĝi celas instruistojn, kursestrojn kaj eble organizantojn de klubaj vesperoj. Ĝi evidente malpli konvenas por senkursestra ekstergrupa memlernado. Ĉiuokaze, jen foliaro vere tre plukinda.

Pejno Simono

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.