La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tarokoj kaj epokoj

  • Verkinto: Christian Declerck
  • Speco: originala verko, romano, FEL
  • Haveblo: En stoko, Brokanta
  • Prezo: €38.00, 2 Brokanta €13.10
  • Eldonjaro: 2002
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: La aŭtoro mem priskribas sian verkon jene:
    Sep jarojn mi laboris, verkante romanon. Laŭdifine, la produkto tamen ne plene respondas al la nomita ĝenro. La libro havas „membiografian meĉon”, ĉirkaŭitan de „materialo dokumenta”, vakso kiu nutru la flamon: kaj ĝi brulas lante kiel kandelo. Ĝi estas verko pri „unu el ni”, unuela esperantisto: sed ĝi samtempe donas bildon pri nia mondo fine de la dua jarmilo.
    Ĉu kleriga romano, tiu mozaika tuto, tiu puzlo kies pecoj kompletigu ĉe la leganto „bildon de homo”? Laŭ Donald Broadribb, la tuta libro temas „pri la mensostato de la aŭtoro”. Se tiel, ĝi estas serĉo de la vero - verko kun filozofia subfluo.
  • Paĝoj: 655
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Notoj: Premioj: Osiek-Premio 2005
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kesto de viveroj


2005/07-08, p. 34

La vivo konsistas el epokoj. La epokoj alternas kaj puŝiĝas unu sur la alian. Ili estas diversaj, eĉ malaj. Kiel krei koheron en tio? Kiel komprenigi ke ni estas sumo de niaj spertoj? Ĝuste tion provas Declerck. Ĉi tiu recenzo pli-malpli citas liajn envortigitajn pensojn, malgraŭ la manko de citiloj:

Junulo sentas, ke malfacilaĵojn li tretos, barilojn li ne evitos, nek rifoj nek klifoj lin haltigos. La homo tamen ĉiam estas vundebla, precipe en amrilato. Se ne vundita, tiam eble vundiga. Maljuniĝante oni konstatas, ke oni perdas la regon, ke oni ne plu estas reganto de sia vivo. El la profundo soras tristeco.

Buŝa komunikado ne permesas ordigi kaj strukturi la rezonadon. La verkisto provas elskribi, kion li ne povas eldiri. Komence li ne pensas pri la legontoj, sed poste li ekdemandas sin, kiujn li servos per sia teksto. Li kritikadas sin mem, analizas siajn labormetodon, kialojn kaj kielojn. Li eĉ kuraĝas nomi sian tekston teda, li ja prie laboris dum multaj jaroj, skrapis kaj ŝanĝis, perdis kaj retrovis; la komputilo ne ĉiam obeis liajn decidojn, kelkaj breĉoj kaj ripetoj videblas. Li ĵonglas per Esperanto kaj Esperanto ĵonglas per li. Certe mallongiĝus la verko, se li ne uzus tiom da sinonimoj, nuancoj, vort- kaj son-ludetoj, sed tiam perdiĝus lia lingva riĉeco, lia petola kreemo kaj la lingvo estus malpli ĝuinda. Oni legu senhaste, gustumante liajn esprimojn.

Declerck utiligas nePIVajn vortojn, neologismojn, esprimojn iniciatitajn de Karolo Piĉ. Li kreas novajn vortojn kaj kombinojn laŭnecese, eble ekscese. Fine de la libro li havas 3-paĝan glosaron, sed ĝi ne ĉiam helpas. Ĉu baraktado kaj lukto kun la lingvo estas lia destino? Li procedas per penso kaj skribo, ne per pugnoj kaj piedoj. Li skribas nek por naivaj klubanoj ie en perdita vilaĝo, nek por ŝajnprudaj mediokruloj. Ĉu li estas Dirko, ĉu li deziras liberigi la homojn de timoj, hontoj, subpremado kaj malkomprenemo. (La koheriga persono traromana nomiĝas Arno Dirk.) Li provas ordigi la pridian ideoĥaoson kaj komprenigi, ke estas nur unu Memo, unu majuskla Ĝi, kiu esprimas sin en ni. La homa amo kaj amorado estas Ĝia spegulaĵo.

Timante, ke tiu interna ideo de lia romano povas soni tro fremde kaj forpele, li volvas ĝin en jupojn, pugojn, mamojn kaj piĉojn, amaĵojn. Estas kvazaŭ la leganton li kondukus kaŝrigardi parojn sur benko, en lito, kie ajn, kaŝaŭskulti gevirajn problemojn, tamen ĉefe virajn. Aldone li pritraktas ankaŭ esperantajn, sociajn, ekonomiajn, politikajn, medicinajn, filozofiajn, religiajn temojn kaj priskribas la dekadencan mondon de la 20a jarcento. Tial lia romano estas multfaceta, kaj la leganto elektu, kion legi en ĝi. Ĉu la libro plaĉas, tio dependas ne nur de ĝia aŭtoro, sed en granda mezuro ankaŭ de la leganto kaj ties lingvoscio. Ĉiu homa vivo estas romano. Verkata de Dio? De spirito en ni? Jes, de ia majesta majuskla Ĝi. El la verkista trezorkesto ni prenu kion ni admiras aŭ bezonas: la helpajn, belajn, amuzajn, utilajn viverojn.

En sia romano Declerck citas ĉirkaŭ 150 beletraĵojn kaj tiel montras sian literaturan padon, interesan ankaŭ al la legantoj.

Raita Pyhälä

Recenzo kaj io del krom


2003. №5 (103)

Dika libro de 650 paĝoj. Tro dika por esti legita (kaj recenzita) tuj, interalie, preterpase. Kovrilpaĝe la aŭtoro aludas pri certaj erotismo kaj esoterismo: promesoj allogaj ĝenerale, bedaŭrinde ne por la recenzonto. Mi foliumis la libron. Ĝuste tiel: jen priskriba virina anatomio kun koncentriĝo sur intimaj lokoj, jen pasaĵoj kun ĉakroj kaj ceteraj orientaj trukoj. Tarokoj kaj epokoj — hokoj tro pokaj por kapti tiun fiŝon — la atenton. Kial do mi recenzos? — Ĉar mi devas, mi donis la promeson.

Do mi legos, kaj jen mi legas. Sinjoroj, la morala imperativo estas teorie rekompencenda. Kaj jen ĝi estas praktike rekompencata. Ĉar tre baldaŭ mi vidas, ke Christian Declerck verkis tamen ion de vera valoro. Ĝenerale mi ŝatas nek esoteran saĝon — trovante ĝin plata kaj obtuza, nek generilan erotikon (miaguste ĝi estas infan-senila amuzo). Sed baldaŭ mi koncedas ke ilia ĉeesto tute nefatale nocas la romanon.

— Ĉu mi verkas ion kroman al sporada recenzo? — demandas Christian Declerck analizante siajn skribimpulsojn. Tio estas serioza demando. Narcisismo aŭ simpla grafomanio povas ja konduki la manon de la skribanto. Iom post iom mi — recenzanto — vidas, ke feliĉe tiuj suspektoj ne havas grundon. Ĉar mi sentas: la aŭtoro ne povis ne skribi. Kiel protagonisto de Nietzsche li sukas je anima abundo kaj do bezonas komunikon.

Jen fine estas moderna libro en Esperanto, kiun mi dezirus teni enmane. Kaj jen pruvo, ke Esperanto-komunuma kulturo estas realaĵo matura kaj plensanga, kia ĝi meritus esti.

Mi tute ne kontestas kiun ajn artefaritan lingvon eniri denaske normalan kulturan ekziston, ĉi tie temas pri la problemo de plensangeco. Christian Declerck konvinke konfirmas, ke Esperanto kaj Esperantio atingis do la stadion de la plensangeco.

Ja ne ĉiu suko de la vivo estas sekrecio de la generiloj. Vidu leteron el Kubo (pĝ. 235) — ŝvito de “reala socialismo”, vidu fragmenton pri la homara evoluo (pĝ. 316–317!) — gutoj de amaro de homo, kiu scias senti la mondon. Vidu la epizodon pri Jugoslavio (pĝ. 574) kaj tiun pri la nova monda ordo (pĝ. 577), aŭ pri la friponmanipuloj de la “libera amaskomunikado” (pĝ. 578). Ili — tiuj epizodoj — odoras la incendiojn de la hodiaŭa tago. Legu paralele observojn pri la aĝtransformoj de homa karaktero (583), do vi konstatos, ke la aŭtoro estas ankaŭ bona psikologo.

Koncerne la tekston de la romano. Miaguste certa amorfeco de la rakonto sufiĉe kompensiĝas per bona stilistiko kaj la riĉo de la enhavo. Kaj la abunda vortokreo estas rajtigata per precipa lingva intimeco, kiun la aŭtoro manifestas tute tute klare kaj tre nature.

Lastrecenze mi pli ofte laŭdis ol esprimis malkontenton. La kaŭzo de tiu bonanimeco estis la propra antaŭelekto de la recenzoto. Tarokoj kaj epokoj troviĝas ekster tiu listo. Des pli volonte mi asertas en la fino: la romano de Christian Declerck sendube superas la norman nivelon de la moderna naci- kaj internacilingva beletro… Certe, ĝi donis al mi ion krom preteksto skribi recenzon. Samcerte — ankaŭ al iu krom mi.

Alen Kris

Sozioj en iu mondo paralela

(provizore pri rezervitaj trezoroj)

'Nu, kiel taksi tian libron?'

'Kian libron?'

Jen la kerna problemo pri recenzo de Tarokoj...

Ĝi nomas sin "aŭtobiografia romano" (pli ĝuste "io tia / plus"), tuj precizigas helpa cito el GOETHE: "En mia verkaro troviĝas nenio, kion mi ne estus travivinta, sed ĝi ne staras tie precize tiel, kiel mi ĝin travivis!"

Sed, kvankam "aŭtobiografia", ĝi lasas ekstertempan impreson. La 'mio' (aŭ 'lio') de la romano estas iu kiu pri certaj aferoj neniam eraris (kvankam ĉio sonas suspektinde kongrua kun nuntempaj modoj!).

Ne tiasence, ke li akceptas ĉiun paŝon faritan kiel vojon sen kiu li ne estus, kie kaj kia li estas nun, sed ke li antaŭ 40(?) jaroj sciis jam kaŝitan veron... (Kio ne kongruas kun aserta cito "fremda al pasintaj mioj"!)

Nu, Tarokoj,.. estas 600paĝa libro en kiu ie-tie eblas ĝui ĝis cent paĝojn, pensante nur, ke bone pri rilatoj (pri disiĝo; pri kanceresploroj), pri rilatoj kaj amoro, amoro en esotero... '

Triparta, trivirina strukturo. Sed tro dika libro: trude, malmodeste tia. Tro fanfarona pri mistikaj spertoj, transpaŝendaj laŭ la tradicio (LA tradicio? Kies? Plu pri tio poste!) Elŝuti tutan vivon antaŭ la leganto - tro!

Ĝi estas en bonega Esperanto, en plej diversaj stiloj (prediki estas unu stilo el multaj!). Nur unusola (?) lingva makulo. Ĝi prezentas nian literaturon per sukaj citoj - eĉ el aŭtoroj, kiujn mi malalte taksis! (Kaj multon bonan ne mencias - do ni sentas nin eĉ pli riĉaj...) Do necesas ion diri pri la libro, ne pri ties lingvo.

Sed... krom sentempa ĝi impresas eksterpolitika (nur kelkaj veoj pri la nuna mondo je

nivelo de ĵurnalglutanto), kontraŭeklezia (eble spegulbildo de la situacio en 'katolika' lando...), kvazaŭ babiladus troentuziasma novbakito...

El necitita RAGNARSSON:
"sed pleje gravas
se iu deklaras sin trovinta la veron
ĉu li same deklaras sin preta krucmiliti"!

"Arno estas tolerema. Sed ne sufiĉe", tekstas en la libro mem.

Do - jen inspira, jen agaca.

Jen la lingva makulo: "Krom la persona diobildo, alia grava malbonfaranto estas la pensado laŭ lineara tempo..." Lineara?? "Havanta la formon de unuagrada polinomo"? Be! Mi longe gratis la kapon antaŭ ol diveni, ke linear anglalingve signifas simple (rekt)linian krom faktermine linearan - kaj ofte rolas nun en jam banala kontrasto kun 'cikla'. (Pri cikloj temas sur l' antaŭa paĝo, sed eĉ tiel mi ne tuj divenis!) Do - eble ne mirinde, ke la libro impresas eksterhistoria!

Mi ne scias, ĉu la "nova epoko" estas same anglismo. Iam ni parolis pri altemativaj (kuracmetodoj ktp). Temas laŭ mi same, post komerca ekspluato. Sed - la Nova Epoko estis sovetia revuo (1922-1923). Mankas spuroj de konscio pri la historia antaŭulo (kiu jam flustras averton!) .

(Same, parenteze, pri "Tamtamo", grava fonto de meditoj pri kompara religio: ĉu DECLERCK mem - anonime, kiel ĉiuj - kontribuis?)

Sed rekta/cikla estas tamen interesa! Robert GRAVES, aŭtoro de La Blanka Diino verkis enigman poemon Tra Koŝmaro, kiun mi komencis antaŭ longa tempo traduki:

"Ne lasu vin la sorĉo
de loko, kiun foje sonĝ eniras,
kuŝanta vaste for trans ajna sonĝ' ...
aŭ la trovatoj tie, kvankam nur
malofte vi kunsidas
senbridaj, vivaj, mildaj.
Ĉu nekonataj?Tempon ili portas
rivere, volve ĉirkaŭ l' domo, tiel
ke mankas enirvoj' el historio
por nomi aŭ numeri...
En dormokuloj mi vojaĝon legas,
pri kiu vi rakontas dise: fontas
admir' amanta; ke vi tra koŝmar'
aliras foran fosvolvitan landon,
timema laŭ naturo..: '

Rivere, volve, fose ĉirkaŭ urboremparo, sen historia vojo tien: dankon, jen ŝlosilo al la poemo, eble unu prilumos alian.

Do ĉio kvazaŭ nuna... La libro havas plurajn okulfrapajn listojn: el bildoj, libroj, mistikuloj... Iuj diveneble montras historian sinsekvon. Aliaj pli enigmas. Pentristoj - ŝajne senprobleme (ĉu nur ĉar pri duono mi neniam aŭdis?) Sed libroj, nur titoloj? La voĉon de l'silento mi rekonas, sed Logikon?? Ĉu Aristotelo? Aŭ Aviceno? Aŭ...? ,

Aŭtoroj ("de kiuj Arno legis 3-5 librojn"): "Bach, Bazin, Boon, Canetti, Golding, Groult, Heeresma, Hesse, Kaflca, Piĉ, Roth, Sarraute, Steele, Ŝtimec". Jen la tuta listo. Du-tri nobelpremiitoj rekoneblas. Sed kiu estas BOON? Usona? (Eble tamen flandra!) GROULT rolas aliloke, do ni scias kiun el la du fratinoj.

Sed BACH: ĉu tiu de la florrimedoj (allloke menciita)? aŭ tiu de la "teda mevo" (kiel iu ie diris)? aŭ Johann Sebastian? (tro antikva? ne verkis librojn?) Kaj kiu ROTH? Ĉu Philip (eble jes, pro temoj) aŭ Joseph, galicia rakontanto pri la fino de L' aŭstrohungara imperio? (Kaj ĉu SARRAUTE nur ĉar post Roth la nomo rimas?)

(Persona parentezo, por atesti, ke jen vere danĝera libro, kiu eble "ŝanĝos vian vivon". En unu listo aperas Annie DILLARD - Pilgrim at Tinker Creek -, aŭtoro kaj titolo nekonataj al mi. Mi flankenmetis la romanon dum monato kaj trafis en la manojn tiu libro (el inter 'trajna' literaturo en bonfara butiko), tuj impresis bonega.Naturmedito en stilo de THOREAU - kaj laŭ mi ortodoksa pli ol esotera - mi miris, ke mi ne renkontis antaŭ 30 jaroj! Poste venis en la kapon, ke mi vidis ŝian nomon iam en kebeka libro pri naturo kaj verkado - sed ke flustris ĝin Tarokoj... mi konstatis nur kontrole refoliumante!)

Sugestoj, kiuj montras riĉan fonon do! La mistikuloj (kiuj sekvas la pentristojn) 500 paĝojn for prezentas alispecajn problemojn sed inkluzivas Avicenon, do eble lia Logiko!

Pli longa listo: 50 nomoj. Jen konataj, modaj (RUMI...), jen stumpaj, nur Dionizio (ĉu novplatona Exiguus? aŭ la pseŭdo-Areopagano?), nur Simeono (la freneza, kiu zorgis pri putinoj, ĉu, laŭ libro pri sanktuloj? Ne tiu de la Nunc dimittis..., certe. Aŭ ĉu la "Nova Teologo" (teologo kiel tiu de l' Apokalipso)? Aŭ ĉu Zohar-a Simeon ben JOĤAI?)

Dionizio el Aleksandrio, episkopo, studis ĉe Origeno, pruvis ke l' Apokalipson ne verkis la Johano de la kvara evangelio - kaj disputis kun plua Dionizio (el Romo: orient-okcidenta konflikto!) pri logos-teologio...

Nu, Simeono aperas inter Ibn Masara (mortis Cordoba 931), disĉiplo de Empedoklo kiel Solomon ibn GABIROL (laŭ historio de klasika araba literaturo de GOLDZIHER) - de li nenio restas - kaj konata Aviceno (mortis 1036)...

Johano de l' Apokalipso aperas mem post kelkaj paĝoj: l'Apokalipso "atestas pri inicoj", "ne priskribas revenon de ekstera Savonto, sed la padon al naskiĝo, al interna nasko de la Lumo..: '

Sekvas tuj kondamno de LA eklezia mondbildo, kredo al ekstera savonto. (Verkas Arno mem, ne mokas lin l' aŭtoro.) Kaj veoj pri "pensado laŭ lineara tempo".

La listoj do sugestas subsignifojn. Kaj - ĉu la tuta libro estas tia? Problema, se ĝi estas romano. Libro pri rolanto kiu scias kaŝitan veron - kial ne? Sed kvazaŭ jen la libro mem pretendus scii - kaj tio ĝenas, eĉ se la pliparto estas pli senpene legebla.

Ĉu trakti ĝin mistika libro do, nekomprenebla ĝis vi per spiritekzercoj maturiĝis ĝis kompreno - kiel pri la jogosutroj de Patanĝali en la sperto de Declerck aŭ Amo? ("Mi simple ne estis matura por ĝi") ("El psika homo naski la spiritan", la Jogosutroj celas - kiel cetere Sankta Paŭlo al la Korintanoj!) Se jes, recenzi ĝin post apenaŭa tralego impertinentus - eble mi raportu plu post jaroj!

Sed reen al la mistikuloj. SINEZIO sekvas HIPATIAn, murditan de monaĥoj sub CIRILO el Aleksandro. De ŝi nenio restas - dum verkojn de Cirilo oni nun citas, trovante lin ankoraŭ grava teologo (teologo en nuna senco). Ne sendependaj nomoj do, sed tradicio, sinsekvo. Hipatia estis ĉenero, novplatona filozofo, instruis Sinezion el Cireno (PIV citas: "ili trovis viron cirenanon, nomatan Simon" - ne miksu!), kies himnojn legis parenteze LAMARTINE...

Ĉu temas do pri kronologia listo de novplatonistoj? Sekvas PROKLO, HIERAKLO (Hieroklo?), BOECIO, DIONIZIO - jen supozeble do la pseŭdo-Areopagano, iu siria monaĥo en la sesa jarcento... Sed se jes - kial rolas "Juliana" el Noriĉ (fakte la sennoma ermitino ĉe preĝejo de S. Juliano), laŭ mi tute ortodoksa, krom ke ŝi pronomis Dion 'ŝi'?! Pli taŭgus la (eĉ pli sennoma) aŭtoro de La Nubo de Nescio, kiu (en la angla de la 14-a jarcento) transdonis la pseŭdo-Dionizion...

Pri l' eklezio veas ankaŭ membroj mem: pri l' karapaco, pupo, guŝo de tro homa organizo - pupo el kiu eble tamen (jam banala bildo!) elrampos papilio, ekflugos... Trezoroj ne tre zorge konservataj!

Unu tia: Joseph NEEDHAM, de l' giganta Scienco kaj Civilizo en Ĉinio (kaj kiu ankaŭ postparolis libron pri La Dao de Amoro: antikva ĉina vojo al ekstazo - kontraŭ gnostika, maniĥea sintecio, kiu infektis l' ektezion, akre distranĉante karnan kaj 'serafan' amon), skribis iam ke la platonismo de (forgesita) W R INGE iam logis lin; sed fine li trovis ĝin demona tento, ĝuste ĉar ekstertempa, kun fatalaj politikaj sekvoj... Nu, Needham tiam estis komunisto aŭ "kunvojaĝanto", sed eble tamen validas l' averto.

Sed Declerck pli fundamente kontraŭeklezias. Aŭskultu: 'Spirita evoluo eblas nur pene

kaj malrapide... triŝtupe. Kiel graco..: 'Pene - kiel graco?? Plua be! Ĉar ĝuste graco trafas ne per propraj penoj! "Laŭ okultismo... ne la menso mastras, sed mistere moŝtas la spirito (animo)" Nebulaj vortoj! "Ne prenu tiujn vortojn kun la signifo de la terminoj niamondaj, ĉar tiuj ne plu validos tiam, post via memrealiĝo..:' (Sekvas tuj averto kontraŭ spiritismo, kiu temas nur pri psikaj aferoj.)

Declerck insistas pri la vorto 'graco', sed konfesas sian celon "perfektigeblo de la homo, kapablo perfektiĝi per propraj decidoj". Tion l' eklezio certe neas.

Ne nur l' eklezio. Simone WEIL (citita de Declerck aliloke) tutcerte sciis l' eklezian doktrinon. Kaj akceptis ĝin esenca. Jen kelkaj sentencoj el Gravito kaj Graco. "La fariseoj fidis proprajn fortojn por esti virtaj." "Humilo konsistas en scio, ke la tiel nomata mio ne havas fonton de energio por levi sin." "Ĉio valora en mi venas de ekstere."

Ne ĉiuj 600 paĝoj estas tiel kaprompaj, kredu min! Sed kiel kompreni la tuton, ne komprenante detalojn? L'aŭtoro mem avertas, ke la vortoj kromsignifas, kvazaŭ ĉiu kun sufikso -um-. (Komparu skolastikajn doktrinojn pri "analogia" (iela-tiela, uma) uzado de plusaj terminoj pri Dio!)

'Do, fine, kia verko?'

'Pretendas grandioze, sed ne ĉiujn respondojn donas - ne povas doni en romana lingvo.'

'Renomi vortojn estas neromana tasko, ĉu?'

'Tutan mondon, la plenan vortaron
mi renomos por vi, se vi volaŝ (Pastemak)

'Paniko de verkisto kiu devas diri ĉion unulibre, unualibre, ĉu?'

'Sed ĝuste jen la dua libro: Ŝirpecoj temis pri la sama, pli kondense (la "vinkolora dentobroso"!). Do espereble sekvos tria, tute pri spirita kresko.'

'Spirite - devas esti ja triopo; duopo dubindas...'

'Dio ŝatas trion? Ni esperu!'

'Sed diru fine: ĉu ĝi estas bona?'

'Bona kio? Ĝi estas siaspeca kaj en senriproĉa Esperanto. Sescent paĝojn da! Do kion pli postuli? Ĉu ne jam mirinde?'

'Bone, se suferos nur la recenzontoj...'

Kris Long

Tarokoj kaj Epokoj eĉ ne la vortoj savos nin?

Tarokoj kaj Epokoj; malfacilas skribi pri ĝi, kun mia tuta sincero. Oni ne devus alfronti la legadon de ĉi tiu libro kun konvencia pensmaniero, ĉar unuavide ĉi tiu verko ne estas strikte biografio, romano, poemaro, ankaŭ ne artikolaro, nek lingva enciklopedio aŭ manlibro pri vivo (kiuj certe abundas en nia Esperantio). T.k.E. estas miksaĵo, loza kunfandaĵo kie renkonteblas iom da ĉiu el tiuj kutime apartaj ĝenroj. T.k.E. finfine estas Vivo. La aŭtoro pretendas doni al si portreton de sia vivo tia kia ĝi estas - aŭ devus arte esti - laŭ siaviva sperto.

En nia aktuala mondo plensencaj biografioj, arte, tutsimple ne "veras", eĉ se oni povas aĉeti ilin en ĉiovendejoj kun la tuta certeco ke ili ne "postvivos", ĉar la tempoj de Goethe, por doni ekzemplon, forpasis. Romanoj... Fari biografian romanon malfacilas, ĉar aŭ oni faras romanon aŭ oni faras biografion, do oni trafas la saman problemon. La aŭtoro de T.k.E. volas esti sincera, vive kaj arte sincera; sekve, la vojo kiun li elektas estas tiu de la fragmentigo. La vivo estas tiel, kiam oni ne havas firmajn teoriojn pri la ekzisto sur kiuj bazi la vivon kaj la arton. Nia tempo ĉisence estas perdita. En T.k.E. oni komprenas la signifon de ĉi tiuj teruraj vortoj.

Kio restas do finfine en nia mondo? La unuopeco, la sanktega unuopeco kiu analizas ĉion, la aliajn kaj la kozojn. Necesas ia ligo por kunigi ĉiujn elementojn en vivo: tiu estas amo. Sed ankaŭ realisme amo ne estas Amo en T.k.E. sed konstanta kaj neelĉerpebla aspiro al tiu ideo. La aŭtoro observas ĉiujn siajn amrilatojn kaj konstatas ke plenumiĝo ne efektiviĝis en lia ekzisto malgraŭ ĉiuj liaj bonaj deziroj. Volupto kaj sekso estas gravaj en la homa vivo. La aŭtoro analizas ĝisfunde sian rilaton kun ĉiuj siaj konitoj. Same kiel li skribas pri politiko, ludkartoj, lingvoj, ekologio, naturismo (ĉiuj kulturaj eroj de sia vivo). Grandparte la fundamento de ĉi tiu verko estas la itala Renesanco. Ne hazarde sed por malkaŝi sin, mi opinias, Declerck citas Danton je la komenco kaj poste ankaŭ Fiĉinon. Declerck vidas ke en nia mondo ne ekzistas fundamentoj, tial li serĉas ilin en la estinteco, grandparte en la Humanismo. Lia konceptiĝo pri la amo estas renesanca same kiel lia ideo pri la volupto. Kiel ĉiu humanisma homo, Declerck faras retrospektive serĉon el sia vivo, komprenas ke la belo estas la motoro de la mondo kaj ke la volupto kondukas al la amo, kaj la amo al la vera scio. Tiel lia verko centriĝas sur la arta beleco (poemoj, pentraĵoj) kaj la natura beleco, la beleco kiu estas virinoj kaj la beleco kiu ĉirkaŭas lin. Ĉio validas por serĉi la duoblon "Vero/ Belo", tial Declerck parolas al ni pri esoterismo, tarokoj. Finfine kreitaĵoj de la moderna homo, de la renesanculo. Sed ironie, nia reala mondo estas malsama, kaj tiam evidentiĝas la granda fiasko, la fragmentigo, la realo kiu perfidas aŭ kaŝas la "Veron". La aŭtoro mem konfesas: Finfine mia verko ne estas eble alio ol "vortludo".

Kaj la recenzisto nur povas demandi al si, kiel implicite la aŭtoro: "eĉ ne la vortoj savos nin?". Kompreneble, la solvo ne estas facile trovebla en ĉi tiu libro sed ĝi restas samtempe kaŝita ene de ĝi kaj vi leganto devas malkovri ĝin en vi.

Ramon Rius

Monumenta kompendio

De Christian Declerck (1938) aperis originale en 1991 la ampoemaro Ŝirpecoj (anstataŭ monumento). La sama eldonejo, en 2002, eldonas lian (650-paĝan!) sibiografian kaj grandparte samteman romanon Tarokoj kaj epokoj, kiu pruvas lin supera proziste ol poete. Anstataŭ tio, ke la nuna verko servus ĉirkaŭtekste al la antaŭa, okazas ja male: retrospekte la iamaj poemoj ilustras la romanajn intrigojn kaj epizodojn. Kiel en Ŝirpecoj, plej gravas la amoj kaj ama(n)tinoj en la vivo de la aŭtoro, ĉi-kaze alinomata Arno Dirk. Ankaŭ pliaj roluloj intime ligitaj al li ricevas fikcie fikciajn nomojn, dum en aludoj al konataj ceteruloj plej ofte la romano konservas la originalajn formojn.

Mi nomas ĝin sibiografio, ĉar ne la mio rakontas unuapersone siajn (mis)aventurojn kaj (mal)prodaĵojn: ĉi-kaze la rakonta voĉo parolas deekstere pri la sio, pri ĉi ties naskiĝo kaj disvolviĝo tra la tempo. Dum en La litomiŝla tombejo, probable la pleja atingo de nia originala literaturo, Piĉ uzis samcele alrakontan vion (Vi verkas romanon ktp), en Tarokoj... alternas li-, mi- kaj ci-formoj (ĉi lastaj du, kiam la Arno de la jaro 2000 interrompas la tajpadon de la romano por enŝovi nunan komenton, graslitere presitan): Jes, li devas verki. Romanon kaj, ie poste, Mi ne diskutos prieCi trovas similan penson ĉe poeto. Estiĝas tiel kontrasto inter du aŭ eĉ tri distempaj rakontadoj fare de la „sama“ voĉo. Legantoj prefere seniĝu je la iluzio aŭ konvencio de la „mio“: temas fakte ne pri unu sed pri pluraj voĉoj, apartenantaj al diversaj aĝoj de la „sama“ individuo.

La romano, en pli-malpli laŭtempa ordo, konstruiĝas mozaike, kvankam foje ĝia konsisto pensigas pri tond-kaj-kunglu-bildo. Jen kaj jen enestas kelka materialo sensuka kaj seninteresa, aŭ trudita; la tuto certe gajnus el pluaj kribro kaj poluro kaj ellaso de balasto (kiel la interlingvistikaj tekstoj de antaŭ 80 jaroj, des pli se alilingvaj kaj sen traduko).

Sed romanon pafkritiki estas facile, ĝin verki... tute male! Ni do turnu nin al ĝiaj sendubaj meritoj. Ĉu ĝi legindas nur ĉar verkita en Esperanto? Certe ne, ja ankaŭ enhave ĝi prezentas ion novan. Ne sufiĉas tamen legi ĝin kiel literaturon belgan, flandran, antverpenan; nek ĉar ĝi entenas, spegule kaj pesimisme, la nunan konvulsian mondon. Dum Mi juna, de Manashi Das Gupta, prezentas la genezon de nova fenomeno (la formiĝon de barata intelektulino en la tridekaj jaroj), ĉi stiffikcia (=duonfikcia) romano de Declerck apartenas al la sama ĝenro, pli konkrete al la branĉo de La litomiŝla tombejo, Adolesko de Vaha, Kaj kiu pravas de Zilah, la membiografio de Berveling aŭ Hetajro dancas de Urbanova, nome tiu pri la estiĝo de intelektulo esperantisto. Kun Zilah, pli ol kun aliaj aŭtoroj, li aparte kundividas la altiriĝon al orient-aziaj filozofioj kontraste kun la hejmaj kredoj kristismo kaj sciencismo, same kontraŭdiraj. Ja religio montriĝas grava temfadeno en ĉi fekunda kaj sekvinda literatura subĝenro, same kiel la strukturo familio, t.e. la problema rilataro inter gepatro(j) kaj geido(j).

Jen li skribas: Pacience, ĉiam re kaj re kaj re, li reprenos la ripetadon monotonan de la mantro. Ĝi estas nur rimedo, helpilo, porfinfina silentigo de ĉiu cerbobruo, cele al ĉesigo de l' pensado, tiu meĥanika, nevola, neestrata kaj nekontrolebla pensofluo kiu trenas onin senorde de unu temo al alia, de unu temero al plia, senfine. Regi la menson, ne pensi, kiel malfacile! Unufraze: Ho, la embuskejo de niaj pensaĉoj! Nia aŭtoro tamen pensas, kaj verkas, pri temoj plej diversaj, de enamiĝo el fiziologia vidpunkto, nudismo, mistike fizikaj (aŭ fizike mistikaj) spertoj aŭ la milito en Jugoslavio, al alternativaj terapioj kaj masklismo en kuracado. Pri pluraj eĉ obsede; dum la Piĉa Sankta Triunuo estis la urbo Litomiŝlo, la lingvo Esperanto kaj virinoj, Declerck adoras propran fraktan triopon: virinoj kaj sekso; Esperanto; libroj kaj literaturo.

Unue, koncerne la lingvon, karakterizas la aŭtoron flua stilo kun preciza, eĉ precioza, vort-elekto, plus ioma obsediĝo pri la lingvo mem kaj pri apartaj lingveroj. Eble pro praga influo li ŝatas vortseriojn (Oni jubilu, aplaŭdu, admiru, konsentu, pravigu, komplimentu kaj gratulu), sed ankaŭ jen listojn kaj elnombradojn, aŭ oftajn rimojn (spontane kaj senplane, kretene kaj senretene) kaj, foje, kaŝajn versojn, tiel ke legiĝas tutaj alineoj da poezia prozo. Mem la apostrofon li uzas, sentabue, sporade. La dialogoj ĝenerale sonas naturaj, ankaŭ la re-prezentoj de dialogoj sufiĉe intelektecaj. La romano enhavas i.a. interesajn rakontojn aŭtonomajn, trafajn priskribojn de personoj kaj ĉi ties karakteroj, eseetojn, stil-ekzercojn ktp, kaj eĉ dozeton da revpensado pri esperantismo (p. 623).

Declerck informas, enkonduke al la Glosaro: Kelkaj vortoj estas hapaksoj kaj aperas nur unu fojon entute, aliaj (precipe kelkaj de Piĉ) estas uzataj pro la karaktero de la libro. Se ne sufiĉus tiu nepetita pardonpeto, tra la verko piĉismoj tre ofte skribiĝas kursive, kiel se temus pri vortoj nenormalaj, neasimileblaj, fremdaj. Ni ne forgesu ke la lingvo pli facile enakceptas novajn radikojn finaĵhavajn, malpli facile afiksojn, kaj apenaŭ aŭ neniom partikulojn, des malpli en parolo. Kial do entute uzi ilin? Li mem demandas sin kial kaj respondas: Ne nur imitemo. Nek kaprico. Bezono, ia bezono. Eta lukto en li. Sed, dum La litomiŝla tombejo estas la unua memrakonto, en la internacia lingvo, de neŭrozo [...] intime ligita al Esperanto mem (Septje en La Kancerkliniko), tiel ke Piĉ devas havi eĉ sian propran Esperanton, alian ol tiu de la cetera mondo (Buller en Hamburgo en beletra vivo, en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Regulo – vol. IV), Declerck, male, elfremdiĝas, apertas al la mondo, volas kunparoli. En lia prozo, la piĉidaj dialekteroj, anstataŭ kontribui al la tono kaj etoso, distras kaj distiras. Feliĉe ili ne tro abundas nek malhelpas mergiĝon en la legadon.

Due, rilate literaturon, ni aŭdu mem la verkinton: Vivi kun nur libroj kiel kompanoj. Kun libroj kaj iliaj sensonaj aŭtoroj kiel nura kompanio. [...] En la vivo oni tamen malmulte pripensas, rare enpenetras la enigmojn, la sekretojn, la kaŝitajn aspektojn. Aŭtoroj, male – ĉar ili estas serĉantoj – ofte foŝas profunden. Ĝis la fundo, se eble. Sed ĉu la vivo havas fundon? Sonĝoj estas borborigmoj de la subkonscio. La vivo mem radikas multe pli profunde, en la nekonscio. Eble ĉi tial la romano montriĝas plena de citaĵoj, kvazaŭ katalogo de liaj prefer-eroj, omaĝe al niaj poetoj (ĉefe) kaj prozistoj, dialoge kun ili aŭ kun ĉi ties verkoj, kaj invite al la legantoj, ke ili divenu kiesas ĉiu citaĵo (bedaŭrinde kelkaj fragmentoj estas kriplaj aŭ ŝanĝitaj alisignifen).

Trie, pri virinoj... Nu, sekso aperas ĉiam, ĉie, ĉiel; ne fantazie-fantasme kiel ĉe Piĉ, sed reale, tuŝeble kaj flareble: amoj, amoroj kaj seksado, jen eksplicite (foje tro detaleme) jen mediteske, aŭ kadre de la ciklo vivo-oldiĝo-kadukiĝo-morto. Ĉe Declerck virinoj (cetere, a-nomaj: Ragna, Jolanda, Onira) kunrolas aktive, kaj la pluraj Arnoj ofte provas kaj sukcesas vidi la mondon ankaŭ virine.

Kial verki romanon tiel ampleksan kaj ambician? Pro pluraj motivoj: Mi tiom ricevis de niaj aŭtoroj, ie li citas iaman sin mem, ĉu mi nenion redonus? Aliloke: Kaj kial verkas li? Unue, ĉar ĝi estas defio por li. Due, ĉar kreado, venko de malfacilajoj, realiĝo de projekto... donas plezuron. Sed esence li verkas por venki la malĝojon – por superi la tristecon kiun kaŭzas vivi en mondo materialisma, kruela, senkora. Poste: Tamen, ĉu por aliaj li verketas?Aŭ ĉu li esprimas sin mem, por si mem? [...] Kiom da jaroj lin premas la deziro, la bezono, la volo skribi – elskribi kion li ne povas eldiri? Fakte ekde la adolesko. [...] Ĉar nun jam urĝas la afero. Se li nun ne ekmovas la manojn, baldaŭ estos tro malfrue. Kun ŝanĝo de vidpunkto: Mi scias, ke verkisto mi ne estas. Mi skribas, ĉar mi volas esprimi min, pripensi mian vivon, resumi ĝin. Mia provo esprima estas ia memrealigo. Tio estas la esenco de la afero: miaj klopodoj penaj, longaj, lantaj. Plia turno: Ma [= sed] sen fantaziaĵoj, fikcio neniom kaj neniel interesas lin nun. Sed li ne estas verkisto. Kaj li ne trovos tempon. Nek talenton nek la necesan disciplinon li havas – por persista krea laboro. Kaj fine: Sed eĉ la fikcio ne estas fikcia.

Jen la motivaro. Kun tarokoj kaj epokoj gvidfadene: tarokoj kiel konciza kaj praktika ilustro de ĉiuj aspektoj de la (inter)homa vivo, kiu siavice estas sinsekvo de epokoj, ĉiukampe kaj ĉiugrade. Kontraŭdire al la priverkita nepensemo, Declerck repensas kaj traprezentas sian ekziston. Nenie abundas, des malpli en Esperantujo, ĉi tiaj vivokompendioj, de homoj tiel kleraj, sinceraj, sindemandaj... Oni ne permesu al si la lukson maltrafi tiun ĉi.

Jorge Camacho

Tarokoj kaj Epokoj de Christian Declerck


aŭgusto 2004, nro 11 (2058)
Sep jarojn mi laboris, verkante romanon. "Erotiko ĉiam vendiĝas" diris al mi Torben Kehlet. Sed la afero estas iom pli komplika. Tarokoj kaj epokoj estas aŭtobiografio - io tia, plus...

Plukite el la abundegaj kovropaĝaj informoj (dika libro evidente bezonas multajn klarigojn, pensis la aŭtoro), la supraj citaĵoj donas jam ekimpreson pri la romano. Tre pretendema, treege egocentra, pli ol tre elmontriĝema. La aŭtoro ŝajnas ne rimarki kiom malfeliĉa estis lia vivo, malgraŭ, aŭ ĝuste pro, la travivaĵoj kiuj ĝin spicis. Kompatema leganto povas nur esperi, ke  la fikcio okupas multe pli grandan lokon ol la realo, en tia moroza panoramo. Jen unu el la kaptiloj de (veraj aŭ falsaj) aŭtobiografioj: anstataŭ senpasie taksi la artan valoron de verko, oni inklinas trakti ĝin emocie, do senkritike: amikoj laŭdas, malamikoj ĝuas la malprudajn "riveladojn", kiel pruvon de la malalta moraleco de la verkinto...

Frukto de klera persono, kiu ne perdas okazon por elmontri sian klerecon, la libro tuj memorigas la (fi)faman La Litomiŝla tombejo: anstataŭ mortinta grafino, ĉi tie pli proze rolas lesbianino kaj du aliaj iom strangaj, sed fine pli "normalaj" virinoj, de kiuj la verkisto lasas sin domini. Kaj, samkiel en la litomiŝla fikcio, aludoj al la esperanta mondo klopodas alproksimigi la leganton, kapti lian simpation. Ĉi tie, temas foje pri la plej amuzaj partoj el la romano, cetere sufiĉe inkub-etosa. Ambicia provo lasi definitivan spuron en la esperanta beletro, la verko fine aspektas laboratorian eksperimenton: pro ĉiaspeca strebo al originaleco kaj perfekteco, la rezulto estas morne asepsa. Al ŝatantoj de psikanalizo ĝi povas aspekti kiel formovita, sufokita helpkrio. Tion probable la aŭtoro ne intencis.

Perla Martinelli

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.