|
La bela petveturantino
|
|
Ripoziga libro por hasta mondo |
Jen la tria libro en serio de kvar erotikaj novelaroj de Leopold Vermeiren. La aŭtoro famiĝis en Flandrujo ĉefe pro granda nombro da streĉaj aventurlibroj por la junularo, sed ankaŭ pro siaj erotikaj rakontoj. Bonŝance oni ekhavis la ideon esperantigi plurajn el tiuj lastaj, tiel ke ankaŭ ne-nederlandlingvanoj povas ĝui ilin.
Kio do ĝuigas? Sur la dorsflanko de la supre menciita libro oni citas kelkajn vortojn, kiujn mi skribis pri La nuda feino, la unua en la serio: „La etoso de la tuta verko erotika, poezia, milde ironia, fantaziplena, kaŭzas, ke la legado estas vera ĝuo.”
Ni nun iom esploru, ĉu ĉio tio validas same por la tria en la serio. Erotikaj ĉiuj rakontoj sendube estas, kelkaj pli ol aliaj, sed neniam tro. Ke Vermeiren ripetfoje mencias certajn korpopartojn ie tie tedas, sed tio apenaŭ eviteblas, ne vere ĝenas.
Poezia jam estas la kadro mem, cetere la sama en la tuta serio. Nome rakontas la juna poeto Marko ĉirkaŭ tri vortoj, kiujn elpensas lia amatino Silvia, antaŭ ol ŝi permesas al li amori ŝin. Kaj el la buŝo de la poeto fluas bele poeziaj historietoj. Tamen ĝuste la titolrakonto La bela petveturantino estas pli fakta ol poezia; ĝi facile povus tiel okazi en malpoezia, reala mondo.
La milda ironio malpli evidentas ĉi tie. Tamen ĝi troveblas ekzemple en la bela, mistera Nuda en la marĉlago.
Fantaziplenaj preskaŭ ĉiuj rakontoj montriĝas. Oni malfacile divenas la iradon de la aferoj: la aŭtoro ĉiam scias surprizi la leganton. Nur al La piedflegisto mankas la streĉo: oni tuj antaŭvidas la okazaĵojn.
Kio cetere tre plaĉas, denove en la tuta serio: preskaŭ tute mankas perforto kaj agresemo. Kaj se kelkloke sursceniĝas „krimulo”, tiu poste montriĝas ne tiel malbona. La etoso estas milda, afabla kaj, se eble la televidaj novaĵelsendoj naŭzis vin, prenu en la manojn la libretojn de Vermeiren, kaj via humoro certe pliboniĝos.
Ankaŭ la plaĉa aspekto de ĉiuj libroj en la serio en mildaj paŝtelaj koloroj — tre konvenaj al la enhavo — kontribuos al tio.
La tradukinto de la tria libro, pri kiu precipe temas ĉi tie, sukcesis havigi al ni fluan Esperanton. Troviĝas nur kelkaj makuletoj: sonoris anstataŭ sonorigis (p. 34), kunporti anstataŭ kunpreni (p. 70), kaj pri malferma fenestro/pordo oni povus diskuti.
Jen do belaspekta libro kun alloga, ripoziga enhavo en serio tre bonvena en ĉi tiu malafabla, hasta mondo.