La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiu sekvos?

Sian enkondukon al la libro „Nederlanda bibliografio” (1972) William Auld finis per la jenaj frazoj: „Ni estas dankaj al la kompilinto. Mi estas certa, ke li aldonos sian voĉon al la mia, kiam mi demandas: kiu sekvos?” Ĉu en tiu jaro 1972 Auld jam sciis, ke li mem (kune kun Edmund Grimley Evans) sekvos per „Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo”?

La ĵus aperinta bibliografio enhavas referencojn al iom pli ol 2000 tradukoj el la angla en Esperanton. Ĉu tiuj 2000 konsistigas la tutan aron da aperintaj tradukoj? Nu, certe ne. Ja neniu bibliografio estas kompleta. En tiu ĉi mi ekzemple vane serĉis la poemon „La nesekvita vojo” de Robert Frost, kiun delikate tradukis Krys Ungar (Meznokto metropola, FEL, 1991, paĝo 67), kaj certe estos troveblaj ankoraŭ aliaj.

Iom bedaŭrinde estas, ke la verkoj estas ordigitaj nur laŭ la nomoj de la aŭtoroj. Se vi volus scii, kiujn titolojn tradukis Auld aŭ Boulton aŭ Goodheir, vi devus trafoliumi la tutan 53-paĝan libreton. (La jam citita „Nederlanda bibliografio” enhavas listojn laŭ aŭtoroj, tradukintoj, titoloj kaj laŭ libroj/revuoj en kiuj ili aperis.) Aldono de malgranda komputila disketo al la libro jam grandparte solvus tiajn serĉproblemojn.

Malgraŭ tiuj du kritiketoj la libro — la rezulto de granda sizifa laboro — meritas ĉiajn laŭdojn kaj apogojn.

Paul Peeraerts

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.