|
Dialogo inter surduloj électronique azw3
|
|
Ĉarma, originaltema kaj pensiga | 2010/04, p. 26 |
Jean Codjo: La paŝo senelirejen - Dialogo inter surduloj - Aventuro de ŝajnigado
Ĉi tiuj tri noveloj, kun belaj, samstilaj kovriloj, formas iun etan serion. Kvankam ne temas pri la sama ĉefrolulo, la temo estas simila en la tri rakontoj: la interagoj inter afrikanoj kaj blankuloj. Tamen la rakontoj sufiĉe diferencas, interalie, ĉar ili okazas en aliaj historiaj tempoj.
En la unua duono de La paŝo senelirejen Biova kreskas kaj fine, post longa atendado kaj multe da espero -- pere de ceremonio -- iĝas viro. Sed la feliĉo ne longe daŭras ... alvenas "flosanta domo" kun "bruligitaj homoj", kiuj mortigas kelkajn vilaĝanojn. Necesas debatoj pri tio, kiel reagi al tiuj ŝajne nevenkeblaj homoj. Oni decidas, ke Biova iru por lerni ilian lingvon kaj tiel iĝi same inteligenta. Pasis generacioj, kaj kelkaj homoj tre bone adaptis sin al la ĉeesto de la blankuloj, kaj bone lernis, kiel utiligi la bonajn rilatojn kun tiuj riĉuloj. Regas speco de demokratio, sed nur por pruvi al la mondonacantoj, ke indas donaci monon al tiu vilaĝo; venas tiom da mono, ke la ricevantoj preferas aĉeti kastelojn en la blanka mondo ol konstruigi pliajn en la vilaĝo. Tamen la simplaj homoj, kiuj ne havas tiajn rilatojn kun la blankuloj, perdis sian kulturon kaj siajn loĝlokojn, ŝajne, sen elirvojo. Tiel ĉi tiu koloni-etosa rakonto finiĝas sufiĉe negative.
La dua novelo traktas ĝuste tion, kion sugestas la titolo: Dialogo inter surduloj. Kiel infano Dege kreskis ĉe la blankuloj, kaj nun estas "nigra-blankulo". Post jaroj li kiel plenkreska "sukcesinto" revenas de tempo al tempo al la vilaĝo kaj rakontas pri siaj spertoj en Jovotome, la blanka lando. Sed la homoj ne povas kompreni lin, kvankam li ankoraŭ parolas la lokan lingvon, eĉ se miksitan kun iom da francaj vortoj. Ĉe la fino de la novelo la vilaĝanoj komencas uzi la teknikaĵojn de la blankuloj, sed tio ne nepre feliĉigas ilin.
En ĉi tiuj unuaj du rakontoj estas iom da magio, kio starigas demandojn, kiuj pensigas la leganton. Unuflanke, tio donas iom da spico al la rakontoj, sed aliflanke, se la respondoj ankaŭ ĉe la fino ne venas ... tio donas iun ne tre agrablan senton. Tamen kelkaj detaloj, kiuj povus starigi demandojn, fakte eble estas nur mistajpoj ... ekzemple en la unua novelo, la voduo Dan estas unue "blanka virino" kaj du liniojn poste "li".
Aventuro de ŝajnigado ludiĝas en nia epoko de migrado de multaj afrikanoj al okcidentaj landoj. Jeko, la ĉefrolulo, kiu multe similas al la aŭtoro, migras de Afriko al Germanio kaj poste al Kanado. Li volas lerni pri la miraklo de la sukceso de la blankuloj, sed malesperiĝas pro la multaj kontraŭdiraj konstatoj. En Kanado li edziĝas kaj eksedziĝas, kaj ankoraŭ priskribas la malfacilaĵojn kun du aliaj partnerinoj. Ĉu la malfacilaĵoj estiĝis nur pro la kulturaj diferencoj? Unu afero certas por Jeko: estas multe da ŝajnigado en la blankula mondo. Kaj li komencas listigi kaj priskribi plurajn ekzemplojn de tiu ŝajnigado: la mizero en Jovotome kompare al la emo helpi al afrikaj landoj, la hipokrita toleremo, la iluziplena libereco ... Sed li konkludas, ke, tamen, estas pli da similecoj inter la homoj ol da malsimilecoj. Sed estas malfacile tion klarigi al la homoj en lia naskiĝvilaĝo, kiuj konsideras Jovotome daŭre kiel la paradizon sur la tero. Ĉi tiu rakonto estas la
La lingvaĵo de la rakontoj estas sufiĉe flua, sed kio vere ĝenas dum la legado, estas multaj mistajpoj kaj gramatikaj kaj leksikaj eraroj. Ili aperas precipe en la unua novelo, sed ne nur, kaj eĉ en la dorsflanka teksto. Tamen la unuaj du jam unue aperis en la reto en respektive 2001 kaj 2002. Ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado?
Konklude, estas ĉarmaj, originaltemaj kaj pensigaj noveloj, kiuj montras iun nekutiman rigardon al la rilato inter blankuloj kaj afrikanoj en diversaj epokoj, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ricevis la necesan redaktan atenton.
Unuaj paŝoj dialogen |
Nu, anstataŭ verki rekte pri Benino kaj Kotonuo, la aŭtoro preferas prezenti al ni la loĝantojn, kulturojn kaj sociojn de iuj landoj kaj tempoj svage fabelecaj aŭ alegoriaj, ĵus antaŭ, dum kaj post la unua kontakto kun blankuloj. Kvankam malsamas la lokoj kaj roluloj, Dialogo inter surduloj parte legeblas kiel daŭrigo de La paŝo senelirejen; ĝuste en tiu ĉi verko Codjo kondukas nin en tiun virgan mondon kun ĝiaj ĉiamaj ritoj (kiel la virige inica cirkumcido) kaj kutimoj (kiel poliginio aŭ pluredzinismo). Kaj li faras tion tre vive kaj informriĉe, en lingvaĵo klara, flua kaj plaĉa, kun koncepte freŝaj esprimoj kiel "dudeksezona knabo".
Iam poste la tempo abrupte antaŭenpasas fulme, ĉio ŝanĝiĝas, la stilo iĝas iom troiga, ĝis fine ni trovas onin "en la nuna ĝangalo" de (post)koloniismo kaj kapitalismo, kun fina frazo eĥanta la romaneton La bestofarmo, de George Orwell. Kaj en Dialogo inter surduloj la dialogo inter la blankaj koloniantoj kaj la nigraj koloniatoj (jen viktimaj, jen komplicaj) iĝas la kerno de la intrigo. Iuj situacioj ripetiĝas, sed ĉi-foje la spegulo redonas bildon surprize tro favoran de la mondo blankula. La demando, ŝajne direktita unuavice al afrikanoj mem, estas la maleblo fermi sin for de eksteraj influoj; kiel diras unu el la roluloj, "sed kiu inter ni iam renkontis homon, kiu propravole deziris esti blinda?".
Temas pri du sufiĉe interesaj verketoj, beletre ne aparte ambiciaj, sed des pli legindaj en la kunteksto de nia malekvilibre internacia literaturo originala.
* * *
Kiel dirite, lingve kaj stile oni trovos agrablan legaĵon. Jam fininte la recenzon, mi nur atentigu pri kelkaj manketoj facile korekteblaj. Unue, utilus glosi la vorton "voduo", uzatan por iaj dioj, kiel la dio de la iloj (ŝajnas al mi, ke Sten Johansson iam uzis "vuduo" por kulto de la Karaiba Maro; en mia rakontaro Sur la linio, per "voduo" mi esperantigis la nomon de la germana flugbombo V2). Due, necesus forigi iujn erarojn, ekz."*ĝis kiam" anst. simpla "ĝis", "*(ne)okazebla" anst. "(ne)okaziva" kaj fojajn francismojn kiel "*venero" (anst. "kulto, respektego, adorado"), "*enfera" (anst. "infera"), "*engaĝigota [batalo]" (anst. "komencota, kondukota, entreprenota"), "*atrapi" (anst. "kapti) kaj "karbono" (anst. "karbo"). Fine, mi atentigu pri la misuzo de "po": ne "La nudaj knaboj havas ĉemane sep ŝtonetojn *po knabo" aŭ "Mi tiam jam havis du edzinojn kun ĉirkaŭ 4 infanoj *po edzino" sed resp. "La nudaj knaboj havas ĉemane po sep ŝtonetoj(n)" kaj "Mi tiam jam havis du edzinojn kun po ĉirkaŭ 4 infanoj".
* * *
Kio sekvas, estas nura sinsekvo de pensoj estigitaj de la legado kaj recenzado de ambaŭ libretoj de Codjo. La aŭtoro verkis i.a. pri la koloniado de Afriko, sed tio, kiel skribis Ken Miner pri eseo de Trevor Steele en sia blogo la 26an de majo 2008*, "pensigas refoje pri la projekciado de nuntempaj valoroj en la foran pasintecon. Supozeble tio ne nocas, se oni konscias (kiel Steele), kion oni faras." Verdire, kio do okazas pri la nuntempo? Kiel statas nun la rilatoj kun la trudita heredaĵo de la koloniintoj en la diversaj socioj de Afriko? Kiel spertas Kanadon, Beninon kaj la interajn kontrastojn beninano loĝanta en Kanado? Mi konfesas, ke mi ŝatus legi pli membiografian kaj faktecan romanon de Jean Codjo pri ĉiuj ĉi temoj, kiel siatempe faris la baratano Lakshmiswar Sinha en la rekomendinda libro Jaroj sur tero (1966; laŭ mia scio daŭre trovebla en niaj muzeecaj libroservoj).
En sia verko La conquête de lAmérique, la question de lautre (La konkero de Ameriko, la demando pri la aliulo, 1982), la francbulgara filozofo Tzvetan Todorov pristudas la kolizion, la absolutajn miskomprenon, nekomprenon kaj ali-komprenon inter la amerikaj socioj antaŭaj al Kolumbo kaj la hispanaj invadantoj ekde 1492. Verŝajne ekzistas similaj verkoj pri la koloniado de Afriko, kiujn mi ne konas. Sed estus utile povi legi pri ĉio ĉi en esperanto originalaĵojn verkitajn de afrikanoj mem, for de la kaptiloj de eventuala "afrikismo" (mensa atribuado de la samaj trajtoj al ĉiuj anoj de diversaj afrikaj socioj, iamaj kaj nunaj), paralela al la "orientismo" kritikita de la palestina eseisto Edward Said.
Jen kiel mi komprenas la senton pri strangeco, la malsamecon de vidpunktoj priverkitajn de Codjo (ekz. pri kisado kiel amsigno; aŭ pri la libero elekti amaton; aŭ pri la blankula "logiko" koncerne dokumentojn, identigilojn kaj legitimilojn). Ambaŭ titoloj laŭte demandas nin pri la eblo trovi elirejon el la nuna malparadizo, pri la dezirindo aŭskulti, kompreni kaj dialogi.
Ne timu senelirejon! |
Dialogo inter surduloj de Jean Codjo |
Dialogo inter surduloj | Januaro 2014 |