La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La krimo de Katrina
Facila rakonto

  • Auteur: Sten Johansson
  • Type: œuvre originale, pour débutants
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €4.20
  • Année de publication: 2007
  • Description: Por finintoj de baza kurso, kun grade kreskanta malfacileco.
  • Pages: 38
  • Hauteur: 210 mm
  • ISBN: 4930785529
  • Critique:
    • De Probal Daŝgupto: Verki unu por la aliaj
    • De Wolfgang Kirschstein: Verki facile
    • De Oleg Izjumenko: La "krimo" ne puninda, sed laŭdinda
    • De Hektor Alos i Font: Facilaj rakontoj
    • De Don Harlow: Recenzo: La krimo de Katrina
    • La krimo de Katrina de Sten Johansson: Ĉi tiu libro rakontas pri Katrina, kiu estas sveda virino. Ŝi vojaĝas de Svedio al Germanio por viziti sian amikon. Lia nomo estas Bruno. Antaŭ ol ŝia vojaĝo, Katrina sonĝis, ke Bruno kisis sin, kaj ŝi volas ke tio okazos reale. Sed, kiam ŝi alvenas ĉe Bruno, ŝi renkontas Francesca, kiu loĝas kun Bruno. Katrina malkontentas pri tio, kaj faras krimon!
      La lingvo en la libro estas facila, kaj taŭgas por komencantoj. La paĝoj enhavas la signifojn de mafacilaj vortoj. Mi ĝuis legi ĝin. Estas tri libroj pri Katrina, mi legos la aliajn! (Heliko (Anglio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2020)
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Verki unu por la aliaj


2003/03, p. 21

Tiu ĉi „facila rakonto” de Johansson sukcesas, kiel kutime ĉe li, vesti allogan intrigon en facilajn vortojn. Mian recenzon pri la lingva flanko mi povas prezenti per same facilaj vortoj: la libro estas bona kaj uzinda por lernantoj kaj lernigantoj. Kiel rakonto, tamen, la teksto postulas pli atentan legon.

La intrigo komenciĝas per necerto; la ĉefrolantino ion faras en la mezo por redukti la propran nedecidemon; fine ni kaj ŝi denove sidas en malcerta stato, pensiga kaj kreskiga. Lingve sperta leganto povas utiligi la libron por akrigi la komprenajn kaj ŝatajn klingojn de sia estetiko. La intrigo interplektas Svedion kaj Germanion, kaj (laŭ mi, tute bonvene kaj normale) ne elspezas ŝviton por atingi neŭtralan prezenton, kiu videble invitus aliregionan leganton en komprenon de la kultura kaj mora fono komuna inter tiuj du landoj.

Ne nur la lingvo estu facila, sed ankaŭ la rilatoj, kiujn oni reliefigas kaj fortigas. „Klientoj, ne povantaj eniri tiun ĉi rakontan mondon, sendube postulos alispecajn librojn, kaj eble verkos ilin mem”, diros al si la nunaj ĉefkomunumanoj, kiuj sentas sin hejme en la ekzistanta esperanta Eŭropo.

Mi ĝenerale konsentas kun tiu kutima opinio, kaj mi senrezerve prijesas la rajton de la tipaj esperantistoj verki unu por la aliaj. Tamen estus, laŭ mi, fenomene interesa ago, kaj atuta, kompare kun la nacilingvaj malaventuroj, se iu librejo esperanta anoncus konkurson pri verkado de (eventuale „facila”) fikcio kun jenaj kriterioj. Konkurse verku nur blankaj esperantistoj el la eŭropidaj landoj. Juĝu nur legantoj de islama kaj afrika kulturaj fonoj (notu mian lason de neŭtrala spaco, niaj neislamaj azianoj, kiuj en tia konkurso rolu nek verke nek juĝe; eble el tiu kategorio aperu la konkursantoj!). Oni verku por emfaze neeŭropa legontaro. Eble eĉ niaj eŭropanoj sin vidos laŭ nova maniero, provante sin rigardi tra aliulaj okuloj kaj elmetante siajn verkojn al tia juĝlego. Longe ni petis unu de la alia lingvan rerigardadon. Estus interese inviti ankaŭ la kulturan resentadon.

Probal Daŝgupto

Verki facile


2002. №5 (91)

Verki facile. Sten Johansson verkis libron. Li verkis la libron por komencantoj. En la komenco li uzas nur simplajn propoziciojn. En la tria ĉapitro ni rimarkas, ke li ankaŭ uzas subpropoziciojn. Tiel la enhavo fariĝas iom post iom pli postulema. Li ne trudas participojn al siaj legantoj.

Jen mi klopodis verki facile — kaj devas tuj konstati, ke Sten Johansson ĉiam pli bone sukcesas en tiu ĝenro. Per 545 malsamaj radikoj li kreas facilan, sed tamen atentokaptan intrigon. La leganto miras, kiam okazos la krimo de Katrina. Jen kaj jen aperas eblaj spuroj — ĝis Katrina finfine krimas en la antaŭlasta ĉapitro. Ankaŭ ŝia krimo — parenteze — ne utilis.

Ofte verkantoj de porkomencantaj legaĵoj ŝajnas kredi, ke ili ankaŭ devas verki sur enhave banala nivelo. Tiel ili faras ursan servon por niaj komencantoj. (Mi plendis pri tio aliloke.) Tiaj verkantoj absolute ne stimulas la intereson de niaj komencantoj. La sekvo estas, ke komencantoj ne emas legi tiajn tedajn verkojn. Ofte tiaj bedaŭrindaj legantoj pensas dum sia tuta esperantista kariero, ke endus balai nian tutan literaturon sub la tapiŝon. Kaj jen diabla cirklo.

Feliĉe Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantaj kaj ankaŭ spertaj legantoj. Espereble Katrina plukrimos en Esperantujo.

Wolfgang Kirschstein

La "krimo" ne puninda, sed laŭdinda


n-ro 195/februaro 2002

Inter aliaj libroj de la "facillega" serio de la sveda eldonejo Al fab-et-o plej laste aperis la rakonto La krimo de Katrina de Sten Johansson. Ĝi ne pretendas estiĝi nova Gerda Malaperis; la aŭtoro mem atentigas ke ĝi ne estas lernolibro, sed rakonto kun la intenco distri tiujn, kiuj lernis la bazan esperantan gramatikon kaj la plej bazan vortaron. La principo de la strukturo estas sama kiel en Gerda: la unuaj ĉapitroj estas la plej facilaj, la lastaj malplej. Kaj kvankam la verko povas ŝajni havanta pli didaktikan ol distran intencon, la rakonto mem estas sufiĉe amuza!

Verdire, mi ne tre volonte eklegis la libreton, ĉar tiutempe mi estis en la mezo de la esperanta traduko de Ga kaptita universo de Harry Harrison. Sed jam post la dua ĉapitro de Katrina mi mem estis kaptita! La rakonto estas vigla, kun oftaj surprizaj turnoj de la historilinio (ekzemple, dum mi legis la trian ĉapitron titolitan Kiu malaperis? mi terurigite pensis: Ho ne, nur ne la sama banalaĵo! Sed la aŭtoro havis sufiĉe da humuro por nur aludi tiajn kvazaŭ evidentajn turnojn, kaj efektive eviti ilin). Fine la rakonto subite fariĝas tute serioza, pensiga eĉ. Kaj laŭ la tuta libro la aŭtoro starigas plurajn moralajn dilemojn kaj metas siajn protagonistojn en etike neklarajn situaciojn. Estas laŭdinde ke la lingvaĵo estas tiu de la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta esperanto. Oni povas renkonti eĉ kelkajn neologismojn kaj ne-PIV ajn vortojn en ĝi. Sed ili estas ja nur kelkaj. Ĉefe la ĉapitroj uzas simplajn kaj oftajn vortojn, facilajn gramatikajn formojn kaj frazojn kun simpla strukturo. Post ĉiu ĉapitro la aŭtoro glosis ĉiujn novaperintajn vortojn (kompreneble iliaj klarigoj estas en esperanto - la libro celas internacian legantaron). Tre interesa ŝajnas la proponita de la aŭtoro klasigo de ĉiuj vortoj en la rakonto. Surbaze de tiuj el la Baza Radikaro de la Akademio kaj de 665 plej oftaj morfemoj de parolata Esperanto, ĉiu el kiuj havas proprajn kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn, li sukcesis fari propran klasigon. Sep grupoj de morfemoj estis difinitaj ĉi tiel: A: Grupoj 0-2 el la Baza Radikaro (BR), kiuj estas samtempe inter la 315 plej oftaj parolataj morfemoj (pop). B: Grupoj 3-4 el BR, kiuj estas samtempe inter la 665 pop, plus restantaj el grupoj 0-2 el BR kaj el la 315 pop. C: Restantaj el grupoj 3-4 el BR kaj el la 665 pop. Ĉ: Grupoj 5-6 el BR. D: Grupoj 7-9 el BR. E: Ceteraj radikoj el PIV F: Ne-PIVaj radikoj. La tuta vortprovizo de la verko estas ĉirkaŭ kvin mil unuoj, la plej granda parto da kiuj apartenas al la grupo A, kaj ĉiuj aliaj malpligrandiĝas laŭ la ordo. Gramatike la ĉapitroj 1-2 konsistas nur el mallongaj ĉefpropozicioj kun as- kaj is-formoj de la verboj. De la tria ĉapitro aperas malmultaj simplaj subpropozicioj (ĉefe kun ke), kaj os-formoj de la verboj. Us-formojn oni trovas de la kvara ĉapitro, kaj u-formojn de la kvina. Poste aperas la refleksivo sia, pli multaj subpropozicioj kaj iom pli longaj frazoj. Participoj en la verko tute ne aperas.

Mi kunportis la libreton al unu el miaj lecionoj de la progresiga kurso (ĝin ĉeestas finintoj de diversaj elementaj kursoj de esperanto) kaj ni kune legis unu ĉapitron kaj provis diskuti ĝian enhavon. La eksperimento evidentiĝis sukcesa multaj jam tediĝis pri Gerda kaj ŝatis sperti ion novan des pli pli modernan, dank' al la trafe elektitaj de Sten Johansson situacoj, aperantaj sur la paĝoj de la rakonto. Ĝi vekis intereson ankaŭ inter miaj konataj instruistoj de esperanto ankaŭ ili volus uzi ion freŝan por siaj lecionoj. Do mi opinias ke la libro estas vere taŭga kaj por memstaraj studantoj de la lingvo kaj kiel lernolibro, kondiĉe se la kurs-gvidanto aldonos al ĝi kongruajn ekzercojn kaj demandaron por ĉiu ĉapitro. Kaj ĝi certe valoras kiel suplemento por hejma legado, kiun ĉiu instruisto de esperanto povas rekomendi al siaj lernantoj.

Oleg Izjumenko

Facilaj rakontoj

Sten Johansson estas ankaŭ verkinto de legolibroj por lernantoj kaj infanoj. Tre rekomendindas la lanĉita serio de Katrina: La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.

El lingva vidpunkto, la libroj estas tre bone ŝtupitaj: kreskanta malfacilo vort-trezora kaj sintaksa, glosoj post ĉiu ĉapitro kaj klariga postparolo por la instruistoj. Kvankam la vojaĝo konsiderinde pli longas ol la krimo, la du libroj estas tute samnivelaj: ili deiras de la sama tre baza nivelo de lernanto fininta sian unuan elementan kurson, kaj eĉ pli frue - post tri-kvar monatoj la lernantoj povus uzi ilin kiel interesajn kaj tre utilajn kromlegaĵojn.

Enhave, kiel ĉiuj libroj de Johansson, la intrigoj ĉiam montriĝas interesaj kaj aktualaj: ili spegulas la modernan kaj buntan svedan socion kaj la sentemon de la aŭtoro pri la nunaj problemoj de lia lando - feliĉe sen iu ajn prediko! Tial, malgraŭ iom ripetemaj kaj ekzercigaj unuaj ĉapitroj, la libroj estas plaĉaj ankaŭ por nekomencantoj (ĉefe la dua): ili forlegiĝas en momento.

Hektor Alos i Font

Recenzo: La krimo de Katrina

Noto: Mia ekzemplero, de 2001, estas eldonita en Skövde, sed laŭ interkonsento kun la verkinto la tuta serio ekde 2007 estas eldonata ne plu en Svedio sed ĉe la Japana Esperanta Librokooperativo en Toyonaka (kaj la glosoj nun havas ne nur Esperantajn sed ankaŭ anglajn kaj japanajn klarigojn).

Jen la unua en serio de tri rakontoj en "facil-lingva" Esperanto; ĝi estas leĝera novelo intencita por distri la leganton, sed la leganto, kiun ĝi celas, estas la postbaza lernanto, ne kompetenta leganto de Esperanto.

Katrina, juna svedino de Gotenburgo, vojaĝas vagonare al Berlino por renkonti karan amikon Bruno. Bedaŭrinde, kiam ŝi alvenas en Berlino por sia ferio kun Bruno, ŝi trovas sin la tria persono en amtriangulo, ĉar Bruno jam faris pli-malpli konstantan aranĝon kun la bela blonda Franciska. La ferio ne estas tute komforta por Katrina, kaj por doni al si almenaŭ unu nokton sola kun Bruno, Katrina mensogas al Franciska — kaj la mensogo kondukas al katastrofo.

La libro konsistas el dek mallongaj ĉapitroj. Kiel ĉe Vojaĝo kun Katrina, kiun mi recenzis antaŭ iom da tempo, la morfemaro estas relative limigita — kiel Johansson klarigas en teĥnika postparolo, la 5,123 vortoj de la novelo estas kreitaj el 545 morfemoj (radikoj, afiksoj, gramatikaj finaĵoj ktp), el kiuj 426 troviĝas inter la plej oftaj en la lingvo. Malpli oftaj radikoj estas glositaj post la ĉapitroj, en kiuj ili aperas. Johansson informas nin, "la ĉapitroj 1-2 konsistas nur el mallongaj ĉefpropozicioj kun as- kaj is- [-as kaj -is? -DH] formoj de la verboj", sed, same kiel ĉe Vojaĝo kun Katrina kie oni faras la saman pretendon, oni povas trovi la -i-formon de la verbo jam en la unua ĉapitro (vojaĝi almenaŭ du fojojn). Li ne parolas pri la afiksoj, sed mi kalkulis, ke li pli-malpli sisteme enkondukas 20, el kiuj ses (-ar-, -et-, mal-, -in-, ek- kaj re-) jam en la unua ĉapitro; ankaŭ aperas -ind- kaj -um-, sed nur en vortoj aparte glositaj, ne kiel parto de sistemo. Unu problemo pri la glosoj estas, ke la difinoj foje uzas kunmetitajn vortojn; sed la partoj de la kunmetitaĵoj ankoraŭ ne estas prezentitaj. Ekzemple, en la unua ĉapitro oni difinas: fantazio kiel "kaprica elpensaĵo", kafo kiel "nigra varma trinkaĵo", kaj studi kiel "lernadi"; sed -aĵ- aperas nur en ĉapitro 7 kaj -ad- nur en ĉapitro 8.

Tamen, interesa novelo, ne tro longa, facile legebla, kaj la eventuala kerno de tuta baza kurso pri la lingvo.


Note: My copy, from 2001, was published in Skövde, but by agreement with the author the entire series is being published, as of 2007, no longer in Sweden but at the Japanese Esperanto Book Cooperative in Toyonaka (and the glosses now have not only Esperanto but also Japanese explanations).

This is the first in a series of three stories in "easy language" Esperanto; it's a light short story intended to amuse the reader, but the reader at whom it aims is the post-basic pupil, not a competent reader of Esperanto.

Katrina, a young Swedish woman from Gothenburg, travels by train to Berlin to meet her dear friend Bruno. Unfortunately, when she arrives in Berlin for her vacation with Bruno, she finds herself the third person in a love triangle, since Bruno has already established a more or less permanent arrangement with the beautiful blond Franciska. The vacation is not completely comfortable for Katrina, and to give herself at least one night alone with Bruno, Katrina tells Franciska a lie — and the lie leads to catastrophe.

The book consists of ten short chapters. As with Journey With Katrina, which I reveiwed some time back, the set of morphemes is relatively limited — as Johansson explains in a technical afterword, the 5,123 words of the story are created from 545 morphemes (roots, affixes, grammatical endings, etc.), of which 426 are among the most common in the language. Less usual roots are glossed after the chapters in which they appear. Johansson informs u, "chapters 1-2 consist only of short main propositions [sentences] with as- and is- [-as and -is? -DH] forms of the verbs", but, as with Journey with Katrina where the same claim is made, the -i-form of the verb can be found as early as the first chapter (vojaĝi at least twice). He does not speak about the affixes, but I calculate that he more or less systematically introduces 20, of which six (-ar-, -et-, mal-, -in-, ek- and re-) as early as the first chapter; -ind- and -um- also appear, but only in words separately glossed, not as part of a system. One problem about the glosses is that the definitions occasionally use compounded words; but the parts of the compounds have not yet been presented. For example, in the first chapter we define: fantazio as "kaprica elpensaĵo", kafo as "nigra varma trinkaĵo", and studi as "lernadi"; but -aĵ- appears only in chapter 7, and -ad- only in chapter 8.

Nevertheless, an interesting short story, not too long, easily readable, and the possible nucleus of an entire basic course of the language.

Don Harlow

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.