La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sen laco por paco
Vivo kaj verko de Bertha von Suttner

  • Auteur: Petr Chrdle
  • Type: politique
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €16.50
  • Année de publication: 2019
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Verko, kiu priskribas la vivon, agadon kaj verkon de Bertha von Suttner. Ŝi ricevis en la jaro 1905 Nobel-premion por la paco. La vivo de ĉi tiu admirinda virino estis averturoriĉa kaj la libro legiĝas kiel streĉa romano.
  • Pages: 153
  • Largeur: 148 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Poids: 317 g
  • ISBN: 978-80-88326-04-5
  • Notes: Kun multaj fotoj.
  • Critique:
    • De Renato Corsetti: Batalo kontraŭ la indiferento
    • De Horizonto (Japanio): Sen laco por paco. Vivo kaj verko de Bertha von Suttner de Petr Chrdle
    • Sen laco por paco: La libro priskribas la vivon, agadon kaj verkon de Bertha von Suttner, kiu ricevis en la jaro 1905 Nobelpremion por paco. La vivo de ĉi tiu admirinda virino estis averturoriĉa kaj mi tralegis dum la 59-an E-Sumoo la tutan libreton kiel streĉa romano. (Jitka (Italio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2019)
    • Sen laco por paco de Petr Chrdle: Bone, facile legebla libro pri nekutima sorto de neordinara persono. Eĉ unu homo povas ŝanĝi la mondon, aŭ almenaŭ provi tion fari. (Hirundo (Ĉeĥio) - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2020)
    • Sen laco por paco de de Petr Chrdle: Libro priskribas interesan vivon kaj agadon de grafino Bertha von Suttner (1843-1914), kiu devenis el malnovĉeĥa aristokrata familio Kinsky. Ŝi estis tre inteligenta kaj bone edukita.
      La tutan vivon ŝi batalis por halto de militoj kaj ago por daŭra monda paco. Ŝi ricevis kiel la unua virino Nobel-premion pri paco en la jaro 1905.
      Krom pacmovado ŝi okupiĝis ankaŭ pri virina emancipiĝo kaj batalis kontraŭ antisemitismo.
      Ŝia la plej famekonata libro estas For la batalilojn.
      La libro Sen laco por paco estas tre interesa sed postulas bonan lingvan nivelon. (Babiladino (Ĉeĥio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Batalo kontraŭ la indiferento

Mi volis legi ĉi tiun libron en la kadro de la konkurso Sumoo, al kiu mi deklaris, ke mi legos 10 paĝojn ĉiutage, sed post la unuaj 10 paĝoj la afero ne plu funkciis, ĉar la libro estis tiom interesa, ke mi plulegis ĝin ĝis la fino en du aŭ tri tagoj. Cetere, la lingvo, en kiu ĝi estis verkita, estas modela Esperanto; tio, kion la parolantoj vere parolas, flue komprenebla sen bezono pri parnasaj gvidlibroj. Do, mi ne havas kritikojn tiuflanke, sed mi povas skribi multon pri la enhavo.

Kiel la kovrilo promesas, ĝi parolas pri la vivo kaj la verko de Bertha von Suttner, la plej fama stariginto de la pacmovado, kiu vivis en mirinda epoko, la dua duono de la 19a jarcento. Temas pri epoko, en kiu la homaro antaŭeniris kun granda fido al la estonteco kaj en kiu ekestis ĉiuj movadoj por modernigi la socion: socialismo/komunismo, pacismo, Esperanto, la fervoja trafiko, eĉ movadoj por la samrajteco de virinoj. Do, la esperoj estis multaj, kaj sciencistoj donis la impreson, ke ili povas solvi la problemojn, kiuj turmentas la homaron.

Seniluziiĝoj

Sed la seniluziiĝo de Bertha, kiu vidis la unuan mondmiliton alveni malgraŭ ĉiuj esperoj pri raciiĝo de la eŭropa homaro kaj forigo de milito, estis simila al la seniluziiĝo de la esperantistoj, kiuj estis haltigitaj en Ĝenevo de la potenco de granda ŝtato, kiu esperis konservi ĉiam siajn lingvajn privilegiojn; al la seniluziiĝo de la virina movado, kiu devis longe atendi antaŭ ol oni ĝenerale ekhavis voĉdonrajtojn por virinoj.

Fakte, post tiuj jardekoj de ebriiĝo pri la progreso venis jardekoj de reago kontraŭ ĉio progresema, kaj venis ankoraŭ pli terura milito, al kiu sekvis socio, bazita sur egoismo kaj perforto, kiu ankoraŭ daŭras nun ĝis la finkonsumo de la mondo, kiu finiĝos ĉirkaŭ la jaro 2050 pro homa memdetruo anstataŭ en la jaro 1000 laŭ dia dekreto. Nun, pli ol unu jarcenton post Bertha, la homaro perdis eĉ la esperon, dum la kutimaj politikaj reg-sistemoj montras sian tutan nekapablon solvi la problemojn de la mondo.

Abomenindaj krimuloj

Por mi estas simple malfacile diri, ĉu hodiaŭ Trump estas kiel la tiama germana imperiestro Vilhelmo, aŭ eĉ pli malbona. Certe, la popolaj amasoj kondutas ankoraŭ same kaj senpense sekvas tiun „aro[n] da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj” por uzi la vortojn de Zamenhof en la dua kongreso en Ĝenevo. Diferenco inter nun kaj tiam estas, ke nun la abomenindaj krimuloj disponas, por konvinki la amasojn, pri teĥnikaj rimedoj pli efikaj ol la tiamaj.

Sed por reveni al la libro, ĝi elĉerpe montras la klopodojn de Bertha kaj de ŝiaj helpantoj starigi pac-komitatojn, aranĝi kongresojn, aperigi librojn, kaj la indiferentajn reagojn de la politikistoj kaj la insultojn de ĵurnalistoj, ĝue sekvatajn de ordinaraj homoj. Min aparte trafis la vienaj judoj, kiuj aplaŭdis la vienan kontraŭjudan urbestron, tiel terure kontraŭjudan, ke la aŭstra imperiestro mem rezistis dum monatoj nomumi lin urbestro de Vieno post granda voĉdona triumfo. Nenio ŝanĝiĝis. Estas ĉiam la kutima „antaŭenmarŝo de frenezo”, laŭ la titolo de bela libro.

Fiera

Mi estis ankaŭ iom fiera, ke la ĉefa kunlaboranto de Bertha estis esperantisto, Alfred Hermann Fried, kiu lernis Esperanton en 1901, ĉeestis la kongreson en Bulonjo-ĉe-maro en 1905, kaj kies lernolibro en la germana kun vortaro grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto en germanlingvaj landoj.

Pri li, pri Alfred Nobel, pri la familio Kinsky, origina familio de Bertha, abunde informas la libro de Petr Chrdle, kiun mi dankas pro la verkado.

Renato Corsetti

Sen laco por paco. Vivo kaj verko de Bertha von Suttner de Petr Chrdle


Majo 2020
En la januara kaj marta sumoo mi legis la libron "For la batalilojn!" verkitan de Berta. Ĝi tre mipresis min, do mi skribis longan recenzon kaj sendis ĝin al la eldonejo KAVA-PECH. Tiam s-ro Petr Chrdle, la reprezentanto de la eldonejo, rekomendis tiun ĉi libron temantan pri la verkisto de "For la bataliloj!"
Berta naskiĝis en la aristokrataro en Ĉeĥio, sed ne ŝatis vivi tie kaj dediĉis sin al verkado, pacmovado, virina emancipiĝo kaj kontraŭ antisemitismo. Eĉ nun virinoj vivas malfacile en diskriminacio, do des pli malfacile por Berta vivi kaj batali en la militema 19-a jarcento. Sed en tiu malfacilo ŝi bataladis kaj fariĝis la unua virino honorita per Nobel-premio pri paco en 1906.
La aŭtoro klarigas ŝian vivon laŭ jenaj enhavoj:
1. Juneco 2. Spirita maturiĝo 3. For la bataliloj! 4. Engaĝiĝo en pacmovado 5. Nobel-premio pri paco 6. Kontraŭ antisemitismo 7. Virina emancipiĝo 8. Privata vivo 9. Antaŭ la Granda Milito
Kaj fine kiel aldonaĵoj 1. Familio Kinsky 2. Alfred Nobel 3. Alfred Hermann Fried.
Estas interese scii, ke Nobel subtenadis Berta-n dum sia tuta vio, kaj ke Fried, kiu subtenadis Berta-n kaj ankau estis honorita per Nobel-premio pri paco en 1911, estis esperantisto. Li partoprenis en la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 kaj estis konato de d-ro Zamenhof.

Estas bedaŭrindege, ke okazis la unua mondmilito kaj sekve la dua mondmilito malgraŭ la grandega batalo de Berta kaj Fried, en kiuj multege da homoj mortis pro evoluo de eksplodaĵo, kiun inventis Nobel.
Mi rekomendas, ke vi legu tiun ĉi libron unue kaj poste la libron "For la batalilojn!". Tio faciligas vian komprenon pri ŝia batalo.

Horizonto (Japanio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.