La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Meven

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Koruso bretona, muziko plurkultura


n-ro 7-8 2007

La Bretona Esperanto-Koruso jam kreis du kompaktdiskojn kiuj similas laŭ kvalito kaj malsamas laŭ enhavo. La korusanoj estas laŭvorte amatoroj: ili kantas kune, ĉar ili amas la muzikon kaj la kunkantadon. Tiu amo memevidentiĝas por ajna aŭskultanto: oni povas aŭdi la ridetojn en ĉiu silabo. La voĉoj estis tiuj de najbaroj anstataŭ tiuj de profesiuloj. Tio fakte aldonas tre agrablan spiriton al la muziko, ĉar tiel la aŭskultanto kredas ke „ankaŭ mi povas tiel kanti“. La amatoreco de la koruso invitas al kunkantado kvazaŭ oni sidas en salono kun amikoj. La muzikiloj kiuj akompanas la kantistojn, estas simplaj kaj simple ludataj. Ankaŭ tio donas tre plaĉan impreson, ke oni umas kun amikoj anstataŭ aŭskulti koncerton formalan.

La enhavo de la unua disko Meven konsistas plejparte el francaj kantoj, precipe de Bretonio. Kelkaj ja havas tre fortan guston de bretona stilo. La libreto donas originalan version de preskaŭ ĉiuj tekstoj, inter kiuj troviĝas unu en la bretona.

Strange, unu teksto tute mankas: tiu de la kanono Ek! Venu!, kiu estas traduko de angla kanono.

La enhavo de la dua disko Ondumoj tra la mond’ montras pli forajn fontojn, kvazaŭ la mevo pli longe forflugis por kolekti kantojn. Tie ĉi oni aŭdas kantojn de Francio, Zairio, Nederlando, Hispanio, Rusio, Pollando, Flandrio, Kubo kaj Kanado. Ne nur la fontoj estas internaciaj, ankaŭ la stilo de la kantado kaj la instrumentoj akompanaj. La efiko de tiu ĉi kantaro tute malas rilate la unuan diskon, ĉar la unua montras bretonan kulturon dum la dua montras diverse internacian kulturon. Du kantoj sur la dua disko prezentiĝas dufoje: unue kun la teksto kaj poste sen teksto. Do la invito estas tre rekta: „Jen via vico. Ekkantu!“ Fakte tio estas la ĝenerala impreso de tiuj ĉi kantaroj: ili invitas al kunkantado kaj bone montras ke iu ajn grupeto de lokaj esperantistoj povas kuniĝi kaj kunkanti tiujn kantojn kun foraj amikoj de Bretonio.

Miko Sloper

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.