La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La majstro kaj Martinelli

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kontraŭ maljustaĵo


1994/11, p. 21
La grandioza angla poeto Byron [Bajron], sen tante ke oni maljuste prijuĝis lian unuan poemaron, verkis amuzan English Bards and Scotch Reviewers(Anglaj bardoj kaj skotaj recenzantoj), en kiu li malkaŝe primokas la kulpulojn. Georgo Kamaĉo, sentante sin maljuste traktata de unu Esperanto-revuo, simile direktas al la respondeculo satiron tranĉe mokan. Al ĉiu ne entute komencanta esperantisto estos tuj evidente ĉe eklego, kiun celas la satiro, ĉi tiu verko estas pura venĝo (tion la aŭtoro mem konfesas sur paĝo 25). Ĝi estas samtempe ege amuza!
La titolo pastiĉas la titolon de la fama romano de Bulgakov La Majstro kaj Margarita, kaj la rakonto havas la temon, ke venas la diablo, en formo de hungara literatoro Emeric Orzag, asista direktoro de PEN-Klubo en Budapeŝto, por plenumi la deziron pri gloro de la protagonisto, Georg Silber. Finfine, tamen, evidentiĝas, ke la gloro devenos ĝuste el la verko La Majstro kaj Martinelli, verkita de Kamaĉo, granda malamiko de Silber: „dum ĉi tiu lingvo ekzistos,oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti vin senmorta jam de nun ...”
Jam ĉe la unua paĝo, Kamaĉo komencas piki: „Li [t.e. Silber] ne multe ŝatis svisajn stacidomojn, ĉar tie neniu lin konas. Verdire li ŝatis nul stacidomon en la tuta mondo pro la sama kaŭzo. „Dum la rakonto disvolviĝas, pikilo pinte amasiĝas pli kaj pli da veneno, por trovi kulminon preskaŭ ĉe la fino, en brila parodio de „Bonan matenon, Majstro” de Auld:
Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. Kiel Vi fartas post tridekjara naivo? Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas pri Via famo, kaj ties perspektivo? Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis inciti la galon al Via kara Kamaĉo: respondon li entreprenis kaj tre progresis pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo. Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos sen ia pretendo esti literaturo, sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos eĉ malnobla kun malbona humuro. Kelkaj ĝin opinios tro anatema; kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar Vi estis ne nur versema sed malversema pri Vi kaj pri la cetera esperantistar'. Vin ĉiam delekti sege la propraj diroj; Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa, verkis abundon da plumpaj Mempanegiroj el dikta (ebur)tureto Via provinca. Bigote Vi kultas Vian orumbilikon infane, onane, hane, megalomane, pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon malkavalire kaj ofte malĝentlemane ...
Tra la verko abundas literaturaj aludoj; sendube mi ne sukcesis rekoni ĉiujn, ĉar temas ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri la monda literaturo. Cetere, abundas movadaj aludoj, kiel ekzemple: „Emeric senĉapeligis sin kiel Bofronto Esperanton”. Tial, la leganto povas amuziĝi sur diversaj niveloj. Kiel Kamaĉo mem diras, iuj legantoj sendube protestos, ke tia verko havas neniun lokon en Esperantujo, ĉar ĝi malspegulas la ideon de amikeco kaj interkomunikado entenata en idealismaj konsideroj pri nia lingvo. Samtempe, tamen, aliuj, kiuj mem estis la celoj de maljustaj kaj malicaj en revuaj komentoj, ĝi ja konvenos. Same kiel en naciaj rondoj, ankaŭ en Esperantujo ne mankas beletraj koterioj kaj klikoj spite maljustaj recenzoj kaj pompe maltaŭgaj flatoj. La sopiro al venĝo kontraŭ maljustaĵo estas nemalofta inter homoj. Kamaĉo montras, ke esperantistoj absolute ne diferencas tiurilate al aliaj homoj. Tion li faras lertek aj sprite. Gratulojn al li kaj ankaŭ al Iltis-Eldonejo pro la decido eldoni.

Krys Ungar

La Majstro kaj Martinelli

Publikigita ĉe
Iltis-Forumo n-ro 2 1995

Ni devas klare konscii, ke satiro estas nature limigita ĝenro, nepre rilata al aktualaĵoj, kontraste al ĝenerala ironio, eble ĉiuepoka kaj ĉiam efika. Siatempe, la hispanoj Cervantes kaj Quevedo kultivis la ĝenron (vd. ekzemple en Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana p. 44 kaj 59) per satiroj, kies sarkasmo taŭgis por iliaj samtempuloj, kvankam -jen la grando- ofte akiris universalan validon. Pli proksime, R. Schwartz verkis antaŭ 60 jaroj kabaretaĵojn en esperanto foje rande de satiro. Laŭ trafa rimarko de V. Benczik, pluraj el ili ĉiam aktualas kaj ridigas ankoraŭ hodiaŭ. Ĉu tia estos la sorto de La Majstro kaj Martinelli post unu, du, tri jarcentoj? Stultus diri, ke ĉi verko majstras nur pro la aŭtor-nomo. Prefere, ni konsideru, ĉu temas pri satiro "kun literatura kalibro", kiu "kapablas funkcii kiel aŭtonoma novelo kaj elteni la tempo-pason", laŭ aplomba eldiro de la eldonisto. Por ke simpla -eĉ se bonega- satiro kontentige plenumu tiujn kondiĉojn, ĝi devas esti eksterordinare kvalita. Laŭ mi, la lasta verko de Georgo Kamaĉo eble ne daŭros poreterne, sed ja digne eltenos tempopason: certe pli digne, ol kiu ajn pamfleto verkota de -ekzemple- Giorgio Silfer. Sed ni esploru la kvalitajn trajtojn de La Majstro kaj Martinelli, t.e., enhavo, lingvaĵo, agoj de la roluloj, vojoj por ridindigo kaj, kompreneble, aludoj al nia esperanta kulturo.

Kio estas La Majstro kaj Martinelli? Iun tagon, Emèric Ország (=Satano) vojaĝas al Svisio kaj proponas al Georg Silber (=Giorgio Silfer) vojon por akiri famon, multan famon, kondiĉe, ke tiu sekvos liajn instrukciojn. La unua paŝo estas alinomiĝo; li do ne plu estu Silber, sed iĝu La Majstro, du-majuskle. La Majstro disfaksas al siaj garnizonoj la novan alnomon. Tamen videbliĝas problemo: se Silber volas esti la plej bona esperanta verkisto, oni devas eklipsigi lian kretene orgojlan rivalon Kamaĉo. Ország konvinkas La Majstron iri en Madridon kaj eniri la domon de Kamaĉo por eventuale detrui ties projektojn. Dank' al tempo-paradokso, ili troviĝas floreale en Madrido, dum Kamaĉo termidoras en Barcelono kaj Valencio (UK 1993). Samtage aperas ĵurnal-novaĵo pri malapero en madrida parko de statuo de la Falinta Anĝelo. En la hejmo de Kamaĉo, la du ĉefroluloj forviŝas pornografiajn verkojn kaj artikolojn de lia komputino kaj ŝtelas plurajn librojn kaj diskedojn. Kompense, laŭ magiaj leĝoj, ili devas lasi ion: foton de nuda virino kaj surspegulan ruĵskribaĵon. Ili foriras kaj la statuo reaperas en metrostacio fantoma. Denove en Svisio, Ország pentras La Majstron laŭ la maniero de Dorian Gray. La pentraĵo eltoliĝas kaj verse alparolas sian sozion...

Nenie estas klarigo, ke temas pri pamfleto kontraŭ Valerio Ari -pli konata en Esperantujo sub la pseŭdonimo Giorgio Silfer- kaj ties edzino Perla Martinelli, kvankam ajna movad-koneta esperantisto tuj scias, tiom pli se oni persone konas s-ron Ari-Silfer. La surkovrila karikaturo trafe reflektas la personecon de la ĉefrolulo: poza.

Malgraŭe kaj agnoskende, Valerio Ari-Giorgio Silfer tre laboris kaj laboras por esperanto; faktoj pezas en la fina bilanco: revuo Literetura Foiro, kultur-centro Kvinpetalo, aliĝo al Internacia PEN-Klubo, jen liaj atutoj. Ĉu li tion faras por parado estas ja nur lia afero. Ni tamen ne devojiĝu.

Lingvo-tavoloj estas tre klare diferencaj ĉe ambaŭ protagonistoj: dum Georg Silber parolas ĉiam tre afekte, Emèric Ország akumulas proverbojn kaj plaĉajn esprimojn laŭlonge de la dialogoj. Almenaŭ kvindek ses malsamajn proverbojn mi kalkulis buŝe de Ország en la dudek du paĝoj realaj de La Majstro kaj Martinelli. Jen ekzemploj: "Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato, kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia metio. Ni donos al li lecionon de moroj" (p. 13); "- Ĉit! Se famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!" (p. 16); "- Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor'. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!" (p. 26).

Kontraste, la parolmanieron de Silber ekzempligas jenaj perloj: "Kamaĉo! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj direktivoj. La envioza Judaso...!" (p. 12); "- Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple. Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por Literatura Verniso, ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis ĝin domicile..." (p. 15); "-Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon! Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti..." (p. 20); "Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?" (p.22); "Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!" (p.25).

Tiu lingvo-tavola ĵonglado igas pensi, ke la aŭtoro celis propran amuziĝon dum verkado, pli ol alies dum legado. Tamen: ĉu ne nature, ke satirito-pozemulo parolas grince malsimple? Ke diablo-instinktulo amasigas proverbojn? La verkisto sukcesas, ĉar finfine, satiro kaj spritaĵo celas ridigi per (kaj tra) la inteligento.

La lingvaĵo aŭtora disvolviĝas per esperanto rakonta, tamen tre eleganta. Krome, Kamaĉo lertas ekspluati -kiel kutime- vortojn, kiuj mucidas en niaj vortaroj, ekzemple: behemoto, dajmono, falva, mekonio, meleno, rabdi, sapropelio, skunka, suzereno, tiptologio... Konfesinde, mi devis kontroli ilin en nia unika PIV, dum penso kirlis enmense: kiom da esperantistoj kapablus nur traduki ilin nacilingven? Ĉu eble nur Bernard Golden?

La figuro de Georg Silber centras sune La Majstro kaj Martinelli, kvankam ĝi iĝas pli kaj pli pala pupo obeanta la ordonojn kaj sugestojn de Emèric Ország. Sub ties influo, Silber rebaptas sin, leteras al ĉiu "kara adjutanto kaj satelito de Kooperativo de Literatura Verniso" kaj veturas en Madridon. La personeco de Silber montriĝas ne nur per lia parolmaniero sed ankaŭ per agoj kaj opinioj. Li incitiĝas, se oni atendigas lin per "neraŭmisma bagatelo" kaj la festlibro por lia kvindeka naskiĝtago titoliĝos Mi kaj oni. Li ŝatas neniun stacidomon en la mondo, ĉar "tie neniu lin konas", kvankam li ja ŝatas la kromnomon La Majstro, ĉar ne pro nenio li angligis kaj francigis sian plenan verkaron por aperigo en The Library of America kaj La Bibliothèque de la Pléiade.

Foje, iuj agoj kaj opinioj aspektas pli veraj ol la vero mem. Jen Silber rakontas al Ország, ke "mi verkis nenion por la Serta Gratulatoria, kvankam la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza, kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj anoncas sin mem redaktoro?" (p.11); jen Ország laŭdas, ke "Vi reproduktis en la senmanka kaj sendanka Literatura Verniso fragmentan strion el la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno enhavantan Vian nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'" (p.11). Kurioze, ĉu ne?

Ankaŭ opinio de Silber pri Kamaĉo ŝajnas alies juĝo pri Ari-Silfer: "Tiu Kamaĉo ja kapablas iafoje verki poemeton samkompetente kiel multaj aliuloj en Esperantujo, sed tio ne sufiĉas por krei erojn vere memorindajn, kiuj povos postvivi en bonaj antologioj ĝis, ni diru, la jaro 2093 [...] Tia procedo aldonas nenion al la verko. Ne malofte la versaĵoj tiel kronitaj havas nenian valoron, ĉar neesprimita konkursa kriterio ĝenerale estas, ke ili prefere estu pli-malpli konvenciaj. Do mi devas malgraŭe konstati, ke tiu Kamaĉo ne atingis fariĝi grava poeto. Ĉar en la poezio memorindeco estas la ĉefa, eble la sola, kvalito kiu garantias pluekziston" (p. 14). Ĉu ne opinio de Edwin de Kock pri la poezio de Giorgio Silfer?

Kontraste, kiam la du ĉefroluloj traserĉas la madridan hejmon de Kamaĉo, ili trovas ŝajne sinceran opinion de tiu lasta pri Silber-Ari-Silfer en la letera fako de la komputino: "Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj tiel travideble, li vane konstruis" (p. 18).

Ne nur la figuron de Silber oni prisatiras en La Majstro kaj Martinelli. Perla Martinelli iĝas "perlo sub menhiro", "kooperativa cerberino" kaj "literatura furio" kaj nia kara Esperanto-komunumo –feliĉe- ankaŭ ricevas satirajn pafojn: "Sed nun, kiam ne eblas dubi, ke ankaŭ la esperantistoj serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn, kial Vi ne akceptu la gravan responson?" (p. 8); "Ĝuste nun li [...] rikanas en Barcelono spektante recitalon de Nikotin' kaj la mejloŝtonan filmon Langvoroj" (p. 17); "Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton" (p.17).

La Majstro kaj Martinelli enhavas konstantajn aludojn al nia literaturo: ne eblus aliel ĉe esperanta satiro. Tial, ĉi verko povus titoliĝi (Mal)omaĝoj. La ĉefa malomaĝato estas Silber-Ari-Silfer, sed ankaŭ Martinelli, Major, Ŝemer kaj Ŝulco ("Eĉ Ŝulco havas centron parderbonan") kaj la omaĝatoj abundegas. Jam de la titolo ni scias, ke la aŭtoro volas omaĝi la romanon La Majstro kaj Margarita de Bulgakov, en esperanta traduko de Sergej Pokrovskij, kaj iom poste kaj dise tra la tuta libro, ni rimarkas evidentan omaĝon al alia romano: Tirano Banderas de Valle-Inclán en esperanta traduko de Fernando de Diego. La stil-influoj klare percepteblas: grotesko kaj farso, humoro kaj troigoj. Mi lasu al la leganto la plezuron malkovri klarajn aludojn al La Majstro kaj Margarita sur paĝoj 6 kaj 20; kaj al Tirano Banderas sur paĝoj 6, 9, 10, 16, 17 kaj 24. La omaĝo-listo ampleksas ankaŭ Kafka, García Márquez, Espinosa, Ferlosio, Kalevala, Kalocsay, Waringhien, Régulo, Montagut, Boulton, Piĉ, ludovikito, Auld, Nervi k.m.a. Kadre de recenzo apenaŭ indus klarigi kie kaj kiel vidiĝas tiuj omaĝoj, kaj sendube estas multaj aliaj privataj aludoj, kiujn nur la aŭtoro povus klarigi. Jen do laboro por la leganto.

La literaturaj aludoj atingas eĉ La Majstro kaj Martinelli mem. Jen la difino trovebla sur paĝo 23: "Li verkos pri vi pamfleton. Ĝi vin molestos / sen ia pretendo esti literaturo, / sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos / eĉ malnobla kun malbona humuro. / Kelkaj ĝin opinios tro anatema; / kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar / Vi estis ne nur versema, sed malver-sema / pri Vi kaj pri la cetera esperantistar'". Plie sur paĝo 25: "- Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime". Malgraŭ ĉio, la merdeta La Majstro kaj Martinelli vole-nevole helpos disvastigi la famon de Georg Silber... Ĉu seriozaj eldiroj? Ĉu plia akrobataĵo de la aŭtoro?

Malfacilas recenzi satiron. Nur ĉiu unuopa leganto povas juĝi, ĉu La Majstro kaj Martinelli sukcesas. Laŭ mi, tute jes; tamen, ne eblas scii, ĉu nia pruda esperanto-legantaro inde akceptos ĉi etan majstroverkon. Certe jam venis la tempo, ke la satira ĝenro -apenaŭ dorlotata en nia lingvo- antaŭen-paŝu kaj -puŝu kaj -frapu kaj -pafu, eĉ se nur tial, ke ĝi estas nur de kaj por esperantistoj. Ni eklernu ridi pri ni mem.

Yarg Nairod

Petole kaj ĝangale

Por iu kiu eĉ nur supraĵe konetas la esperantistajn klikojn kaj klubojn, skolojn kaj skismojn, tuj evidentas al kiuj aludas la titolo La Majstro kaj Martinelli. Konsciante la disputon kaj reciprokan misfamigadon, kiu de jaregoj furiozas inter la du sanktaj Georgoj - Silfer kaj Camacho - per akraj armiloj kiel "antisemito", "faŝisto" kaj similaj, mi atendis trovi ion vundan kaj ofendan, krudan kaj malprudan. Legante la verkon mi tamen trovis ĝin konsiderinde pli plaĉa kaj malpli aĉa.

Ne facilus referi la intrigon de la satira rakonto . Sed eble tio ankaŭ ne indas aŭ decas. Sufiĉas diri, ke iu (fi)potenca profesoro vizitas Georg’on Silber kun oferto eternigi lian famon. Silber nature glutas la logaĵon, ĉar "Mi avidas, mi soifas, mi hungras famon, kara Profesoro. Famo-n. Nur famon, famon kaj pli da famo" (p. 7). Komenciĝas stranga ekskurso al Madrido, kie oni mistere aranĝas ion en la Kamaĉa kabanaĉo. La rezulto estas ĝuste ĉi tiu verko, kiun mi nun legas. Ne indas plendi pro vertiĝo, necesas simple fiksteni sin kaj klopodi por sekvi la fadenon, kaj eble ĉe la fino iom pardoni, se tiu fadeno ne finiĝas per bela kaj bone ligita nodo.

Malicaĵoj (kontraŭ Georgo Silfer) ne mankas, sed ili estas malpli ŝokaj kaj pli humuraj ol atendite. La plej frapa trajto de la verko ne estas ĝia satireco aŭ pamfleteco, sed la petola frenezo, per kiu la aŭtoro Jorge Camacho pruntas kaj aludas de/al la plej malsamaj literaturaĵoj. Plej grave, kompreneble, kiel indikas jam la titolo, li aludas al La Majstro kaj Margarita de Bulgakov. Sed ankaŭ el Kafka (La Metamorfozo), la Biblio, Zamenhof (Proverbaro), García Márquez (Cent jaroj da soleco), Régulo kaj sendube aro da aliaj fontoj ne rekonitaj de ĉi recenzanto, li malavare ĉerpis (eĉ enŝovante referencan nomliston en la rakonton).

Dua trajto estas la lingvaĵo de la verko, kiu estas gaja ĝangalo el neologismoj, alegorioj, metaforoj, trafe misuzataj fakvortoj kaj duona galimatio. Precipe en la buŝon de Silber - la Majstro - la aŭtoro lokas ridinde stumbligajn frazoveprojn. "Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon? Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti..." (p. 20). Oni povas laŭplaĉe serĉadi en PIV (kaj en librofina glosaro) - aŭ simple akcepti la vortojn kiel oni akceptas la triladon de najtingalo. Ne necesas ĉion deĉifri por kompreni la intencon kaj esencon.

Se reveni al la reala fono, la intergeorga rivaleco, mi devas konfesi ke ĝiaj anatemoj kaj ostracismoj jam delonge iom tedas min. Multe pli amuza kaj stimula estas ĉi tia bunta karikaturo, eĉ se ĝi eble eternigos nek la pentriston, nek la modelon. Mi bedaŭras nur, ke la celito evidente tro dignas por riposti per simila municio. Kiel esperantisto kaj krome svedo mi kompreneble restas neŭtrala kaj sekura observanto.

Sten Johansson

Post la arkadioj


14. 1994: 163, p. 7-14

Ni havas aferon kun verkisto, kiu deponas siajn partiturojn ĉe PIV. Ne surprize, do, se recenzante La Majstro kaj Martinelli* oni sentas bezonon aludi al la difino en tiu vortaro de Arkadi/o, "1 Antikva montara regiono en la centro de Peloponezo (22°E, 37°30’N). 2 (f) Ideala paŝtista paradizo", kaj de arkad/o, "Serio de arkoj, subtenataj de kolonoj, formanta pasejon ks."

Se la zamenhofa idealismo orientis niajn utopiajn sentojn al iu Arkadio de kolektiva Fina Venko, kaj se tiu celo nin konsumis, eble iuj trovis alian solvon. Temis ĉe ili pri alia Arkadlando, kie la konsumo nin ricelas, pri lando de individuaj Komencaj Venkoj, pardonu la mistajpon, Komencaj Vendoj. Certe tiuj obsedoj interese stampis nian kulturon kaj donis al ĝi propran konturon. Sed ne facile ni povos mem elveni vivaj, ridemaj, normalaj el tiuj celoj kaj riceloj. Devas helpi nin tiu ĉi ekzorcanto de obsedoj, kiu en Sur la linio (Bero, 1992) montris sin fakule interesita pri tiaj patologioj kaj kontraŭrimedoj. Ne leĝere, ne simple satire Georgo Kamaĉo entreprenis ĉi tiun stilekzercaron, kies titolo aludas al La Majstro kaj Margarita de Bulgakov kaj kies intrigo atendeble enplektas Satanon. Lia verko estas invito streĉi niajn literaturajn memojn ĝis la plena amplekso, kiun oni atendu de efektive monda kulturo. Kamaĉo ludas per ĉiuj klavoj de la nuna fikcia arto. Tiu ĉi verko per diversaj eĥoj, aludoj, mokoj, citoj nin kontaktigas kun la vivoredona stimulado de la literaturaj fluoj de la mondo. Temas pri konsterne vasta mondo. Kaj estas atentinde, ke tiun vastecon la verko atingas unuavice per ĝissata ekspluato de la prova universaleco de PIV, nia komuna referencilo, kaj per krea uzo de la materialoj de ĉi tiu jarcento - komencante ĉe Kafka, kies novelo La Metamorfozo pri iu Gregor Samsa transformiĝinta en insekton inspiras la komencan frazon de La Majstro kaj Martinelli :

"Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton."

Por komprenigi, kiel funkcias la rilato al PIV, ni komparu ĉi tiun frazon kun la varianto aperanta komence de la Epilogo de la novelo:

"Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton."

La krea reuzo de Kafka, kun la atentokapta nenian, unuavide ŝajnas simple reaperi ciklofine, kaj tio ŝajnas aludo al la diversaj reoj en la novelaro Sur la linio de Kamaĉo (jes, ankaŭ proprajn verkojn li kree reuzas en ĉi tiu stilekzerca novelo). Sed zorga lego notigas, ke anstataŭ trovis ni havas ĉi-variante retrovis. Kaj, pli interese, la "ŝtorma sonĝo" cedis lokon al "stompa sonĝo". PIV informas nin, ke stomp/o estas "Cilindro el volvita sorbopapero aŭ alia materialo, kun konusa fino, uzata en desegnado, por malpliintensigi strekojn de krajono ktp", kaj prezentas ĉe stomp/i la ekzemplon "stompi la tro realismajn detalojn". Evidente Kamaĉo kalkulas pri la fakto, ke la pli multaj el ni ne konas la vorton kaj konscience turnos nin al PIV, kie ni renkontos ĉi tiun ekzemplon kaj rekonos en ĝi priskribon de unu aspekto de la satirista laboro.

Tiu ĉi mia provo markas la limon de la ĉi-foja klopodo paŭsi la aŭtorajn fortostreĉojn. Recenzi satiron ne estas taski sin laviste listigi fontojn kaj malfontojn, al kiuj la teksto rilatas eĥe. La barataj klasikuloj predikis, ke oni serĉu la maron en guto. Kvankam mi ne heredis ilian barbon, mia pigro amas sin pravigi per iliaj parolturnoj; do mia limigita frando de unu guto el La Majstro kaj Martinelli - publika prezenteto de senlima, ĉiupaĝa privata ĝuado - devas sufiĉi kiel empiria bazo motivanta la aserton, ke per ĉiu paŝo de ĉi tiu teksto Georgo Kamaĉo invitas nin tajlori al ni vestojn indajn al la universaleco de nia atenta kaj memora gamo, kaj ke tiu invito, ne la satira incita spico, spiras en la novelo vivipovige. La novelo ŝajnas levi la demandon, kun ĝia satirato, de la ebla trafo de tia arta klavo, kiu garantias al la artisto senmortecon. Sed tiun ŝajnadon la novelo tiel tekse-konekse-apekse primanovras, ke leganto efektive kuniranta kun la tekstaj gestoj baldaŭ sin trovas tiel festa, ke la festeco evidente forgajas la nuran mokemon de la ŝajna okazo, kaj komencas demandigi pri la temo de tiu gajo. Respondon proponas la gestoj mem, kiuj kunveftas la dancon.

En mia revortumo, kiu simile al ĉiu vortumo reas ion kio ne vere vortas, la respondo tekstas, ke la novelo ŝajnas levi demandon de la ebleco eterne vivi en ia paradizo, mokeme paŭsante la protagoniston, kiu timas la forgesiĝon; sed ke efektive la novelo vekas ĉe ni la postparadizan demandon, ĉu ni scipovas loĝi sur nia fakta tero, kaj post tiom da kleriĝo ĉu ni fine lernis sufiĉe timi nian propran forgesemon?

Rolas en la novelo, hante, la dialektiko de la pracelo kaj la nepoj. Estis foje nepoj, kiuj sciis parkere tiun kanzonon, kiu ie tekstis "Tra densa mallumo briletas la celo" kaj aliloke "la nepoj vin benos, / se vi pacience eltenos". Ili decidis brile originali per la truko malbeni la brileton de tiu pracelo, kiel ili nomis tiun avismon, kaj kompletigi la renverson per benado al la densa mallumo, nomante la luminsulojn diasporaj kaj minoritataj. Tiuj stelmalbenaj nepoj kompreneble volis mem steli, kaj ili konceptis sian vivon de steloj rilate al Arkadlando plena de steluloj, kiel mi klarigis komence. Bone, tio ĉi estas malica prezento de la vivo kaj opinioj de majstro m’sartorelli, jes. Multe pli ican prezenton - oni memoras la adjektivon ica, ĉu ne, inventitan de la karmemora C.E.R. Bumy en Lingvo stilo formo? la recenzanto petas la redakcion enmeti piednotan referencon al la aktuala eldono kaj reklameton por la kara Libroservo de UEA, kie mi iam deĵoris, antaŭdankon - sugestas la finfina afablo de nia novelo al la primokatoj, afablo nur parte maskita de tiaj supraĵaj gestoj kiel la tekstofina frazo ("Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je centjaroj de stulteco" ). Malgraŭ tiu ŝajna agresemo, la novelo finfine prezentas bildon de homo en stato de timo kaj de deviĝemo venki. Tiu bildo estas finfine afabla. Ĝi legas la kritikatan konduton kiel homan, kiel fontantan el ĉiesaj kaj kuraceblaj motivoj. Kaj ni do ekstaras antaŭ tio, kio fariĝas ankaŭ nia propra mempriĉuo: ĉu mi komprenas ĉi tiun timon kaj la rezultan venkidevon?

Evidente, almenaŭ evidente al ĉi tiu recenzanto (kaj eble kontestote de diversaj geamikoj morgaŭ, bonvenon), la timo temas pri la angoro antaŭ la ŝajna senfineco de la tasko legi "ĉion", se oni volas roli en universala tekstujo, kaj voli aplombe danci antaŭ tia fonego. La argumento estas, ke homo vivanta laŭ tia premiso nepre celos tro alten kaj trafos des abismen, pardonu la stompecon de tiu aludo aulda, kaj ke do inteligenta leganto lernos de tiu eraro kaj... forigos la misan premison. Oni scipovos alimaniere "legi ĉion", kaj celos pli homajn sukcesojn, kun la ebleco - kaj do la kapablo - atingi tiujn celojn.

Nome, oni metos la demandon de vivado sur la tero ne en mania-maniĥea kontraŭmeto al la postvivado sur la ĉielo, sed en la kunteksto de efektiva loĝado sur difinita tereno, kies normalaj fluoj difinas, kiajn aferojn la samnormanoj rigardas kiel "ĉion" kaj do kian liberfluecon ili konsentas kunvidi kiel universalecon. Se "la popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian", tiam la necesan grandon de ideala familio difinas ne la timiga katalogego de ia nefinia biblioteko de ĉiuj eblaj tekstoj kaj palimpsestoj, sed la tute maltimiga kata logo de la homo kiu en nia esperantista familio fakule okupiĝas pri katoj, nia Marjorie Boulton. Per tiu subita salto de la universo al la partikularoj mi volas signi, ke Kamaĉo nerekte kaj seninstrue lernigas la veran karakteron de vivipova universalismo, kiu same malmulte obsediĝas pri universoj kaj aliaj grandege mezozoikaj saŭroj, kiel la partikularismo devus malmulte okupi sin pri partikuloj. Konduto universala estas konduto ne agnoskanta barojn, konduto sendiskriminacie invitema kaj gastigema, ne nepre kosmobrakuma.

Tio ĉi estas mia lego de la maniero, laŭ kiu La Majstro kaj Martinelli mastrumas sian intertekstecon. Kiel Kamaĉo foje klarigis en intervjuo, por li estas private utilaj la diversaj aludaĵoj kaj eĥaĵoj, helpe de kiuj kreiĝas ĉe li la figuraj kaj ludaj strukturoj de tio, kion li verkas; sed publike, je la nivelo de la publiko alironta la tekston, neniu el tiuj verkado-helpaj ludiloj aŭ fontoj restas laŭ li nepra por la valida aliro al aŭ komprena pritrakto de lia teksto. Temas do pri intertekstaj kontaktoj povigaj kaj ne devigaj. Al leganto, kiu povas vidi difinitan interligon eble eĉ ne intencitan aŭ enfokusigitan de la aŭtoro, tiu kunvido igas la tekston des pli riĉa kaj estas do bonvena. Sed ne temas pri ia trukaro kiu devigus ĉiujn legantojn dokte akrostiki kaj cirke akrobati por povi vere akrokule, ekzamensukcese penetri la tekston. Kiel tiu fabela infano, Georgo Kamaĉo ja lasas panerojn sur sia pado, sed ne nepre por ke spuranto uzu ilin detektive; ni rajtas spuri per ili aŭ manĝi ilin, laŭ nia gusto. La tekstoj estas festoj, ne testoj.

Oni povas vidi ian epokan parencecon inter la kamaĉa solvo de la problemo pracelo kaj la solvo ĉe tiuj, kiujn lia satiraĵo mokas. Ambaŭ vivstiloj agnoskas, ke oni ne plu povas funkciigi Esperantan vivadon ĉirkaŭ la ideo, ke iuj verdaj konvinkitoj celu varbi grandan popolplimulton aŭ celu per rekta metodo trafi grandegan sukceson ĉe ia registara aŭ alia elita palaco - ĉirkaŭ la ideo de ia venko. Kiel Herbert Marcuse montris en sia Eseo pri la liberiĝo, estas io memkontraŭdira en homoj, kiuj tute oferas ĉies nunan fruktuzon de la libero sur la altaro de adoro al ia konstruota liberego; kaj, kiel Tolkien diris en la epigramo inaŭguranta lian klasikaĵon La Mastro de l’ Ringoj, "En niaj revoj ekas niaj respondecoj." Sendepende de la certe bonvena ebleco de iuspeca venko por Esperanto, ni ĉiuj plej volas, ke ĝi estu kiel eble plej viva kaj verva. La demando do estas, por ĉiuj niaepokanoj, kiamaniere ni plej malvelke vivu en tiu ĉi lingvo, en kiu ni kune loĝas. En tiu senco, Kamaĉo akceptas la tezon, ke la pracelo ne plu gvidas nian ekziston, kaj ankaŭ li demandas, kiel do ni konceptu nin. Sed li malsame respondas.

La raŭmanoj ŝajnas interesiĝi pri tujaj venkoj de diversaj specoj, por plenumi nian frustritan deziron pri fina venko. Al ili la demando de verka originaleco aŭ de la scio necesa por fruktodona partopreno en la Esperanta kulturo estas pripensenda surbaze de individuaj atingoj en konkurenca mondo, kia ĝin prezentas al ni la regantaj perspektivoj en la angle aŭ france parolantaj kulturoj, kies grandega potenco malebligis la finan venkon de Esperanto. En tiu mondo la sukcesojn difinas diversaj "normalaj" okcidentaj institucioj. Ni devas provi alte poenti en tiuj perspektivoj, kaj strebi reeduki nin por ke la perspektivoj de la regantaj kulturoj muldu nian propran pensmanieron.

Diference de tio, Kamaĉo trovas pli ekscita la vojon al pli festa aktuala loĝado en la Esperanta spaco mem en ties plena riĉeco, ekzemple deire de la lingvo disponigata de PIV. En lia mondo, estas originala aŭtoro ne tiu, kiu sukcese interteksas siajn vortojn kun doktaj aludoj por ke aplaŭdu elitanoj en aŭ ekster la Esperanta legantaro (eventuale legante la vortojn en angla aŭ franca traduko); estas originala, ĉe li, homo kapabla maksimume partoprenigi nian nunan publikon en la plenriĉa festeco de nia komuna lingvo. Originalulo, laŭ lia takso, pleje stimulas la emon de tiu publiko gastigi unu la alian, adapti siajn komprenajn kaj komunikajn atendojn al la jen vasta, jen malvasta ĝue apreza tereno, kiun komune havas la komunikiĝantoj en difinita situacio - situacio, pri kiu la plej grava konstato estas, ke la situacianoj ĝin kune difinas per la reciproka gastigo.

Certe iuj legantoj malakceptos tian formulon kiel tro naivan. Ili ekzemple trovos la satiran modon tute fremda al tiu pretendata gastigemo, al ia deziro feste kunloĝi. Mi eble ne havas la ĝustan esprimon por mia nocio. Sed la gastigo, por mi, estas ia ajn invito, ne nepre afablega kaj brakumema. Ankaŭ normalaj malamikemo, agresemo, kontestemo estas, interne de limoj, akcepteble sportaj formoj de interreagado inter kunloĝa paro. Gastigi estas doni eblon de kuno. Festi estas fari ion kun verva senco de kuneco. Tiaj agoj ŝajnas al mi tute kongruaj kun la rajto nete, eksplicite, kaj interese konflikti.

Ankaŭ la recenzata verko, kiel multaj memkonsciaj kritikaj tekstoj de nia tempo, atentigas pri tiu aspekto de la satirado, ke sukcesa kaj vivipova satiro partoprenigas en sia "senmorteco" antaŭ ĉio la primokaton - kaj do paradokse eĉ flatas figuron, kiun obsede interesas la eblo tekste senmorti. La dialektiko de la amikeco kaj de la agresemo aperas do jam en la novelo mem. Mia paŭso ĝin nur refiguras.

Teme de la paŭsado kaj la figuriĝoj, la publiko bone konas la katenitecon de mia proza stilo al bazaj impulsoj aliteraciaj kaj metaforaj, foje preciozemaj. Oni do komprenos mian nedeziron provi subite spektri per repertuaro nekutime vasta. Sekve, embarasas min eĉ la devo mencii, ke en siaj stilekzercoj – kiuj ĝistuŝas la laboregon de Queneau, Stilekzercoj, kiun peris al ni la stilestra, stilestrisima redono de István Ertl - Kamaĉo sukcesas fari amason da distingoj kaj naturaj limoj simple per la stilŝanĝoj. Lia Georg Silber kaj lia centreŭropa satano Emèric Ország sonas tute malsame; nur Silber, en la novelo, kapablas diri "Ĉu li optos la animalon?" (en la senco ‘Ĉu li vidos la beston?’); oni trafas aldonajn klavojn, kiam la du figuroj komencas interproponi versajn tekstetojn, kaj denove aperas stildiverĝoj inter tiuj malverŝajnaj aliancanoj. (Mi kompreneble ne volas malkaŝi la intrigon bazitan sur pakto kun Satano, kaj do nenion diros pri la alianco.) Sed tiu disvidigo de la roluloj estas nur unu uzo de la stila paletro. Kamaĉo uzas la diversecon ankaŭ por distingi la ĉapitrojn, la epizodojn, la eventajn lokojn. Ankaŭ en tiu forma decido li montras, ke li ne volas esti tiel rekte persona, kiel la postfinvenkaj tujvenkemuloj. Ne nur la personojn skizas liaj konsternaj skiziloj.

Lige kun nia antaŭa temo, oni povas demandi, ĉu tie ĉi ni trovas reiron al la severa senpersoneco, kiun Ludoviko opiniis nepra antaŭkondiĉo por la aŭtentike ponta neŭtralo de tutplaneda lingvo. Sed tia demando ignoras nian historion. La figuro de Lapenna, kiu kombinis la idean senpersonismon kun bone konata praktika personemo, videble kaj lernige resumis la malfacilecon de la tasko prezenti sin kiel neŭtrale universalan personon en moderna mondo. Kaj la problemo de Kamaĉo estas finfine estetika. Rolas ĉe li festa raviĝo pri diverseco de obsedoj kaj interesoj ĉe malsamaj interesiĝantoj. Personoj aperas do kiel lokoj, ĉe kiuj enfokusiĝas interesiĝoj pri diversaj eksteroj - kaj tute ne kiel narcisismomeritaj kaj spionindaj (aŭ skopofiliindaj, se via gusto preferas tiun emfazon) "enoj" iel regantaj aŭ regontaj komunan eksteran mondon. Kamaĉo ludas per stiloj kun la sentivo de iu, kiu scias kiel vaste malsamajn mond-ekranojn prezentas ne nur diversaj observantoj, sed eĉ jam (ĉe unu homo) la momentaj impulsoj diversaj, kiuj kuntekstas la observadon. Kun li, do, ni tute ne atendas koherontajn integrulojn, kiuj heroe sin pretigas moŝti. Male, ni simpatias kun la cikloj de kunmetiĝo kaj dismetiĝo, kiuj frapas ne nur la ludilojn de la tuta gamo da rolludadoj, sed ankaŭ la ludantojn mem, kiuj trafas esti pli ol nuraj scenejoj nur ĝis la - delikata kaj vartinda - grado, ĝis kiu ili sukcesas esti ankaŭ spektejoj. Kiam tiu vidipovo perdas la atentemon, pro la narcisismo aŭ aliaj riskoj, ofte la personoj refalas en nuran scenejecon. Vi fariĝas komitato. Vi fariĝas Principaro de Frostavallen, kiu ukazas, ke nian lingvon oni ne nomu artefarita aŭ helpa. La novelo de Kamaĉo petas vin demandi: ĉu vi certas, ke vi vin mem ne nomas personeco artefarita aŭ helpa? Kian identon donas al vi via propra memestimo? Se substancan, ĉu do via stilo de propreco pulsas ankaŭ tra viaj Esperantaj vejnoj, anstataŭ ke vi provus stampi diversajn teritoriojn kiel "objektojn" kaj kiel "viajn"... proprietaĵojn? Antaŭ ol lerni posedi, ĉu vi ja lernas aparteni?

Pardonu la refalon en la kaptilojn de mia propra moŝtemo, en la nekuraceblan stilon de mia predikado demandosigna. Kamaĉo ne kapablas kuraci niajn plej akutajn problemulojn, ekzemple min, sed nur donas al ni ĉiuj la rimedojn por malhelpi, ke tiuj patologioj superfortu aŭ postvivu nian sanon! Kaj mi erarigas, se tio donas la impreson, ke li nur movade verkus. Nia teksto tuŝas la demandon de la vera kaj substanca estipovo de artaj figuroj tiel senpere, ke ni vidalvidas la latentan arton kaj figurecon en ĉies normalaj ekzistoj. Lude li klavas sian cervantesan heredaĵon en la teksto (mi ne malkaŝos, precize kiel, sed promesas, ke tiu klavado frakase ravos vin), sed pro li denove serioze hantos la legantojn tiu frua hispana formulo de la ideo, ke eble la arto ne pli reas la vivon ol la tiel nomate normala vivo jam en sia ŝajna naivo komencas rei siajn artajn bildigojn, kaj ke do eble la arto-vivo-disduiga aŭ "akra" koncepto de la arto estas nekohera. Tie ĉi nia novelo revenigas nin al la baza romano, kaj al la romana demando, kiun ĉiesigis Baĥtin...

Pardonu la tripunkton... kaj la evidentecon de ĉi tia memironio... la muzoj ekzorcu ĉies memkontentemon...

* La Majstro kaj Martinelli, de Georgo Kamaĉo. Saarbrücken: Iltis. 1993. 32 p. ISBN 3-927613-30-4.

Probal Daŝgupto

La Majstro kaj Martinelli


n-ro 157, januaro 1994

La eldono de ĉi libreto signas la aperon, en nia literaturo, de ĝenro ĝis nun ne kultivata: la pamfleta aŭ paskvila ĝenro, kies karakterizaj sarkasmo kaj ironio devas iri man-en-mane kun eksterordinara valoro beletra.

Ja abundas en nia frateca Movado skribaĵoj rekte ofendaj sed nudaj je ia literatura pretendo. Kaj ne mankas profesiuloj de la insulto, se tiel diri, kies kalumnia persisto provokas specon de stranga admiro antaŭ la fera volo de tiel kuriozaj uloj rekte katalogeblaj en la fakon de psikopatoj.

La satiro de Kamaĉo havas absolute nenion komunan kun la produktoj de tiel distingitaj sekreciantoj de galo. La natura talento kaj la vasta kulturo de Kamaĉo katapultis lin, malgraŭ lia juneco kaj en tre pokaj jaroj, sur la pinton de nia ĝenerala beletro. Kaj nun lia La Majstro kaj Martinelli brile rivelas lin ankaŭ timinda satiristo, ne laŭ la maniero de iu Ŝulco aŭ iu Ergoto, sed laŭ la maniero de Voltaire, de Juvenal, de Quevedo.

Mi ne bone scias kio motivis la reagon de Kamaĉo kontraŭ Giorgio Silfer kaj Perla Ari Martinelli, gekapoj de Literatura Foiro. Ŝajne ĝi esence koncernas la kontraŭajn poziciojn, de la gekapoj unuflanke kaj de Kamaĉo aliflanke, rilate la palestinan konflikton.

Aparte de la fakto, ke ĉiu gento kaj ĉiu lando estis, laŭlonge de la historio, foje buĉato, foje buĉanto kaj ke sekve pravo aŭ malpravo ne apartenas ekskluzive kaj eterne al iu ajn popolo, La Majstro kaj Martinelli rangas kiel modela literaturaĵo, kiu prilumas ne nur la gekapojn de Literatura Foiro sed ankaŭ buntan panoramon kie pli malpli kaŝe aperigas sian nazon kelke da esperantistoj en la formo de groteskaj figuroj indaj je la penikoj de Hieronimo Aeken aŭ je la plumo de Baltazaro Gracian. Ĉi-sence la kamaĉa paskvilo montriĝas ankaŭ superba ludo kripta eĉ por tiuj legantoj kiuj bone konas la postkulisaĵojn de nia liliputa mondo literatura. Kaj cetere Kamaĉo garantias per sia genia satiro, ke la nomoj de la gekapoj de Literatura Foiro ne falos en la forgeson.

Aparte de la ĉefa intrigo, La Majstro kaj Martinelli prezentas perpleksigaĵon, kiu estas aŭ produkto de transnormalaj fakultoj aŭ simpla kazo de beletra plagiateco. Sur paĝo 5a de la libreto aperas la jena kvarverso:

- Kio estas mia pirogo? - Mia riĉaĵo.
- Kiu mia dio? - Mia libero.
- Mia leĝo? - Mia forto kaj la vento.
- Mia sola patrujo? - La maro.

kiun kvarverson Kamaĉo ŝerce atribuas al la "Majstro" (Giorgio Silfer) kaj poste aldonas subridete: ".., krome ĝi eĉ sonas iom paname". Paname... paname... jes, certe... Nu, sur paĝo 112a de Elpafu la sagon (kolekto de buŝaj poeziaĵoj de pli malpli primitivaj gentoj, kompilita de Tibor Sekelj) aperas la sama kvarverso atribuita al Kuna (Panamo). Parenteze mi ne komprenas kion volis signifi Tibor Sekelj per Kuna. Ĉu temas pri persono aŭ pri indiĝena gento? Fakte, tia epiteto Kuna aŭ simila ne troveblas en la nuna teritorio de Panamo.

Sed la grajno de pipro kuŝas en tio, ke antaŭ multaj jaroj aperis unuafoje mia traduko de la poemo Pirata Kanto de la hispana poeto romantika José de Espronceda (1808 - 1842), kiu poemo entenas la jenan refrenon:

Ĉar mia leĝo: la forto.
Ĉar mia kara: La ŝip'.
Mia patrujo: La maro.
Kaj la liber': mia Dio.

Ĉu ne mirinda la simileco inter la hispanaj kaj kunaj kvarversoj? Kiu plagiatis kiun? Ĉu la kuna indiano mense legis, per ia sorĉaĵo, kion Espronceda verkis jarcentojn poste? Ĉu Espronceda konis la lingvon de iuj misteraj kunoj, pri kio absolute nenion diras lia biografio? Enigmo super enigmo! Ĉu eble, kaj pli verŝajne, Tibor Sekelj faris etan friponaĵon kaj inventis indiĝenon aŭ genton kiel aŭtoron de la refreno de Espronceda? Jen apetitiga furaĝo por niaj beletrologoj!

Mi ne povas ne ripeti, kiel finon, parton de la epilogo de La Majstro kaj Martinelli, ĉar ĝi estas, samtempe, eminenta parodio de la lastaj linioj de Cent Jaroj da Soleco:

"Kiam Georg Silber... vekiĝis el stompa sonĝo... li rigardis plian fojon la stakojn da folioj... kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je cent jaroj da stulteco."

Fernando de Diego

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.