La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Neokazinta amo électronique PDF

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Stilo rekta, senafekta, pri reala mondo malperfekta


2008/02, p. 24

La unua novelaro de Lena Karpunina, La bato (2000), tuj prezentis talenton jam esence maturan, seriozan, kviete potencan kaj foje potence malkvietigan. Ŝia dua novelaro, Neokazinta amo, konfirmos ŝian reputacion.

Temas pri 15 prozaĵoj: noveloj, foje eble sugestitaj per personaj spertoj; ses temas pri la sovetiaj koncentrejoj, la gulago, en la epoko de Stalin. Ĉiuj havas tiun facilan legeblecon, kiu ofte kostas al aŭtoro malfacilan verkadon.

Kvankam ironio aperas ofte, kaj humuro foje, mi sentas, ke la ĝenerala etoso estas sombra, malgraŭ pluraj ekzemploj de homa kuraĝo, eltenivo aŭ bonkoreco. Nu, koncentrejoj estas ja suferegejoj; sed alimaniere karakterizaj estas rakontoj pri atendita brila libertempo en Egiptio – makulita per cinikaj trompoj; aŭ pri avino, kiu urĝe petis viziton, sed tuj forsendas parencojn, alvenintajn post sinofere malfacila vojaĝo; aŭ pri dediĉita „bestamiko”, frue forgesita de supozitaj kolegoj sendankaj – el kiuj unu „modele personigas nesatigeblan kaj egoisman naturon de la homa speco”.

Lena Karpunina ne mem spertis la gulagon; ŝi naskiĝis jarojn post la morto de Stalin; sed ŝi sendube aŭdis rememorojn, kaj ŝia frua vivo en Rusio kaj Taĝikio havis siajn rigorojn. Al tiuj, kiuj, kiel mi, fortune vivis en landoj relative liberaj kaj prosperaj, la nuna libro enhavas pensigajn lecionojn pri fremdaj suferoj kaj diversaj reagoj. Ni ricevas impreson de serioza realismo, plena kredebleco, animprema scipovo pri la mondo.

La libro lasas ankaŭ impreson pri vera scipovo de nia lingvo: jen vera klareco, stilo tute internacia, modeste zamenhofeca, rekta, kaj komprenebla, tiel ke mi povas rekomendi ĉi tiun literature meritan verkon ankaŭ kiel legolibron por progresemaj lernantoj, simile al la romanoj de Julio Baghy. La verkisto celas komuniki pli ol uniki!

Post la aĉa recenzista devo, serĉi erarojn, mi mencios nur unu trovitan: „haro” anstataŭ „hararo”, tre eble, en sia kunteksto, preseraro. Tre eble „doloroj” por „dolaroj” (p. 92) estas intenca ŝerco pri lingva eraro de (malestiminda) agento, kiu ja donis dolorojn kontraŭ dolaroj!

Pliriĉigas la libron valora, perceptema enkonduko de Sten Johansson. La aranĝo kaj presado estas tute bonaj. Se mi devas montri muŝojn en la mielo, mi menciu, ke du el la piednotoj troviĝas sur malĝustaj paĝoj.

Ne estas surprize, ke 6 el la 15 noveloj ricevis premiojn aŭ menciojn en Belartaj Konkursoj de Kongresoj. Ni esperu pri pluaj volumoj.

Marjorie Boulton

Transporto al novaj medioj


9, 2010
La aparta talento de Lena Karpunina troviĝas en ŝia kapablo transporti nin al la plej variaj medioj. En la novelo “En mia strato” ni konatiĝas kun taĝika vojo inter du longaj vicoj de platanoj, kie ardas brulanta suno; en “La siberia parencaro” ni spertas noktan veturadon en taksio tra siberia urbo dum ekstere ululas neĝoŝtormo kaj neĝeroj hajlas kontraŭ la fenestroj; en “Paradizo de sultanoj” ni kunvojaĝas al turisma kvartalo apud egipta marbordo, kie vendejestroj trudas siajn varojn al ĉiuj preterpasantoj.

Ankaŭ pri homoj kaj pri interludado de karakteroj Karpunina estas atenta observanto. En la unua novelo, “Neokazinta amo”, kiu donas sian nomon al la tuta kolekto (ne ĉiuj el la dek kvin rakontoj efektive temas pri amo), ŝi priskribas la infanecan kaj senesperan pasion de pola junulo al vizitanta esperantistino. Alia novelo, same lokita en Esperanta medio, estas “La demando pri emancipiĝo”; la rakontanto dum kongreso samtempe devas forpuŝi la ĝenan atenton de rusa junulo, dum ŝi mem estas fascinata de kanada esperantistino, kiu starigas al ŝi apenaŭ respondeblajn demandojn pri rilatoj inter geviroj en Rusujo.

Aparte notinda grupo de rakontoj estas la lastaj ses, kiuj traktas diversajn okazaĵojn en siberiaj punlaborejoj dum la stalina epoko. Ili estas interesaj ne tiom pro la ĉirkaŭaĵo, kiu fakte malpli vivece reliefiĝas ol en iuj el la aliaj rakontoj, sed pro nekutimaj detaloj pri la organizado de tiaj lokoj. En “Tiu tago” ni malkovras, ke la malliberuloj estis transportitaj al alta punkto en la norda arbaro, kie ili devis mem haki la arbojn por konstrui sian propran malliberejon antaŭ la alveno de la siberia vintro. En pluraj el la rakontoj Karpunina klarigas, ke la gardistoj lasis skispurojn ĉirkaŭ la laborareo de la malliberuloj, kiujn ili ĉiutage kontrolis je oftaj intervaloj por certiĝi, ke neniu fuĝonto transiris tiun limon. En “Pro savo de homo…” ŝi montras, ke almenaŭ iuj el la gardistoj povis esti homecaj kaj ŝatataj de la malliberuloj.

En kelkaj noveloj de la kolekto la rakontanto mencias, ke ŝia patro estis travivinto de orfejoj kaj malliberejoj de la stalina epoko. Tial la leganto nature konkludas, ke Karpunina akiris sian intimecon kun la organizado kaj etoso de tiaj punlaborejoj pro rakontoj, kiujn ŝi mem aŭdis de sia patro. Tiu konstato portas nin al interesa demando pri la persono de la rakontanto. La noveloj prezentas varian gamon da lokoj, situacioj kaj roluloj, plej ofte – kvankam ne nepre – verkitaj en la unua persono. Plurfoje dum la legado leviĝis en mia menso la demando, ĉu temas pri efektivaj spertoj de la verkisto mem (aŭ de ŝia patro, kiam temas pri tiuj lokitaj en siberia punlaborejo) aŭ pri inventitaj okazaĵoj. Eĉ kiam ŝi rakontas en la tria persono, oni ĉiam ricevas la impreson, ke la verkisto priskribas okazaĵojn, kiujn ŝi mem travivis.

La rakontoj similas personajn leterojn aŭ artikoletojn, interesaj, viglaj, trafaj – kaj certe rekomendindaj ekzemple kiel legaĵo ĉe Esperanto-grupo aŭ dum kurso. Ĉiu peco en la kolekto estas perfekte polurita priskribo de iu situacio aŭ okazaĵo... sed kiel noveloj ili ne estas tute kontentigaj. Ĉu tamen mi maljuste kritikas la verkiston, ke ŝi ne sukcesis plenumi celon, kiun ŝi fakte neniam celis? Ŝi mem nenie asertas, ke ŝiaj verkoj estas fikciaj. Se oni serĉas nur priskribojn, eblas legi kun ĝuo kaj simpatio, admiri la kapablon de la verkisto vivigi situaciojn kaj lokojn; sed ĉu vere nur tion ŝi intencis?

Unu el la plej interesaj rakontoj, “La siberia parencaro”, komenciĝas tre drame, eĉ klasike, kiam la patro de Lena – kaj en ĉi tiu rakonto ŝi efektive nomiĝas Lena – ricevas telegramon kun la mesaĝo “… venu por adiaŭi. Mi mortas. Via patrino.” La penoj de ŝiaj gepatroj kunmeti la necesan sumon por aĉeti la flugbiletojn, aludoj pri la malfidinda karaktero de la mortanta avino, la malfacila vojaĝo kaj alveno dum siberia neĝoŝtormo, la dramaj okazaĵoj kiam ŝi alvenas kun sia patro: jen ĉiuj ingrediencoj por sukcesa novelo. Sed post tiu ekscita komenco, la streĉo forvaporiĝas kaj la rakonto diseriĝas en relative banalaj memoroj pri interkonatiĝo kun la familianoj kaj agrabla novajara festado.

La verkisto proponas al ni abundon da literatura krudmaterialo kaj da verkista talento, sed ŝajnas, ke ŝi ne scias kiel kunmeti tiujn materialojn por konstrui el ili la pli imponan verkon, kiun ili meritas. Ŝi donas al ni la enscenigon kaj la rolulojn; tio kio mankas, estas la intrigo. Lena Karpunina havas la spertojn, la konojn, la kapablon verki romanon, kiu katenus la leganton de la unua paĝo ĝis la lasta. Ĉi tiu kolekto de rakontoj, artikoletoj kaj memoraĵoj estu nur la unua paŝo direkte al tiu pli ambicia celo.

Anna Löwenstein

Neimpresinta libro


2007 / 11
Karpunina, Lena. Neokazinta amo / Antaŭpar. Sten Johansson. — Antverpeno: FEL, 2007. — 149 pĝ. — (Serio Stafeto; №31).
Neokazinta amo estas la dua novelkolekto de Lena Karpunina, rusino naskiĝinta en Taĝikio kaj nun vivanta en Germanio. Ŝia unua novelaro La bato, eldonita en 2000 kaj reeldonita en 2006, rikoltis favorajn menciojn. La stilo kaj ŝatataj temoj en la dua kolekto restis tute samaj.

Ses el la noveloj de la nova libro estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj de UEA.

Sten Johansson en la antaŭparolo prave skribas, ke Lena Karpunina, samkiel aliaj aŭtoroj de la ĉefa fluo de la moderna novelarto, “prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili”. Kaj ke specife ŝi prezentas eĉ strangajn kaj fiajn homojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin.

Ĉio estas verkita en mi-formo, la rakonto fluas vigle. Iam tiu “mi” estas (preskaŭ) la aŭtorino mem (en Neokazinta amo kaj La demando de emancipiĝo rolas esperantistoj), iam tute ne similas ŝin — kelkajn rakontojn prezentas viro-malliberulo de la 1940-aj jaroj. Forestas truda moralo, kiu ofte ĝenas ĉe aliaj novelistoj kiel Rosbach aŭ de Seabra.

Iuj rakontoj tre versimilas kaj probable transdonas tute realajn okazojn, aliaj — apenaŭ (eble la aŭtorino rerakontas ion aŭditan de siaj konatoj). Precipe malversimilaj aspektas la noveloj pri vivo de malliberuloj kaj ties fuĝo-provoj. La linko, Pro savo de homo, Ili estis sesope kaj Mirt tro similas inter si, eĉ iuj frazoj ripetiĝas — do apenaŭ indis verki kvar apartajn novelojn...

Multo estas sufiĉe interesa. Tamen ĝenerale la novelaro impresas tro sentimentala, mi dirus eĉ — speciale “dezajnita” por elvoki larmojn de sentemaj, troemociaj legant(in)oj. Aliajn specojn de legantoj la novelaro, plejverŝajne, ne impresos. Tuj senteblas, ke tion verkis virino. Evidente, ankaŭ legos tiajn novelojn plejparte aŭ nure virinoj. Nu — ili ja konsistigas du trionojn de la Esperanto-komunumo, almenaŭ en Ruslando, kaj certe ankaŭ ili devas havi sian literaturon; en la vivanta riĉa lingvo ekzistas ĉiuj specoj de literaturo...

Rimarkeblas kelkaj faktaj eraroj/elpensaĵoj. En Trovi kaj perdi — temas pri Moskvo — «ili loĝis en la distrikto “Arĝenta pinarbaro” sur la strato Siringa Bulvardo». Sed reale tiuj strato kaj distrikto situas en tute diversaj urbopartoj, kaj en tiu distrikto estas nur parko, plaĝoj kaj nenia loĝdomo — kaj la priskribo de tiu loko estas tute fantazia. Plie, en Moskvo ne estas metrostacio “Ĉertanovo”, kaj la stacio “Ĉertanovskaja” neniam estis la fina. Eble tio estas bagatelo kaj tute ne rimarkeblas por aliurbanoj — sed tio lezas la fidon al la aŭtorino. Alia miso estas en La Siberia parencaro — la protagonistino mencias, ke “kiam la aviadilo <…> surteriĝis en Sverdlovsk, jam malheliĝis. Estis duhora tempodiferenco antaŭen, ĉar ni flugis orienten.” (pĝ. 61), sed ili ja flugis el Duŝanbe, do norden, kaj la reala tempodiferenco estas unu horo malantaŭen; sur pĝ. 81 ŝi mem diras: “laŭvice ni renkontis la taĝikan Novan Jaron, poste la lokan”... Eble, preferindus uzi eĉ pure fantaziajn geografiajn nomojn — tre bele sonas siberia urbo Ursujsk (pĝ. 49).

Plurfoje estas citataj kantoj. En La Siberia parencaro sur pĝ. 75 laŭ kruda proza traduko tuj rekoneblas Холода de Vladimir Visockij. Oni povas nur bedaŭri, ke la protagonistinon impresis ĝuste tiu kanto, sed ne iu alia similtema — tiakaze eblus uzi brilan tradukon far Nikolai Lozgaĉev... Alia kanto de Visockij, kiun mi tamen ne sukcesis rekoni (pĝ. 117) estas tradukita ritme-rime, kvankam subnivele. La rusan popolkanton pri frosto (pĝ. 85–86) kaj same ciganan kanton (pĝ. 132) eblus tute facile traduki kun necesa ritmo (la rimoj en la originalo malmultas kaj trivialas).

Klasikstila fundamenta lingvaĵo, sen iaj “eksperimentoj”, bone portas la enhavon. Tamen, rimarkeblas kelkaj ĝenaj rusismoj: “gvidante” (pasigante) sian vivon (pĝ. 70), okupiĝis pri sia(j) haro(j) (pĝ. 74), “malliberulaj tendaroj” (pĝ. 76), kaj plej okulfrapa — “ludi sur gitaro” (pĝ. 136–140). La familinomo Visockij estas diverse transskribita sur pĝ. 75–76 kaj 117.

Komposteraroj preskaŭ ne estas, krom unu amuza: “oni pagas por ĝi cent dolorajn pli” (pĝ.92). Ial konstante perdiĝas supersignoj de “ĵ” en propraj nomoj: “Gjegoj” anst. Gĵegoĵ (pĝ. 11–22), “Nijnij” anst. Niĵnij (pĝ. 61–62), “Serjoja” (pĝ. 72). Ne enordas la piednotoj: jen la noto por pĝ. 12 situas sur pĝ. 11, kaj por pĝ. 137 — sur pĝ. 138, jen tute mankas notoj sur pĝ. 23 kaj 90, kaj certe ne necesis ripeti tute saman tekston sur pĝ. 131 kaj 133, resp. pĝ. 140 kaj 144.

Fine de la libro troviĝas deko da tute malplenaj paĝoj...

Valentin Melnikov

Ne okazinta amo


septembro 2020

Recenzeto 1

Tiun novelaron mi elektis, ĉar mi konis la verkistinon persone dum pluraj jaroj. Ŝi naskiĝis en 1963 en Kaluga (RUS) sed post multaj jaroj en Duŝanbe ŝi venis al Berlino en la jaro 1993, kie ŝi studis gemanan lingvosciencon kaj edziniĝis al la tre aktiva berlina esperantisto Gerd Bussing. I.a. ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto (2010-2013). Post unujara serioza malsano ŝi bedaŭrinde jam forlasis nian mondon la 4-an de novembro 2013.

Ŝ i skribis multajn novelojn, kiuj estis premiitaj en diversaj kategorioj, kiel ankaŭ montriĝas en la kolekto, kiu nomiĝas Neokazinta amo (2007, eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo).

Lena sukcesis prezenti la karakterojn kvazaŭ propra biografio kaj simplas imagi, kiel aspektas kaj moviĝas la rolantaj personoj. Dum la maja sumoo 2020 mi tralegis du plenajn novelojn. Ambaŭ temas pri homoj, kiuj preskaŭ enamiĝis, sed ne sukcesis pro diversaj kialoj. Mi supozas, ke la tuta libro temas pri tiu konstelacio, pro tio ankaŭ la nomo de la novelaro. Ambaŭ noveloj ludis en Ruslando, kie Lena bone konis la cirkonstancojn.

Necesas daŭrigi la legadon!

Recenzeto II

Finfine, per la tria Sumoo, kiun mi partoprenis dum mia vivo, mi sukcesis tralegi tiun ĉi tre kortuŝan kaj interesan libron ĝis la fino. Tio okazas sufiĉe malofte, ĉar mi kutime uzas Esperanto-librojn por varbado kaj aliaj ekspozicioj.

Dum la legado mi konstatis, ke ĝi konsistas el du partoj, kiuj antaŭe ne videblis. La unua parto estis didiĉita rekte al la vivo de Lena, kiel ŝi pasigis junaĝon kun rilatoj al Berlino - krom iu rakonto pri vojaĝo de paro foren, kie tiu travivas diversajn aventurojn.

La dua parto okupiĝas pri la patro de Lena, kiu kiel junulo estis enkacerigita dum la stalina epoko. Laŭ mi tiu ĉapitraro estis precipe kortuŝa, ĉar oni sentas sin kvazaŭ mem malliberulo. Certe tiujn aferojn iom post iom rakontis la parto al Lena. Neimageble, kielmaniere la kaptitaj homoj devis "vivi". Mi supozas, ke eĉ tiu esprimo estas tro bona por la umado sub tiaj fihomaj cirkonstancoj. Estas bonŝancaĵo, ke ni ne devis travivi tiajn kruelaĵojn. Ĝojiga afero je la fino de la libro estis, ke la patro de Lena liberiĝis pro la morto de Stalin. Sed tamen ekestis novaj problemoj - kie loĝi, kielmaniere vivteni ... Minimume li sukcesis ŝanĝi la restadon en la frosta Siberio al pli varmaj regionoj.

Konsilinda kaj -enda libro por ĉiu ŝatanto de noveligita historio!

Ronaldo

Neokazinta amo

Laŭaspekte la eldono malmulte allogas, kaj kiel nova recenzisto, mi ektimis skribi kritike pri rankontoj, kiuj ne plaĉas al mi. Tiu timo eĉ plifirmiĝis al legado de la unuaj rakontoj, ĉar ties finoj ne kongruis kun miaj perskektivoj. Tamen, leginte la rakonton "La siberia parencaro", iom post iom mi merĝiĝis en la verkon de Karpunina. Ekde tiu verkero, belega kaj la plej longa de la libro, mi tre ĝuis la legadon, kaj ekpretis pozitive recenzi ĝin.

Kompreninte, jam sen timo, mi plu legis plezure la belajn kaj poeziajn rakontojn, ĉefe tiujn rilatajn al al malliberuloj en Siberio. Jam fine de la libro mi povis tute retaksi la unuajn rakontojn. Mi rekomendas al la legonto finlegi la libron eĉ malgraŭ komenca elreviga suspekto – tiel tiu atingos aprezon de la plena rakontaro.

Neokazinta amo de Lena Karpunina – Serio "Stafeto" n-ro 31 – 149 paĝoj – Eldonis: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2007

2a Proz-premio en la lastaj Belartaj Konkursoj de UEA 2007. (Aliaj antaŭaj premioj en la samaj Belartaj Konkursoj)

(Lena Karpunina naskiĝis en 1963 en Rusio, plenkreskis en Duŝambeo (Taĝikio) kaj nun vivas en Germanio.)

Ramon Llop

Neokazinta amo

Ĉi tiu novelaro konsistas plejparte el rakontoj premiitaj en la belartaj konkursoj de UEA dum la lasta deko da jaroj. Ĉar mi estas unu el la tri juĝistoj por la proza branĉo de tiuj konkursoj, mi renkontis en la novelaro plurajn malnovajn amikojn, kiuj nun same kiel antaŭ la jaroj plene meritas siajn premiojn.

Ĝenerale, la rakontoj esprimiĝas per la "mi-formo", t.e., la aŭtoro mem pretendas esti la ĉefrolanto en la rakonto. Tio donas tre vivan karakteron al la verkoj, kaj ankaŭ lasas al la aŭtoro la liberon bazi siajn rakontojn parte sur realaj spertoj, kiel ankaŭ sur imagitaj.

La rakontoj havas relative simplan intrigon, kio neniel signifas ke ili estas senvaloraj literaturaĵoj. Tute male, pluraj el ili estas preskaŭ majstroverkoj, kaj tre indas esti sur la librobreto de literaturamanto.

Lena Karpunina naskiĝis kaj pasigis la plejparton de sia vivo en Taĝikio, lando en la iama Soveta Unio, kaj tial la fono de la noveloj estas iomete nekutima por ni en Aŭstralio. Sed la temoj de la ĉiutaga vivo ne tre varias inter landoj — ni ĉiuj estas homoj, kaj frontas tre similajn situaciojn. Parto de la freŝo de rakonto bazita sur la reala vivo ŝuldiĝas al la kapablo trovi en ĝi emociajn reagojn plej ofte kaŝatajn.

La unua novelo, "Neokazinta amo" estas tia. En Esperantokongreso, juna polo vojaĝema, Gjegoj, renkontas nian aŭtoron, kaj ŝi donas al li sian adreson kaj ĝentilan inviton ŝin iam viziti en Taĝikio. Kompreneble, ŝi ne supozas ke li efektive vizitos ŝin — ja nur pro ĝentileco ŝi donis la adreson, kvankam kontraŭ la konsilo de amikino ŝia. Sed surprize, unu tagon Gjegoj ja vizitas, kaj ŝi ĉi- ĉeronas lin en sia urbo. Reciproke li invitas ŝin veni al Pollando por konatiĝi kun lia loĝurbo. Ŝi ne tre amas turismadi, sed…

Turistado povas esti iom troa, precipe kiam la ĉiĉerono insistas montri ĉion en la urbo, kaj neglektas la fakton ke la gasto laciĝas. Du junaj amikoj de Gjegoj afable helpas. Kaj io tre neanticipita okazas. Kio? Nu, pri tio temas la titolo de la rakonto, kaj mi ne intencas riveli al vi la misteron, ĉar ĝi estas tro ĉarma por esti senmaskigita. Mi proponas ke vi mem legu la novelon por sciiĝi. Ĉu mi vekis vian apetiton?

Donald Broadribb

Neokazinta amo

Publikigita ĉe
Le Monde de l'Espéranto, numero 564, oktobro 2007
Ĉu tiu titolo estas nur la unua de la novelaro, aŭ ĉu ĝi bone resumas ĉion ? Foje la roluloj maltrafis ion, aŭ okazon kapti amon, aŭ manieron mildigi disiĝon, ŝanĝi sian sorton. En aliaj, la vivo ironie kondukas al dolĉamara konkludo. Kaj kompreneble, ĉio rilatas kun amo kaj disiĝo, en gulago same kiel en familio aŭ individuaj rilatoj.

Kiel diras Sten Johansson en la antaŭparolo, Lena Karpunina ne juĝas : ŝi priskribas viverojn kvazaŭ ŝi preterpasante kaptis situaciojn, momentojn, en ilia esenco. Kvazaŭ ŝi, meze de vortoj kaj agoj, trovis ĝuste tiujn, kiuj entute ŝanĝos la sorton de la roluloj, ĉar ne estas multe da elekteblecoj, se oni maltrafas la ĝustan momenton ...

Kun Lena Karpunina, nenio hazarda en la scenoj de la ĉiutaga vivo. Ĉiu detalo reliefigas vivkondiĉojn, tiukaze profunde stampitajn de kolektivismo kaj manko, en « dikens-aj » rakontoj. Malproksimen senditaj familianoj iom post iom fremdiĝis en foraj regionoj, en industriaj postenoj kaj amasloĝejoj, ekzilitoj iras de suno al frosto. De tempo al tempo, feliĉe aŭ ne, la familio retrovas parton de si, kompletiĝas por feliĉa momento, kaj disiĝas denove.

Kontrasta novelaro, ĉiam iom amara. Se Lena ne rezignis humuron en « Paradizo de sultanoj », aliloke amareco najbaras kun distanciĝema kolero. Pli ribela tono ekzemple regas la rakonton pri « La bestamikoj », kiam temas pri malfideleco al forgesita bonfarinto. Sed en tragika etoso, la tono restas neŭtrala, la aŭtoro scipovas malaperi malantaŭ siaj roluloj. En la lastaj noveloj montriĝas, kiel gulago ankoraŭ longe hantos memorojn kaj imagojn per miloj da suferoj. Ŝajnas ke Lena Karpunina fariĝis la voĉo de malaperintoj, heroldo de suferintoj por niaj forgesemaj oreloj : estu ĉiam tombo, epitafo, rakonto.

Okazis ke mi legis la novelaron en lando kie dum jaroj regis banditismo, ekstremismo kaj terorismo. La dupaĝa teksto « La feliĉo » akurate donis vortojn al la pensoj. Mi malkovris, ke por koncernatoj, teroro ne malaperas : tie minaco ŝvebas en la aero, kaj iuj opinias, ke la monstro nur atendas por vekiĝi denove. Kaj la frazo « mi demandas min, ĉu ni ankoraŭ povas esti feliĉaj », subite trovis signifon ankaŭ por mi. Ne hazarde Lena Karpunina portas siajn vortojn en niajn hejmojn.

Marie-Hélène Désert

La bato - Neokazinta amo

Publikigita ĉe
La Movado 2016年3

Toshihiko Ito

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.