La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Paulus fondinto électronique PDF

  • Auteur: Trevor Steele
  • Type: électronique, œuvre originale, romans, Livres Stafeto, FEL
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €6.00
  • Autres formes/éditions: nouveau livre €10.20, Kindle8 €6.00, ePub €6.00
  • Description: La viro, kiun ni konas nun kiel „sankta Paŭlo”, estis unu el la plej influaj homoj de la tuta homara historio. Pli ol unu historiisto diris, pli-malpli, ke eblas imagi kristanismon sen Jesuo - sed ne sen Paŭlo. Alivorte, la vera fondinto de kristanismo estis Paŭlo.
    Liaj propraj skribaĵoj kaj la vortoj de tiutempuloj donas bildon de Paŭlo: kuraĝa, persistema, kverelema, karisma, kaj absolute konvinkita pri sia misio, eĉ se li devis batali kontraŭ demonoj, reĝoj, kaj la tiamaj estroj de la Jesuo-movado.
    Tamen, fine de la vivo Paŭlo preskaŭ desperis: ĉu lia vivo estis fiaska? Li ne povis antaŭvidi, ĝis kioma grado li mem muldos la estontan vivon de la Romia Imperio kaj poste la tuta mondo.
  • Livre d'essai: ePub télécharger, Kindle8 télécharger, PDF télécharger
  • Livres Stafeto no.: 43
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Leginda romano pri la ekesto de Kristanismo

Antaŭ nelonge mi legis tre ampleksan studaĵon de la usona aŭtoro Tom Wright Paul: a Biography (Paulus: Biografio). Li estas teologo, kiu aperigis tutan serion da bibliaj komentarioj: pri la nuraj leteroj de Paŭlo jam sep volumojn antaŭprepare al ĉi tiu biografio. Do estus maljuste, detale prijuĝante kompari ambaŭ Paulus-librojn. Sed jenon mi nepre tuj diru: kun granda plezuro kaj entuziasmo ambaŭ mi legis.

Trevor Steele prenis iel originalan aliron al ĉi tiu sia romano: Kvazaŭprologe li meditas pri unu el la kernaj demandoj de nia homa vivo: Kial ni vivas? Kiel la mondo komenciĝis? Ĉu iu dio aŭ dioj kreis la mondon? Se jes, kiam kaj kiamotive?

Sekvas skribaĵoj de pluraj homoj, ĉefe frukristanoj, preskaŭ ĉiuj kun klare juda origino, sed ankaŭ de unu frato de Jeŝu [= Jesuo], kiu ne aliĝis al la kristana movado. Grava baza temo de tiu ekiĝanta frua eklezio estas, ĉu Paŭlon oni sekvu – aŭ male: ĉu ĝuste tiu Paŭlo grave difektis la mesaĝon de Jeŝu?

Propra aliro

Min tuj ĉarmis la fakto, ke ĉi-libre oni renkontas aliajn personojn kun ties propra aliro al la temo. Ŝimeon bar Josef, 90-jara frato de tiu Jeŝu ofte vagis tra la tuta romia mondo, intertempe malligiĝis de siaj originaj radikoj – kaj tre kredinde pri ĉio babilas. Laŭ la percepto de tiu frato, Jeŝu havis efektive du Diojn: tiun en li, kaj tiun en la sinagogaj rulaĵoj. Kaj tiujn li konsideras kontraŭaj – „kaj la dua kuntrenis lin en la morton”. Kaj Paulus ne akceptas unu el tiuj kaj „la monstro en la rulaĵoj postulis lian morton.”

En la predikado de Paulus neniam oni aŭdas pri Jeŝu, kiel li vagis tra Galileo; tie nur estas pri lia morto. „Nur la kadavro estas la temo de lia tuta predikado.”

Kompreneble, ankaŭ en sciencaj teologiaj verkoj tio regule enfokusiĝas; ĝi ja restas unu el la enigmoj ĉirkaŭ ĉi granda apostolo.

La frato Ŝimeon bar Josef donas belan bildon pri la fruaj jaroj de Jeŝu. Post kiam oni rakontis la morton de Stefano (kiun ofte oni nomas la Protomartiro de Kristanismo), ĉe kies morto Saul – ankoraŭ ne Paulus – funkciis kiel atestanto, Ŝimeon plu rakontas pri la formiĝanta Movado; iel kiel eksterulo, sed samtempe kvazaŭ ne-kunaginta atestinto. Tiun rolon mi tre ŝatas. Foje li eĉ komentas pri la formiĝanta movado: „‚kristanoj’, grupo al kiu mia frato Jeŝu absolute ne aliĝus!”

Kvazaŭ oni ĉeestus

La frato ĉeestis ankaŭ, kiam Saul-Paulus sin prezentis al la estraro de la formiĝanta eklezio en Jerusalemo. Paulus kaj Petro kverelis. La faktoj estas konataj, sed ĉi tie prezentiĝas pli persone, kvazaŭ oni ĉeestus. Jen la romanverkisto fakscia. Sekvas la unuaj vojaĝoj de Paulus, roloj de kunvojaĝantoj, la dua vojaĝo kaj la tria ktp. Tre leginda romano pri la ekesto de Kristanismo.

Kelkajn problemojn nepre mi malkaŝu al vi: plurfoje la aŭtoro mencias malarion, kaj kompreneble tiun fifaman infektadon en la marĉoj apud Romo li povas mencii – eĉ devis, ĉar ankaŭ pli frue, tempe de Cicerono, ĝi tie jam aktivis, ja mi eĉ akceptas, ke tiun modernan vorton li uzas por ĝi, kvankam iel tio sonas anakronisme. Tamen, ke en Egiptio li igas homojn manĝi maizon kaj transporti ĝin al Romo, dum efektive tio nur multajn jarcentojn poste alvenis el Ameriko, estas pretervido iom bedaŭrinda.

Trevor Steele: Paulus fondinto. Eld. FEL, Antverpeno, 2020. Serio „Stafeto” n-ro 43. 124 paĝoj, glubindita. ISBN: 978-90-77066-66-9. Libro bita en la formoj PDF, ePub kaj Mobipocket/Kindle.

Gerrit Berveling

Manko de homa varmo


40, 2021

Anna Löwenstein

Prelego pri „Paulus fondinto”

Publikigita ĉe
Jutubo

Trevor Steele

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.