La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La postdomo
Paŭsaĵo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Satiro el la umbiliko


2004

Jen senprecedenca satireto movada pri konkretaj lastatempaj okazaĵoj, kiu tamen interplektas same lastatempan politikon el la malverda mondo, specife tiun de la landeto, kie situas tiu umbiliko de nia movado, la Centra Oficejo de UEA. La titolo de la verko devenas el la arkitekturaj kapricoj kaj transformoj okazintaj tra jardekoj ĉe Nieuwe Binnenweg 176, rezultante en Escher-ecaj ŝtuparoj kaj duon-etaĝoj, tiel ke nunaj ĉambroj apartenas al iama postdomo. En la libreto kunlaboris siatempe postdomaj kolegoj de la aŭtoro. La verko aperis ĉe la eldonejo de unu. Alia kompostis ĝin. Tria konsilis. La paĝojn ornamas dudeko da karikaturaj bildoj, el la plumo de kvara. Unuokaze (minimume) veras la maksimo, ke bildo valoras mil vortojn (mi ne kuraĝas nomi paĝnumeron!).

Satire kripliĝas la nomoj de oficistoj, estraranoj, aktivuloj, intrigintoj, organizoj, ĉambroj, pokaloj, stratoj, urboj, landoj, flughavenoj, ortografiaj reform-projektoj, landaj kaj fakaj asocioj, urbaj kluboj – ĉio imagebla. Por ĝui verkon, vi prefere ŝatu satiron eĉ ne tro senrapiran kaj havu scivolemon pri duonkonataj onidiroj, kaj pli ol averaĝan konon de niaj ĉefaj movadaj bastonoj kaj bastionoj. Vi aprezos paĝ-al-paĝe stilajn piroteknikaĵojn. Sed dum vi dancos inter ĉampanaj ŝaŭm-bobeloj, vi sentos la kirlon de pli nigraj kurentoj subsurfacaj.

Por intima koninto de la postdoma medio antaŭ dudeko da jaroj sed ne povinta sekvi eventojn de la lastaj harstarigaj jaroj, nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon, aŭ tanĝan rilaton kun veraj eventoj, kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas. Ja multaj apenaŭ kredeblaj partoj estas tiom detalo-riĉaj, ke oni hezitas juĝi ilin senbazaj.

Malmulte helpas la frazoj solece starantaj, dediĉo-similaj, sur verko-komenca paĝo: „Pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo, respondecas la realo. Fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa.” Nu, ĉu? Kaj kiom?

Stefan MacGill

Spegulo ridiga aŭ ĝustiga


2003. №8–9 (106–107)

István Ertl. La postdomo: Paŭsaĵo. — Rotterdam: Bero, 2003. — 86 pĝ.

Lastatempe oni surmetis Korseton sur la esperantistojn. Kiel konate, la funkcio de tia umo estas, ke ĝi premas internen en unu loko, kaj la afero puŝiĝas elen aliloke. Jen, ekzemple, eliĝis eldono de satiraĵo. La postdomo de István Ertl portas la ĝenrodifinon "paŭsaĵo". Kion ĝi do paŭsas? Ĉefe la okazaĵojn en la Centra Oficejo de UEA dum la lastaj jaroj. Ĉiu leganto ja komparos ĝin kun siaj scioj aŭ supozoj pri kio vere okazis. Tial mi komencas per mia subjektiva bildo de "la vero".

En la CO laboris aro da talentaj dungitoj, kiuj bone kunlaboris, eĉ amikiĝis. Kiel en aliaj ideaj organizoj, la dungitoj kaj precipe la dungita estro preferis elektitan estraron malfortan. Kiam UEA ekhavis fortan prezidanton, kiu krome havas riskemajn ideojn kaj bizaran laborstilon, kulminis konflikto kaj pluraj dungitoj demisiis. La idea konflikto ŝajnas esti tiu sama, kiu de jarcento hantadas UEA'n — konflikto inter uzantoj kaj propagandantoj de Esperanto, inter rondoj internacia kaj naciaj, inter membroj individuaj kaj asociaj. En la CO laboras ankaŭ junaj TEJO-volontuloj. En TEJO estiĝis suspekto, ke unu dungito sekse miskondutis kontraŭ tiuj junuloj. En similaj okazoj, ofta procedo estas ĉion kaŝi, prisilenti, kaj diskrete forigi la asertitajn viktimojn, "por ne malutili al nia kara afero". Aĉa metodo, laŭ mi. Ĉi-kaze, ĝi ne eblis, dank' al insisto de Sabira Ståhlberg, pro kio ŝi meritus respekton. Sed male, oni daŭre ĵetadas al ŝi koton pro ŝia "falsa akuzo". Post esploroj faritaj de UEA, eblis nenion pruvi. Tamen, supozeble, restis malbona etoso en la CO, kiu sendube kontribuis al la demisioj de ĝiaj oficistoj.

En La postdomo troviĝas aludoj al amaso da literaturaj verkoj, zorge listitaj librofine. Malmultajn el ili mi legante rimarkis kaj rekonis. Mi ja rekonis unu bazan aludon, tiun pri la taglibro de Anne Frank. Aliaj aludoj celas esperantistojn kaj diversajn verdajn eventojn kaj rondojn. Tiujn mi pli facile identigis. La esperantistoj aperas sub leĝere modifitaj nomoj. Tiu kutimo ludi per nomoj estas tradicia en Esperantaj satiraĵoj. Jam en la Verda Biblio de Lejzerowicz el 1935 oni trovas provojn kiel Junio Pagi kaj Kalsurmano Galoŝej. Ĉe Ertl tiu arto de komikaj metamorfozoj atingas pinton de inventa kapablo. Mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn).

Sed Ertl aludas ankaŭ amasegon da detaloj pri aferoj de la CO, agoj, trajtoj, kutimoj kaj manioj de la oficistoj, UEA-estraranoj kaj aliaj korifeoj. Nek mi nek alia leganto povas koni la bazon de tiuj klaĉoj. Ekzemple oni legas pri estrarkunsido en la CO: "Entute ne venis la nipona estrarano Hufumoto Vakuo, ĉar ĉi-sezone la Boterhamaj meblovendistoj ne ofertis rabatojn" (pĝ. 35). Nu, leganto kiu posedas malnovan jarlibron ja povas trovi, ke UEA havis estraranon nomitan Tacuo Huzimoto. Ĉu li aparte ŝatas nederlandajn meblojn ne informas la jarlibro, malbedaŭrinde.

Se temus pri kelkaj aludoj tiaspecaj, ne estus problemo, sed necesas diri, ke La postdomo konsistas je alta grado el vicego da similaĵoj. Aliaj oftaj ŝercoj estas en aŭ pri la nederlanda lingvo. Kiu do estas la celgrupo de ĉi libro? Ĉu eksaj UEA-oficistoj bone regantaj la nederlandan? Iom ekskluziva eldono, tiuokaze!

István Ertl havis bonan ideon, miksante la paŭsatajn UEA-klaĉojn kun tute alia dramo, pli grava kaj konata. Temas pri la murdo de la nederlanda oportunista politikisto Pim Fortuyn kaj la sekva balotsukceso de lia "listo". Montriĝas, ke en la paŭsa versio esperantistoj grave implikiĝis en tiu murdo. Mi tamen opinias, ke tiu neatendita kaj bone trovita kunplektiĝo ne estas sufiĉe utiligita. La tuto iomete impresas kiel teatra komedio, kie aktoroj kuras tien-reen sur la scenejo, senĉese stumblante kaj kunpuŝiĝante, sed la spektantoj ne komprenas kial ili tiel diable kuradas.

El pure lingva vidpunkto La postdomo estas modela kaj krome funkcias kiel eta specimenaro de diversaj stiloj. Lingvajn erarojn oni trovas nur kie Ertl intence plantis ilin por ion "paŭsi", ekzemple en artikolo de "novaĵmagazino Minuto, obstine eldonata de Freek Veearts en Flankujo" (pĝ. 15).

La aŭtoro kelkloke evidentigas, ke li ŝatas kompari sian verkon kun La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho (Giorgio Kacmacho en la postdoma versio). Sed en La postdomo mankas io, kio abundas ĉe Camacho — la pasio, la pika malico, la propra konvinko, ke li juste batalas kontraŭ la Malbono. Mankas eble ankoraŭ io: la artista leĝero, la milda absurdo, kiu regas en la verko de Camacho. Kompare, Ertl estas tre sprita kaj inventipova, sed kie La Majstro kaj Martinelli ŝvebas per flugiloj de falsiga vanto, La postdomo rampas antaŭen, fosante sian sulkon per la nazo en fremda vazaro.

Unu ero de La postdomo, kiu impresas al mi freŝe, estas ĝiaj aludoj pri tiu parto de la Esperanta mondo, kiu ĉi-libre trafe nomiĝas "ŝaŭmistoj". Oni legas ekzemple, ke "Silber forestis pro PEN-konferenco. Ni povis renkonti nur vic-konestablon Ország kaj ĉefpromulgiston Ĵaluznik. Ország donacis al ni pentraĵon de Koruptski: ‘Stare, en balteo el purpura silko, la dekstran manon levita, la senatanoj ĵuras'. Ĵaluznik klarigis ke, se IEA subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, ni povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto" (pĝ. 20). Kaj aliloke la Senato "rekomendas al ĉiu Esperantiano rapidigi en paco kaj kunlaboro la malkonstruadon de la faraone eksdataj piramidaj IEA-strukturoj kaj mobilizi siajn energiojn por fortikigi la harmonie memsufiĉan, sinkonvinkan kaj centrifugan Esperantion de la konfederacie preterracia aktanaro" (pĝ. 67).

Kial tiu parto de la verko ŝajnas pli akra kaj freŝa ol la ceteraj partoj? Eble la kaŭzo estas, ke tie insidas vera idea celo, ke tiuj pikoj estas esprimo de forta malsameco de konceptoj pri la mondo kaj la homoj, kaj ŝajnas verkitaj el profundo de la koro. Dume, la cetera parto de la satiro havas nebulan celon kaj ŝajnas duone produkto de frustriĝo, duone intelekta ludo.

Nu, mi tamen konfesu, ke kiel tia ludo ĝi estas lertege teksita kaj kapturne riĉa. Ertl direktas ridigan spegulon al la esperantistoj, spegulon kiu mistordante iliajn figurojn eble redonas al ili la ĝustajn proporciojn. Mi do deziras al la legantoj ĝuan malkovradon de la "paŭsaĵoj".

Sten Johansson

Neniel seka, tamen sekteca satiro

Se la nomoj Raneto Krozeti, Atlaso Oreltira Reprovas kaj Trefort Stilo - por mencii nur tri rolantojn en la unua romano de la eks-redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl - sonas konate tamen perpleksigas, se vi vane serĉas la urbon Boterhamo en via atlaso, do plej verŝajne La Poŝkondomo – pardonon, La Postdomo (tiel oni ektordas la lingvon, leginte la romanon) - ne estas legaĵo por vi.

Kial? Simple, ĉar tiu ĉi akra, acerba sed ja amuzega satiro fontas el la lastatempa kaj pliplorinda kroniko de Universala Esperanto-Asocio, kiu kondukis al demisioj de pluraj fidelaj kaj longe servintaj oficistoj en Roterdamo (inkluzive de Ertl mem). Kaj do, se vi ne bone informatas pri la internacia Esperanto-movado, se vi ne sekvas - eĉ supraĵe - la internan politikon de UEA, sendube vi mistrafos multajn sukajn, insultajn satiraĵojn kontraŭ gvidantoj (kaj ne nur) de la hodiaŭa movado.

Tamen vi ja trafos stile vervan, miele fluan murdo-misteron kun evidenta Esperanto-fono. Sed jen la tubero: finfine La Postdomo estas dorlotaĵo por esperantistoj, ne esperantoj. La esperantistoj plengorĝe ridos kaj bisados, ĝis aperos sekvo (samtempe preĝante al zamenhofa ‘forto mistera’, ke ili ne estos same draŝataj en posta postdoma volumeto, precipe en brile kruela desegnaĵo de Francisco Veuthey); la esperantoj post du-tri paĝoj sakrante forĵetos la volapukaĵon.

Do resume: neniel seka, tamen sekteca satiro; ju pli vi foras de se(le)kta roterdama rondo, des malpli vi frandos la romanon. Tamen pro modela lingvo-uzo: provu!

Kaj, se vi ankoraŭ ne deĉifris la nomojn en la unua alineo: Renato Corsetti, prezidanto de UEA; Atilio Orellana Rojas, direktoro de Internacia Esperanto-Instituto; Trevor Steele, direktoro de la centra oficejo de UEA en Roterdamo (la postdoma Boterhamo).

Paul Gubbins

Varmas en Roterdamo

Je reveno el trisemajna feriado en Finnujo, atendis min hejme du ekzempleroj de "La Postdomo"; unu, donace sendita de la aŭtoro, kun dediĉo; la dua, el la Centra Oficejo de UEA, por recenzo.

Ĉar la romaneto aludas aŭ mencias min plurfoje, mi dubis, ĉu recenzi. Aliflanke, mi verkis ĝian tempe kaj teme plej proksiman literaturan parencon. Oni do legu ĉi recenzon kiel tian de kolego jam konanta la fakon. Evidentas, ke verkisto aliĝenra aŭ, simple, ajna serioza amanto de beletro recenzus ĝin tute alie.

"La Postdomo" estas samtempe kurta krimromano kaj satira novelo, ambaŭ kun la CO de UEA kiel okazejo. Ĝi ekas per la surstrata murdo de batava politikisto, Grimm Fonteyn (fikcia avataro de Pim Fortuyn). Kiel en "Varmas en Romo", montriĝos ligo inter ĉi krimo kaj la E-mondeto. Sed, diference, ĉi tie la polica intrigo funkcias kiel bazo aŭ skeleto por la satiro. Ja Ertl perfekte scias, ke nenia nuntempa registaro donus multe da atento al mondero tiel nerimarkinda kiel Esperantujo, pli konkrete Ueaio.

La satiro celas kaj trafas unuavice la Centran Oficejon, ĝiajn homojn, ĉambrojn kaj eĉ meblojn; kaj duavice la asocion mem (sub la nomo IEA) kaj ĝiajn diversajn konfliktojn: ene de la estraro, kun la CO kaj kun rivalemaj asocioj, satrapioj aŭ kantonoj.

Krom la oficejan vivon aŭ la burokratismon de la estraro, Ertl karikaturas senkompate ankaŭ la agadon kaj agadmanieron de multaj homoj sufiĉe bone konataj, ne nur ene de UEA/IEA. Al tio kontribuas la ilustraĵoj de Francisco Veuthey, ofte brilaj (p. 67) kaj foje eĉ senkompromise kruelaj (p. 74). Kaj, kiel ĉiu bona satiro, ĝi entenas la konvenajn dozojn da humuro kaj memkritiko.

Ertl difinas sian romaneton "paŭsaĵo". T.e., li rekreas aŭ redonas la diversajn povokonfliktojn de Esperantujo, kiujn li mem unue spektis kaj poste persone spertis dum pluraj jaroj. Sed li faras tion per spegulo jen konkava jen konveksa, kiel en la hispana literatura ĝenro esperpento. La rezulto estas bildigo groteska de la realo, tamen senprobleme rekonebla.

Kial fari tion? Unue, ĉar la aŭtoro "devis" ĝin verki, ne povis resti silenta; due, ĉar li sentis sin kapabla alfronti la taskon; kaj trie, ĉar li sciis, ke neniu alia povus fari ĝin pli bone ol li mem. Prave. Ŝatantoj de alia stilo verŝajne devos atendi ĝis Osmo Buller, Simo Milojeviĉ aŭ Trevor Steele kronikos nesatire la ĉiutagon en Nieuwe Binnenweg 176.

Parenteze, se mi estus tradicia rusa recenzisto mi nur notus kvar erarojn: "eĥis" anst. "eĥiĝis", "pseŭda" anst. "pseŭdoa", "sub" anst. "sur" kaj "írik'" anst. "Ŝrik'" (resp. p. 66, 75, 79, 85). Sed mi prefere notu, ke mi vidas en Ertl unu el la pokaj senchavaj virtuozoj de nia lingvo. Kia plezuro legi frazon pri "la potenco de Esperantaj amas-malamas-komunikiloj". Genie! Kaj tiel sur ĉiu paĝo. Cetere, Ertl spicas sian stilon per aktualaj vortoj ege oportunaj, kiel "baro" (glosinda: stardrinkejo), "drogo", "horso", "makgufino", "neprejo", "rulumi", "spami" aŭ "tekkomputilo".

Bona karikaturo estas kritiko kaj, do, ridigante pensigas. Konanton de la aludataj personoj, asocioj, konfliktoj ktp ankaŭ distros la trovado de paralelaĵoj inter la bildoj fikciaj kaj ties muzoj aŭ realo. Tamen, ĉu eblas legi ĝin aŭtonome, kiel alispecan "Murdo en Esperantujo"? Ja la novaj junaj esperantuloj eklernas la lingvon kaj aktiviĝas rete, sen la perado de lokaj kluboj aŭ naciaj kongresoj, kaj simple ne interesiĝas pri tiaj problemoj, diskutoj kaj iamuloj reflektutaj en satiroj. Plie: ĉu ĝi restos leginda, aŭ eĉ legebla, post jardekoj? Mi esperas, ke jes. Jam la titolo mem, "La Postdomo", aludas la taglibron de Anne Frank, kaj verŝajne ĉiu silabo en la verko entenas pli ol unu aludon (ekzemple, Humphrey Tonkin iĝas Humpty Dunkin, amuza amalgamo de la Humpty Dumpty de Lewis Carroll kun la ringkukejoj Dunkin Donuts). Sed ne necesas ertli mem, paroli i.a. la hungaran kaj la nederlandan kaj esti redaktinta "Esperanto" dum jaregoj, por povi legi ĉi novelon kun intereso kaj ĝuo.

Aliflanke, "La Postdomo" parolas ankaŭ pri la normala mondo ekster nia botelverda, insuleca rezervejo. La temo de rapida faŝismiĝo de membra ŝtato de EU, jam prezentita en la perfekta rakonto "Arnim", reaperas nun, eble anticipe al eventuala pritrakto pli ambicia kaj ampleksa. Ĉu tro fantazie? La Italujo de Berlusconi aŭ la Usono de la juna Bush povus suspektigi la malon. Aldone staras la demando pri kolabado de esperantistoj kun tia reĝimo, espere al individua saviĝo. Kion oni jam vidis en Germanujo dum la tridekaj jaroj.

Fine mi laŭdu la modelan grafikan aspekton, kvazaŭ por ekspozicio aŭ E-muzeo.


kolabi = kunlabori kun la malamiko aŭ kun la okupanta reĝimo; malrezisti

Jorge Camacho

Malferma tago en la infero

Ĉu vi scivolas pri la ombra flanko de nia esperanta mondo? Ĉu vi pretas descendi al la movada infero, fermita de antaŭ la okuloj de ordinaraj homoj, kie eterne brulas la flamoj de kverelo, senĉese bolas la kaldrono de ekscito kaj rondiras neniam pacigeblaj animoj de intaj, antaj kaj ontaj adeptoj de la Sankta Ideo? Vi devas nur sekvi gvidanton sendube adekvatan, István Ertl - kiu ja spertis ĉion-tion el haŭtbruliga proksimo kiel antaŭa redaktoro de tiu ĉi revuo. Dek jarojn post la epokfare akra satiro de Jorge Camacho (La Majstro kaj Martinelli) jen nova peco el la sama ĝenro, en amika proksimeco al la pionira. (Eĉ nomoj de ties ĉefrolantoj: Georg Silber kaj Eméric Ország reaperas.) Tamen diferencoj plias. Ĉi-foje primara "viktimo" fariĝas UEA, pli precize ĝiaj gvidaj organoj: la estraro kaj la Centra Oficejo. Ne mirige, se oni aŭdis ion pri la tieaj konfliktoj antaŭ nelonge. La Postdomo ne estas por komencantoj - nek lingve, nek movade, nek, ni diru, psike. Por plene absorbi la venenan enhavon de Pokalo Averaĝu ekzemple, oni bezonas specifajn impresojn pri la esperanta kulturo ĝenerale. Ideala leganto de la libro devus havi pli ol supraĵajn konojn pri la neoficialaj ĉapitroj de nia movadhistorio, pri la personoj rolantaj en ili, kaj krom esperanto de la lingvoj nederlanda, eĉ hungara. (Mi eluzu rapide la bonŝancan koincidon de komuna patrina lingvo kun la aŭtoro por modeste provizi la internacian legantaron per du etaj klarigoj: nomo de hotelo La Tivornya signifas ion, kiel 'fidiboĉego', de baro Ösgüzü ion kiel 'praaktivegulo'.) Fakte tiu problemo koncernas iun ajn pamfleton: ĝisfunde kompreni ilin povas nur tiuj malmultaj, kiuj havas la samajn travivaĵojn, kiel la aŭtoro, kaj tiel la ŝancon deĉifri ĉiujn aludojn enigmajn. Ekzemple al homo vivanta ekster Nederlando (kiel mi) devas resti nebula la tuta rakonta fadeno ĉirkaŭ la tn. Batava Fonteyn-Fronto. Pro la sama kialo la titoldona paraleligo de la aŭtora traŭmato kun tiu de Anna Frank ŝajnas ankaŭ iom troige, malkongrue kun la ĝenerala ironia tono. Feliĉe la verko estas tamen pli distra ol ŝlosila; ne estas ĝia ĉefa intenco detale klarigi en maskita formo, kio vere okazis ĉirkaŭ la Centra Oficejo. La romaneto de Ertl prezentas veran, originalan intrigon. Je unua rigardo temas pri tn. konspirhistorio, kie ĉiuj agoj - ĉu malfermaj, ĉu sekretaj - alcelas la gajnon de monda potenco. La unua ĉapitro komenciĝas tuj per mistera murdo, pri kio oni rapide akuzas nian ĉefheroon, redaktoron Erwin Tastl, dungiton de Internacia Esperanto-Asocio (IEA). Sekve li trovas sin unue en karcero, poste en la mezo de internacia naciisma komplico, kiu minacos la movadon per fina malvenko. Intertempe pluraj esperantistoj fervore enmiksiĝas, kio nature nenion ŝanĝas. La vivon de la herooj savos nur lastmomenta neatendita turno ("dio el maŝino", kiel la aŭtoro mem dokte diras), kiu tamen ne prokrastos metafore apokalipsan kolapson... Unu el la atutoj de la teksto estas la palimpsestoj de propraj nomoj. La metodo estis jam praktikata de Camacho (en la kazoj de la kantistino Nikotin' kaj la unua esperanta filmo, Langvoroj), sed Ertl majstre pluevoluigas ĝin. Pere de tiu litermiksa kaj -ŝanĝa tekniko li ricevas tn. parolajn nomojn, kiuj respegulas ĉefan trajton de la koncerna persono. Jen kelkaj el la pli indulgaj, nur por doni la guston: Fernando Virtej, Paŝa Drakuliĉ, Toy Bigboy, Trefort Stilo - ĝuan malkovron de vere pikantaj mi lasu al la legunto... Same pinĉaj-trafaj estas la akompanaj karikaturaĵoj de Francisco Veuthey (kvankam kelkfoje mislokitaj en la volumo). Alia grava trajto, en kiu Ertl sekvas Camacho (kaj kredeble precipe gvidan hungaran postmodernan proziston, Péter Esterházy), estas la grandskala uzo de intertekstoj (te. citaĵoj prunteprenitaj de plej diversaj aŭtoroj, enkonstruitaj sen ajna indiko). Dank' al tiu rimedo la Epilogo levas nin al elegiaj altoj. (Samtempe la ankoraŭ posta Ad libitum ne plu forte efikas, iomete eĉ malklaras.) Simile elstaraj estas la fajne desegnitaj stilportretoj: tiu de artikolo el la "novaĵmagazeno Minuto", tiu de komunikaĵo de la "inform-misformilo Verondo Ekskomunikas" kaj tiuj de personaj skrib- kaj parolmanieroj de diversaj eminentuloj - kies lingvouzoj fakte montriĝas pli kliŝemaj kaj kliŝamaj, ol eminentaj... La libro liveras ankoraŭ kelkajn surprizojn al la atenta leganto, kiel pseŭdoanonco pri cenzurado komence kaj pseŭdorecenzoj de la verko fine. Pro tiuj eĉ pri la ŝajna komposteraro de paĝo 59 oni ne povas centprocente decidi, ĉu la mesaĝo de la verkisto al la enpaĝiganto restis intence aŭ kontraŭvole en la volumo. La Postdomo estas vera satiro: plena je humuro, tamen tute ne gajiga. Kontraŭe, kiel frosteta vento ĝi dispelas ankoraŭ ŝvebantajn mitojn pri specifaj bonoj de esperanto kaj ĝiaj parolantoj. Ĝi montras, ke la esperanta mikrosocio estas "modelo" por la cetera mondo ne en la senco 'io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco' (PIV, n-ro 4), sed kiel 'simpligita prezento ... de la esencaj ecoj de sistemo...' (PIV, n-ro 5). Ĝi prezentas en siaj kadroj la saman ĝeneralan nekapablon por interkompreniĝo, interkonsentiĝo kaj paca kunvivado. Verŝajne do pravas unu el la pseŭdorecenzantoj dirante: "La Postdomo kontribuas nek al la disvastigo, nek al la instruado, nek al la utiligado de Esperanto." Al io simile grava eble tamen jes: al la memkono de la esperanta lingvokomunumo. Kaj tio jam ne estus malmulto.

Lariko Golden

Enigma libreto

"Pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo respondecas la realo. Fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa."

Jen la averto, komence de la romaneto - aŭ novelego, - kion diri? kiel klasi ĝin?

Mi legis la verkon kun plezuro, ĉar lingve ĝi estas vere brila: ege simpla flua lingvaĵo, sed kun nerimarkeble pluraj novaĵoj, kiuj neniam altiras la atenton, disde la rakonto. Ĉar kio igas t.n. neologismojn plej ofte ĝenaj, ne estas ilia noveco, sed la tro pedanta akaparemo pri la leganto-atento: "jen mi, neologismo". Ĉe István, tute nenie, neniam: la fabulo tiom tenas la leganton, ke eble nur postlegade la lingvan flankon de la libreto oni vidas.

Aliflanke, mi legis ĝin kun ioma daŭra dubosento: enestas personoj, kompreneble ne la veraj personoj, sed ies sozioj, certasence, ĉe kiuj rekoneblas pluraj ecoj de veraj personoj bone konataj: kaj ĉu foje ne iom tro embarase?

Kiaj personoj? Nu, unuflanke el la ĵusa kaj nuna Nederlanda politika vivo: nia politikisto murdita (Pim Fortuin, la unua politika murdo depost longege) kaj pluraj ministroj; kaj apud ili tuta fasko da tre kaj pli konataj esperantistoj, parte dumlonge kolegoj de la aŭtoro.

Kio estas la libro? Ĉu venĝo kontraŭ malamata medio, kie la termpon li eble kontraŭvole foroferis? Mi ne kredas tion: por tio la esperantista medio estas pentrita tro deinterne, kunsentante; eble tamen enestas iom da frustriĝo je certa detaloj - sed ho: kiom da ĝi ne enestas en la nuntempa furora Nederlanda romanego Het Bureau (La Buroo - pli ol 5200 paĝoj! - en sep volumoj!). Ne, Ertl ne verkas el frustriĝo, eble nur por iom primoki la foje tro etajn homajn trajtojn.

Povas esti ke kelkaj el la "kampo" de la sinnomanta Civito diros, ke jen bela ironiaĵo pri UEA. Sed ili ne preterlegu, ke ilia klubo estas same mokata. Aliaj eble vidos mokadon precipe pri la Nederlanda E-movado; troviĝas certe bonaj kialoj ankaŭ por tio; sed ke la Nederlanda politiko tiom forte mistaksas, ja eĉ nekomprenas ĝin, estas kvazaŭ konsole.

Se la leganto nenion scias pri la Nederlanda lingvo, pluraj spritaĵoj restas nerimarkitaj. Bedaŭre, sed ne ĝene.

Ankaŭ tiuj ŝercetoj vekis ridetojn.

Entute: iom enigma libreto: kial la aŭtoro ĝin verkis? Kion efektive li celis? Ĉu literaturo ĉi-foje estu precipe nur distra? Aŭ ĉu tamen io alia?

La grafika prezento - kun pluraj, senchave ŝanĝiĝantaj literspecoj -, kaj precipe ankaŭ la valoraj ilustraĵoj de Veuthey faras ĝin eta bibliofilaĵo.

Gerrit Berveling

La postdomo

Publikigita ĉe
SES informas, nov-dec 2005

MI DAŬRE RIDEGIS, MI ŜATEGIS tiun originalan, nekutiman verketon, pro ĝiaj elstaraj kvalitoj. Oni ne ricevas ĉiun tagon tian verkon por malkovri. Istvan Ertl rakontas murdaferon en „Boterhamo" (legu Roterdamo) ĉe la Centra Oficejo de Internacia Esperanto Asocio IEA pere de tre, eŭfemisme dirite, kreema stilo. La leganto devas koni ege multajn vortojn por ĝui ĉiujn kunmetaĵojn kaj kompreni ĉiujn eltrovitaĵojn. Retmesaĝo fariĝas "ratmasaĝo", kafopaùzo kolizias kun pafokaùzo. Aludoj kaj citaĵoj abundas, certe mi nek malkovris nek erigis ĉiujn. Lasu min citi plu (mi skribas nur nomojn): Erwin Tastl, redaktoro de la revuo, Raneto Krozeti, Miela Liphari, Ŝimo Fumojeviĉ, Olisadebe Devoti, Tutmonde Universala Junularo Esperantista TUJO, Atlaso Oreltira Reprovas, Trefort Stilo, Stagno Marĉa, numero 287 de Verondo Ekskomunikas, Toy Bigboy, UK en Forta Lezo, Humpty Dunkin, Peklo Kofri, Kip Kangoorby, Drivo Oscedov, ktp. Mi ŝategis la verkon plie pro la fakto, ke mi sufiĉe bone konas la estraranojn de UEA dum la lastaj jaroj kaj kelkajn kunlaborantojn de la Centra Oficejo, konsekvence de mia komitataneco.

Sur la dorsoflanko de la libro legiĝas:

"En stilo samtempe malsimpla kaj flua, Ertl satire eternigas la nanojn de Esperantujo kiujn alie glutus letea forgeso… Giorgio Kacmaĉo, Fronto.

La verko, se nomi ĝin tiel, estas plena je persona malamo kaj tipe kacmaĉeska insultemo. Georg Silber Literatura Verniso.

La Postdomo kontribuas nek al la disvastigo, nek al la instruado, nek al la utiligado de Esperanto. Raneto Krozeti. La Komencanto.

Sur paĝo 77 el 80 legiĝas la disfalo de la domo, kie situas la Centra Oficejo en Boterhamo. Malkovru kaj ĝuu !

" …la mura fendego en ĉambro Klaùstralio (tiu kovrita per kalendaro de Mona Turismo) fariĝis centimetron pli larĝa kaj ekimpetis supren. Subtegmente, ĉambro Ŝvebio solidare transprenis la iniciaton per propra mur-krako. Dormejo Berval’ kaj deponejo Barbario zorgis pri horizontala daùrigo. Etaĝon sub Klaùstralio, ĉambroj Manila, Las Vegas kaj Klement Klaft ne povis resti indiferentaj, kaj produktis fendegojn fute larĝajn. Ĉambroj Kalado kaj Olisadebe Devoti, la kaflokalo Marwin Brug kaj Salono Zamenhof fermis la vicon per efektiva ekkolapso.

Etaj rompoj kaj eternaj kaputiĝoj, bagatelaj truoj, ŝimoj, fendoj kaj faùltoj, akumulitaj dum jardekoj kaj malzorgo kaj centjaro da stulteco, adiciiĝis al forto tertremsimila, kiu ŝancelis, ekskuis, ekpecigis, dismovis kaj disblovis, kaj fine eksplodece ekzekutis la imponan konstruaĵon, kiu estis ĝis ĵus la sidejo de Internacia Esperanto-Asocio.

La muroj de Oude Buitenweg 166 ekkrakis kaj falis por ĉiam."

Tiu verketo estas la plej bona pruvo de la riĉeco kaj esprimpovo de la lingvo Esperanto en la manoj, sub la plumo, tra la vortoj, per la spritaj spiritosplitoj de elstara hungardevena batava artisto verkisto Ertl.

Mireille Grosjean

La Postdomo

Publikigita ĉe
Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 5-6 (18-19) decembro 2003

Ĉiu, kiu iom regule legas E-gazetaron kaj ret-dissendojn, scias pri apero de "E-Civito", demisioj en Centra Oficejo, krizo en la rilatoj UEA-TEJO, malkresko de la membraro, kadukiĝo de Roterdama oficejo, la financaj problemoj... Kontraŭ negativaĵoj ekzistas potenca armilo - rido. Do jen somere 2003 dum Gotenburga UK furoris la libreto de István Ertl "La Postdomo" (Eldonejo Bero, Rotterdam), sed preskaŭ duonon de la teksto oni dum kelkaj monatoj povis senpage legi rete (nun, ŝajne, ne plu). Estas indikite, ke "el ĉi tiu dua eldono... estas forstrekitaj ĉiuj partoj de la unua eldono kiujn la procesoj ĉe la Boterhama Alta Kortumo kaj ĉe la Tribunusa Tribunalo de Sabloreto juĝis ofendaj kaj kalumniaj." Nature, oni ne trompiĝu, neniu unua eldono ekzistis - tiu frazo nur pravigas malgrandecon de la libreto kaj aludas ke la traktataj eventoj eble meritas eĉ pli drastajn vortojn...

Depost fama "La Majstro kaj Martnelli" ni ne havis tiom brilan primovadan satiron. Vere, "La Postdomo" eĉ superis la iam furoran kamaĉaĵon, ĉar celas pli vasten. La aŭtoro senindulge vipas la konatajn eventojn de lastaj jaroj. Eble oni memoras pri murdo de radikala nederlanda politikisto, post kio lia partio plipopulariĝis. Iom da fantazio kaj troigo, kaj jen ni vidas brilan detektivecan historieton kiu povus okazi en E-Movado.

Ĉiu membro de UEA probable sen granda peno identigos gesinjorojn Raneto Krozeti, Miela Liphari, Trefort Stilo aŭ Toy Bigboy. Evidente ĉiu el kelkdek rolantoj (ankaŭ tiuj, kiuj mem ne aperas, sed nur estas menciataj, kiel "ĉefa promulgisto Ĵaluznik") kaj nomhavaj objektoj havas realajn prototipojn. Serĉi ilin estas interesa kaj amuza tasko. Kelkajn ulojn oni eble identigos nur persone konante la prototipojn - mi certas ke ĉiu leganto konas almenaŭ unu el tiuj. Rolas ankaŭ protagonistoj el plifrue konataj E-satiraĵoj - Paula Mährti, E.Ország.

Viglega, sukplena lorjakeca stilo memorigas ankaŭ pri la Praga kaj - jam forgesita - "Sezona" skoloj. Jes, la leganto bezonas havi bonan vortprovizon aŭ rigardi vortaron - sed ja la libreto celas spertajn aktivulojn: kiu orientiĝas en subtilaĵoj de la movado, tiu kutime ne havas problemojn pri lingvoscio. Do ĝuu: "Ne koprolaliu. Mi statas malrelegaciita eksprizonen. Ili aperceptis mian inocenton." (Ne timu, tiel parolas nur unu persono, la ceteraj esprimas sin pli normale!) Ĉie estas disŝutitaj vortludoj - multas fikciaj nomoj, kiujn oni povas eĉ ne rimarki dum rapida lego: Novregio, Brutujo... Verŝajne por kapti kelkajn aludojn kaj vortludojn oni devas sci(et)i ankaŭ la nederlandan lingvon, sed pri multo eblas facile konjekti (televida "Kanaal Banaal", kiu iĝas "Kanaal Anaal" kaj "Kanaal Bacchanaal"). Iam oni ridas pro neatendita vortumo: "Humpty Dunkin kaj Peklo Kofri sidis antaŭ plastoglasoj da kafo en policejo. Ambaŭ aspektis certagrade naŭzaj kaj ambaŭ estas konataj el pli frua ĉapitro - tio estas, la plastokafo kaj la policejo en Veerkrachtsplein." Aŭ jen:

"-Aĥ, mi miksis, ĉi tio venis por Belartaj Konkursoj (...) de iu Tinĉjo Bold, nova talento. Eble li ricevos Pokalon Averaĝu, se ne Giorgio Kacmacho.

- Sed tiuj estas nek novaj, nek talentoj!

- Nu, kaj? Estas nek belartaj nek konkursoj!"

Neengaĝita preskoboldo apenaŭ sukcesus akurate fari el manpremoj - "mampremojn" kaj el retmesaĝo - "ratmasaĝon"...

Certe ne ĉiuj tuŝataj temoj estas egale gravaj. Por kompreni iujn el la multaj aludoj oni devus konstante legi revuojn "Esperanto", "La Ondo de Esperanto", "Monato", LF k.a., sed eble eĉ tio ne sufiĉos. Povas esti, kelkaj spritaĵoj plene kompreneblas nur al tiu, kiu mem laboris ĉe UEA-oficejo. Ne gravas. Estu stimulo por pli vasta publiko studi la novan historion de E-movado.

Fine de la libro la kadukaj muroj de la oficejo ekkrakis kaj falis por ĉiam. Ni esperu, ke la reala UEA sukcesos eviti la sorton de sia libra ĝemelo. Eble ĝuste dank’al tiu satira averto. Kaj sekva generacio de esperantistoj legos "La Postdomon" de I.Ertl (reeldonotan kun ampleksa komentaro) same kiel nun ni legas "La Verdan Biblion" de I.Lejzerowicz - ne nur por amuziĝi, sed ankaŭ por lerni movadhistorion de certa periodo, ekscii pri homoj kiujn alikaze glutus letea forgeso...

Valentin Melnikov

Skandalo ĉe Oude Buitenweg 166


n-ro 198, 2003:6
p>Antaŭ dek jaroj Jorge Camacho [ĥorĥe kamaĉo] aperigis libron La Majstro kaj Martinelli, satira romano kontraŭ Giorgio Silfer kaj ligitaj temoj kaj personoj. Per sia ĉarma fantazio kaj la abundo de pikoj kontraŭ movadaj eminentuloj - kun nomoj amuze duonŝanĝitaj, la libro famiĝis inter iuj literaturemuloj.

Strange do ke dum la jaroj tuj poste venis neniuj similaj libroj.

Sed en sia nova verko La Postdomo, István Ertl prezentas verkon, kiu ne nur inspiriĝas de lia amiko Camacho, sed kiu ankaŭ plivastigas la stilon per freŝiga aldono de politika intrigo.

Dum dek jaroj Ertl laboris en la Centra Oficejo de UEA - tiutempe redaktante unue Kontakton kaj poste revuon Esperanto - antaŭ ol li demisiis kun du aliaj oficistoj en 2001 pro tiutempa sinsekvo de nejustaĵoj: hontinda kalumnio kontraŭ deca oficisto de la CO, kaj komunikadproblemoj inter la estraro kaj la oficejo. De tiu sperto venis ideoj por romano. La Postdomo komenciĝas per la murdo de fifama ksenofobia politikisto en lando, kie situas la oficejo de grava Esperanto-organizo. La redaktoro de ĝia revuo, Erwin Tastl, estas arestita kaj tuj montriĝas, ke la ŝtato havas pli ol ordinaran intereson pri Esperanto kaj unu aparta domo sur strato Oude Buitenweg. Gorilecaj policistoj klopodas forĵeti ĉiujn eksterlandajn oficistojn, ekz. Toy Bigboy kaj Trefort Stilon el la lando. Intertempe la estraro, en kiu membras plej rimarkinde Raneto Krozeti kaj Humpty Dunkin, kunvenas por trovi solvon, sed du komplotemaj eksteruloj enmiksiĝas por profiti...

La Postdomo estas ĉarma miksaĵo de tiklaj ŝercoj kaj intrigoj-libro kiun oni ne nur legas sed kiun oni deĉifras kiel puzlon. Ĝi estas la plej ĝuebla originala romano kiun mi legis lastatempe.

La sola problemo pri La Postdomo estas ke ĝia boneco estos perceptebla nur de sufiĉe malgranda nombro da Esperantistoj. Mi bonŝancis (nu...) esti la TEJO-volontulo dum la ĝenerala epoko de la aluditaj okazaĵoj, kaj do povas kapti la plejparton de ĝiaj serĉoj. Sed mi supozas, ke la libro estus tre konfuza por homo, kiu havas limigitan konon de la lastatempaj problemoj en UEA. Se la ideo de satira verko unike Esperanta interesas vin, sed vi malmulte scias pri lastatempaj UEA-aĵoj, mi rekomendus La Majstro Kaj Martinelli, ĉar estas io pri la satiro de Camacho, kiu estas universala. Ĉi tiu verko de Ertl estas, miaopinie, eĉ pli bona ol ĝia inspiro, kaj leginda por ĉiuj homoj, kiuj veas la nunan stagnon de iame forta Esperanto-organizo.

Christopher Culver

Tempesto super IEA


n-ro 327, julio-septembro 2003

La esperanto-literaturo produktis en la lasta jardeko plurajn pli aŭ malpli skandalajn verkojn rekte celantajn konatajn figurojn de nia opereta lando. Ĉe ni oni devas teni sin tre singarde, kaj nepre malamikiĝi al neniu verkisto. Se iu havas tian misfortunon, la legantoj sendube dankos lian nepageblan servon al nia literaturo, sed li estos por ĉiam subridota per la ricevita karikatura portreto. La postdomo de István Ertl certe apartenas al tiu elstara kolekto de satiroj, kvankam ĝi certe klasigeblas inter la plej mildaj.

En tiu maldika libreto diable kruciĝas diversaj fadenoj: Membron de la Centra Oficejo de la Internacia Esperanto-Asocio oni akuzas pri atenco kontraŭ novfaŝista gvidanto en lando regita de ties partio. Tiu oficejo fariĝas celo de la politiko forpelanta fremlandanojn ekster la patrujajn limojn. Samtempe malkompetenta estraro klopodas reorganizi ĝin, dum aĉaj kanajloj klopodas per la plej mizeraj kalumnioj akiri postenon en ĝin.

La libro estas verkita de stil-majstro: temas ja pri la tradukinto de la Stilekzercoj de Raymond Queneau, kiu sorĉas nin kvazaŭ per ĝisdatigita eldono de Specimene. La aŭtoro mirinde ludas per ĉiaj lingvaj tavoloj kaj tre ridige parodias same kongresajn rezoluciojn, kiel la pompegan kakofonion de la civitanaj epistoloj, aŭ la fundamentismon de iuj pli zamenhofaj ol Zamenhofo, aŭ la lernantknabajn plataĵojn de verkistoj, sole elstarantaj pro sia rara devenlando... aŭ plurfoje eĉ sin mem. Vortludoj amasiĝas en ĉiu alineo, sed ili tute ne estas nur esperantaj: jam tuj en la komenco aperas konfuzo pri la nederland(ec)aj vortoj banaal, bacchanaal kaj anaal; poste oni mencias Fondaĵon Cornuto (anstataŭ Canuto), aŭ nomas Contracepción la ĉefurbon de Paragvajo, aŭ esperantistoj manifestacias per afiŝo tekstanta Presoak kalera kaj multegaj aliaj.

La libro fakte tipe postmodernas: ĝi plenplenas de aludoj kaj citaĵoj, pli aŭ malpli kaŝaj, verŝajne en ĉiu frazo. La libro mem mencias sin mem kiel jam aperintan verkon, kaj la aŭtoro en unu momento eĉ rekte alparolas la recenzontojn. Kiel en ĉiu postmoderna verko la leganto ne estas supozata ĉion kompreni, eĉ eble tre malmultajn el ĉiuj ĉi okulsignoj. Rekoninte unu, oni ridetas al si, sed ne multe gravas, se oni pretervidas la plimulton. Foje tamen estas iom malĝoje, kiam oni ne sukcesas solvi la enigmon pri iu mistera kaŝnomo, ĉu persona ĉu loka.

Spertuloj plenpulme ridegos, tamen legantoj nenion sciantaj pri la esperantaj literaturo kaj movado, same kiel pri la ĉeno de demisioj okazinta en UEA antaŭ du jaroj, verŝajne apenaŭ ĝuos la enhavon, kvankam verŝajne eĉ neesperantisto komprenas perlojn kiel "IEA servas publikon kiu vicas antaŭ tombejoj en cent dek kvin landoj". La aŭtoro malkaŝas kelkajn sordidajn detalojn de la UEA-afero, sed malhavas la tipe mediteranean brutalon de siaj sudaj samĝenranoj. Ĉiel ajn Ertl tre saĝe avertas librokape, ke "pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo respondecas la realo; fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa".

La libro tre belas: eldonejo Bero substrekinde plibonigis sian prezent-nivelon. Kaj la libro enhavas mirindan atuton: perfektajn bildojn faritajn de Francisco Veuthey.

Fine, mi deziras ion komenti eksterverke. La romaneto skurĝas la prezidanton de UEA, kiun la aŭtoro epitetas i.a. demagogo, tamen ĝi aperis dum la Universala Kongreso en Gotenburgo, ĝin disvendas UEA kaj petis recenzon por sia revuo al amiko de la aŭtoro. Gratulon! Tia akceptemo tute mankis al aliaj antaŭaj trafitoj de la venena plumo de niaj verkistoj - kaj mi havas enkape ĝuste iujn celitojn, kiujn fakte Ertl (kaj Veuthey) skoldas eble pli malmilde ol la burleskajn estraranojn de la Internacia Esperanto-Asocio kaj la abomenajn mistifikulojn ankaŭ ĉefrolantajn en la verko.

Hektor Alos i Font

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.