La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La skota lingvo
Hodiaŭ kaj hieraŭ

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mankas morgaŭo

En anekdoteca prezentado de la historio de la skota lingvo, ilustrita per prozaj kaj poeziaj citaĵoj, William Auld marteladas du punktojn: unue, la skota lingvo estas ĝermana lingvo same kiel la angla kaj esence diferencas de la gaela lingvo de Skotlando, kiu apartenas al la kelta branĉo; due, la skota estas memstara lingvo, ne variaĵo aŭ dialekto de la angla normlingvo. Tamen, manke de kompara lingvistika studo, la argumentado de Auld ne estas tro konvinka. Li emfazas plejparte leksikajn apartaĵojn de tiu idiomo, kiu ne estas universale parolata en Skotlando, kaj preteratentas aliajn gravajn trajtojn, kiuj devas servi por profunda lingva analizo. Ekzemple, tute mankas pritrakto de la skota kartavado, kiu donas ankaŭ al la angla normlingvo parolata de skotoj tre karakterizan prononcon kaj intonacion. Estus interese scii, de kie originis la kartavado de la skotoj; ĉu ĝi estis heredita de la gaela lingvo de Skotlando aŭ ĉu ĝi estas propraĵo mem de la ĝermana skota lingvo?
Eĉ lingvistoj malfacile povas starigi precizajn kriteriojn por diferencigi lingvojn disde dialektojn. En tiu ĉi kunteksto, eble la plej trafa difino estas tiu de Max Weinreich [Maks Vajnrajĥ], fakulo pri la jida lingvo: „Lingvo estas dialekto kun armeo.” Ĉar la Sassanach-oj en Britio posedas la potencon, ilia lingvo, la angla, estas la normo, kies influo senĉese penetras en la skotan, tiel farante ĝin ankoraŭ unu variaĵo de la angla.
Inter la entuziasmaj probatalantoj de la skota lingvo estas sentimentalaj poetoj kaj doktaj akademiuloj, sed ili mem ne kapablas inversigi la procezon de dekadenco. Estas evidente, ke la skota lingvo ne havas estontecon; en la titolo de la broŝuro, apud la vortoj „hodiaŭ” kaj „hieraŭ” mankas „morgaŭ”! Sekve, fanfaronado pri literatura renesanco estas sensencaĵo, ĉar se la popolo ne plu bezonas apartan skotan lingvon, kial provi krei literaturon per ĝi?

Bernard Golden

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.