La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tempo tempesta

  • Auteur: Franz-Georg Rössler
  • Type: œuvre originale, poésie, FEL
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €3.00
  • Année de publication: 1995
  • Forme: libro vinktita
  • Description: La autoro retrorigardis al la dek jaroj en Esperantujo. Pri la diversaj agadoj traktitaj dum tiuj jaroj kadre de Esperanta medio trovigas en tiu eseo: poemoj el jardekoj (1985-1995) kaj rakontoj pri la dek jaroj kiel Esperantisto.
  • Pages: 24
  • Largeur: 148 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Poids: 100 g
  • ISBN: 90-71205-63-0
  • Notes: Ilustrita
  • Critique:
    • De Krys Ungar: Tempoj tempestaj
      per versoj kontestaj
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tempoj tempestaj
per versoj kontestaj

Tiu ĉi 24-paĝa libreto portas la subtitolojn „Poemoj el jardeko (1985-1995)” kaj „Dek jarojn Esperantisto”. La lasta ero forprenas sep paĝojn kaj konsistas el iom teda listigo de leteroj skribitaj, kongresoj partoprenitaj, prelegoj faritaj, ktp, ktp.

Ĉirkaŭ 45 versaĵoj okupas 11 paĝojn, kaj la resto estas dediĉita al ilustraĵoj kaj antaŭparolo. La vorton „versaĵoj” mi uzas intence, ĉar, escepte de unu, la eroj ne vere plenumas la difinon de poemo. Ili estas fragmentoj, al kiuj mankas plejparte iu sento de emocio aŭ pasio. Ili donas la impreson, ke la aŭtoro foje notis iujn pasantajn pensojn, sed neniam trovis emon prilabori ilin. Tio bedaŭrindas, ĉar kelkaj fragmentoj eventuale povus maturiĝi kaj kreski en poemojn.

Per tiuj konstatoj mi ne volas diri, ke tre mallonga versaĵo neniam povas esti taksata sendependa poemo. La verkoj de Daphne Lister, ekzemple, ja montras kio atingeblas per plej asketaj rimedoj. Tamen en ŝia kazo ĉiu vorto tre gravas, ĉio superflua estas zorge elsarkita, por ke restu nur la esenco. Estas ĝuste tiu disciplina tralaborado, tiu serĉo de ĝustaj vortoj kaj formoj, kiu konsistigas la metion de la poeto, senkonsidere ĉu la rezultoj estas mult- aŭ malmultversaj. Rössler montras ŝajnan deziron esti konsiderata poeto; nun li devas trovi la disciplinon por fariĝi poeto. Por montri, ke li posedas la kapablon, mi citu la solan poemon (laŭ mia difino), kiu troviĝas en la verkaro:

Cirklo magia

Mia cirklo magia
ne plu efikas.
Firme, fiere
iam mi staris interne,
ŝirme la sorĉa rondaĵo
min ĉirkaŭadis,
savis min kontraŭ atakoj.
Sed
la mondo, la globo
fariĝis kvadrataj
ĉie embuskas kvadratoj
kaj kadroj, kradoj, kradetoj,
kradegoj minacas
per akraj anguloj kaj
flankoj rigidaj.
Fiaskas la benoj,
fiaskas la ŝirmo magia,
senŝirme mi staras
interne de cirklo rompita,
krevinta vezike.
Alrampas avide
kvadratoj.

Krys Ungar

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.