La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vivi sur barko

  • Auteur: Eugène de Zilah
  • Type: romans
  • Disponibilité: Épuisé
  • Prix: ±€26.04
  • Année de publication: 1994
  • Description: Serio Kargo. Spertoj kaj pensoj de filozofo forlasinta siajn karieron kaj hejmlandon por ekvivi sur maro.
  • Pages: 235
  • Hauteur: 210 mm
  • Notes: Ilustrita de Megumie Komamura
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vivi sur Barko

La hungara Eugène de Zilah, instruisto pri filozofio, je la aĝo de 50, decidis ne plu labori en franca liceo, sed aĉeti barkon, kaj libere vojaĝi laŭ sia bontrovo.

La verko estas parte aŭtobiografa, parte informa, parte instrua, kaj parte beletra. Ĝi estas, sendube, unika de sia speco en la tuta Esperanto-literaturo. Mediteraneo estis lia medio, de Alicante en Hispanio ĝis Kapsali sur Citero, sude de Peloponezo.

Ĉar de Zilah mem ne estis fakulo pri barkoj, li bezonis pli da helpo kaj informoj ol komence li konstatis, io, kio eĉ pli mirigas nin pri lia kuraĝo (ĉu malprudento?). Se iam vi demandis al vi kiel vin bani sur malgranda boato, kiam ĉiu guto da akvo valoras, aŭ pri la higienaj reguloj rilate al la necesejo (vi neniam en mil jaroj konjektus), jen la libro por vi. Por la aŭtoro la amorado, la manĝado, la fekado, la kamaradeco, la danĝero, estas egale gravaj partoj de la marista vivo. Lia edzino de tempo al tempo lasis la barkon, por aferoj sur la tero (saĝa virino)!.

De Zilah verkas verve kaj atentokapte, kaj lia priskribo de la longa kaj danĝerega ŝtormo, kiu preskaŭ forprenis de li la vivon, estas absolute streĉa. Mi ne povis demeti la libron, kaj legis ĝin ĝis la fruaj horoj de la mateno, malgraŭ tio, ke mi deziregis dormi.

Ni estas informitaj je la komenco de la libro, ke ĝi estas preparita kun 'Gutenberga' atento. Nu -- la kuna korektolisto enhavas 68 erojn, mi trovis eraron en tiu listo, kaj pluajn en la libro ne listigitajn. La papero estas artafektaĉa, tio estas, ĝi estas griza kun naturaj makuloj, kaj sur tio la presliteroj estas grizaj. La malaltan nivelon de la prizorgado al la libro montras tio, ke la titoloj sur la spino kaj sur la antaŭo estas (nekredeble!) malsamaj.

La aŭtoro uzas amason da neologismoj, mencias nomojn sen klarigoj por neeŭropanoj, kaj citas el la angla, la itala, la latina, kaj eĉ la greka (kie en nur du vortoj troviĝas kvar(!) preseraroj). Tiu parada klerismo ŝajnas al mi tute kontraŭa al la spirito de Esperanto, tiel, kiel ĝin konceptis Zamenhof. Kaj la dissemitaj atakoj (eble de Zilah preferus 'filipikoj'?) kontraŭ ĉiaj ajn instancoj foje ŝajnas al mi nematuraj.

Tamen, malgraŭ ĉiuj agacaĵoj, mi rekomendas la verkon, kies multajn diversajn temojn mi ja ĝuis. Leginte ĝin, vi neniam plu rigardos la mondon laŭ la sama perspektivo -- tion mi promesas!

Don Lord

Vivi sur Barko

Tre nekutima libro, tre leginda libro. La stilo estas flua; la lingvo estas ĉiam korekta. Ĝi estas ia aventur-vojaĝlibro, aŭtobiografia, plurrilate ĝi memorigas pri Ekspedicio Kon-Tiki (kvankam sen ties belaj fotoj).

Eugène de Zilah kaj lia edzino Madelaine estas kunredaktoroj de la elstara revuo La Gazeto. Eugène estas filozofo, Sanskritisto, kaj nun barkisto. Naskite en Hungario, de multaj jaroj li estas Franca civitano. Li instruadis klasikan filozofion en Franca liceo (lernejo pli-malpli ekvivalenta al la lastaj jaroj de nia high school kaj la unuaj jaroj de universitato). Kiam li estis 51-jara, li ekkomprenis ke malŝpari la ceteron de sia antaŭemeritiĝa vivo en la eduka sistemo estus absurdaĵo. Li diras:

Vivi sur barko postulas fizikan kaj mensan preparadon, sed ne ekzistas alia solvo. Ne eblas en Eŭropo, kiel en Hindio, vivi la kvaran periodon de sia vivo en arbaroj, sen vestoj, elvenante nur por almozpeti sian nutraĵon. Eblas, tamen, ŝparadi dum la tria vivoperiodo, tiu de aktiva civitano, kaj manĝi la ŝparaĵojn dum la kvara. Kial sur barko? Ĉar tie oni manĝas malpli kaj pli malkare. Oni povas iri tien, kie hejtado ne kostas tro multe, kie pano estas malpli kosta, kie ne estas sociaj devoj truditaj, akompanataj de multekostaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Nu, la idilia vizio rapide malaperas kiam oni frontas la realon de surmara vivado – la maro estas la Mediteraneo, kaj la plejparto de la libro temas pri "aventuroj" en la Greka regiono de tiu maro. La aventuroj ne estas pirataj, kiel oni eble antaŭsupozus, sed aventuroj de senspertulo kiu neniam estrinte barkon klopodas senmortiĝe manovri sian barkon dum ŝtormoj, en nefamiliaraj kaj ne ĉiam amikemaj havenoj, kaj dum ne-tre-helpas vizitantaj familianoj kaj amikoj.

La vivo sur barko ne estas tiel facila kaj paca kiel oni eble supozus. Ĉu vi scipovas bani vin per duonlitro da varma akvo? (Kaj poste per la sama akvo vin razi aŭ lavi viajn vestojn?) Aŭ uzi la necesejon?

Prefere ne uzu ĝin. Surmare kaj en solecaj ankrejoj estas multe pli agrable iri sur la poban platformon aŭ, se vi iom scipovas naĝi, en la maron, kie vi havas belan, puran akvon... Se vi... volas kaŝadi viajn anatomiaĵojn, aŭ vi elektos tro malvarman veteron por nin viziti, iru do en la bankajuton, kie estas neceseja konko, supraĵe simila al necesejaj konkoj.

estas la komenco de liaj instrukcioj por vizitantoj, kaj sekvas detaloj kiujn prefere vi legu en la libro mem. La procedo estas tre nefamiliara. Do je la fino:

Ne forgesu ŝlosfermi la pordon post vi. Se vi ne komprenas ion, anstataŭ fari stultaĵon, voku la kapitanon.

Tamen, malgraŭ ĉiuj ĝenoj la rezultanta vivmaniero klare estas por Eugène kaj lia edzino plaĉa kaj kontentiga, ĉar ili ankoraŭ loĝas sur sia barko (laŭ letereto kiun mi ricevis, datita la 28an de aprilo ĉijare, de Madelaine de Zilah. Cetere, la letero surhavas Grekajn poŝtmarkojn, do plu allogas ilin la loĝado apudgrekia.)

Komentis Brazila recenzanto pri la libro:

ial mi miskonsideris la doktoron de Zilah persono egotisma, kiu donas al siaj proksimuloj nur mallarĝan ekzisto-specon. En la libro mi ne nur legis, sed ankaŭ sentis tiun aman ligon, kiu forte kuntenas la triopon.

Nu, jes, tiu ama ligo inter la trio (Eugène, Madelaine, kaj la barko) estas intime sentata de la leganto.

La aspekto de la libro impresas malnova, nealloga, kvazaŭ el la epoko de la 1950’oj en Francio. La papero estas manfarita, griza, plena de makuletoj; plurfoje la enpaperaj makuletoj kaŝas la literojn, kio kelkfoje malfaciligas la legadon; la ilustraĵoj (escepte de du homfotoj) estas desegnaĵoj ne tre inspiraj. Al iuj tio plaĉos; aliaj, kiaj mi, konkludos ke ne ĉiam oni taksu libron laŭ aspekto. La enhavo estas tre respektinda.

Donald Broadribb

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.