La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vi povas morti nur dufoje

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sufiĉas legi unufoje


1992

István Nemere estas nia plej renoma kaj produktiva romanisto. Dum la lasta jardeko, li surmerkatigis pli ol dek romanojn en la verda lingvo. Du el tiuj rangas inter la plej pensigaj romanoj en Esperanto. Tamen Vi povas morti nur dufoje (evidente vortoludo je la Bond-filmo Vi vivas nur unufoje) ne rangas kun La blinda birdoLa monto. La aĉetanto trovos la tipon de aventuraĵo al kiu (almenaŭ en la angla) oni donas la etikedon "flughavena romano", ne eventualan temon por doktoriĝa disertacio priliteratura. Kaj tion ni devus akcepti sen murmuroj.

Pri la intrigo: Saltas elpaĝe sufiĉe vasta gamo da pafiloj, bomboj, surprizatakoj, heroaĵoj, gvatado, spionado, politikistoj, demimondanoj, identoŝajnigoj ktp. La fono estas plejparte Francio kaj la protagonisto estro de eks-soldata seshoma venĝa trupo kiu ĉefrolis en Vivi estas danĝere. Temas pri daŭrigo de tiu rakonto. Mi devas konfesi ke la intrigo-fadeno eskapis de mi sed tio kutimas por ĉi tiu leganto. Certe la aŭtoro demonstras laŭdindan imagivon, kaj la romano, estiel moderna aventura distrilo, bone funkcias.

Aliflanke iuj aspektoj de ĉi tiu verko ja donas kaŭzon por malkvieto. Laŭ la vortoj de Aleksander Korĵenkov (Kontakto n-ro 125-126 1991, p. 21), la verkoj de Nemere "parolas pri akraj konfliktoj [kaj] starigas aktualajn moralajn demandojn, kvankam la stilo estas malpli alloga ol tiu de la distraj aŭtoroj. Nenion novan li donis al la lingvo." Nur la dua parto de tiuj ĝeneralaj komentoj aplikendas al la nuna recenzaĵo. Kiel dirite, la cerbaĵo mankas. Kaj malfeliĉe ne estas ia lingva aŭ stila kompenso.

Karakterizas la verkon stakata stilo - kurtaj senornamaj frazoj kiuj almensigas skizan scenaron kun iom da rapide aldonita detalo. Foje Nemere enmetas tre nenaturajn, robotecajn konversojn ŝajne nur por fermi scenon malprokraste. Ialoke, la stilo estas lernejane seka, senimaga kaj ebena. Ĉirkaŭ paĝo 25, la esprimo "aĉulo" estas uzata trifoje rapidasekve kaj jen denove ĉe paĝo 95: "aĉulo", "parolaĉi", "ridaĉi", "vizaĝo tiel aĉa". La riĉa latenta vortostoko de Esperanto estas apenaŭ gratita. (Kial ne "malbela", "turpa", "mal-adonisa", "pork/ogr/simi/satan-ec(et)a", "naŭzetiga", "forturnema", "rikani", "bleki", "muĝeti" ktp?) Fakte, lama vortelekto kaj mallertaj esprimoj aspergas la romanon: "eksonoras la sonorilegoj" (p. 13). Kelkaloke ne estas ekspluatata la koncizo de Esperanto. "Ŝi estis belega kiel sonĝo" pli trafe direblus: "Ŝi sonĝe belegis". Kaj ĉu "halucino" ne preferindas je "halucinacio", "ankoraŭ" aŭ "pliafoje" je "ankoraŭfoje", "bienisto" aŭ "bienagento" je la "agento pri posedaĵoj" (pli specife, domoj kaj terpecoj)?

Foje la lingvaĵo estas rimarkinde malmodela. Maltaŭga interpunkcio jen agacetas: "Ĝi ne estis tro fore, mi iris perpiede, dume mi observis la ĉirkaŭaĵon"; jen malfaciligas la komprenon: "precipe post tiu tago, ke la barko de mia patro iutage ne revenis el la maro, ĝi malaperis kune kun aliaj ŝipoj" (p. 37).

Aliaj plendetoj: La rakontanto-protagonisto tede tendencas atribui iujn ecojn al virinoj kiujn ja povas posedi ankaŭ viroj (ekz. p. 58). Roluloj emas iom tro facile, eĉ senkaŭze ridi (ekz. p. 83). Kaj fine, konsilindas listigi kaj klarigi neologismojn (ekz. recepcisto, toaleto).

Tro malofte legeblas trafa parolturno. Sed ili ja aperas; ekzemple, "encerbe miliardo da neŭronoj laboris por [memorigi mian laboron]", "simila al vivanta krisigno" (p. 73), kaj "okulangule de Victor diskuris gajaj sulketoj".

La romano distras. Sed simila grado de manipulivo ne montras sin en la lingvaĵo kaj prozo-stilo aŭ en la psika evoluo de la ĉefroluloj de Vi povas morti nur dufoje kiel en ties intrigo.

Adrian Hall

Vi povas tieli nur dufoje


n-ro 133 / oktobro 1991

En ĉiuj naciaj literaturoj ne mankas leĝeraj, nepretendemaj libroj: krimromanoj, detektivromanoj, sciencfikciaj romanoj ktp.

La juna esperanta literaturo same ne faras escepton. Lastatempe niaj eldonejoj aperigis plurajn similajn verkojn kaj certe de tempo al tempo, kiam la ĉiutaga vivo persekutas nin per siaj zorgoj kaj problemoj, estus bone trafoliumi tiajn romanojn kaj pormomente droni en alian mondon, kie ne mankas fortaj viroj, ĉarmaj virinoj, revolverpafoj...

Unu el niaj aŭtoroj, kiu jam delonge specialiĝis en tiu ĉi ĝenro, estas István Nemere. Lia plej nova romano Vi povas vivi nur dufoje, daŭrigo de la ŝtorma Vivi estas danĝere, estas bona modelo de tradicia krimromano.

La ĉefrolulo Daniel Dommel, kiu antaŭe nomiĝis Danny Skagen, kontraŭ signifa monsumo devas forrabi la eksministron pri Internaj Aferoj de Francio, Michel Caudry, kiu kandidatiĝis por esti deputito en la malgranda franca urbeto St. Paul.

Dommel havas du bonajn motivojn por forrabi la eksministron: unue li ricevos grandan monsumon de sinjorino Gerradi, kiu dungis Dommel tiucele, kaj due li venĝos siajn amikojn, kiuj pereis laŭ ordono de la tiama ministro pri Internaj Aferoj.

La ĉefrolulo Dommel estas lerta, saĝa, forta, sed kompreneble li ne povas sola plenumi la respondecan taskon kaj li dungas ankoraŭ tri personojn: Fred, Victor kaj Chris. Por la pli certa plenumo de sia plano Dommel varbas ankaŭ la junan kabared-dancistinon Patricia Tavaŭ, kiu kompreneble estas alloga, ĉarma kaj eĉ inteligenta. Ŝi estas la kaptilo en kiun devos fali sinjoro Caudry, kiu cetere estas iom naiva homo kaj havas nur etan malvirton, la inklinon kuri post rufharajn junulinojn. Sed la korpogardistoj de la estonta deputito estas pli ruzaj kaj ili sufiĉe komplikas la taskon de Daniel Dommel.

Sekvas pugnobatoj, revolveraj pafoj, teruraj noktaj aŭtopersekutoj, sangoverŝo kaj abundo da kadavroj. Do, nenio mankas el la komponantoj de la veraj krimromanoj, kaj por ke la historio estu iom pli sentimentala en ĝi aktive ekrolas la naiva kaj ĉasta (laŭdifine!) Diana, kiu malgraŭ sia juneco multe helpas al Daniel Dommel. Dommel kompreneble profunde ekamas ŝin kaj pasigas kun Diana pasian nokton neforgeseblan.

Nu, ĉio finiĝas tiamaniere kiel supozis la legantoj. Dommel sukcesas plenumi sian respondecan taskon, restas viva kaj ricevas la grandegan monsumon de sinjorino Gerradi. Vivantaj restas ankaŭ la fidelaj amikoj Fred, Victor kaj Diana, dum kompreneble la perfiduloj kaj monaviduloj Patricia Tavaŭ kaj Chris mortas.

Verŝajne la legantoj ŝatus ke la karakteroj de la roluloj estu pli bone priskribitaj kaj iliaj agoj pli motivitaj, ke la lingvo estu pli riĉa, pli nuancita, kaj la komparoj ne tiel kliŝaj, sed evidente tiaj estas la verkistaj ebloj de Nemere. Ĝenerale li ne ŝajnis havi ambicion verki seriozan prozon, sed nur amuzi la legantojn, kaj per tiu ĉi libro li bone plenumis sian taskon.

Malgraŭ kelkaj superfluaj paĝoj, kiel ekzemple la promenoj de Dommel tra Romo, dum kiuj la legantoj vidas Koloseon, Forumon ktp, kaj la promenoj en urbeto St. Paul, la romano estas leginda kaj mi rekomendas ĝin al tiuj, kiuj devas longe trajnveturi aŭ havos kelkajn enuajn horojn: legante la intrigon, ili pli rapide pasigos la tempon.

Julian Modest

Ekscitaj kliŝoj

En Vivi estas danĝere István Nemere kondukis nin kun sia heroo Danny Skagen al Karibia insulo, kie li plenumis mision agentan kune kun aro da kamaradoj. En la fino, kvankam li sukcesis pri sia tasko, certa potenculo perfide neniigis lian grupon. Nur Danny mem travivis. En Vi povas morti nur dufoje li planas kaj plenumas sian venĝon.

Temas pri ĝenro, kiun verŝajne neniu krom Nemere provis en Esperanto, kaj li sukcesas sufiĉe bone pri ĝi. Lia granda talento krei atentokaptan intrigon, kateni la leganton per dramoj, agoj, ekscito, ĉi tie povas manifestiĝi libere. La mediopriskriboj, la psikologiaj karakterizoj kaj la klopodoj motivi kaj kredindigi la eventojn ĉi tie estas koncizaj, skizaj. La stilo estas konvene senbalasta kaj rapida, adaptita por emfazi la agojn.

La eventoj en ĉi verko okazas en Eŭropo, plejparte en suda Francio. Denove Danny kolektas aron da kompanoj, ĉifoje nur tri ulojn. Krome tri virinoj ekhavas diversajn rolojn en lia plano, kies celo estas kapti kaj puni la potenculon, kiu trompis kaj perfidis Danny'n en la unua libro.

Mi trovis ĉi duan verkon certagrade supera al la unua. Ĝi havas malpli da agantoj, ĝi estas pli koncentrita al la agoj de la ĉefo Danny. Kaj ĉi-libre li agas ege decide, senhezite. Regas etoso de malamo kaj ekstrema celkonscio. Krome, la medio ne tiel buntas aŭ ekzotas, kiel en la unua libro, kio helpis por fari la priskribojn pli kredindaj, kaj ankaŭ la pli malgranda grupo de kunbatalantoj kontribuas al pli kohera kaj strikta impreso.

Kompreneble al la ĝenro apartenas kliŝoj koncerne la malmolan stilon de la heroo: "...premis al miaj ripoj revolveron hispanan 'Astra M'; mi malŝatas tiun armilon, precipe tiam, se ĝian tubon oni direktas al mi." (p. 81) Tion oni prefere aprezu, alie ne eblas ĝui ĉi tian verkon. Pri la kliŝoj virinaj ni entute ne parolu, ili igus eĉ James Bond ŝajni relativa feministo.

Jen kaj jen Nemere tamen trovis interesan bildon:

- Post kelkaj tagoj - mi respondis serioze. Sub brilantaj koloraj lampoj ni observis unu la alian. Ĉirkaŭ ni ankaŭ la mondo estis serio de lumoj ruĝa, flava, blua.

- Ĉu... tio veras? - demandis Diana en ruĝa lumo.

- Maksimume post du aŭ tri tagoj, sed eble eĉ pli frue - mi respondis en flavo.

- Sed ne pro mi vi veturos tien - diris ŝi, blua.

- Ne. Pro la tasko - mi mansvingis ien, al neniu direkto, en ruĝo.

- Kiam mi estu preta? - ŝi demandis flave.

- Konstante! - Bluiĝis la mondo. - Kunhavu ĉiam monon kaj pasporton. (p. 102)

Troviĝas tamen ankaŭ aferoj ĝenaj kaj malkonvenaj en Vi povas morti nur dufoje. La mio, Danny, havas iomete lacigan kutimon aldoni al siaj agoj komentajn pensojn, kiuj efektive estas mesaĝoj de la aŭtoro al la leganto por pruvi, ke ĉi tiel ja okazas en ĉi tiaj rondoj. "Mi ne stariĝis antaŭ la duone vitritan pordon, tiaĵon faras nur komencanto." (p. 172) Kvazaŭ necesus persvadi nin, ke Danny ja mastras sian profesion kaj Nemere ĉi ĝenron. Do, je ĉiu singarda movo, la kompatinda Danny devas pensi, ke li ja ne estas amatoro. Post ĉiu taksivojaĝo aŭ telefonbuda alvoko (kaj da tiaj abundas!) li devas klarigi al si (efektive al ni), kial li ne diras al la ŝoforo la kompletan adreson, kaj kial li telefone parolas tre mallonge. Kun ĉiu respekto al la profesiulo Nemere necesas tamen atentigi, ke tiu manio estas tipa verkista eraro de komencanto, de amatoro.

Eĉ pli ĝena estas la parenca manio fari komparojn al tio, kion oni vidas en filmoj, en libroj aŭ aliloke. Tiuj provoj kvazaŭ prunti bildojn de ekstere malbone impresas, des pli kiam ili ripetiĝas ĝistede, kaj des ankoraŭ pli kiam ili estas truditaj en la pensofluon de Danny:

Liaj du manoj strange foris de la korpo, kiel tiuj de bovinmastroj en amerikaj filmoj... (p. 95)

El la kinejo ni jam venis kiel klasika amparo. Oni povas vidi similajn en filmoj neorealismaj el antaŭ kvardek jaroj. (p. 102)

Se ili komprenos, ke mi jam scias pri ilia ĉeesto, ili ne plu atendos kaŝe. Kiel en ekscitaj aventurfilmoj - subite eklumos la reflektoroj (p. 117)

- Samkiel en filmo - diris Lavit. (p. 168)

Malgraŭ redaktado de kompetentuloj, tamen en ĉiuj verkoj de Nemere restas spuroj de hungara aŭ orienteŭropa Esperanto. Ĉi-libre ili ne tre oftas, tamen ĉeestas. Temas ekz. pri ellaso de subjektoj, "Kvankam li ridetis, kondutis agrable." (p. 73) Uzo de "ĝis" en la senco de dum (p. 108). Prefero de participo adjektiva antaŭ adverba: "Tenanta mian brakon ŝi kvazaŭ ŝvebiris tra la ĝardeno." (p. 73) Krome aperas kelkaj eraraj aŭ nekutimaj vortformoj, kiel "toaleto" (p. 57, = necesejo), "artiklo" (p. 95, = artiko), "supermarketo" (p. 135, = superbazaro), "muskulo" (p. 160, = muskolo) kaj aliaj.

Malgraŭ kritikindaj punktoj, mi opinias ke la talento de István Nemere trovis bonan esprimon en liaj du agent-romanoj pri Danny Skagen, kaj el la duopo mi trovas Vi povas morti nur dufoje la plej sukcesa. Leganto, kiun ne tedas la kliŝoj de la ĝenro, certe havos kelkajn ekscite distrajn horojn da legado.

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.