La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La bona lingvo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kia lingvo!

Tre personan, tre individuan kaj ĝuste pro tio tre fascinan libron pri Esperanto prezentas al ni la psikologo kaj konata stilisto Claude Piron (Johán Valano). La titolo jam estas signalo: „La bona lingvo”. Li analizas precipe la parolatan, do la komunuzan lingvon, kaj kontrastigas siajn spertojn pri ĝi al teorioj kaj skoloj de esperantologoj. Precipe detale li okupiĝas pri la francaj influoj je Esperanto. (Estus interese, se foje iu alia kompetenta aŭtoro verkus simile pri aliaj influoj, ekz. la germana!) Unu el liaj konkludoj estas, ke ĝuste pro la franca influo ekzistis kaj ekzistas la tendenco, trobalasti la lingvon per superfluaj terminoj (neologismoj). Eble oni povas bedaŭri, ke li ne traktas ankaŭ la komplikan temon de faklingvoj; sed lia temo ja estas la ordinara lingvo de ordinaraj esperantistoj. Kaj ĝuste pro tio ĝi estas sendube unu el la plej legindaj libroj aperintaj lastatempe pri la internacia lingvo.

Stefan Maul

La bona lingvo / The Good Language

Publikigita ĉe
The ELNA Newsletter, 1989(6), p. 13
In Esperanto Angle

   Post la lastatempa inundo de verkoj favoraj al la t.n. Iltisa Skolo, la Praga Artliteratura Skolo, kaj la Normala Listo de Landnomoj de la Akademio de Esperanto, mi iomete refeliĉiĝis renkontante ĉi tiun verketon La Bona Lingvo.

   After the recent flood of works favoring the so-called Iltis School, the Prague School of Artistic Literature, and the Normalized List of Country Names from the Academy of Esperanto, I was made somewhat happier when I encountered this little work The Good Language.

   Tiu Bona Lingvo kompreneble estas Esperanto. En ĉi tiu libro Claude Piron, iama tradukisto por la Monda San-Organizo, nuntempe psikanalizisto (pli ĝuste: plifeliĉigisto) en Ĝenevo, verkinto de la ŝatataj (inter esperantistoj) krimromanoj pri Jano Karal, unu el la ĉefaj subtenantoj de la tradicia "skema" Esperanto, klarigas tion, kial li persone opinias Esperanton "bona lingvo", kaj samtempe elokvente pledas por la aglutina Esperanto kaj kontraŭ la pli "Okcidenta" formo, kiun prezentas pluraj aktualaj (ĝenerale eŭropaj) esperantistoj.

   This Good Language is, of course, Esperanto. In this book Claude Piron, sometime translator for the World Health Organization, presently a psychoanalyst (more correctly: improver of happiness) in Geneva, author of the well-liked (among Esperantists) crime novals about Jano Karal, one of the main supporters of the traditional "schematic" Esperanto, explains why he personally considers Esperanto "a good language," and at the same time eloquently pleads for agglutinative Esperanto and against the more "Western" form offered by several current (usually European) Esperantists.

   Jen iom da fona klarigo por la nova esperantisto. Kvankam oni komence kreis Esperanton en orienta Eŭropo, jam en la fruaj jardekoj de la nuna jarcento -- kaj aparte en literaturaj rondoj -- la regado de la movado transiris al okcidenta Eŭropo, kvankam la pliparto da parolantoj restis en orienta Eŭropo kaj, hodiaŭ, Azio. La francoj aparte grave rolis en la evoluigado de la lingvo, kaj sekve oni transportis la praktikojn kaj antaŭjuĝojn de la francoj al la "oficiala" Esperanto ĝis eksterordinara grado. Unu franca praktiko/antaŭjuĝo estas troiga deziro por lingva ordo; tion oni povas vidi en la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, kies kunverkinto estas franca intelektulo Gaston Waringhien; tiu verko, kiel priskriba dokumento, devas esti sur la librobreto de ĉiu serioza esperantisto, sed kiel preskriba dokumento ĝi estas forbruligenda. Alia praktiko/antaŭjuĝo estas la emo trakti Esperantajn vortojn kiel francaĵojn anstataŭ kiel Esperantaĵojn; tiu bedaŭrinda situacio preskaŭ preterripare makulas la nuntempe definitivan Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, mem verkaĵon de la nelacigebla Waringhien. Simila ekzemplo troviĝas en lastatempa numero de la publika bulteno de la Akademio de Esperanto, en kiu la Akademia Prezidanto, Prof. André Albault, parolante pri mitaj vizitantoj de la stelo Siriuso, mencias ilian "avancitan civilizacion" -- ne rimarkante la fakton, ke en Esperanto la verbo avanci estas netransitiva, kaj do ne povas havi pasivan participon (laŭ mia Petite Larousse, en la franca lingvo civilisation avancée estas tute tolerebla).

   Here is some background explanation for the new Esperantist. Although Esperanto was originally created in eastern Europe, in the early decades of the current century -- and especially in literary circles -- control of the movement passed to Western Europe, although the majority of speakers remained in eastern Europe and, today, Asia. The French played an especially important rôle in the development of the language, and as a result the practices and prejudices of the French were carried over to the "official" Esperanto to an extraordinary degree. One French practice/prejudice is an exaggerated desire for linguistic order; this can be seen in the Complete Analytical Grammar of Esperanto, whose co-author is French intellectual Gaston Waringhien; this work, as a descriptive document, should be on the bookshelf of every serious Esperantist, but as a prescriptive document it ought to be burned. Another practice/prejudice is the tendency to treat Esperanto words as Francisms instead of as Esperantistms; this regrettable situation stains the currently definitive Complete Illustrated Dictionary of Esperanto, itself a work by the indefatigable Waringhien, almost beyond repair. A similar example is to be found in a recent number of the public bulletin of the Academy of Esperanto, where the Academy's President, Prof. André Albault, speaking of mythical visitors from the star Sirius, mentions their "avancitan civilizaction" -- not noticing the fact that in Esperanto the verb avanci is intransitive, and so cannot have a passive participle (my Petite Larousse tells me that in French civilisation avancée is quite tolerable).

   Tiujn francajn praktikojn, truditajn al Esperanto, Piron priskribas kaj atakas en sia libreto, kaj tion farante li kritikas eĉ la nekritikeblan Waringhien mem (paĝoj 76-82), kiun Piron akuzas, i.a., pri tio, ke li "ne konscias la riĉecon de Esperanto" (p. 82).

   Piron describes and attacks this French practices, forced on Esperanto, in his booklet, and in doing so he even criticizes the uncriticizable Waringhien himself (pp. 76-82), whom Piron accuses of, among other things, "not recognizing Esperanto's wealth" (p. 82).

   En specifaj terminoj, tio estas eble bedaŭrinda, ĉar Waringhien estas unu el tiuj "naturalismemuloj", kiuj -- laŭ la usona esprimo -- bojas pli ol ili mordas. Kion li teorie skribis en 1932 pri la miselvokiveco de la mal- vortoj (Piron citas detale), tio verŝajne neniam malhelpis lin, almenaŭ en la ordinara prozo, utiligi tiajn vortojn -- kontraste kun de Diego, kiu ĉiam preferas senmalan neoftajxon. Waringhien cetere ne subtenas la ekscesojn de Karolo Piĉ (vidu ekz. duan alineon sur p. 111 de la tria eldono de Parnasa Gvidlibro). Kaj li ŝajne estas ĉiam preta rezigni pri siaj amataj francaĵoj antaŭ la premo de populara uzado (ekz. la ŝanĝo de kaseto en PIV al kasedo en la Suplemento).

   In specific terms, this may be unfortunate, because Waringhien is one of those "who prefer naturalism" whose bark -- as the Americans say -- is worse than his bite. What he wrote in theory in 1932, about the misevocativeness of the mal- words (Piron quotes in detail) apparently never stopped him from using those words, at least in ordinary prose -- in constrast with de Diego, who always prefers a mal-less rarity. Further, Waringhien does not support the excesses of Karolo Piĉ (see e.g. the second paragraph on p. 111 of the third edition of Guidebook to Parnassus). And he is seemingly always prepared to give up his beloved Francisms when pressed by popular usage (e.g. the change from kaseto in PIV to kasedo in the Supplement).

   Pli ĝenerale, tamen, la pensema esperantisto devas ĝis alta grado konsenti kun Piron, kies pledo por la tradicia, aglutina Esperanto alvokas la aktualan emon al demokratio:

   More generally, though, the thoughtful Esperantist must agree to a high degree with Piron, whose plea for the traditional agglutinative Esperanto calls on the current trend toward democracy for support:

Se anstataŭ la cititaj vortoj [pediatro, miokardio, diakrona, aŭtoktono, monokromata, eŭfonie], la preleganto aŭ verkanto uzas vortojn kiel, respektive, infankuracisto, kormuskolo, tratempa, praloĝanto, unukolora, belsone, ne necesas aparteni al la greklatina kulturmondo por tuj kompreni: ĉesas distingiĝi la klasoj lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj...), grandburĝa (germanoj, skandinavoj), burĝa (rusoj kaj slavoj ĝenerale), etburĝa (hungaroj, nekleraj homoj diverslandaj...) kaj popola (azianoj, afrikanoj...): la rilato demokratiiĝis. (p. 88).
If instead of the quoted words [pediatro, miokardio, diakrona, aŭtoktono, monokromata, eŭfonie], the lecturer or author uses words such as, respectively, infankuracisto, kormuskolo, tratempa, praloĝanto, unukolora, belsone, it is not necessary to belong to the Greco-Latin cultural world to understand immediately: distinctions disappear between the linguistically noble (Spaniards, Frenchmen, Italians, educated English speakers...), grand-bourgeois (Germans, Scandinavians), bourgeois (Russians and Slavs in general), petit-bourgeois (Hungarians, uneducated people of various countries...) and lower (Asians, Africans...) classes: relations have become democratic. (p. 88).

   (Tio memorigas min pri iu kritikanto de Esperanto, kiu plendis, ke la aglutinaj vortoj de la lingvo fakte ne estas nuraj vortoj, sed plenaj difinoj. Se jes, tiel estu! Tio povas esti granda helpo por la kompreno flanke de ordinaraj homoj. Mi neniam komprenis, ĝuste kio estas "miokardia infarkto" -- supozeble myocardiac infarction en la angla -- ĝis, en sia iama artikolo pri "La Okcidenta Dialekto de Esperanto", kiu aperis en esperanto en 1977, Piron tradukis ĝin en "la bonan lingvon" kiel "kormuskola tuboŝtopo". Nun mi jam ne devas lerni la grekan kaj latinan lingvojn por kompreni tiun terminon en Esperanto.)

   (That reminds me of one critic of Esperanto who complained that the language's agglutinative words are in fact not mere words, but complete definitions. If so, amen! This can be a great help to understanding for ordinary people. I've never understood just what a "miokardia infarkto" is -- myocardiac infarction in English, I think -- until, in his old article on "Esperanto's Western Dialect," which appeared in esperanto in 1977, Piron translated it into "the good language" as "kormuskola tuboŝtopo" (a heart-muscle tube-blockage). Now I no longer need to learn Greek and Latin to understand this term in Esperanto.)

   Oni povus skribi multon pli pri ĉi tiu interesa verko, sed estus pli bone lasi al la leganto mem legi ĝin. La kosto estas malalta, la presado estas bona (neoftaĵo por verko de HEA!), la stilo -- Piron kutime verkas en "la bona lingvo" -- permesas sufiĉe rapidan tralegadon, eĉ por la nur meze kapabla esperantisto. Mi rekomendas ĝin, kaj aparte la konkludojn de Piron pri la estonteco de la literatura lingvo (p. 95-111), al ĉiu esperantisto konfuzita de la nuntempa fanfaronado pri la bezono por amaso da "neologismoj" (pli bone: "maloftaĵoj").

   Much more might be written about this interesting work, but it would be better to let the reader himself read it. The cost is low, the printing is good (a rarity for a work from HEA!), the style -- Piron usually writes in "the good language" -- allows the book to be read through quite rapidly, even for the Esperantist who is only average. I recommend it, and especially Piron's conclusions about the future of the literary language (p. 95-111), to every Esperantist confused by the current trumpeting about the need for a mass of "neologisms" (better: "rarities").

Don Harlow

La bona lingvo de Claude Piron


Septembro 2021
Kun granda intereso kaj plezuro mi legis tiun libron; ĝi estas laŭ mi ĉefverko pri Esperanto. Claude Piron (1931-2008) montras la kreivan eblecon de la lingvo Esperanto, tra trafaj ekzemploj. Li oponas du skolojn: la vortfarado laŭ kunmetado de radikoj kaj vortelementoj de la fundamento, li nomas ĝin: elinternismo, kaj la enkonduko de neologismoj, kiun li nomas: eleksternismo.
La lingvo mutacias kaj evoluas, pri tio li defendas verve kaj konvinke, ke tiu mutacio devas celi uzi pli da elinternaj elementoj ol da eleksteraj. Li akre kritikas la francojn eĉ Waringhien pro iliaj troaj enkondukoj de neologismoj, kiuj perdigas al la lingvo ĝiajn demokratiajn kaj universalajn karakterojn. Tamen, li konscias kun humileco ke lia juĝo povas esti ne objektiva.
Laŭ Claude Piron, nia lingvo Esperanto iam sukcesos (post 10, 100, 500 jaroj ???) ĉar ĝi estas BONA laŭ multaj kriterioj, ĉar ĉio bona iam finvenkas.
Mi konsilas al ĉiuj esperantistoj legi tiun libron, eble vi sentos kiel mi, fortan simpation al tiu verkisto, kiu kapablis tiel pasie analizi la bonajn karakterojn de nia lingvo.

Joga (Francio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.