La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

El la "Verda Biblio"

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La legenda LEGENDA biblio de Izrael Lejzerowicz


aprilo 2017

“Ĉar pri ni mem la libro parolas, estus interese legi ĝin ja almenaŭ por koni nian propran historion: la kongresa etoso dum la intermilitaj periodoj, la akraj interorganizaj disputoj, la fiagoj kaj fiaskoj de tiuj, kiuj provis detrui kaj malstabiligi la movadon, kaj – malfeliĉe ankoraŭ aktuala – serioza kritiko al tiuj, kiuj konsideras sin eminentuloj.”

Esperanta literaturo estas ja pli ol centjara, ni ĉiuj tion scias; tamen, pro disigeco de la legantaro, pro la persekutoj kontraŭ Esperanto, pro neglektemo de tiuj, kiuj ja devus gardi niajn beletrajn trezorojn, la kruda kaj kruela fakto estas, ke multo el nia originala literaturo estas ankoraŭ nekonata de esperantistoj. Malfeliĉe multaj verkoj el pasintaj jardekoj tute malaperas sub la polvo de bretaroj aŭ – kredu, mi jam vidis tion – estas vendataj kiel paperaĉo por recikliĝo. Do estas ja laŭdinde ke kelkaj Esperantaj eldonejoj, kiel Libro-Mondo kaj Grafokom, sindediĉas al la laboro ree disponigi al novaj legantoj niajn klasikaĵojn, ĉar estas verkoj kies legado ĉiam nepras.

Inter tiuj nepraĵoj estas El la “Verda Biblio”, de Izrael Lejzerowicz, kies unua eldono estis publikigita en 1935. Kvankam ĝia teksto fariĝis deviga ĉeesto en ĉiuj antologioj de nia literaturo, tiu verk(et)o estas ank(or)aŭ unu el tiuj pri kiuj multaj personoj iam aŭdis, sed kiujn malmultaj ja legis. Malgraŭ tio, atestas la konatintecon de tiu verko la fakto ke la nuna, kvara eldono de tiu verketo, aperas nur sep jarojn post la tria, plivalorigita per vera pluso: KD, en kiu iam enregistriĝis la tuta libro en legado de Jerzy Fornal, dum la antologiaj sesioj de radio-teatroj promociitaj de Varsovia Vento. Vera historia dokumento! Nur pro tio, tiu reeldonado jam estus grava, sed tio estas ja detalo, ĉar la vera spirŝtela surprizo estas kontakti la tutan tekston el tiu “kuraĝa” verko.

Kuraĝa ĉar, se diversaj estas la manieroj verki beletran tekston, unu el la plej malfacilaj el ili estas tion fari pere de parafrazo: la legantoj ĝenerale taksos vian laboron rilate ankaŭ al la originalo. Se la fina rezulto estas bonega, oni ĉiam diros, ke la nura talento de la verkisto estis bone elekti la parafrazotan tekston; se ĝirezultigas mezkvalitan laboron, tiam la verkisto vere “atencis” kontraŭ la originalo, kaj produktis nuran malŝparon de papero. Tiel rezonante, oni ja povas imagi kiom da kuraĝo necesis al Izrael Lejzerowicz por verki sian libreton, ĉar li realigis parafrazon de nenio malpli ol la Biblio mem! Tiel li riskis esti konsiderata ne nur malbona verkisto, sed eĉ herezulo, kolerigante kaj la esperantistojn, kaj la Aŭtoron mem de la originalo – kies morto,kvankamanoncitadeNietzsche, ne estas ankoraŭ konfirmita.

Tamen Lejzerowicz tion faras tiel respekteme, ke kelkfoje lia parafrazo similas antaŭ ĉio piecan agon, kiu neniam vekis malamon aŭ akuzojn de la legantoj. Tio, ĉar El la “Verda Biblio” estas ja parafrazo – fakte de partoj de la Antikva Testamento – pere de kiu Lejzerowicz rakontas ne la historion de la hebrea, sed de la verda popolo, kiu “dise vivas vaste tra la mondo” (p. 33).

Ĉar pri ni mem la libro parolas, estus interese legi ĝin ja almenaŭ por koni nian propran historion: la kongresa etoso dum la intermilitaj periodoj, la akraj interorganizaj disputoj, la fiagoj kaj fiaskoj de tiuj, kiuj provis detrui kaj malstabiligi la movadon, kaj – malfeliĉe ankoraŭ aktuala – serioza kritiko al tiuj, kiuj konsideras sin eminentuloj. Tion la aŭtoro faras nerekte nomante la homojn sed parodiante iliajn nomojn, tiel, Teo Jung fariĝas Kafo Alt, kaj Andreo Ĉe, Andreo Apud. (István Ertl la samon faris en sia Postdomo). Tiusence, vere helpas al ni la notoj de la dua eldono, kiuj, kune kun la originalaj bildoj, estis represitaj en tiu kvara. Estas notinde, ke nur unu nomo ne estas citita nek parodiita dum la tuta teksto: tiu de Zamenhof. En trafa, justa kaj ĝusta omaĝo, li estas la Spirito, kiu ĉion konstruis kaj fine ripozis en la sepa tago, “legante la originalan literaturon, kiun li faris kreante” (p.10).

Sed ne nur historia estas la valoro de ĉi tiu libro: estas eĉ pli grave analizi la stilon de Lejzerowicz, kiu ne nur vere lerte spegulas la stilon de la parafrazita teksto mem, sed, samtempe, kaj ne flankenlasante la lingvan korektecon, ĉie elmontras kiel stilo de aŭtoro povas esti variema, ĉar, ene de tiu parafrazo, kaj apud la biblia tono, oni konstatas, ke el simpla laŭgeneza rakontado ĝis abundimaga laŭpsalma lirikismo, klare montriĝas la kreiva vervo de unusola aŭtoro. Fakte, la nura negativa noto de la tuta verko estas, ke la longeco de kelkaj ĉapitroj iom tedas, ĉar multaj vortoj kaj frazoj senĉese ripetiĝas; tamen, tio ŝuldiĝas ne al la talento de Lejzerowicz, sed al la originalo.

La kapablo de Lejzerowicz vari­igi sian stilon pli bone evidentiĝas kiam oni komparas la ĵus skizitan tekston kun tiu de Babilado kun Horaĉo Serĉer, aldonita jam en la tria eldono. Tiu eta perlo de nia rakontaro estis inkluzivigita en ĉi tiu eldono, kaj se tiu “priskribo de movadmaniulo” estas tre interesa (vi certe rekonos iun!), ĝi ankaŭ iel estas iom ombrita de la antaŭa teksto, tamen ankaŭ ĝi estas leginda, des pli, ke atenta studemulo multon povas lerni de Lejzerowicz.

Tamen, mi ne povus fini ĉi tiun recenzon sen peti pardonon de Lejzerowicz, kie ajn ripozas tiu murdito en Treb­linka; ĉar mi, teksante ĉi tiujn komentojn pri lia verko, tute kontraŭis lian nuran peton, faritan en la antaŭparolo de lia “senpretenda kaj frivola”, tamen grava, leg-enda kaj legend-a, biblio.

Fernando Pita

Grimaco antaŭ la pereo

La Verda Biblio estas la plej konata satiraĵo de Izrael Lejzerowicz, aperinta en 1935. Kiel aludas la titolo, ĝi estas pastiĉo surbaze de kelkaj partoj el la Malnova Testamento, temanta pri faktoj kaj epizodoj en la historio de Esperanto, kiuj supozeble estis konataj al la tiama klera esperantisto.

Ĝi komenciĝas, nature, per la komenco:

1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapükon. 2. Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. (p. 9)

Sekvas diversaj okazaĵoj, kiel la Ido-skismo, iaj Helsinkaj kontrakto kaj konflikto, nekonataj al mi, kaj diversaj aliaj aferoj.

7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-ĉi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El ĉiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ĝojplene. (p. 35-37)

Preterpasas granda nombro da konataj aŭ -itaj esperantistoj sub pli-malpli ŝanĝitaj nomoj: Diofilo Kara (Théophile Cart), Andreo Apud (Cseh), Junio Pagi, Kafo Alt (Teo Jung), Kalsurmano Galoŝej (Kálmán Kalocsay), Raymond Ŝerc kaj aliaj. Pri nomoj same kiel eventoj necesas diri, ke multaj apenaŭ konatas hodiaŭ. Gravas, kompreneble, la Esperanta literaturo:

12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacojn de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin. (p. 48)

La ironia instigo al librobruligo ja estis jam obeita, kvankam espereble ne fare de la legantoj de ĉi verko. Alia temo, kiu ne povas manki, estas la eternaj neologismoj:

1. Kaj aŭskultinte la elegion de Kalsurmano Galoŝej, la popolo ekploris ploron amaran. 2. Ĉar ili ĉiuj estis afliktitaj kaj angoro peza premis iliajn korojn. Pro tio, ke ili komprenis nenion el la kanto de Galoŝej. (p. 53)

Kaj kompreneble la Verda Biblio havas sian dekalogon, eĉ dekkvinalogon, en kiu oni trovas interalie:

8. Ne kritiku.

9. Ne riproĉu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo. (p. 79)

Imagu, ĉi tio estis jam sep jardekojn antaŭ la Korseta UEA!

La satiro de Izrael Lejzerowicz fojfoje amuzas, alifoje ne plu vekas ridon. Sed estas malfacile legi ĝin sen pensi pri tio, ke ĝi estas efektive grimaco antaŭ la pereo. Verkante ĉi tion, Lejzerowicz havis antaŭ si kvin jarojn en libero kaj du en la Varsovia geto, antaŭ ol la naziaj murdistoj finis lian satiron en Treblinka.

En la volumeto troviĝas ankoraŭ tri "babiladoj kun Horaĉo Serĉer". Ankaŭ ili estas satiro pri movadaj aferoj. Plej pensiga estas la dua, kie Serĉer instigas la "purrasajn esperantistojn" elsarki kaj bruligi ĉiun nekonvenan literaturon. Tie videblas, ke la aŭtoro vane volis per nigra ironio malfermi la okulojn de la samepokaj esperantistoj. Bedaŭrinde li disponis nek pri la necesa tempo, nek pri efika metodo, kaj oni povas senti grajnon da despero en ĉi satiraĵoj, kiuj priatestas gravan kaj timigan parton de nia historio.

Sten Johansson

"El la Verda Biblio"

Publikigita ĉe
der esperantist, 1981

Linde Knöschke

Ridu en Esperanto!

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando 1979/3
Izrael Lejzerowicz (1901-1944) eĉ hodiaŭ restas unika reprezentanto de primovada satiro en nia literaturo. Strange, ke aliaj ne kuraĝis presigi siajn ridojn pri la kuriozaĵoj, kiuj tiom abundas en nia movado! Nuntempe nenio ja plu devus malhelpi, ke oni primoku kiujn ajn stultojn de nia rondo familia. Tute kontraŭe: ridi pri si mem estas signo de forto.

Sub la gvido de V. Benczik HEA plenumas inteligentan eldonpolitikon. Plia pruvo pri tio estas la reaperigo de "El la 'Verda Biblio'", la ĉefverko de Lejzerowicz, viktimo de Treblinka.

Kiel la nomo aludas, la libro estas verkita laŭ la biblia stilo. La leganto povas sekvi la vivadon de la verdularo sur ties promesita tero, konjektante, ke la rakonto estas rekreaĵo pri la vera historio de Esperanto ekde ĝia apero ĝis la tridekaj jaroj. Por plene ĝui la enhavon, necesas koni tiun historion. Aliflanke, la libro certe instigas al pli serioza studado de la priridata periodo.

Krom la "biblia" parto, la libro enhavas ankaŭ prozformajn rakontojn. Ili tamen restas klare sub la nivelo de la bibliaĵoj.

Por via gustumo, jen taŭga fragmento por ĉi tiu loko: "7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo fariĝu via preferaĵo. 9. Subtenu la verdajn librojn, ĉar ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Ĉar ĉiuj feliĉoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ĝia feliĉo kaj potenco estas ĝi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin! (ĉap. XII)

Do, aĉetu kaj – vi certe legos!

Osmo Buller

El la “Verda Biblio”

Publikigita ĉe
La Movado 2017年8

Toshihiko Ito

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.