La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fiŝkaptisto
Vojaĝo tra la poezio de Fabrizio De André

  • Auteur: Ĝanfranko
  • Vertaler: Renato Corsetti, G. Castelli, N. Minnaja
  • Originele taal: itala
  • Illustrator: Mario De Luca
  • Medewerker: Kantas: Gianfranco Molle
  • Soort: cd, muziek
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €18.20
  • Jaar van uitgave: 2007
  • Vorm: kompakta_disko
  • Beschrijving:
    Vojaĝo tra la poezio de Fabrizio De André
    1. La fiŝkaptisto
    2. La kanto pri Manjo
    3. Mulvojo de maro
    4. Ŝpinu la lanon
    5. La stultulo
    6. Princino
    7. Franca Majo
    8. Send Krik
    9. La milito de Pjero
    10. Rimini
    11. La Flut-muzikisto
  • Duur: 40 min
  • Breedte: 140 mm
  • Hoogte: 125 mm
  • Gewicht: 80 g
  • Bemerkingen: kun tekstlibreto
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bardo revenis!


decembro 2007

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj.
Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens – foje...
Sed nepre aŭskultadu tiujn personojn. Jen la fiŝkaptisto, kiu partigas sian panon kaj vinon kun murdinto, kiun pelas la ĝendarmoj; jen Manjo, kiu glite falis en riveron kaj «kiam la vento vidis ŝian belon, el la rivero portis ŝin sur stelon.» Jen la Mul-vojo en la maro, kie bedaŭrinde la muziko komplete superas la voĉon de l’ kantisto... Ŝpinu la lanon, kiun Ĝanfranko registris en 1976, unu el la plej belaj kanzonoj de tiu ĉi disko – temas pri nostalgia elvokado de la korteza amo de iu poezia Mezepoko – ne estas de Fabrizio De André, sed de Robert Marcy, franca aŭtoro, komponisto, interpretisto, kiu verkis tiun kanzonon en 1949! La stultulo estas plena de humuro: „por brili sufiĉas parkeri folion – mi provis la tutan enciklopedion...“ (kun voĉo, ve!, ankoraŭ tro malantaŭa!), La Princino ektraktas temon ankoraŭ tabuan por multaj, tiun de transseksemo, Franca Majo jam en La Vojo parolas per si mem... La milito de Pjero ankaŭ en La Vojo estas unu el la plej belaj kontraŭmilitaj kanzonoj, Send Krik kaj Rimini estis en la kasedo Baf! de 1984; Marĉela kunkantas Rimini, kaj oni povas nur plori, plori pro la malapero de tiu unika, varma voĉo en nia verdujo... La lasta kanzono La flut-muzikisto certe ne estas la plej trafa...
Iom strange tute ne aperas la nomoj kaj de Ĝanfranko kaj de Fabrizio De André sur la kovrilo... Tamen ja sur la disko!
Mi kompreneble atendas nun novan diskon de Ĝanfranko kun liaj propraj kanzonoj. Sed hodiaŭ ne maltrafu tiun ĉi juvelon, kiun ni ŝuldas al Renato, Fabrizio, Marĉela, bonegaj muzikistoj kaj Ĝanfranko la „Reaperanto“!

Ĵak Le Puil

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.