La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Jomo kaj liberecanoj

  • Auteur: Jomo
  • Soort: cd, muziek
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €14.92
  • Jaar van uitgave: 1998
  • Vorm: kompakta_disko
  • Beschrijving:
    1. Al la barikadoj
    2. Maĥnovŝĉino
    3. La eskapinto
    4. Kajuna knabo
    5. La blondulineto
    6. Alumetujo
    7. Ĉeboksaro
    8. Kun ci
  • Duur: 22 min
  • Breedte: 140 mm
  • Hoogte: 125 mm
  • Gewicht: 80 g
  • Bemerkingen: 'Kolekto 2000', kun tekstlibreto
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Al la barikadoj!

Jen muziko el nova esperanta rokbando, „JoMo kaj Liberecanoj” (JMkL), tamen ne tiom nova, ĉar ili estas la samaj homoj kiuj jam rokludis sub la nomo „La Mamutoj”.

Kiel oni supozas leginte la bandnomon, tiu verko rakontas al la aŭskultanto pri anarkiismo, pri la liberecana movado kaj pri revoluciemo, sed en la muziklingvo de baza roko kun ties propraj trajtoj.

JMkL estas Poej, elektra gitaro, Gerardo, drumo, JoMo, basgitaro, kanto kaj komponado. La kompakta disko konsistas el ok mallongaj (ĉirkaŭ 3-minutaj) muzikpecoj, ne ĉiuj originalaj. La propraj estas subskribitaj de JoMo, kaj la ceteraj estas rokversioj de aliaj kantoj tradukitaj en Esperanton, kies aŭtoreco aŭ deveno ne ĉiam estas indikitaj.

La aldona kajereto prezentas la verkon pli longe ol sufiĉus. Ĝi enhavas ne nur la tekstojn de la kanzonoj, sed ankaŭ blanknigrajn rilatajn fotetojn aŭ desegnaĵojn kaj kelkfoje komentojn. La anarkiismaj emblemoj, simboloj kaj etoso trafluas en ĉiu paĝo, de la koverto ĝis la fino.

Kiel mi diris, la muzikstilo estas facile rekonebla kiel baza gitarema roko, kaj aldone, kun gutoj da metalroko kaj punko, sed sen perdo de melodiemo. La muzikistoj tre efike kunorde ludas, tial rezultas preciza ritmado, super kiu la voĉo de JoMo melodie fluas. Helpas bona, altkvalita sonregistro, tamen sen cedo al florornamaj muzikaranĝoj: nur pura, dika roksono, iom agresema. Tamen mi sentis ioman mankon de originaleco; neeviteblas la komparo kun iuj simile orkestritaj rokensembloj, ekzemple la kanada grupo „Rush”, kies muziko abundas je plenriĉaj ritmoj, malparaj mezuroj kaj serĉo de novaj vojoj por rokmuziko. Frapas aŭskultanton la ekaŭdo de la unua muzikpeco de tiu KD „Al la barikadoj”, rokversio de la samtitola fama himno de hispanaj liberecanoj dum la interna milito de 1936. Tamen ne ekzistas maldeciga emo en tiu malortodoksa versio; tutmale JMkL ame kaj delikate (siastile, kompreneble) rekreas tiun fundamentan libereckanton. La samon oni spertas aŭskultante la duan, „Maĥnovŝĉino”, en kiu la recenzanto hazarde rekonis faman melodion el la rusa revolucio.

Ĉiuj kanzonoj estas kantitaj esperante, krom la menciita „Al la barikadoj”, kiun JoMo kantas ankaŭ hispane kaj france. Kiel dirite, la temoj de la kantoj estas plejofte anarkiismo, liberecanoj kaj simile, kaj ilia beletra kvalito estas tute taŭga por tiu roka muzikstilo. Konklude, alloga, dece eldonita disko por rokamantoj kaj nostalgiuloj de la, ankoraŭ vigla, liberecana revo.

Manuel Pancorbo Castro

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.