La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kanto pri amo kaj morto de la flagisto Kristof Rilke

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

El la frua Rilke

Ĉi tiu estas unu el la lastaj ĉefverkoj de la malfrua germana romantikismo, kaj unu el la unuaj de Rilke; kaj malgraŭ la iom artifika naiveco, kiun oni do atendu, ĝi estas unu el la malmultaj verkoj de tiu epokfino, kiun oni ankoraŭ legas, kaj ja ĝue, eĉ ravite. Jes, ni havas junan heroon, kiu rajdas tra la nokto en fremdan landon, dormas kun la sinjorino de la kastelo kaj mortas en batalo portante brulantan flagon; kaj jes, la verko iĝis utila propagandmaterialo dum la unua mondmilito; tamen tia ŝablona legado preteratentas la esencon de la „Kanto...”: ties atmosferon de somnolemo kaj angoro, de senpovo kaj halucino.

La esperanta versio estas fidela vorte kaj sente; ĝi estas ĉe la sama nivelo kiel la pli bonaj nacilingvaj tradukoj. Rilke skeptikis pri tradukoj de la „Kanto...”, pro tio ke ili kutime ne konservas la ritman impeton antaŭen kiu troviĝas ĉe la originalo. Kvankam tiu efekto estas aparte malfacile atingebla en Esperanto, pro la antaŭlast-akcenteco de nia lingvo, la tradukintoj sukcesis reprodukti ĝin per lerta uzo de sufiksoj (ekz. ĉe la unua frazo), elizio (konvene avare), kaj aliaj etaj detaloj.

Tamen ankaŭ en tiuj detaloj troviĝas kelkaj mispaŝoj: konsideru la malbelan sufiksan ripetadon ĉe Aŭskultu: Bruado, tintegado kaj hundbojado! Ĉevalblekado en la korto, hufbatado kaj vokoj. (p. 17)

Unu korekteto, aŭ, pli ĝuste, rimarko: la lastpaĝaj informoj asertas ke „laŭdire [Rilke] skribis [la poemon] dum nur unu nokto en aŭtuno 1899, inspirite de familia tradicio” tio veras pri la unua versio, sed fakte temas pri traduko de la dua, ege supera versio de 1906.

Harald Helfgott

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.