|
Kalejdoskopa rememoro e-boek PDF
|
|
Popularsciencaj kaj socikritikaj artikoloj | 2008/03, p. 25 |
Alberto Fernández estas bone konata esperantista aŭtoro, kies artikoloj pri popularsciencaj temoj, kaj aliaj socikritikaj, delonge aperas en la esperanta gazetaro. Li klare kaj facilkompreneble verkas. Ĉi tiu libro konsistas el kolekto de ĉirkaŭ kvindeko da liaj artikoloj (inkluzive unu recenzon kaj du poemojn).
La prisciencaj verkoj estas originalaj, la socikritikaj plejparte konsistas el tradukaĵoj liaj. Senescepte ili interesas. La sociaj vidpunktoj liaj plejparte koniĝas per lia elekto de artikoloj. La ĉefa temfadeno, trairanta ilin, estas socialismo; kaj plurfoje li akre kritikas la sinproklamintan „demokration” usonan kaj ĝian aliancanon Britio. Ĉi tiuj parolas ĉefe pri la mondpolitiko de Usono kaj ĝia ŝtatprezidanto George Bush; kaj pri la imperiisma nacipolitiko usona, kiu sin maskas per pretendo alporti demokratiecon al granda parto de la mondo. Kompreneble Irako estas akre pridiskutita, sed ankaŭ la kaŝita ekonomidomina celo (bone konata kaj ne nur socialiste bazita kritiko!).
La libro estas dividita en du preskaŭ egalajn partojn. La unua artikolo, kiu celas klarigi la religi-filozofion de Teilhard de Chardin, estas tre klere verkita, kaj pensinstiga. Malofte mi vidis simile klaran, simpatian kaj celtrafan faskon de 14 paĝoj da traktado pri unu el la ĉefpensuloj de la dua duono de la dudeka jarcento.
Aliaj temoj, pri subatomaj partikloj kaj la naturo de materio; prognozoj pri la estonta utiligo de komputiloj; la kuraca efiko de placeboj (jes, ja! tre firme bazita diskuto pri farmakologie malakceptata observo); jen nur kelkaj el la artikol(et)oj, verkitaj de laiko por laikoj, ankoraŭ atentindaj.
Kiel priskribi la amason da artikoloj en la dua parto de la libro, dediĉita al kontraŭkapitalisma, socialisma diskutaro? Plej imponis al mi la prelego pri „La ideologia stumblo inter Socialismo kaj (la) Internacia Lingvo”: kial Esperanto estis malakceptita de reĝimoj, kiuj proklamis sin socialismaj? Alia valora artikolo titoliĝas „Kiam du kanajloj intertraktas”: la interrilato de diktatoro Franco kaj Adolf Hitler (en tiu renkontiĝo, Hitler malgajnis!).
Ne ĉiam la leganto centprocente partoprenas la vidpunkton de la artikoloj. Pro tio, la libro vere rekomendindas. Leginto, ne instigita plu pripensadi, estas neimagebla.
Kalejdoskopa rememoro | Publikigita ĉe Esperanta blogo de Tonyo |
Kiam mi lernis Esperanton, antaŭ preskaŭ 30 jaroj, tiam mi studis Fizikon, kaj tute nature interesiĝis pri libroj sciencaj verkitaj en la internacia lingvo. Mi trovis dezertan panoramon: apenaŭ ekzistis sciencaj verkoj, kaj des malpli sciencdisvastigaj libroj, tio, kion oni en kelkaj landoj nomas populara scienco (la situacio bedaŭrinde apenaŭ pliboniĝis poste).
Pri Fiziko nur unu libron mi trovis: “Senĝenaj dialogoj”, kaj la nomon de la aŭtoro tuj kaptis mian atenton: Alberto Fernández, tipe hispana nomo. Tamen, neniu el la pli veteranaj membroj de la valadolida klubo konis lin. La misteron parte solvis la postkovrilo de la libro (por esti pli preciza, la oreloj): lin la hispana milito portis al Belgio. Kiel mi poste sciis, li estis unu el la t.n. infanoj de la milito, evakuitaj dum la interbuĉado, kaj ne plu revenintaj al la naskiĝlando; unu el la plej frapaj kaj dramaj rezultoj de la batalo.
La libro estis superba. Alta klerigado, rakontata en flua lingvo. La nivelo povas esti iom tro alta por nesciencemuloj, kaj la dialoga formo ne al ĉiuj plaĉos, sed mi tre ŝatis ĝin. La volumo jam aĝas tridek ses jarojn, sed ankoraŭ estas trovebla en Libroservoj, kaj ĝia legado plu valoras la penon.
Nenion plian mi sciis pri Alberto dum multaj jaroj, ĝis kiam mi revigligis mian esperantumadon, inter alie en la SATeca movado. Tie mi trovis sub la sama subskribo de iu Alberto Fernández, interesegan artikolon kiu baldaŭ disvastiĝis en diversaj medioj: “La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo”. Mi tradukis ĝin en la hispanan kaj pere de nia komuna amiko Jakvo Ŝram mi komencis mian rilaton kun li, kaj mi malkovris viglan homon kun ampleksaj interesiĝoj.
Mi ankaŭ havis tiel la okazon legi aliajn liajn kontribuojn, ĉefe la tradukojn Esperanten de diversaj artikoloj de la pacista belga revuo “Vrede”. Li sendis por la retejo de SAT-en-Hispanio artikolon “Kiam du kanajloj intertraktas...” (kaj mi esperas ke baldaŭ alvenos pliaj)
Ĉiujn ĉi tekstojn, kaj kelkajn aliajn, ĉefe sciencajn kaj socie progresemajn, sed ankaŭ poeziajn, ni povas trovi nun en la ĵus aperinta libro. Ĝia nomo estas “Kalejdoskopa rememoro”, kaj ĝin eldonis Flandra Esperanto-Ligo (tamen kun kelkaj misoj).
La sciencaj artikoloj estas jam malnovaj, sed plu interesaj: unuj ĉar ili permesas rigardi kiel avancis la kono de la homaro. Aliaj gapige antaŭvidas jen multajn trajtojn de la nuna interreta kaj komputa aktualeco (“La komputila socio”, en 1971!), jen tendencojn de la genetiko (en la posta jaro), dum la revoj pri fuzio restas preskaŭ en la sama stato. Aliflanke, kun la politikaj artikoloj ne ĉiuj konsentos, sed mi certigas ke neniu ilin taksos frivolaj aŭ subnivelaj.
Aparte de fikciaj kaj priesperantaj libroj, restas kompare malmultaj libroj en nia lingvo kiuj pritraktas profundajn ne banalajn temojn en serioza maniero. Tiu ĉi estas samtempe altnivela kaj facile legebla. Mi varme ĝin rekomendas.