La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Masko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kajto flugas denove

Bona novaĵo: jen nova disko de Kajto, eble la plej ŝatata muzikgrupo en Esperantujo. La lasta albumo de la popolmuzikistoj el Nederlando aperis en 1993. Masko do estas longe kaj avide atendita.

Malbona novaĵo: la nova disko daŭras malpli ol 30 minutojn. Ĝi do estas kvazaŭ nur duondisko en komparo kun la lasta, Tohuvabohuo, kiu daŭris proksimume 60 minutojn.

Bona novaĵo: se Masko estas duono de Tohuvabohuo, ĝi estas la bona duono. Mankas al ĝi, ekzemple, longa pompa alegorio pri la historio de Eŭropo kun listo de tie troveblaj mamuloj (kio ja aŭdeblas en Tohuvabohuo). La muziko en ĉi tiu albumo estas tia, kian ni vere deziras aŭdi de la talentoplena bando: jen melodiaj, popoleskaj kantoj, lerte prezentitaj laŭ maniero plene kajteca. Brave!

Kajto estas Nanne Kalma (kiu komponas la plejparton de la muziko), Marita Kruijswijk [krejsvejk], Ankie van der Meer, kaj Marian Nesse. La kantadon de la kvaropo akompanas gitaro, banĝo, akordiono, bekflutoj kaj aliaj akustikaj instrumentoj. La etoso estas popola, sed la muziko ne ĉiam estas simpla. La kantoj estas zorge kaj strikte aranĝitaj, kaj ĉie evidentas la profesieco de la grupo.

Por ĉi tiu albumo Kajto ĉerpis tekstojn precipe el la verkoj de du aŭtoroj: Sabine Trenner kaj Marcel Redoulez [marsél redulé]. La tri poemoj de Trenner estas tre amuzaj, aparte Masko. (Tiu kanto levas muzikan demandon: ĉu alia bando en Esperantujo kuraĝus tiel harmoniumi en rapidaj seppulsaj mezuroj?) Redoulez kontribuis kelkajn kortuŝajn lirikojn kaj unu tipan kajtan mar-baladon Ardas Havena Vivo (kiu levas lingvan demandon: ĉu alia bando en Esperantujo kuraĝus tiom dramece vibrigi la literojn r?).

Mencienda estas tio, ke se vi ne aŭdus ĉi tiun diskon, vi maltrafus la kanton Dormu Milde, eble unu el la plej belaj lulkantoj en iu ajn lingvo. Aŭskultu ĝin. Lernu ĝin. Kantu ĝin al viaj infanoj, al viaj nepoj. Ĝi meritas lokon en nia malgranda esperanta trezorejo (kaj lokon meritas ankaŭ Kajto).

La plej bona novaĵo: Vinilkosmo daŭre provizas al ni novajn kompaktajn diskojn, kaj tiu iniciatemo vigligas la muzikon en Esperantujo. Ankaŭ ni subtenu la muzikon. Aĉetu la diskojn!

Danjelo Gibbons

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.