La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mensogoj kaj sekretoj de la historio

  • Auteur: André Cherpillod
  • Soort: geschiedenis
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €12.00
  • Jaar van uitgave: 2015
  • Vorm: libro glubindita
  • Beschrijving: Fascina libro, kiu en 33 ĉapitroj provas "prezenti la aferojn plej honeste". La temoj estas
    La prahistoria skribo
    Atlantido
    La piramidoj
    La fantasta naskiĝo de Venuso
    Jesuo
    Sanktaj Petro kaj Paŭlo
    La Galloj (= La Gaŭloj)
    La kataroj
    La Templanoj
    La inkvizicio kaj multe pli.
  • Pagina's: 173
  • Breedte: 148 mm
  • Hoogte: 210 mm
  • ISBN: 978-2-36620-028-7
  • Bemerkingen: Ilustrita
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kredoj blindaj je faktoj dubindaj


2016/02, p. 22

Ĉu Jesuo Kristo vere ekzistis? Kiu li estis en la realeco? Kiam ekskribis la homaro? Ĉu William Shakespeare mem verkis siajn teatraĵojn? Ĉu la murdinto de la franca reĝo Henriko la 4a agis sola? En kiu fako la 20a jarcento indas la nomon „granda jarcento”? Ĉu la kvin plej grandaj (laŭ la angula grandeco) planedoj de la sunsistemo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno) estis ĉiam videblaj en la ĉielo? Jen kelkaj tiklaj demandoj, kiuj ŝajnas kontraŭbati la tradicie akceptitajn opiniojn.

Multaj historiaj temoj estas konataj al ni danke al lerneja instruado aŭ pere de la tiel nomataj amas-komunikiloj. Fojfoje estas tamen malfacile distingi mitojn de tio, kion ĝis nun klarigis la historiaj aŭ la sciencaj esploroj. Esperantistoj mem ofte frontas personojn, kiuj kredas, ke ilia internacia lingvo estas artefaritaĵo, neniam, nenie kaj de neniu parolata kaj aldone sena je propra kulturo. Kaj tiuj personoj firme opinias, ke iliaj kredoj spegulas la realon.

La vero estas, ke la plimulto de la homoj estas tre malofte informita pri sciencaj esploroj koncerne temojn jam delonge konsideratajn firmigitaj. Kial ne provi rekonsideri ilin kun objektiveco, komparante la faktojn, sur kiuj sin apogas disaj opinioj? Ja la faktoj, ne la kredoj, konduku onin al ia opinio.

Alproksimiĝo

Ĉu ni vere scias, kiu do estis, en la historio, Jesuo Kristo; ĉu ni ŝuldas la inventon de la skribado al la sumeranoj, 3500 jarojn antaŭ la komuna erao; ĉu ekzistas raciaj argumentoj por pledi por la ekzisto de iu perdita kontinento, kies nomo estis Atlantido; ĉu la planedo Venuso estis ĉiam videbla? Pri tiaj temoj (kaj aliaj) oni rajtas pensi kaj serĉi realecajn elementojn por starigi al si propran opinion, sendepende de la influo de la tradicio, de sciencaj dogmoj kaj similaj aferoj.

Ĝuste ĉi tian alproksimiĝon montras aliflanke André Cherpillod en sia libro Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Kiel ateisto, Cherpillod ne timas prikonsideri religiajn temojn, sed li klopodas, sen antaŭjuĝoj, konsideri nur historiajn elementojn. Unua ekzemplo estas la serĉado de faktoj certaj pri la persono de Jesuo Kristo, mortigita de la romianoj.

Mortotuko

Alia ekzemplo, parte ligita al la antaŭa, rilatas al la mortotuko konservata en Torino, pri kiu la romkatolika tradicio asertas, ke ĝi spegulas la vizaĝon de la mortinta Kristo: Cherpillod alvenis al la konkludo (surpriza, eble ankaŭ por li mem), ke nenio malhelpas tian eblon. Fakte, la konata datado de tiu tuko per karbono 14 estis plenumita sub vere dubindaj kondiĉoj: la esploro, kiu datis la mortotukon, okazis cetere en la mezepoko. Tamen, spite al la manko de fina pruvo, multaj faktoj sciencaj (ekzemple la naturo de la tuko) kaj historiaj montras, ke tiu objekto ja povas esti la mortotuko de viro krucumita en la 1a jarcento de la komuna erao, eble Jesuo Kristo mem.

Kelkaj tre malbone konataj temoj estas koncize priskribitaj en la menciita libro, kiel la eltrovo de prahistoriaj skribaĵoj en okcidenta Eŭropo sur ostoj aŭ ŝtonoj datiĝantaj de la paleolitiko. Sed la tradicio asertas, ke la skribado (pli precize, oni aludas al la kojnoforma skribaĵo) unue aperis en la sumera periodo, 3,5 jarmilojn antaŭ la komuna erao!

Kleopatra

„Etaj kaŭzoj kaj grandaj konsekvencoj”. Jes, se la nazo de Kleopatra ne estus tiom longa (kaj bela!), la historio eble estus alia. Kaj oni povus sin demandi: „Kio okazus, se ...”, sen tamen havi la eblon alveni al certa respondo. Iel ajn, libroj tiaj, kiel ĉi-lasta de André Cherpillod, kondukas nin rekonsideri konatajn temojn kaj kuraĝigas nin pensi aŭtonome. Kiel kutime ĉe tiaj verkoj, la legado estas agrabla kaj vekas reagojn en la leganto, ĉu konvinkita pri la teorioj de la aŭtoro, ĉu ne. Sed ĝuste tiu estas la celo: komprenigi, ke eĉ pri laŭŝajne certaj aferoj ofte ne ekzistas certeco kaj ke, sekve, ĉiu rajtas dubi pri ĉio.

Pierre Grollemund

Vera plezuro, bela stilo


februaro 2017
Eblas aserti sen timo tro ĝeneraligi, ke homoj ŝatas misterojn kaj fasciniĝas pri sekretoj. Ne nur en la persona ĉiutaga vivo: sufiĉas ankaŭ kontroli kiom triumfas fikcioj, entenantaj tiujn ingrediencojn. Ne mirigas do, ke ankaŭ verkoj pri misteroj kaj sekretoj en la historio aŭ en la socia vivo fariĝis popularaj en la popola kulturo, kaj ke naskiĝis tuta ĝenro de libroj kaj dokumentfilmoj pritraktantaj tiun malluman parton de la realeco.
La ĝenro estas malpli abunda en Esperanto – kie maloftas ĉiaj verkoj nefikciaj, pri scienco aŭ historio. Apenaŭ unu aŭtoro verkis plurajn librojn pri tiu temo, André Cherpillod, kiu nun prezentas kvazaŭ resuman libron, grupigante diversajn kazojn pri misteraj aspektoj de la historio. Ĝia titolo bone priskribas la enhavon kaj la celon.
En 33 ĉapitroj Cherpillod vicigas disajn erojn de la historio, de la estiĝo de la skribado ĝis la hororoj de la 20-a jarcento, kie li trovas, ke la ĝenerale akceptita priskribo de la historio kaŝas sekretojn kaj misterojn, kondukanta lin al interpretoj tre malsamaj, fronte al la oficiala historio. Tiu prezentado de aliaj faktoj aŭ hipotezoj troviĝas en la unuaj 30 ĉapitroj, dum la lastaj tri montras alian aliron, kiun mi komentos poste.
En tiuj unuaj ĉapitroj la aŭtoro pritraktas temojn, kiujn multaj legantoj konas kiel oftajn temojn de disvastigitaj verkoj de tiu mistera ĝenro, kiel Atlantido, la piramidoj, la templanoj, la Torina Mortotuko, la kataroj, la alĥemiistoj, la vera personeco de Shakespeare, la Viro kun la Fermasko aŭ la enigmo de Mayerling, plie eĉ aliajn rilatajn al Jesuo Kristo, Johana de Arko, Molière aŭ Ludoviko de Bavario. Cherpillod en ĉiuj kazoj prezentas la hipotezojn plej misterajn, tiujn reliefigantajn la konservadon de sekretoj kaj – laŭ lia interpreto – mensogoj.
Ĉu liaj interpretoj estas kredindaj? Nu, tio dependas de viaj emo kaj edukiteco. Multajn legantojn fascinos tiu sinsekvo de faktoj kaj hipotezoj. Ili montros la kaŝemon de la ĉefroluloj de la historio, ĉefe de la povuloj, aŭ la misterajn fortojn gvidantajn la homan sinsekvon.
Por tiu ĉi recenzanto tia akumuliĝo de t.n. ‘misteroj’ efikas inverse. Mi mem evidente kredas, ke ja ekzistas misteroj kaj sekretoj, konspiroj de grupoj kaj kaŝado fare de povuloj, kaj mi koncedas ke kelkaj el la prezentitaj misteroj povas enhavi mallumajn flankojn, iujn el ili intence kaŝitajn. Sed ju pli Cherpillod prezentas sekreton post sekreto, mi ne povas eviti vidi sistemecon de la aŭtoro en la interpreto de la faktoj aŭ la prezento de la historioj, kio malpliigas ilian verŝajnecon. Finfine en plej multaj mi emas kredi, ke hipotezoj pli simplaj ol tiuj prezentataj de Cherpillod, eksplikas la misteron.
Nur du ekzemploj. La verko pritraktas la kazon de la Mortotuko de Torino, pri kiu la aŭtoro jam antaŭe verkis tutan libron, La Mortotuko de Torino, la neebla objekto, 162 paĝojn longan. Li forĵetas la rezultojn de la radiodatado per karbono-14, ĉar ili ne konvenas al lia interpreto, kaj do ne hezitas esplori aliajn eksplikojn, ofte memkontraŭdirajn: kiel eblas trovi la sangogrupon de Jesuo kaj samtempe aserti ke neniu organa materialo restas, kaj ke la bildo estas kreita per ia mistera radiado? Kial oni fidas la evangeliojn por priskribi la vundojn, sed ne la bendojn?
Eĉ pli frapa estas la ĉapitro pri la ‘naskiĝo de Venuso’, kiu resumas la libron verkitan en 1950 de Immanuel Velikovsky. Tiu malnova aŭtoro eksplikis plu rajn k at a st rofajn fe nome nojn kolektitajn en la Biblio kaj en multaj aliaj mitoj de la antikveco per kuraĝa hipotezo: ili estis la efiko de la pasado de giganta kometo, kiu proksimiĝis al la Tero kaj poste estis kaptita de la suna gravito kaj fariĝis la planedo Venuso. Kiel eblas kredi tiun rakonton post sesdek jaroj, kiam dekoj da spacosondoj esploris la kosmajn korpojn, inklude de Venuso mem kaj pluraj kometoj, kaj oni bone konas la klaran diferencon inter ĉiuj korpoj? Ke en la kvindekaj jaroj tiu hipotezo estus studinda, tion mi komprenas. Ke en 2015 klera homo povas ankoraŭ kredi la rakonton de Velikovsky, kiam miloj da sciencistoj studis la proprecojn de planedoj kaj aliaj elementoj de la sunsistemo, tio estas por mi apenaŭ kredebla obstino.
Mi menciis du ekzemplojn, kiujn mi iomete konas pro mia studado, sed samajn konsiderojn eblas fari pri la granda plimulto de la kazoj prezentataj. Ĉu vere oni ankoraŭ dubas pri la kreintoj de la egiptaj piramidoj? Ĉu vere necesas ekster(ter)a influo por ĝia konstruado? Ĉu vere la majaoj estis tiom mallertaj, ke ili bezonis influon de egiptoj por mem diveni, ke la geometria korpo, kiu ebligas plejan altecon per akumuliĝo de malmolaj korpoj sen cementado, estas ĝuste la piramido?
Mi ne neas ke iuj el la prezentitaj hipotezoj povas esti pravaj. Inter tridek misteroj estas facile renkonti iujn, en kiuj la sekreto estis pli longe konservita. Pri aliaj la spertuloj mem disputas inter si. Sed la proceduro de Cherpillod, forĵeti la pli simplajn hipotezojn kaj imagi ĉiamajn daŭrajn konspirojn, taŭgas por distra vespero, ne por serioza konkludo.
La lastaj tri ĉapitroj estas malsamaj ol la antaŭaj, ĉar, malgraŭ la klopodoj de la aŭtoro montri kontinuecon, ili fakte temas pri okazaĵoj pli modernaj, en kiuj vere ekzistas nek misteroj nek sekretoj, kaj en kiuj Cherpillod simple prezentas sian vidpunkton pri aktualaĵoj.
La artikolo 31 temas pri Esperanto.
Ne serĉu tie ion kaŝitan. Ke eksteruloj ne atentas nian movadon havas nenion misteran. Ekzistas bonaj kialoj, por ke tio okazu. Fakte, je la fino la aŭtoro uzas tiun spacon por pribatali siajn proprajn lingvajn ĉevaletojn kontraŭ la Akademio. Eble li pravas, eble ne, sed la forto de lia argumentado malkreskas en mia takso, ĝuste ĉar li enmetas ilin ene de libro pri tute alia temo, kvazaŭ la esperantigo de geografiaj nomoj havus la saman karakteron aŭ gravecon kiel la konstruado de la piramidoj kaj la vera personeco de Shakespeare kaj Molière.
La lastaj du ĉapitroj estas listigoj de bataloj kaj katastrofoj en la mondo. Mi havas alian perspektivon pri la estonto de la mondo, ĝuste ĉar mi neniam pensis ke la antikveco estis pli milda ol la nuntempo, kaj do ne opinias ke la pasinta jarcento estis tiu “kiu vidis la rekordon de organizitaj masakroj”. Mi suspektas, ke la lastaj tri ĉapitroj estis aldonitaj por ebligi kontinuecon ĝis la nuntempo, ĉar Cherpillod ne trovis sufiĉe gravajn nuntempajn misterojn kaj konspirojn aldonindajn.
Pri la lingvouzo nenio riproĉinda. Cherpillod evidente mastras la lingvon (ne nur Esperanton), kaj lia stilo estas flua kaj agrabla. La de si mem tiel nomataj “bonlingvistoj” ne ŝatos lian senĝenan uzon de fakaj vortoj, komplikaj kiam necese, kaj kelkajn ne tute ortodoksajn aŭ nekutimajn vortojn. Mi tamen konsideras, ke ĝi estas vera plezuro por homoj, kiuj ŝatas legi nefikciaĵojn en bela stilo, kio ne estas tute kutima en nia lingvo. Ĝuste pro tio min ĝenis lia traktaĵo en tiu menciata ĉapitro 30 kontraŭ iuj novaj uzoj: homo kiu senĝene uzas “olim” ne devus esti tiom severa kontraŭ “Barato”.
Male, la (mem)eldono malhavas kvaliton. Temas evidente pri elekto de la aŭtoro, ke li preferas broŝurecan libron, tro facile difekteblan, al pli kvalita kaj sekve multekosta eldono. En nia mondo, en kiu la kosto de transporto kaj distribuado estas pli granda ol la papero mem, kaj kiam por malmultekosta eldonado pli konvenas bitlibroj, tiu maniero eldon i hava s miaopi n ie malgrandan estontecon. Eble nenio pli pruvas la ĝeneralan individuemon de la esperantistoj, ol tiu ĉi maniero tute sola produkti librojn.

José Antonio del Barrio

Mensogoj kaj sekretoj de historio


Septembro 2016
Mi promesis mallongan recenzon de la libro Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Sed estas malfacile recenzi libron, kies enhavo konsistas el mallongaj rakontoj. Ĝenerale ĝi nur atentigas pri diversaj historiaj faktoj, kiuj aŭ jam estas science esploritaj aŭ ankoraŭ estas sekretaj, ne ekzamenitaj ĝuste pro sia sekreteco. La aŭtoro komencas de la rakonto pri la prahistoria skribo - kie ĝi aperis unue? Ĉu veras la ĝisnunaj malkovrojn? Kaj per pluaj rakontoj li proksimiĝas al la sekretoj de la nuntempo. Eble mi nur mencios kelkajn titolojn de la rakontoj por instigi legemuloj legi ĝin. Jen ili: Atlantido, Konstruo de piramidoj, Sur la spuroj de "Sinjorino Jesuo" (ne estas eraro - vere estas "sinjorino", kaj temas pri Maria Magdalena), La Galloj malbone konataj, La inkvizicio - sangmakulo sur la Roma Eklezio, Sankta Johana "d'Arko", Ĉu Moliero estis Moliero, La Dreyfus-Afero, Bulojo-ĉe-Maro 1905 (temas pri Esperanto) kaj la libron finiĝas tre malgaja, deprima kaj malesperiga (almenaŭ por mi) rakonto - La "Granda Jarcento", tiu de masakroj kaj genocidoj. Kial temas pri mensogoj (ne nur sekretoj)? Ĉar inter famaj sciencistoj troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj ne volas, malhelpas aperigi pli novaj eltrovojn, korektantaj pli fruajn sciigojn, por ne perdi sian famon, ne agnoski sian eraron aŭ kaŝi iun alian fuŝaĵon (eĉ krimojn). Eble la vorto "rakonto" ne estas ĝusta, tiuj estas pli raportoj? eseoj? Ĉiukaze la libro valoras por ĝin tralegi kaj iom cerbumi pri la homaro, pri nia civilizacio. Ĉu ni saĝiĝis kun tempopaso?

Jen mia recenzo; mi supozas, ke ĝi entenas faktojn bone konataj laŭ historia vidpunkto al eŭropanoj, kaj ne nepre al azianoj. Mi pardonpetas, se mi malĝuste opinias, ĉar ankaŭ azianoj povas bonege koni la historion de la mondo, sed mi opinias laŭ mia propra sperto - mi pli bone konas diversajn historiajn faktojn de Eŭropo ol Azio (Ĉinio, Japanio ktp.) kvankam mi multe interesiĝas pri historio kaj volonte legas pri tiu malpli konata al mi mondoparto.

Burdo - Dorota

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.