Beschrijving: En la universitata teatro devas baldaŭ komenciĝi la fina
prezentado de verko de loka dramisto; sed en sia kostuma
ĉambro unu el la roluloj kuŝas mortigita.
Tiel estas, ke la sesan fojon kunlaboras detektivkomisaro
Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro
Tomson por solvi murdenigmon. Pluroblas tiuj, kiuj havis
oportunon kaj eble motivon por okazigi la morton. Kiu el
ili kulpas?
Murdo en la teatro: Tiu romano estas la sesa en serio da murdenigmoj. Ĉefrolas denove detektivkomisaro Elis kaj gardisto Tomson. Bone skribita kaj kiel ĉiam tre suspensa kaj humura.
La lingvo estas ekzemplo de 'la bona lingvo' laŭ Corsetti. Vere estas plezuro por mi legi ĝin!
(Tara (Danio) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2018)