|
Neokazinta amo e-boek azw3
|
|
Stilo rekta, senafekta, pri reala mondo malperfekta | 2008/02, p. 24 |
La unua novelaro de Lena Karpunina, La bato (2000), tuj prezentis talenton jam esence maturan, seriozan, kviete potencan kaj foje potence malkvietigan. Ŝia dua novelaro, Neokazinta amo, konfirmos ŝian reputacion.
Temas pri 15 prozaĵoj: noveloj, foje eble sugestitaj per personaj spertoj; ses temas pri la sovetiaj koncentrejoj, la gulago, en la epoko de Stalin. Ĉiuj havas tiun facilan legeblecon, kiu ofte kostas al aŭtoro malfacilan verkadon.
Kvankam ironio aperas ofte, kaj humuro foje, mi sentas, ke la ĝenerala etoso estas sombra, malgraŭ pluraj ekzemploj de homa kuraĝo, eltenivo aŭ bonkoreco. Nu, koncentrejoj estas ja suferegejoj; sed alimaniere karakterizaj estas rakontoj pri atendita brila libertempo en Egiptio – makulita per cinikaj trompoj; aŭ pri avino, kiu urĝe petis viziton, sed tuj forsendas parencojn, alvenintajn post sinofere malfacila vojaĝo; aŭ pri dediĉita „bestamiko”, frue forgesita de supozitaj kolegoj sendankaj – el kiuj unu „modele personigas nesatigeblan kaj egoisman naturon de la homa speco”.
Lena Karpunina ne mem spertis la gulagon; ŝi naskiĝis jarojn post la morto de Stalin; sed ŝi sendube aŭdis rememorojn, kaj ŝia frua vivo en Rusio kaj Taĝikio havis siajn rigorojn. Al tiuj, kiuj, kiel mi, fortune vivis en landoj relative liberaj kaj prosperaj, la nuna libro enhavas pensigajn lecionojn pri fremdaj suferoj kaj diversaj reagoj. Ni ricevas impreson de serioza realismo, plena kredebleco, animprema scipovo pri la mondo.
La libro lasas ankaŭ impreson pri vera scipovo de nia lingvo: jen vera klareco, stilo tute internacia, modeste zamenhofeca, rekta, kaj komprenebla, tiel ke mi povas rekomendi ĉi tiun literature meritan verkon ankaŭ kiel legolibron por progresemaj lernantoj, simile al la romanoj de Julio Baghy. La verkisto celas komuniki pli ol uniki!
Post la aĉa recenzista devo, serĉi erarojn, mi mencios nur unu trovitan: „haro” anstataŭ „hararo”, tre eble, en sia kunteksto, preseraro. Tre eble „doloroj” por „dolaroj” (p. 92) estas intenca ŝerco pri lingva eraro de (malestiminda) agento, kiu ja donis dolorojn kontraŭ dolaroj!
Pliriĉigas la libron valora, perceptema enkonduko de Sten Johansson. La aranĝo kaj presado estas tute bonaj. Se mi devas montri muŝojn en la mielo, mi menciu, ke du el la piednotoj troviĝas sur malĝustaj paĝoj.
Ne estas surprize, ke 6 el la 15 noveloj ricevis premiojn aŭ menciojn en Belartaj Konkursoj de Kongresoj. Ni esperu pri pluaj volumoj.
Transporto al novaj medioj | 9, 2010 |
Ankaŭ pri homoj kaj pri interludado de karakteroj Karpunina estas atenta observanto. En la unua novelo, “Neokazinta amo”, kiu donas sian nomon al la tuta kolekto (ne ĉiuj el la dek kvin rakontoj efektive temas pri amo), ŝi priskribas la infanecan kaj senesperan pasion de pola junulo al vizitanta esperantistino. Alia novelo, same lokita en Esperanta medio, estas “La demando pri emancipiĝo”; la rakontanto dum kongreso samtempe devas forpuŝi la ĝenan atenton de rusa junulo, dum ŝi mem estas fascinata de kanada esperantistino, kiu starigas al ŝi apenaŭ respondeblajn demandojn pri rilatoj inter geviroj en Rusujo.
Aparte notinda grupo de rakontoj estas la lastaj ses, kiuj traktas
diversajn okazaĵojn en siberiaj punlaborejoj dum la stalina epoko. Ili estas
interesaj ne tiom pro la ĉirkaŭaĵo, kiu fakte malpli vivece reliefiĝas ol en
iuj el la aliaj rakontoj, sed pro nekutimaj detaloj pri la organizado de tiaj
lokoj. En “Tiu tago” ni malkovras, ke la malliberuloj estis transportitaj al
alta punkto en la norda arbaro, kie ili devis mem haki la arbojn por konstrui
sian propran malliberejon antaŭ la alveno de la siberia vintro. En pluraj el
En kelkaj noveloj de la kolekto la rakontanto mencias, ke
ŝia patro estis travivinto de orfejoj kaj malliberejoj de la stalina epoko.
Tial la leganto nature konkludas, ke Karpunina akiris sian intimecon kun la
organizado kaj etoso de tiaj punlaborejoj pro rakontoj, kiujn ŝi mem aŭdis de
sia patro. Tiu konstato portas nin al interesa demando pri la persono de
La rakontoj similas personajn leterojn aŭ artikoletojn, interesaj, viglaj, trafaj – kaj certe rekomendindaj ekzemple kiel legaĵo ĉe Esperanto-grupo aŭ dum kurso. Ĉiu peco en la kolekto estas perfekte polurita priskribo de iu situacio aŭ okazaĵo... sed kiel noveloj ili ne estas tute kontentigaj. Ĉu tamen mi maljuste kritikas la verkiston, ke ŝi ne sukcesis plenumi celon, kiun ŝi fakte neniam celis? Ŝi mem nenie asertas, ke ŝiaj verkoj estas fikciaj. Se oni serĉas nur priskribojn, eblas legi kun ĝuo kaj simpatio, admiri la kapablon de la verkisto vivigi situaciojn kaj lokojn; sed ĉu vere nur tion ŝi intencis?
Unu el la plej interesaj rakontoj, “La siberia parencaro”, komenciĝas tre drame, eĉ klasike, kiam la patro de Lena – kaj en ĉi tiu rakonto ŝi efektive nomiĝas Lena – ricevas telegramon kun la mesaĝo “… venu por adiaŭi. Mi mortas. Via patrino.” La penoj de ŝiaj gepatroj kunmeti la necesan sumon por aĉeti la flugbiletojn, aludoj pri la malfidinda karaktero de la mortanta avino, la malfacila vojaĝo kaj alveno dum siberia neĝoŝtormo, la dramaj okazaĵoj kiam ŝi alvenas kun sia patro: jen ĉiuj ingrediencoj por sukcesa novelo. Sed post tiu ekscita komenco, la streĉo forvaporiĝas kaj la rakonto diseriĝas en relative banalaj memoroj pri interkonatiĝo kun la familianoj kaj agrabla novajara festado.
La verkisto proponas al ni abundon da literatura krudmaterialo
kaj da verkista talento, sed ŝajnas, ke ŝi ne scias kiel kunmeti tiujn
materialojn por konstrui el ili la pli imponan verkon, kiun ili meritas. Ŝi
donas al ni la enscenigon kaj la rolulojn; tio kio mankas, estas
Neimpresinta libro | 2007 / 11 |
Ne okazinta amo | septembro 2020 |
Recenzeto 1
Tiun novelaron mi elektis, ĉar mi konis la verkistinon persone dum pluraj jaroj. Ŝi naskiĝis en 1963 en Kaluga (RUS) sed post multaj jaroj en Duŝanbe ŝi venis al Berlino en la jaro 1993, kie ŝi studis gemanan lingvosciencon kaj edziniĝis al la tre aktiva berlina esperantisto Gerd Bussing. I.a. ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto (2010-2013). Post unujara serioza malsano ŝi bedaŭrinde jam forlasis nian mondon la 4-an de novembro 2013.
Ŝ i skribis multajn novelojn, kiuj estis premiitaj en diversaj kategorioj, kiel ankaŭ montriĝas en la kolekto, kiu nomiĝas Neokazinta amo (2007, eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo).
Lena sukcesis prezenti la karakterojn kvazaŭ propra biografio kaj simplas imagi, kiel aspektas kaj moviĝas la rolantaj personoj. Dum la maja sumoo 2020 mi tralegis du plenajn novelojn. Ambaŭ temas pri homoj, kiuj preskaŭ enamiĝis, sed ne sukcesis pro diversaj kialoj. Mi supozas, ke la tuta libro temas pri tiu konstelacio, pro tio ankaŭ la nomo de la novelaro. Ambaŭ noveloj ludis en Ruslando, kie Lena bone konis la cirkonstancojn.
Necesas daŭrigi la legadon!
Recenzeto II
Finfine, per la tria Sumoo, kiun mi partoprenis dum mia vivo, mi sukcesis tralegi tiun ĉi tre kortuŝan kaj interesan libron ĝis la fino. Tio okazas sufiĉe malofte, ĉar mi kutime uzas Esperanto-librojn por varbado kaj aliaj ekspozicioj.
Dum la legado mi konstatis, ke ĝi konsistas el du partoj, kiuj antaŭe ne videblis. La unua parto estis didiĉita rekte al la vivo de Lena, kiel ŝi pasigis junaĝon kun rilatoj al Berlino - krom iu rakonto pri vojaĝo de paro foren, kie tiu travivas diversajn aventurojn.
La dua parto okupiĝas pri la patro de Lena, kiu kiel junulo estis enkacerigita dum la stalina epoko. Laŭ mi tiu ĉapitraro estis precipe kortuŝa, ĉar oni sentas sin kvazaŭ mem malliberulo. Certe tiujn aferojn iom post iom rakontis la parto al Lena. Neimageble, kielmaniere la kaptitaj homoj devis "vivi". Mi supozas, ke eĉ tiu esprimo estas tro bona por la umado sub tiaj fihomaj cirkonstancoj. Estas bonŝancaĵo, ke ni ne devis travivi tiajn kruelaĵojn. Ĝojiga afero je la fino de la libro estis, ke la patro de Lena liberiĝis pro la morto de Stalin. Sed tamen ekestis novaj problemoj - kie loĝi, kielmaniere vivteni ... Minimume li sukcesis ŝanĝi la restadon en la frosta Siberio al pli varmaj regionoj.
Konsilinda kaj -enda libro por ĉiu ŝatanto de noveligita historio!
Neokazinta amo |
Kompreninte, jam sen timo, mi plu legis plezure la belajn kaj poeziajn rakontojn, ĉefe tiujn rilatajn al al malliberuloj en Siberio. Jam fine de la libro mi povis tute retaksi la unuajn rakontojn. Mi rekomendas al la legonto finlegi la libron eĉ malgraŭ komenca elreviga suspekto tiel tiu atingos aprezon de la plena rakontaro.
Neokazinta amo de Lena Karpunina Serio "Stafeto" n-ro 31 149 paĝoj Eldonis: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2007
2a Proz-premio en la lastaj Belartaj Konkursoj de UEA 2007. (Aliaj antaŭaj premioj en la samaj Belartaj Konkursoj)
(Lena Karpunina naskiĝis en 1963 en Rusio, plenkreskis en Duŝambeo (Taĝikio) kaj nun vivas en Germanio.)
Neokazinta amo |
Ĝenerale, la rakontoj esprimiĝas per la "mi-formo", t.e., la aŭtoro mem pretendas esti la ĉefrolanto en la rakonto. Tio donas tre vivan karakteron al la verkoj, kaj ankaŭ lasas al la aŭtoro la liberon bazi siajn rakontojn parte sur realaj spertoj, kiel ankaŭ sur imagitaj.
La rakontoj havas relative simplan intrigon, kio neniel signifas ke ili estas senvaloraj literaturaĵoj. Tute male, pluraj el ili estas preskaŭ majstroverkoj, kaj tre indas esti sur la librobreto de literaturamanto.
Lena Karpunina naskiĝis kaj pasigis la plejparton de sia vivo en Taĝikio, lando en la iama Soveta Unio, kaj tial la fono de la noveloj estas iomete nekutima por ni en Aŭstralio. Sed la temoj de la ĉiutaga vivo ne tre varias inter landoj ni ĉiuj estas homoj, kaj frontas tre similajn situaciojn. Parto de la freŝo de rakonto bazita sur la reala vivo ŝuldiĝas al la kapablo trovi en ĝi emociajn reagojn plej ofte kaŝatajn.
La unua novelo, "Neokazinta amo" estas tia. En Esperantokongreso, juna polo vojaĝema, Gjegoj, renkontas nian aŭtoron, kaj ŝi donas al li sian adreson kaj ĝentilan inviton ŝin iam viziti en Taĝikio. Kompreneble, ŝi ne supozas ke li efektive vizitos ŝin ja nur pro ĝentileco ŝi donis la adreson, kvankam kontraŭ la konsilo de amikino ŝia. Sed surprize, unu tagon Gjegoj ja vizitas, kaj ŝi ĉi- ĉeronas lin en sia urbo. Reciproke li invitas ŝin veni al Pollando por konatiĝi kun lia loĝurbo. Ŝi ne tre amas turismadi, sed
Turistado povas esti iom troa, precipe kiam la ĉiĉerono insistas montri ĉion en la urbo, kaj neglektas la fakton ke la gasto laciĝas. Du junaj amikoj de Gjegoj afable helpas. Kaj io tre neanticipita okazas. Kio? Nu, pri tio temas la titolo de la rakonto, kaj mi ne intencas riveli al vi la misteron, ĉar ĝi estas tro ĉarma por esti senmaskigita. Mi proponas ke vi mem legu la novelon por sciiĝi. Ĉu mi vekis vian apetiton?
Neokazinta amo | Publikigita ĉe Le Monde de l'Espéranto, numero 564, oktobro 2007 |
La bato - Neokazinta amo | Publikigita ĉe La Movado 2016年3 |