La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La nigra fiŝeto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Irana alegorio


novembro 2018
Jen ŝatata infanlibro de mia ge­ne­racio, ankaŭ de mi mem, tamen ne tiom infana libro!
La irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran ko­mu­nikon, do oni enŝteligas metafore, ale­gorie, ambigue aŭ amfibologie siajn opiniojn en ĉion ajn; en literaturaĵojn, artaĵojn, vivstilaĵojn ktp.
La nigra fiŝeto estis konsiderata kiel maldekstra manifesto por infanoj kaj puberuloj. La libro estis moda do­naco de “intelektulaj” gepatroj, pa­rencoj, instruistoj... al puberuloj. Tiuj “intelektuloj” apartenis al ĉi­uj ten­den­coj: maldekstra, religia, naci­is­ma... Kvazaŭ la junuloj de ĉiuj fami­lioj de­vis lerni, samkiel la Nigra Fiŝeto de la libro, ne resti en stagnanta marĉo kaj foriri al senfina nekonata maro. Tiele ni lernis kaj iris al la maro de 1979, al la revolucio!
La unuan ekzempleron de tiu ĉi libro mi ricevis de mia instruisto en la 3-a bazlerneja klaso (1970–71). Mia instruisto estis soldatinstruisto. Tiujn ĉi la tiama ŝah-reĝimo sendis al foraj urboj por instrui en lernejoj, anstataŭ militservi!
Samad verkis la libron en la vin­tro de la (irana) jaro 1346 (komencaj monatoj de 1968) kaj publikigis ĝin en la posta irana jaro 1347 (sama p.K-a jaro, do ankoraŭ dum la ŝah-tempo). En la sama irana jaro 1347 la libro ri­cevis la titolon “la elektita infanlibro de la jaro” pere de la “Instituto por la Intelektula Disvolviĝo de Infanoj kaj Puberuloj”, kiun subtenis la reĝino Fa­rah Diba.
Ekde tiam la libro gajnis multajn naciajn kaj internaciajn premiojn. Ĝin oni tradukis en multajn lingvojn. Sur­baze de tiu rakonto aŭ samnome kun ĝi, oni faris kantojn, filmetojn, voĉle­gadojn ktp.
Sed kion faris efektive la Nigra Fiŝeto?
La intrigo de la rakonto estas ri­belo kontraŭ la estanta situacio, kiun Samad alegorie disvolvas vojaĝigan­te nigran fiŝeton el stagnanta rivereto (metafore, la tiama irana socio) al gran­dega maro (metafore, libereco). Dum la vojaĝo, la fiŝeto batalas, mortigas, eskapas kaj kompreneble ankaŭ estas helpata de kelkaj bonuloj... (metafora jeso al tiamaj maldekstraj partizanaj grupoj).
Estas moko de la historio ke ti­an libron subtenis kaj la reĝino, kaj religiuloj, kaj naciismaj kaj komu­nis­maj grupoj! Kvazaŭ ĉiuj, laŭ neskribita komplotpakto, volis kune ati­n­gi la oceanon de libereco kaj ne­niu deman­dis: “kaj poste?”! Kaj ĉiuj atingis! Kaj ĉiuj dronis!
La rakonton faras maljuna fiŝo al siaj 12 000 idoj kaj nepoj por endormi­gi ilin. La cifero estas simbolo por la sennombreco de la senscia amaso. Se­rio­ze aŭ ŝerce, 12 estas speciala nombro en la irana kulturo; 6 zaratuŝtraj diaj entoj plus 6 arimanaj entoj adminis­tras la mondon, 12 000-jara vivdaŭro de la mondo, ... , 12 imamoj de la ŝijaistoj, 12 kondiĉoj de Mike Pompeo, usona ministro pri eksterlandaj aferoj por intertraktado kun la irana reĝimo...
El inter tiuj 12 000 fiŝetoj nur unu revas pri la libereco kaj ne plu povas dormi!
Al la traduko “favoris helpi”, kiel la tradukistino diris, du famaj anoj de la irana Esperanto-movado, tamen be­daŭrinde enŝteliĝis kelkaj lingvaj mal­glataĵoj kaj tajperaroj, pri kiuj ni espe­-ru korekton en la esperata represo.
La antaŭparola enkonduko, la kom­para verko pri tiu ĉi libro kaj Jo­nathan Livingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) de Richard Bach (la ar­ti­kolo jam aperis en 2004 alirevue), kaj la biografieto pri la aŭtoro konsistigas 40% de la libro. Tial la libro utilas kaj al infanoj kaj al iliaj gepatroj, eĉ geavoj.
La Esperanta teksto iom pli ol necese fidelas al la nacilingva fraz­strukturo, tiel ke fojfoje la signifo de la teksto eble ne estas tuj kaptebla por la okcidenta leganto, tamen tio ja estas aparta kialo aĉeti kaj legi Esperantan libron, ĉu ne?
Se vi volas ĝui iraneskan Es­pe­rantan tekston de irana fama aŭtoro, mi rekomendas tiun ĉi libron.

Said Baluĉi

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.