La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Biblio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Biblio

Kvankam la Biblio multe kontribuis al la literatura evoluado de lingvoj en la Okcidento, ĝi tamen ĝenerale ne havis similan rilaton kun planlingvoj. Mi sukcesis trovi sep librojn de la Biblio, tradukitajn de S. W. Buckhalter, en Interlingua; se mi bone memoras, la nombro iam estis pli granda, proksimume dek aŭ dek-du, sed kelkaj jam malaperis kaj ne plu estas haveblaj. Mi ankaŭ trovis tri librojn de la Biblio (Agoj de la Apostoloj, Psalmoj, Ester) en Ido; ĉiuj aperis en la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. La tradukprogramo pri la Biblio al la Klingona lingvo, kiun en tiu tempo pritraktis Mark Shoulson kaj Glen Proechel, estis eble la ĉefa kialo de la mallonga periodo de nacia propagando pri tiu lingvo en la jaroj 1994-1995; sed laŭ mia scio, la projekto hodiaŭ restas ege nefinita. Plena Biblio en Basic English ŝajne aperis en 1948 aux 1949, sed mi ne trovis indikon, ke oni poste reeldonis ĝin; cetere, komentoj pri ĝi en la reto sugestas, ke (malgraŭ la aldono de 150 specialaj vortoj al la supozataj 850 de Basic English) la traduko ne plene paralelas kun la hebreaj kaj grekaj originalaĵoj; "ĉi tiu libro neniel konkuras kontraŭ la versio King James" oni skribis pli ol unu fojon. (1)

 

Although the Bible has contributed much to the literary development of languages in the West, it has generally had no similar relationship to artificial languages. I succeeded in finding seven books of the Bible, translated by S. W. Buckhalter, in Interlingua; if I remember rightly, the nomber was once larger, approximately ten or twelve, but some have already disappeared and are no longer available. I've also found three books from the Bible (Acts of the Apostles, Psalms, Esther) in Ido; all of them appeared in the twenties of the last century. The translation program to put the Bible into the Klingon language, which at one time was handled by Mark Shoulson and Glen Proechel, was perhaps the main reason for the short period of nationwide propaganda about that language in the years 1994-1995; but as far as I know, the project today remains very unfinished. A complete Bible in Basic English apparently appeared in 1948 or 1949, but I have not found an indication that it was later reprinted; furthermore, comments about it on the net suggest that (despite the addition of 150 special words to the canonical 850 of Basic English) the translation does not fully parallel the Hebrew and Greek originals; "this book is not in any kind of competition with the King James version" was written more than once. (1)

Ioma escepto al la regulo estas Esperanto, en kiu plena (protestanta) Biblio estas havebla dum preskaŭ ĉiu jaro ekde la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝenerale, la libron eldonis la "British & Foreign Bible Society" (poste "British Bible Society"). Ĝi provizore malaperis komence de la nuna jarcento, sed post kelkaj jaroj aperis nova eldono de BBS kun la t.n. Duakanonaj Libroj — temas pri la libroj Tobit, Judit, Aldonoj al Ester, I. Makabeoj, II. Makabeoj, La saĝeco de Salomono, La saĝeco de Jesuo filo de Siraĥ, Baruĥ, Letero de Jeremia, Aldonoj al Daniel — el la katolika Biblio kaj tradukitaj de Gerrit Berveling de Nederlando, enŝovitaj inter la malnova kaj nova testamentoj.

  Something of an exception to the rule is Esperanto, in which a complete (Protestant) Bible has been available during almost every year since the twenties of the past century. Generally, the book has been published by the "British & Foreign Bible Society") (later "British Bible Society"). It disappeared for a time at the beginning of the current century, but in a few years a new edition appeared from the BBS, with the so-called Deuterocanonical Books — these are the books Tobit, Judith, Additions to Esther, I. Macabees, II. Macabees, The wisdom of Solomon, The wisdom of Jesus son of Sirach, Baruch, Letter from Jeremiah, Additions to Daniel — from the Catholic Bible and translated by Gerrit Berveling of the Netherlands, shoved in between the Old and New Testaments.

Lastatempe, la esperantista eldonejo Kava-Pech decidis aperigi specialan eldonon, sub titolo Biblio (tradicie, la titolo estas La Sankta Biblio) en 4 000 ekzempleroj. Oni iom ŝanĝis la formaton, metante la librojn de la Duakanonaj Libroj ne inter la du Testamentoj sed en siaj ĝustaj lokoj en la Malnova Testamento (kaj aldonante inter la du Testamentoj la Duakanonan Preĝon de Manase). Por distingi inter ili kaj la tradicia Biblio, oni kursive aperigas la Duakanonajn Librojn. Cetere, la kunmetintoj de la nova versio, aldonis interne de la diversaj libroj titolojn de diversaj partoj, por helpi al legantoj; ekzemple, en Juĝistoj oni trovos, ke 10,6 gxis 12,7 havas la subtitolon "Jiftaĥ" por tiuj, kiuj serĉas la plenan rakonton, kiun Abraham Kofman famigis en sia Esperantlingva poemo "La filino de Iftaĥ".

  RRecently, the Esperantist publisher Kava-Pech decided to publish a special edition, under the title Biblio (traditionally, the title is La Sankta Biblio) in 4,000 copies, The format has been changed somewhat, by placing the books of the Deuterocanonical Books not between the two Testaments but in their proper places in the Old Testament (and adding, between the two Testaments, the Deuterocanonical Prayer of Manase). To distinguish between them and the traditional Bible, the Deuterocanonical Books are printed in cursive. In addition, those who put the new version together have added within the various books titles of different parts, to help the readers; for example, in Judges we find that 10,6 through 12,7 bear the subtitle "Jephthah" for those who are looking for the complete tale that Abraham Kofman made famous in his Esperanto poem "Jephthah's Daughter".

La bindo estas bona, ruĝa kun sur la kovrilo iom malklara kruco. La presliteroj estas ĉiuj sanserifaj.

  The binding is good, red with on the cover a someone unclear cross. The printing as entirely sans serif.

Mi ĝenerale trovas ĉi tiun eldonon pli alloga kaj pli facile legebla ol la pli fruaj eldonoj.

  I generally find this edition more attractive and more easily readable than the earlier editions.

(1) Post kiam mi originale verkis ĉi tiun recenzon, oni indikis al mi TTTejon de Interlingua, kie ligiloj indikis, ke la tuta Nova Testamento estas tradukita en tiun lingvon; sed kontrolante la ligilojn mi eksciis, ke efektive tradukitaj estas nur la kvar plej mallongaj libroj de la Biblio, el kiuj ĉiu ampleksas malpli ol unu paĝon. Dume, esperantista eldonisto André Cherpillod nun reklamas eldonon de la Evangelioj en Volapük.

  (1) After I originally wrote this review, I had an Interlingua site pointed out to me where links indicated that the entire New Testament had been translated into that language; but a check of the links showed that actual translation had been extended only to the four shortest books in the Bible, each one less than a page long. In the meantime, Esperantist publisher André Cherpillod is now advertising an edition of the Gospels in Volapük.

Don Harlow

El la Biblio: Daniel- Hoŝea-Joël- Amos- Obadja- Jona


Septembro 2019
Por la septembra sumoo mi pensis legi ion de la Biblio. La vortprovizo estas simpla, ĉar la traduko el la Hebrea estas de Zamenhof mem, do de la komenco de Esperanto.
Mi elektis kelkajn malgrandajn profetojn el la Malnova aŭ Unua Testamento. Ili vivis en periodoj turmentitaj. Ilia kompreno pri la situacio estis eksternorma, kaj ili ne kapablis ne liveri tion kion ili malkovris .
Neniam, la pofetoj estas bonvenaj, hieraŭ same kiel hodiaŭ. oni emas pensi, ke de post Jesuo la Kristo, ni ne plu bezonas profetojn, eĉ senutilaj ili fariĝus, ĉar ni havas Sciencon, komprenon pri ĉio...! Sed kial nia planedo, mondo tiel skuiĝas? Profetoj etaj aŭ grandaj, ĉiuepoke aperas, kaj nur humilaj, klarvidaj, bonkoraj uloj rekonas ilin, kaj pretas transdoni ties mesaĝojn .
Zamenhof apartenas al tiu kategorio de profetoj, ankaŭ Gandhi por nur citi du grandaj, sed multnombraj ili estas en ĉiuj fakoj.
Kion mi rimarkis, legante tiujn malgrandajn profetojn: ili parolas pri vizioj, sonĝoj, kaj mi ne povas ne citi Joël transdonante dian mesaĝon:
"Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiujn karnon;
Viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
Viaj maljunuloj havos sonĝojn,
Viaj junuloj havos viziojn ..." ĉapitro 2 versiklo28

Shanjo (Francio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.