La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sarkasme kaj entuziasme

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bonvenaj pikoj

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando 1980:1
Miyamoto masao sendube estas la plej elstara japano en la hodiaŭa Esperantujo. Li disfamiĝis antaŭ ĉio kiel tradukisto kaj orginala verkisto. La listo de liaj ĉefaj verkoj, fine de jena esearo, arigas 44titolojn – kaj temas nur pri liaj libroformaj produktoj. Al tio aldoniĝas abundego da gazetaj artikoloj.

Tiu ĉi kolekto kunigas 35 skribaĵojn de la aŭtoro. Ili aperis en Esperantaj gazetoj de post la komenco de la kvindekaj jaroj. Jen recenzoj, jen artikoloj pri la lingvo, pri la movado, pri literaturaj problemoj. Interesega mikspoto por spritaj samideanoj.

"Herezulo el Oriento" – epitetas Benczik Miyamoton. Vere, li sin ne klinas antaŭ movadaj tabuoj nek kompromisas kun mezuloj. Jen kial la verko estas aparte rekomendinda. La japana herezulo diskrevigas la sonĝan etoson de la familia rondo. Se temas pri la kulturiteco de la esperantistaro, Miyamoto montras, ke ĝi ne fieru pri tio. Se temas pri la internacieco de nia kulturo, li malkaŝas, ke ĝi fakte restis eŭropa. Samo validas pri la lingvo mem kiel lingvo:

"Esperanto estas ankoraŭ ne internacia lingvo, sed nur paneŭropa. Mi mem duonjarcenton studis ne maldiligente la lingvon, sed ankoraŭ ne povas majstri eĉ la artikolon."

Kiel eble plej multaj finnoj stude legu jenan verkon! Ja la inteligenta kaj kultura nivelo de lamovado de nia lando mizeras. Fakte, laŭ la spirita evoluiĝo niaj esperantistoj atingis, nu – eĉ ne eŭropecon. Lingve ili restis katenitaj de la finna, ĉar tro malmultaj finnoj havas la necesan ambicion por alproprigi al si Esperantan Esperanton. La sola vojo al tio estas intima amikeco kun nia literaturo.

Osmo Buller

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.