La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aline

  • Autor: C.F. Ramuz
  • Übersetzer: R. de Saussure
  • Art: novelo
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €10.80
  • Erscheinungsjahr: 2015
  • Sonstige Formen/Ausgaven: Auflage 1 ±€10.80
  • Beschreibung: La herooj de ĉi tiu ĉarma rakonto estas homoj de la kamparo, kies simpla lingvaĵo spegulas la animstaton de la personoj.
  • Seiten: 128
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 9782369600282
  • Rezension:
    • De ĵ. vaŝe: Aline
    • La traduko ... preskaŭ ĉiam plaĉas. Tamen ĝi kelkfoje haltigas la leganton per novaj formoj aŭ uzo de teĥnika vorto tute senutila en neteĥnika verko. (Noel - LI 1919, p. 442.)
    • Eleganta traduko de bone elektita verko ... Vero de la personoj ... akurateco de la naturaj priskriboj. (La Revuo - 1911-12, p. 194)
    • Modela stilo. (Bibliografio de Internacia Lingvo - p. 361)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aline

Publikigita ĉe
Lego-klubo de Kvinpetalo, 2/12/2008
karlo-ferdinando ramuz (1878-1947) estis franclingva svisa verkisto. aline kalkuliĝas kiel lia unua romano kaj la titolo ankaŭ estas la nomo de la ĉefrolulo, juna svisa kamparanino. ĝi prezentas iom romantike malfeliĉan temon pri junulino gravedigita kaj forlasita de amato, kontraste al postaj ramuzaj verkoj, kiuj sin turnos al pli sociaj temoj.

aline jam enhavas la ĉefajn ecojn, kiuj poste famigis kaj misfamigis ramuzon. famon kaŭzis la sobra, atenta priskribo de la kampara medio svisia. la aŭtoro tenas sin iom malproksime de la rolantoj, sed li bildigas ĉiujn okazaĵojn freŝe, kiel ili mem bildigus. eĉ metaforoj zorge restas en la kampo de ilia ĉiutaga mondo: ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo.

misfamon kaŭzis la stilo. en dialogoj, sed ankaŭ en priskriboj, ramuz konservas la parolturnojn de svisaj popolanoj. oni riproĉis, ke li verkas per „malbona franca lingvo“, ja per celkonscie malbonigita lingvo. kaj li defendis sin asertante, ke tio estas parolmaniero akorda kun tio kaj tiuj, pri kiuj li verkas...

ĉi tiu reeldonita traduko havas plian intereson, ke ĝin publikigis en 1911 renato de saussure. renato de saussure famas pro epokfara eseo pri esperanta vortfarado. krom gramatikiste li aktivis do ankaŭ tradukiste. kiom sukcese? la tasko malfacilis, ĉar li devis iel sentigi la apartan stilon de la aŭtoro. tiuflanke li miaopinie nur duone sukcesis. al diversaj legantoj iuj frazoj sonos probable iomete pli strange, ol popole.

la reeldoninto interese komentas, krom pri la tradukinto, ankaŭ pri iuj proprecoj de frua esperanto. estas surprize ke apud tiom detalaj rimarkoj restas tekstaj eraroj eble konservitaj el la originala eldono: "fermetanta fojno" (fermentanta), "en sia kapo intermiksiĝis ĉiuspecaj pensoj" (lia), "iri ni en la arbaron" (iru?) kaj similaj. tiaj makuletoj tamen malabundas, ili ne ĝenos la legadon de bona mor-romano kun iom surpriza kaj elreviga fino.

ĵ. vaŝe

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.